Al la enhavo

Ukrainio 2022: civitana enketo cel vero

de amigueo, 2022-marto-31

Mesaĝoj: 313

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-16 11:31:28

Ankaux vi ne komprenas, StefKo, kial Cxiuj landoj sude de Usono, kaj ankaux Kanado!, ne rajtas aliancon militan escepte de kun Usono! Aux vi pensas ke tio estas esceptajxo apartenanta al Usono, kaj ke aliaj landoj ne havas saman emon aux bezonon?

Cxu vi ne komprenas kiel NATO estas ilo de Usono?

Kompreneble, mi devus "pruvi" tiujn du teoriojn.

StefKo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-17 06:21:11

amigueo:Ankaux vi ne komprenas, StefKo, kial Cxiuj landoj sude de Usono, kaj ankaux Kanado!, ne rajtas aliancon militan escepte de kun Usono! Aux vi pensas ke tio estas esceptajxo apartenanta al Usono, kaj ke aliaj landoj ne havas saman emon aux bezonon?

Cxu vi ne komprenas kiel NATO estas ilo de Usono?

Kompreneble, mi devus "pruvi" tiujn du teoriojn.
???
"Kanado ne rajtas aliancon militan escepte de kun Usono"? Kanado estas membro de NATO. Ĉu ĝi volas samtempe aliĝi kun ia malamika pakto? De kie vi havas tiajn informojn?

Demandu civitanojn de la ĉerusiaj ŝtatoj, ĉu ili sentas sin "iloj de Usono".
Mi ripetas mian demandon: "Kial ŝtatoj ĉe limo de Rusio preferas Usona 'okupado' ol Rusia 'protektado'?". Se vi respondos al si je tiu demando, vi povos pridiskuti tiun temon. Evidente, vi devas baziĝi sur historiaj faktoj. Memoru ankaŭ ke neniu devigis orientEŭropajn ŝtatojn por ili aliĝu al NATO.

amigueo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-17 11:57:42

StefKo:
amigueo:Ankaux vi ne komprenas, StefKo, kial Cxiuj landoj sude de Usono, kaj ankaux Kanado!, ne rajtas aliancon militan escepte de kun Usono! Aux vi pensas ke tio estas esceptajxo apartenanta al Usono, kaj ke aliaj landoj ne havas saman emon aux bezonon?

Cxu vi ne komprenas kiel NATO estas ilo de Usono?

Kompreneble, mi devus "pruvi" tiujn du teoriojn.
???
"Kanado ne rajtas aliancon militan escepte de kun Usono"? Kanado estas membro de NATO. Ĉu ĝi volas samtempe aliĝi kun ia malamika pakto? De kie vi havas tiajn informojn?

