Fermita
Ukrainio 2022: civitana enketo cel vero
de amigueo, 2022-marto-31
Mesaĝoj: 343
Lingvo: Esperanto
amigueo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-18 20:04:12
Jordan B Peterson pri nia temo: Ni (Usono) preteratentis ŝancon anigi Rusion al NATO.
amigueo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-19 08:35:53
(Kiu estas Jean de Gliniasty? https://fr.wikipedia.org/wiki/Jean_de_Gliniasty
Hi estas franca spertulo de Rusia diplomatio kaj de rilatoj inter Rusio kaj Francio)
Forevito politikan analizon, tio signifas trakti kiel frenezulon la malamikon aŭ rivalon.
Ĝis 2007 Rusio klopodis proksimiĝo al Okcidento.
La Minsk-akordoj ricevis rifuzon de Ukrainio, tio estas fundamenta kunkaŭzo de ĉi milito.
Sovetio malaperis ĉar ili mem decidis ke ilia sistemo ne bone funkciis, kaj Rusio forgesis sian imperion sed ne sian influregionon. (Interesa nuanco, kiam oni aŭdas paroli de Nova Malvarma Milito. Tiu lasta koncepto ne estas taŭga, ĉar nur Usono konservas tutmondan imperion, eble alivorte metion de tutmonda gardisto, tamen Rusio konservas nur influregionon).
Ukrainio ne estas ano de NATO tamen NATO estas en Ukrainio.
Nur dum milito la valoroj esprimiĝas plejklare kaj absolute! Dum diplomatiaj interrilatoj la voloroj ne estas absolutaj sed flekseblaj.
Eŭropunio ne havas vere diplomation. Ĝi ne kapablas prezenti koheran diplomation bazitan sur sia kolektiva interesaro, do la baza akordo estas pri valoroj komunaj.
https://www.youtube.com/watch?v=7zcLVrhI2lU
Li pravigas la historian artikolon de Putin sed Putin ne diris ĉion. Ĝi ne klarigas la rolon de Bandera kaj la regiono Ukrainia plej naciista.
Bandera unue ricevis rifuzon de Nazioj kaj fine ili akceptis hian kunlaboron kontraŭ Sovetio [amalgamo povas diri ke Bandera estis nazio, sed hi estis Ukraini-naciisto kiu ankaŭ amasbuĉis judojn; kaj judoj post Dua Mondmilito iĝis tute speciala tipo de eksviktimoj, tielm ke Belgie estas kontraŭleĝe pensi "Kiom de judoj loĝas en Belgio?"]. Gerilo de Bandera kontraŭ Sovetio daŭris dek jarojn. Ĝi ricevis apogon de NATO [do, la afero Usono-Ukrainio-Rusio ne komencis en 2014!].
Stalin altrudis malsategon por puni Kazaĥistanon kaj Ukrainion, ĉar ili ribeliĝis, ne volis ŝanĝi siajn agrikulturajn sistemojn, ili rifuzis kolektivigon. Rezulte, Kazahistano perdis 33% kaj Ukrainio 15% de siaj enloĝantaroj. Pli poste, Ukrainio ricevis promocion ekonomian, laboran, politikan. Ukrainio purĝita el burĝdeliktoj iĝis tre harmonia al Rusio.
Ĉu Eŭropunio estis preteragnoskita de Putin, kiam en decembro 2021, hi sendis proponon al Usono kaj NATO?
Por Putin, NATO kaj EU estis sama afero. EU defendas siajn ekonomiajn interesojn sed ĝis limito altrudita de Usono, kiu estas la granda gardisto.
Nur Francio, Germanio kaj Italio insistis por eviti etendiĝon de NATO en 2008, sed Usono altrudis sian vidpunkton kaj ne nur Usono, ankaŭ skandinavaj kaj ekssovetiaj landoj preferis NATO al alternativa sekureca strukturo kaj amikecaj rilatoj kun Rusio por longdaŭre garantii pacon en Eŭropo. Kial ekz baltaj respublikoj (tiom proksimaj al Moskvo) preferas protektadon de NATO (kiu ĉefo Usono estas tiom malproksime) al amikecaj rilatoj kun Rusio? Ĉu profunda malkonfido regas la aferon?
