Al la enhavo

Ukrainio 2022: civitana enketo cel vero

de amigueo, 2022-marto-31

Mesaĝoj: 312

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-junio-29 14:38:44

La problemo ne estas "kiu kulpas?" Sed "kiel revenigi pacon plejeble frue?"

Tiel devas pensi pacistoj, interalie esperantistoj.

amigueo (Montri la profilon) 2022-junio-29 22:37:02

Preĝoj, bojkotoj, konversacioj, performancoj, artaĵoj, geopolitikaj komprenoj...?
Ĉu ni konsilos landestrarojn, kiel The Economist magazine faras?

Kiu kulpas? Ambauxkaze, la malamiko. Ne nur pri milito kaj kauxzoj de milito, sed ankaux pri kolateralaj efikoj (inter ili, jxurnalismo kiel militarmilo, spekulacio, civilaj mortoj tre malmultaj kaj gxentilaj laux Rusio kaj tro multaj kaj krimaj kruelaj laux Ukrainio, plia prezaltigxo, plifortigxo de NATO, de Ukrainia kaj rusa naciismoj, de armil-industrio, migrado de milionoj de Ukrainoj kaj relative luksa akcepto cxe Euxropaj landoj kun mirinde malmultaj protestoj, pliurgxa transiro al dauxrigeblaj energioj, emergxo de gaz-rublo kiel alternativo al petrol-dolaro, kresko de EU senskrupule al Ukrainia korupto, skismo de Esperantujo ... )

Urgxa paco? Laux Okcidenta mediaaro, justico per venko estas pli urgxa ol paco. Rusio lante avancas sur la mapo, kontraux armeo 3 foje pli abunda je soldatoj kaj je motivacio. Kie la novaj landlimoj stabiligxos?

Mi sercxas kompreni. Sed mi jugxas, kaj tial mi ne povas kompreni.

amigueo (Montri la profilon) 2022-julio-01 08:06:06

https://www.google.com/amp/s/www.lexpress.fr/actua...

9 majo 2022, diskurso de Putin pri datreveno pri venko en 1945 kontraux Germanio.
Kontrauxdiskurso en la franca de mediao okcidenta (artikolo plisupre):
Putin ne povas fascini okcidenton per prihistoria klero. Hi miksas epokojn nekohere. Putin konektas aktualan Rusian militan operacion en Donbaso kaj Ukrainio kun gloria batalo naziismon en Okcidento. Historiajxo reas! Sed laux L'Express, Okcidento ne estas pronazia! NATO aux Ukraino ne minacis Rusion nek Donbason!

[L'Express ne pruvas ion. Inter prihistoriaj kleruloj, nur fascino gravas. Citi K Marx suficxas.
Aliaj mediaoj okcidentaj diris ke la diskurso de Putin estis modera, ne diras ion novan ol diskurso de 21 febrero 2022, kiam hi anoncis kaj justigis Rusian agnoskon de sendependo de la 2 respublikoj de Donbaso].

La parto plej fascina:
FR
"Le régime n'a plus de nouveaux leviers à actionner", écrit Andreï Kolesnikov, du centre Carnegie, à Moscou. "Il ne lui reste plus qu'une seule option : assimiler ce que fait la Russie en Ukraine à la victoire de 1945 sur l'Allemagne Nazie. C'est pour cela que le Kremlin continue d'affirmer qu'il affronte des néonazis manipulés par l'Occident et décidés à détruire la Russie. C'est un mensonge absolu, mais c'est sa seule justification." Et de conclure, paraphrasant Karl Marx : "L'Histoire se répète, la première fois comme une tragédie, la seconde fois comme une farce. Mais elle finit par redevenir une encore plus grande tragédie."