Demandu civitanojn de la ĉerusiaj ŝtatoj, ĉu ili sentas sin "iloj de Usono".
Mi ripetas mian demandon: "Kial ŝtatoj ĉe limo de Rusio preferas Usona 'okupado' ol Rusia 'protektado'?". Se vi respondos al si je tiu demando, vi povos pridiskuti tiun temon. Evidente, vi devas baziĝi sur historiaj faktoj. Memoru ankaŭ ke neniu devigis orientEŭropajn ŝtatojn por ili aliĝu al NATO.
Dankon, StefKo,
vi montris al mi flankon ke mi preteratentis: la rolo kaj preferoj de la ekssovetiaj landoj. Vi pravas, ke tio estas esenca parto de la afero.
Kial ŝtatoj Rusilimaj preferas Usonan ol Rusian okupadon/protektadon? (Cxu ne eblas neuxtralo? Nur Svisio povus?)
Alia demando: Kial okcidenteŭropaj landoj preferas daŭrigi protektataj/okupataj (militbazoj) de Usono anstataŭ sendependiĝi kiel alia milit/ekonomik-bloko? Ĉu 77 jaroj ne estas sufiĉa templongo por ke vundita birdo ekflugu per si?
Usono kaj Eŭropunio estas ekonomie interkonkurencaj. Tamen, armile Eŭropunio estas dependa kaj suba al Usono. Kiel Usono ricevas pagon kontraŭ tiu longdaŭra servo? Ĉu Eŭropunio estas vere sendependa, politike?
Pri Kanado, mi ne konas detale, sed el ekstere, mi konas ke Kanado malfacile apartenus al alia militbloko, samkiale al Meksiko aŭ Kubo, ili havos grandajn problemojn se ili provas tiun movon. Kanado kaj Kubo estas la ekstreme malsamaj reagoj al la speciala potenco de Usono: tute subi aŭ tute rebeli. Kiam mi legis ke Rusio vendos multajn armilojn al Sudameriko, tio ne signifas ke Rusio konstruos multajn aŭ eĉ unu militbazon en Sudameriko. Ho, tio estus grava bona propagando por Usono, se Rusio kaj Ĉinio komencus instali militbazojn en Latinameriko (Kebeko inkluzive) kaj Usono reagus akcepte: "Ili estas sendependaj kaj suveranaj landoj kaj ili rajtas elekti kaj ani milit- aŭ defendblokon laŭ prefere, tute demokratie". Tio estus mirinde pozitive por la internacia bildo de Usono! Kaj, eble tre baldaŭ tio okazos. Ni miru. Soft power is soft power!

StefKo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-17 19:01:42

Kial okcidenteŭropaj landoj preferas daŭrigi protektataj/okupataj (militbazoj) de Usono anstataŭ sendependiĝi kiel alia milit/ekonomik-bloko?
Ne! Tio estas la okcidenteŭropaj landoj kiu volas kaj invitas Usonaj militbazoj. Tio ne estas okupado! Tiuj landoj traktas Usonaj bazoj kiel protekto kontraŭ eventuala Rusia agreso. Mi pensis ke vi komprenis tion kion mi skribis supre. Mi certas ke se baltaj landoj ne estus membroj de NATO ili jam perdus sian independencon kaj estiĝus, kiel Belaruso, ŝtatoj tute dependaj de Rusio.

Kanado kaj Kubo en unu militbloko? Vi havas fantazion aŭ mi estas totala politika ignoranto.

amigueo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-17 20:02:39

https://www.youtube.com/watch?v=p6RKwLBS918

Vidpunkto de verkisto, harmonia kun CNN (Usono), laŭ kiu Putin estas maŝino por mortigi, disciplo de gangstero, sed "Putin estas fragila monstro". Tio volas diri, ke ju pli longa estu milito, des malpli bone por Putin.

amigueo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-17 20:15:04

StefKo: Tio estas la okcidenteŭropaj landoj kiu volas kaj invitas Usonaj militbazoj. Tio ne estas okupado!
Kial post 77 jaroj, la vundita birdo (Eŭropo) ne ekflugis per si?
Protektado de Usono al Eŭropunio ne estas simila al tiu protekto de entrepreno kiu donas klaran servon kontraŭ monkvanto.
Tiu protektado implicas ke por gravaj temoj, kiel la milito en Ukrainio en 2022, Eŭropunio ne povas decidi per si, ne povas uzi sian privatan armeon usonan, ĉar tiu protektado ne estas tiunatura. Usono estas ekonomia potenco, armila potenco, kultura potenco, teknologia potenco, kaj uzas Eŭropunion siamaniere. Usono altrudas interpreton kaj reagon al tiu milito. Eŭropunio sekvas, konsentas, eble plendetas. Tiu ne estas la rolo de landaro kiu pagas servojn de privata armeo. Kliento, ĉi kaze, ne estas ĉefo.