La Akordo de Stanbul de marto 2022 estis rifuzita kaj en Ukrainio kaj en Rusio.
Malfacilas esti la partio de la paco. Kiel trovi ion daŭrigeblan kaj justan por ĉiuj?
Okcidente oni konas nesufiĉe pri la detaloj de la akordoj de Minsk. Okcidento ne premis Ukrainion plenumi tiun Akordon.
Pri la diplomatio de okcidentaj valoroj. Okcidentaj valoroj estas uzitaj hipokrite, same kiel "krucado ortodoksa kontraŭ dekadenca Okcidento" ĉe Rusio.
Multaj landoj en la mondo kredas je tiuj okcidentaj valoroj sed ne je la diplomatio de tiuj valoroj, ĉefe post invado de Irako, de Usono.
Kiam valoroj estas tre gravaj en diplomatio, diplomatio ĉesas, ĉar tiuj valoroj estas kvazaŭ dia ordono kiu malhelpas kompreni la rivalon kaj forevitas ian kompromeson.
https://www.youtube.com/watch?v=7zcLVrhI2lU
SlavikDze (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-19 10:33:28
Ho, Stefulo-naivulo (aŭ, plej verŝajne, ruzeta hipokritulo).
Vi ja mem konsentis kun kamarado Igor kaj Radoslav Sikorski pri tio, ke polaj regantoj estas vasaloj de anglosaksoj.
Al NATO aliĝis ne orient-eŭropaj popoloj, sed marionetaj liberastaj politikuloj, edukitaj fare de Usono kaj pripagataj per usonaj dolaroj.
Neniam tut-popolaj referendumoj pri aliĝo al NATO okazis en eŭropaj landoj (okcidentaj aŭ orientaj), tio ĉiam estis decidoj de politike feblaj regantaj funkciuloj, kiu simple ne kuraĝas kontraŭdiri al usonaj hegemoniaj ambicioj.
Kaj ĉu vi, Stefulo-naivulo, reale kredas, ke banditeca bloko NATO tuj impetos defendi vian bagatelan ŝtaton, se Rusio subite ekvolos "отвесить вам трындюлей" (iom pridraŝi vin)?
Por fieraĉaj (alt-nazaj) okcidentuloj, kiuj fakte disdegnas kaj polojn, kaj ukrajnojn, kaj aliajn orientulojn, ĉiuj tiuj popoloj estas simple elspezebla materialo en ilia eterna lukto kontraŭ Rusio, kiu aŭdacas defii elpensitan superecon de t.n. "okcidenta civilizacio".
amigueo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-19 12:20:56
Marc Endeweld, reserĉĵurnalisto franca, prezentas du librojn pri nia temo.
Ĉefe hi rimarkas ke Donbaso kaj teritorio ne estas la solaj kialoj de ĉi milito, ankaŭ energiaj kialoj kaj speciala dependo inter Rusio kaj Ukrainio kiun Putin volas daŭrigi.
Hi rimarkigas ke la rilatoj inter Ukrainio kaj Usono estas kompleksaj.
Konflikto inter Trump kaj Biden en Usono gravas.
Ke la energia kaj nukleara temoj gravas. Laste, Usono vendas gazon kaj civilajn nuklearaĵojn (ankaŭ al Ukrainio).
Ke Eŭropo iĝis periferia, tio estas, loko taŭga por militetoj.
Ke la nukleara proliferacio avancas, nome la etaj nuklearaj bomboj.
amigueo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-22 16:00:53
https://kanekoa.substack.com/p/osce-reports-reveal...
Ili diras ke milita agreso signife eskaladis el Ukrainio ekde 16a februaro 2022 kontraŭ Donbaso.
zarra4u (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-23 09:01:27
mi nombre es zara
vi tu perfil
tengo interés en conocerte
si no te importa tengo algo
importante decirte.
y tu sabes de mi
por favor escriba a mi dirección de correo electrónico
( zaraghn55@gmail.com )
amigueo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-24 11:02:46
SlavikDze:@StefKoDankon, SlavikDze,
Ho, Stefulo-naivulo (aŭ, plej verŝajne, ruzeta hipokritulo).