EO (auxtomata traduko)
"La reĝimo ne plu havas novajn levilojn por tiri," skribas Andrej Kolesnikov, de la Carnegie-Centro en Moskvo. "Ĝi restas kun nur unu opcio: egaligi tion, kion Rusio faras en Ukrainio kun la venko super Nazia Germanio en 1945. Tial Kremlo daŭre asertas, ke ĝi alfrontas manipulitajn novnaziojn de la Okcidento kaj decidis detrui Rusion. Ĉi tio estas absoluta mensogo, sed ĝi estas ĝia nura pravigo." Kaj por fini, parafrazante Karl Marx: "La historio ripetas sin, la unuan fojon kiel tragedio, la duan fojon kiel farso. Sed ĝi finas fariĝi eĉ pli granda tragedio."

amigueo (Montri la profilon) 2022-julio-03 08:26:21

https://www.wsws.org/fr/articles/2022/06/29/arme-j...

Maljen artikolo kiu rimarkigas ke NATO kunpretigas katastrofon/sekurecon.

Sintenoj ekstremaj:
1. Donbasa milito? Tio ne estas mia problemo. Bonan sxancon.
Ukrainia milito? Tio ne estas mia problemo. Bonan sxancon.
Prifajfismo aux loka fenomeno restu loka.

2. Ankaux cxiuj el ni estas Donbaso.
Ankaux cxiuj el ni estas Ukrainio.
Solidaro kaj pretigxo kontraux invado. Ecx Tajvano pretigxas. Oni pensas ke tiu loka fenomeno povas igxi universala. Kial ne?
Majprifajfismo aux loka fenomeno igxu tutmonda per solidara/panika kontagxo.

Laux tiu malprifajfismo, kiu eble cxifoje pravas, NATO (Usono kaj amiketoj) kreskas vigle! NATO enuigxis sed nun la festo varmigxas. Cxiuj etaj landoj apud Rusio timas kaj krias "NATO savu min". Armilindustrio gxojas!
Kaj cxiu lobio provas profiti situacion.

amigueo (Montri la profilon) 2022-julio-11 17:24:39

UPR TV (Union Populaire Républicaine)
https://www.youtube.com/watch?v=vVCmgfeBDg4
Jes, tiu sinjoro estas por-Putin-a, sed ĉu hi diras ion interesan?

Mia resumo estas:

Ukrainio estas lando konstruita antaŭ ne longe kaj aŭtoritate per pecoj malfacile mikseblaj kiuj detestas unu la alian.
La multetna ŝtato Ukrainio ne bone funkciis. Unu etno subpremis la aliajn kaj faris sian revolucion per apogo okcidenta.
Okcidento malsaĝe kondamnas militan operacion de 24 februaro, sen kompreni kulturan kaj historian kontekston. Nek Makron nek Bajden kleras pri tiuj temoj, sen honto.
Nur Rusio kaj Turkio havas "historiajn rajtojn" pri tiu regiono. Turkio retiris sin antaŭ longe.

[Mi ne diras ke ne estas aliaj faktoroj konsiderindaj, sed ĉu Okcidento bone komprenas historian kaj kulturan kontekstojn?
Ĉu ade kriegi kontraŭ Putin-a (prefere al Rusia) reĝimo, kaj kompari ĝin al naziismo do kaj hin al Hitlero, ĉu tio estas sufiĉe por konvenki amasojn de okcidentuloj, averaĝe pli ol 15jarhavajn je lernejinstrukcio?]
La oratoro pensas sin klerulo, kaj kritikas aliajn francajn prezidentkandidatojn malkleraj.

[Makron mem ne nur estas seksia por la balotantoj, hi ankaŭ vantas sin klera kaj cerbega. Hi estas teknokrato per diplomoj kaj aristokrato per bankmetio kaj plutokratiaj apogantoj.]

Fine, la oratoro bedaŭras ke Francio ne agis saĝe, ne per perspektivo historia kaj politika suveraneco pri la krizo de la 24 februaro. Laŭ la oratoro, Francio devus resti paciga ponto, kaj ne embarki sin en ekonomiajn hostilajn premojn kontraŭ Rusio. Plibone sekvi ekzemplon de Charles de Gaulle kaj ne la blindan bandon de NATO (organizo gvidita de Usono, lando de gangsteroj kaj puritanoj), kiu riskigas la mondon pri Tria Mondmilito.

Kompreneble, mi jam diris, estas aliaj faktoroj kaj vidpunktoj.