Frano (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-18 07:47:13

amigueo: ... la rolo kaj preferoj de la eksŝovetiaj landoj.
Kial vi ĉiam uzas la emocian "ŝovetia" anstataŭ la neŭtrala (politike bontakta) "sovetia"?
Ĉu ĉi tio estas la rimedo por "cel vero"?

amigueo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-18 16:02:58

Frano:
amigueo:... la rolo kaj preferoj de la eksŝovetiaj landoj.
Kial vi ĉiam uzas la emocian "ŝovetia" anstataŭ la neŭtrala (politike bontakta) "sovetia"?
Ĉu ĉi tio estas la rimedo por "cel vero"?
Ho, mi ne sciis ke "sovetia" kun s ekzistis. Ŝ en la eŭska donas emocian familian nuancon. Ĉu ankaŭ en Eo?
Certe ne. Mi ne pensas ke homamase ĉefe la okcidentuloj estas nostalgiaj de Sovetio (eĉ se la laboristoj okcidentuloj devus plinostalgii prie ol neniu alia, ĉar ili ricevis tiuepoke la plej grandan profiton de tiu Malvarma Milito; la salajroj devis kombati tenton revolucian). Tiu nostalgio, normala ĉe la digesto de la memoro, apartenas ielm al homamasoj de ekssovetiuloj. Mi ne scias la kvanton nek la gravon de tiu sento. Ĉu vi pensas ke Putin estas bona ekzemplo de politikisto kiu uzas tiun senton? Ĉu nur rusa fenomeno?
Kompreneble, tiuj kiuj sentas nostalgion pri legenda sovetio kiu ne estis perfekta sed donis bonaĵojn poste malfacile troveblajn per kapitalismaj respublikoj, tiuj nostalgiuloj malfacile komprenos strebon de Ukrainoj rifuzi kaj avanci malen (tamen sen kompreni, ke la salajroj jam ne ricevos kontraŭkomunisman dopon). Rankoraj kontraŭsovetiuloj estas siamaniere nostalgiaj de tiu epoko, sed reage, kaj ili povas ne vidi nunan realon sed la brilon de la kontraŭsovetia propagando. Tiu brilo ankoraŭ brilas, ĉe la nunaj krizaj cirkonstancoj, kaj la dolarmiliardoj alvenas al Ukrainio jam dum 20 jaroj.

Mi volis vidi kaj prezenti la komplekson de tiu fenomeno Revivanta Malvarma Milito. Mi komprenas, ke la maniero nomi ion estas jam favori interpreton i.a. Pensi kaj neŭtrali, malfacilas!

"cel vero" eblas se kelkaj uloj diverspensaj kunlaboras, sed kiam nur mi resumas kelkajn dokumentojn laŭ miaj konoj kaj preferoj, tiu vero estas tre limigita. Mi ankoraŭ ne bone komprenas la kialojn kaj senkialojn de Ukrainoj, Rusoj kaj aliaj ekssovetiaj.

Pri leksikaj subtilaĵoj, mi trovis Palestino vs Falestino. Falestino kun F estas la araba palestino (ne juda, sed ankaŭ semita), ĉar en la araba, oni prononcas tiel.

Frano (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-18 17:48:16

amigueo:Ho, mi ne sciis ke "sovetia" kun s ekzistis. Ŝ en la eŭska donas emocian familian nuancon. Ĉu ankaŭ en Eo?
En la rusa "совок" (sovok) estas malestima nomo por Sovetunio, sovetia popolo kaj sovetia realo ĝenerale.
La laŭvorta traduko de "совок" en Esperanton estas "ŝovelilo" aŭ "ŝovĉerpilo".
Do, laŭ mi, neologismo "ŝovetia" estas taŭga kiam oni volas substreki sian mallaŭdon de sovetia realo.

amigueo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-18 19:36:07

""Armile Eŭropunio estas dependa kaj suba al Usono. Kiel Usono ricevas pagon kontraŭ tiu longdaŭra servo (ekde 1945)? Ĉu Eŭropunio estas vere sendependa, politike?""

Tie maljene, defia demando kiu koncernas 500 milion' euxropunianojn.

Reen al la supro