Vi ja mem konsentis kun kamarado Igor kaj Radoslav Sikorski pri tio, ke polaj regantoj estas vasaloj de anglosaksoj.
Al NATO aliĝis ne orient-eŭropaj popoloj, sed marionetaj liberastaj politikuloj, edukitaj fare de Usono kaj pripagataj per usonaj dolaroj.
Neniam tut-popolaj referendumoj pri aliĝo al NATO okazis en eŭropaj landoj (okcidentaj aŭ orientaj), tio ĉiam estis decidoj de politike feblaj regantaj funkciuloj, kiu simple ne kuraĝas kontraŭdiri al usonaj hegemoniaj ambicioj.
Kaj ĉu vi, Stefulo-naivulo, reale kredas, ke banditeca bloko NATO tuj impetos defendi vian bagatelan ŝtaton, se Rusio subite ekvolos "отвесить вам трындюлей" (iom pridraŝi vin)?
Por fieraĉaj (alt-nazaj) okcidentuloj, kiuj fakte disdegnas kaj polojn, kaj ukrajnojn, kaj aliajn orientulojn, ĉiuj tiuj popoloj estas simple elspezebla materialo en ilia eterna lukto kontraŭ Rusio, kiu aŭdacas defii elpensitan superecon de t.n. "okcidenta civilizacio".
Ĉu DEMOKRATIO estas kialo de aparteno de landoj al NATO?
Laŭ, vi, kaj en Okcidenta kaj en Orienta Eŭropoj, malfortaj elitoj subvendiĝis al Usono por enmeti sian landon en NATO, kaj ne estis seriozaj debatoj kaj balotoj prie.
Interesa temo! Ĉu aliulo havas komentojn? Kio okazis ĉe via lando?
amigueo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-24 19:12:56
Jen artikolo kiu resumas 6 monatojn ekde Zelenski dekretis devigan militservon por ĉiuj ukrainoj iĉoj inter 18 kaj 60 jaroj de aĝo.
Kiu vidpunkto? Berria.info estas ĵurnalo en la eŭska.
"Ĉio komencis en Krimeo, kaj ĉio finiĝos en Krimeo" deklaris Zelenski.
La milito estas elĉerpa, do ĝi povas daŭri jarojn. La plej entuziastaj estas Zelenski, Usono kaj Britio. Eŭropunianoj estas malpli entuziastaj ĉar ili suferas ekonomian krizon rezulte de la plimanko de gazo kaj petrolo. Vintro estos grava defio al EU. Pollando ricevis 5 milionojn de rifuĝintoj.
Turkio intencas peri. Ĝi apogas teorie Ukrainion, sed ĝi bezonas aliancon kun Rusio por gazo kaj por batali kurdojn.
Ĝis hodiaŭ 22% de la Ukrainia teritorio estas sub Rusia povo. Multaj fuĝis Kievon kaj Sendependiĝa Celebro anuliĝis.
Mi pensas ke estas aliaj pli bonaj resumoj. Mi legis aliajn artikolojn pri Ukrainio ĉe Berria kaj mi rimarkas ke ili estas proksimaj al oficialaj novaĵoj el Rusio (estas facile rimarki, ĉar la ĵurnalisto uzas la rusajn terminojn por mencii aferojn; por Usono "speciala humanitara armea operacio" estas "brutala senkaŭza invado").
Hahaha. Mirinde, legi tion en la eŭska! Tamen, mi legis Ukrainiajn kaj Usonajn oficialajn novaĵojn en la angla kaj la franca. Oni bezonas pluralajn fontojn por trinki novaĵojn.
amigueo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-25 12:57:01
Atentu ke Rusio diras ke ĉio en ordo en Ukrainio. Ankoraŭ taŭgaj artikoloj por lerni la eŭskan.
amigueo (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-25 13:02:22
https://www.msn.com/fr-be/actualite/politique/mosc...
La okupitaj regionoj (aŭ liberigitaj) estos loko por referendumoj (laŭ ke Usono antaŭanoncas) pri nova politika statuso.
Kompreneble, Usono kaj amiketoj neniel aprobos sed kondamnos tion.
Ĉu la 90% de rifuzo al Rusio (laŭ Usono) de la popolo ĉe la okupitaj regionoj malsukcesigos tiujn demokratiaĵojn?