Ni profitu okazon por lerni pri Charles de Gaulle.
Hi estas "homo forta" aŭ "laŭnatura gvidanto", oni dirus ke ankaŭ Putin rolas tiun rolon, sed kion ni dirus pri Wiston Churchill?
https://es.wikipedia.org/wiki/Charles_de_Gaulle

Fragmento:
Li gvidis ekzilregistaron (fonditan en Londono) same kiel ĝiajn armetrupojn, kiuj estis kontraŭ la akspovoj. Malgraŭ liaj frostaj rilatoj kun Britio kaj precipe Usono, li aperis kiel la senkontesta gvidanto de la franca rezistado. Li iĝis kapo de la Provizora Registaro de la Franca Respubliko en junio 1944, tio estante la provizora registaro de Francio post lia liberigo. Tiun saman 1944, de Gaulle lanĉis direktivan ekonomian politikon, kiu implicis grandan ŝtat-gviditan kontrolon de kapitalisma ekonomio. La sekvo de tio estis tridek jaroj de senprecedenca ekonomia kresko en la franca historio, por kiu ĉi tiu periodo (1944-1974) estis nomita la Tridek Gloraj.
Ĉagrenita pro la reveno de meskina partianeco en la nova Kvara Respubliko, li eksiĝis komence de 1946 sen neglekti politikan agadon, fondinte la partion Franca Popola Grupo (Rassemblement du Peuple Français, RPF). Tamen, li deturnis sin de politiko en la fruaj 1950-aj jaroj kaj skribis libron pri sia militsperto nomitan Militmemoroj, kiu rapide iĝis bazvaro de moderna franca literaturo. Kiam la Alĝeria Sendependiĝomilito disŝiris la malstabilan Kvaran Respublikon, la Nacia Asembleo restarigis lin al potenco dum la krizo de majo 1958. Li fondis la Kvinan Respublikon kun forta prezidanteco, kaj estis elektita por daŭri kiel prezidanto. Li sukcesis konservi Francion kune dum farante paŝojn por fini la militon, malgraŭ la ĝeno de la Pieds-Noirs (etna francaro naskita en Alĝerio) kaj la militistaro; ambaŭ antaŭe apogis lian revenon al potenco por konservi kolonian regadon. Ĝi donis sendependecon al Alĝerio kaj iom post iom al aliaj francaj kolonioj.

En la kunteksto de la Malvarma Milito, de Gaulle komencis sian "politikon de grandeco" asertante ke Francio, kiel grava potenco, ne devus esti dependa de aliaj landoj, kiel ekzemple Usono, por sia nacia sekureco kaj prospero. Tiucele li sekvis politikon de "nacia sendependeco", kiu igis lin retiri la landon el la armea strukturo de NATO, purigi la landon de usonaj bazoj3 kaj lanĉi sendependan nuklean disvolvan programon, kiu igis Francion la kvara nuklea potenco. Li restarigis franc-germanajn rilatojn por krei eŭropan kontraŭpezon inter la anglo-amerika kaj sovetia influkampoj subskribante la Elizean Traktaton la 22-an de januaro 1963. Tamen li kontraŭbatalis ĉian evoluon de supernacia Eŭropo, favorante suverenan Eŭropon. De Gaulle malkaŝe kritikis la usonan intervenon en Vjetnamio kaj la "eksorbitan privilegion" de la usona dolaro. En liaj pli postaj jaroj, lia subteno por la Vive le Québec libre slogano kaj liaj du vetooj de la eniro de Britio en la Eŭropan Ekonomian Komunumon generis konsiderindan konflikton.

amigueo (Montri la profilon) 2022-julio-11 20:28:34

Tiu milito laŭ la Usona vidpunkto.
https://www.youtube.com/watch?v=-TN03xEsbcs
Laŭ tiu video en la franca, tiu milito kiu meritas centojn de miliardoj de dolaroj por Ukrainio, estas okazo de fortigi potencon Usonan en la mondo kaj savi mortintan NATO, vendi amase armilojn kaj gazon, kaj subigi eĉ pli Eŭropon. "Sen Ukrainio, Rusio ne povas esti imperio, kun Ukrainio Rusio povas esti imperio.", kio diris tion?
Sed kia estas la vidpunkto de Usono laŭ Usono mem?

