Al contingut

KVIZO 1. "Ili vizitis muzeon faman pro siaj belaj pentraĵoj". a. si = ili aux muzeo??

de amigueo, 17 d’abril de 2022

Missatges: 12

Llengua: Esperanto

amigueo (Mostra el perfil) 17 d’abril de 2022 19.46.33

(Ne por komencantoj)

KVIZO
1. Ili vizitis muzeon faman pro siaj belaj pentraĵoj.
a. si = ili aux muzeo??

2. Picasso vizitis muzeon faman pro siaj pentraĵoj.
b. si = Picasso aux muzeo??

amigueo (Mostra el perfil) 18 d’abril de 2022 8.45.58

Solvetoj de kviz-partoprenanto:

1.1. Ili vizitis muzeon faman pro siaj/isiaj pentrajxoj.

Kie: SI = muzeo, ISI = ili.

1.2. Ili vizitis muzeon faman pro suaj/siaj pentrajxoj.

Kie: SI = muzeo, SU = ili.

Mi tre dubas:
1. Cxu SU estu Subjekto de la cxefa frazo cxe subfrazo?
2. Cxu SU estu Subjekto de la subfrazo cxe subfrazo?

1.3. Ili vizitis muzeon faman PROE/PROAN je siaj pentrajxoj.

Kie: PROE trafas VISITIS, PROAN trafas FAMAN

1.4. Ili vizitis muzeon faman pro IMLIAJ/MGXIAJ pentrajxoj.

Kie: IMLI = ILI, MGXI = MUZEO.

amigueo (Mostra el perfil) 18 d’abril de 2022 8.56.07

Ambiguo de SI koncernas ambiguon de prepozicioj.
Vidu https://lernu.netrumo/temo/33667

StefKo (Mostra el perfil) 18 d’abril de 2022 14.47.08

amigueo:(Ne por komencantoj)

KVIZO
1. Ili vizitis muzeon faman pro siaj belaj pentraĵoj.
a. si = ili aux muzeo??

2. Picasso vizitis muzeon faman pro siaj pentraĵoj.
b. si = Picasso aux muzeo??
Ne:
1. Ili vizitis muzeon faman pro siaj belaj pentraĵoj.
sed:
1. Ili vizitis muzeon faman pro ĝia/ties belaj pentraĵoj.
se temis pri "pentraĵoj de la muzeo"

Altebrilas (Mostra el perfil) 18 d’abril de 2022 17.31.05

1.4. Ili visitis muzeon faman pro IMLIAJ/MGXIAJ pentrajxoj
.

Cxu ne iom falokrateca? Inkluziva skribmaniero postulas:
. ...pro IML.SX.IAJ/MGXIAJ pentrajxoj. okulumo.gif

amigueo (Mostra el perfil) 18 d’abril de 2022 18.46.00

Altebrilas:
1.4. Ili visitis muzeon faman pro IMLIAJ/MGXIAJ pentrajxoj
.

Cxu ne iom falokrateca? Inkluziva skribmaniero postulas:
. ...pro IML.SX.IAJ/MGXIAJ pentrajxoj. okulumo.gif
Kompreneble, Altebrilas,
Oni devas kompreni kontekste de "HI = personeca maskla LI".
IMRI estus pli preciza ol IMLI.

amigueo (Mostra el perfil) 18 d’abril de 2022 18.51.15

StefKo:
1. Ili vizitis muzeon faman pro ĝia/ties
belaj pentraĵoj.
se temis pri "pentraĵoj de la muzeo"
FAMA PRO ties/gxia/sia...
Mi rimarkas ke la ekzo el pmeg ne didaktikas cxar ecx seno de poseda priskribo eblas kaj "klaras" (kaj se oni komprenas FAMAN PRO, kaj se oni komprenas VIZITIS PRO):

"Ili vizitis muzeon faman pro
belaj pentraĵoj"

Tamen la afero estas ke FAMA PRO (kiu estas fama pro...) havas verban sencon kaj rajton al SI

Altebrilas (Mostra el perfil) 19 d’abril de 2022 22.03.05

Tamen la afero estas ke FAMA PRO (kiu estas fama pro...) havas verban sencon kaj rajton al SI
Tio, kio rajtigus "SI" ne estas la signifo, sed la relativo "kiu", kiu estas la subjekto de la relativa subfrazo.

Ili vizitis muzeon faman pro ĝiaj belaj pentraĵoj
=Ili vizitis muzeon kiu estas fama pro siaj belaj pentraĵoj

Gramatika gimnastiko...

amigueo (Mostra el perfil) 20 d’abril de 2022 6.42.28

Altebrilas:
Ili vizitis muzeon faman pro ĝiaj belaj pentraĵoj
=Ili vizitis muzeon kiu estas fama pro siaj belaj pentraĵoj.
Gramatika gimnastiko...
Ho tiel estus bele kaj simple!

Via respondo preteratentas la tiklan punkton cxe la ekzo el pmeg: cxu la PRO-frazero rilatas al VIZITI aux al FAMA.

amigueo (Mostra el perfil) 20 d’abril de 2022 6.47.00

Ne diru:
*Karlo diris, ke si venos morgaŭ.*
*Karlo diris, ke sia frato venos morgaŭ.*
sed:
(Ekde cxi tie vi eniras fantazian pmeg)
Karlo diris, ke su venos morgaŭ.
Karlo diris, ke sua frato venos morgaŭ.
kaj:
Karlo diris venonti morgaŭon.
Karlo diris sian fraton venonti morgaŭon
aux:
Karlo diris venosi morgaŭ.
Karlo diris sian fraton venosi morgaŭ.

Karlo diris sian fraton venonti morgaŭon. =
Karlo diris ke SIA frato venont morgaŭon.

Mmmm.
Kial SI estas subjekto de DIRIS sed ne de VENONTI?
Cxar SI ne rajtas esti cxe la subjekto de sia verbo.

Tremu, gramatikon!
Cxu Nerekta Stilo igxos pli kohera al ceteraj subfrazoj?

"Hi rigardis sian filon danci" =
"Hi rigardis ke sia filo dancant"

Tornar a dalt