amigueo (Montri la profilon) 2022-julio-12 17:18:10

https://www.youtube.com/watch?v=u9pEotvlW-s video en la angla
John Pilger, aŭstralia ĵurnalisto kaj filmisto, avertas ke amaskomunikiloj estas militarmilo ([hi diras esti sperta militĵurnalisto inte okfoje, sed, oni dedukas ke hi ne esploras nune pri nia temfadena konflikto]). Ili konstruis almenaŭ du paralelaj realoj.
Por pruvi noticon vera, oni devas kuraĝi kiel Indiana Johnnes. Tiu, kiu multe laboris en mainstreama ĵurnalismo, avertas nin.
Pri Ukrainio? Rusiaj informoj estas "bone kuiritaj", sed Okcidentaj? Ili venas de Ukrainia Spionada Ministerio. Oni Okcidente ĥoras malamon kaj fikciojn, glorigas ĉion pri Ukrainio kaj malglorigas ĉion pri Rusio.
John apogas geopolitikan vidpunkton laŭ kiu ebenaĵo Ukrainio estas koridoro al Moskvo. Kaj laŭ kiu, Usono interesiĝas pri Ukrainio nur kiel ilo detrui Rusion. Ukrainio estas pli esenca por Rusio ol por Usono. Tiu danco de ideoj estas por indiki la grandan agresanton: Usono.
Dua temo de intervjuo estas Julian Assange, kiu pereos en Usono, kun la ĝentila permeso de Aŭstralio (Assange estas Aŭstralia civitano), kiu estas kvazaŭ la 51a ŝtato de Usono, ĉiam fidela.
Ĉinio rajtas havi sian propran paralelan realon, malsama al tiuj de Rusio kaj Okcidento.

Sed, fek!, ĉu John Pilger faris aŭ diris ion interesan? Ĉu hi atentigas nin pri siaj filmoj kaj libroj, kie eble oni klarigas kial aŭ kiel mainstreamaj amaskomunikiloj estas tiel nefidindaj? Legu aŭ spektu hiajn verkojn: kredu ke "intaj militoj estas lernejo por ontaj". Jen vera heroo de (la) vero?
https://es.wikipedia.org/wiki/John_Pilger
https://en.wikipedia.org/wiki/John_Pilger

Jen eta fragmento pri la kritiko de John Pilger al Usonaj amaskomunikiloj:

En prelego en Universitato Kolumbio la 14an de aprilo 2006, li diris:
Dum la Malvarma Milito, grupo de rusaj ĵurnalistoj turneis Usonon. En la fina tago de ilia vizito, ili estis petitaj de iliaj gastigantoj pri siaj impresoj. — Mi devas diri al vi, — diris ilia proparolanto, — ke ni miris konstati, leginte ĉiujn ĵurnalojn kaj spektinte televidon, ke ĉiuj opinioj pri ĉiuj esencaj aferoj estas ĝenerale la samaj. Por ricevi tiun rezulton en nia lando, ni malliberigas homojn, ni elŝiras iliajn ungojn. Ĉi tie, vi ne bezonas tion. Kio estas la sekreto? Kiel vi faras ĝin?

amigueo (Montri la profilon) 2022-julio-15 08:19:37

https://www.youtube.com/watch?v=vya8YbN6SnI en la angla

John Bolton, konsilisto de kelkaj konservativaj prezidentoj Usonaj inter ili Donald Trump kaj George Bush junior (militoj en Afganistanon kaj Irakon), opinias pri rolo de Usono pri Ukrainia Milito.
Laŭ hi, monda ĉefeco de Usono estas malforta, kaj sen klara celo, kaj neefika, ĉar Rusio ne retroiras.

Hi havas pli da embarason kiam hi respondas pri la eksprezidentmandato de Trump.

amigueo (Montri la profilon) 2022-julio-19 07:53:21

Caroline Galactéros, think tank Géopragma https://geopragma.fr/articles/

https://youtube.com/watch?v=h0oin3Nt6TU&featur...
Ĝi parolas en franca radioprogramo Radio Sud, pri la konveno de neŭtrala Ukrainio, sed surtuto pri interesoj de Francio.

"Ukrainio vendas al Rusio kelkajn armilojn donacitajn de Usono/EU" (tiu misuzo okazas en multaj militoj, ekzemple en Siria multfakcia milito).

"La rusoj estas senmotivaciaj kaj milite amatoraj", tamen sur la mapo...
"Rusia armeo konkeras teritoriojn tre ĝentile al loĝantaro, kiu estas frata popolo; tio pretigas referendumojn pri novaj sindeterminoj", ho ĉu vere?

"Usono plenumas sian celon fortondi Rusion el Eŭropo", tamen Rusio restos Eŭropo...
"Tuta usona ekonomio baziĝas sur tuta hegemonio usona en la mondo".

Kiel eliri el manikeismoj?
,

amigueo (Montri la profilon) 2022-julio-20 16:19:43

Hej amikoj,
ĉu vi konas la alian vidpunkton?
Temo: kiel debloki cerealajn eksportojn de Ukrainio kaj Rusio.
Ŝajne, la volumo de tritiko Ukrainia estas multe pli eta ol tiu Rusia, tamen grava por la monda nutra sekureco.
Ĉiam mi aŭdis en la Okcidentaj amaskoj ke Grandaj malsatoj afrikaj estas rezulto 90% de Rusia milito, aŭ pli precize de blokado Rusa de Ukrainia eksportado de cerealoj. Poste Putin respondis ke Ukrainio blokis mem sian havenon kiel milita defendrimedo, kaj ke Ukrainio povas eksporti per Pollando kaj alie, ne nur per la Nigra Maro.
Sed se ni iras al detaloj, ni trovas ke la Rusa tritiko estas pli grava por monda nutra sekureco ol tiu Ukrainia, pro plikvanta, kaj ke Rusiaj eksportoj de cerealoj suferas okcidentan blokuson.
Pli da detaloj: Rusio petas el UN peri inter la konfliktuloj por malbloki la eksportadon de kaj Ukrainia kaj Rusia cerealo. Pli da cerealo, des malpli da malsato. Sed Ukrainio ne akceptas, ĝi preferas vidi sian trikikon blokita ol vidi Rusian cerealon deblokita. Ni rimarku ke por la monda nutrada sekureco la Rusia cerealo estas pli grava ke la Ukrainia. Nun, ni rimarku ke detaloj gravas por kompreni kiam Okcidentaj amaskoj rakontas ke Rusio kaŭzas gravajn malsatojn en Afriko. Ĉu tio estas simple "ĵurnalismo de milito", kiu promocias malamon kontraŭ malamikoj?
Sed ĉu estas ankoraŭ publiko kiu kredas kaj fidas tiujn amaskojn? Ĉu la okcidenta blokuso kontraŭ Rusio ne estas ia kaŭzo de tiuj afrikaj malsategoj? Kompreneble, tion ne diros, nepre ne, la okcidentaj amaskoj. Tiuj amaskoj ne diras kio okazas, sed nur kiun oni devas malami.

Mi klare diras ke Okcidenta blokuso de Rusia cerealo estas respondeca kaj kulpa de pligravo de malsategoj en Afriko. La kaŭzo estas multfaktora. Se Rusio estas kruela pro naturo, kial Okcidentuloj prifajfas malsaton en Afriko, kaj uzas tiun temon por akuzi malamikon?

https://www.msn.com/fr-be/actualite/politique/c%C3...
Tiu estas artikolo en la franca, pri demando de Rusio al UN, por debloko cerealon kaj Ukrainia, kaj Rusia, por ripari malsategojn mondajn.

Alia artikolo en la angla, pri rezulto de invado sur monda nutrada sekureco:
https://www.ifpri.org/blog/how-will-russias-invasi...

Bonvolu informi ĉi tie, pri la respondo de UN.

Reen al la supro