Al la enhavo

studi la "malkaj simpatiojn" inter la partoprenantoj

de amigueo, 2022-majo-17

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-majo-19 09:04:18

amigueo:
Altebrilas:Estas du demandoj:
1. Kiel traduki komputilaj vortoj kiel NOR, NAND.
La plej bona solvo estas demandi al komputilistoj .....
Mi supozas ke komputistoj prenis la anglan kaj jen NOR kaj NAND.

nehxaux >> HXAUX = NOR.
nekaj >> HXAJ* = NAND.

nek nek = malkaj >> JXAJ
mal-aux >> JXAUX.

Sed neaux nekaj malkaj malaux
povus funkcii!

Tamen ankoraux mankas...
La celo de lingvo estas komuniki, do tio supozas interkonsento pri vortoj kaj reguloj.

Tial oni devas uzi tiujn elementojn, kiuj plej probable estigos interkonsenton. Do oni unue informigxu por scii, cxu tiaj jam ekzistas.

Sed vi preferas supozi, ke aliaj homoj elektis solvon, kiu malplacxas al vi, kaj proponi ion alian, sen tute klarigi kion gxi signifas, cxar vi ne uzas normalan esperanton por paroli pri viaj kreajxoj.

Tial la legantoj estas ofte perpleksaj...

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-19 11:47:02

Altebrilas: [...]
Tial la legantoj estas ofte perpleksaj...
Vi pravas, ke ĉe monologo implicas malvirtoj. Monologo bezonas korektojn por kontroli kompreneblecon. Dankon, Altebrilas.

Mi korektas la originan tekston, diru bv per korekto de via teksto, se mi sufiĉe klarigis la mian. ridulo.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-majo-19 22:33:42

Mi ne bone komprenis la celon de ĉiuj el viaj proponoj: kiun bezonon ili plenumas? Ĉu vi povas doni ekzemplon de teksto, kiu aspektas malbele aŭ malklare en normala esperanto, kaj kiu estas plibonigita per ili?

Ne temas pri artefaritaj gramatikaj ekzemploj, kiujn oni neniam uzas en realan vivon, sed ekzemple provu verki aŭ traduki anekdoton, kaj komparigu al ni la du versiojn, por ke ni vidu klare kiu estas la pli bona.

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-20 07:03:38

Altebrilas:Mi ne bone komprenis la celon de ĉiuj el viaj proponoj: kiun bezonon ili plenumas? Ĉu vi povas doni ekzemplon de teksto, kiu aspektas malbele aŭ malklare en normala esperanto, kaj kiu estas plibonigita per ili?

Ne temas pri artefaritaj gramatikaj ekzemploj, kiujn oni neniam uzas en realan vivon, sed ekzemple provu verki aŭ traduki anekdoton, kaj komparigu al ni la du versiojn, por ke ni vidu klare kiu estas la pli bona.
Okej. Praktika prezento pli logas.
Cxi fadene, estas kelkaj celoj.
Plejgrave estas:
--Cxu vi satas?
--Mal! (Ne, mi malsatas).

--Cxi vi sxatas tiujn frazojn?
--Mez! (Mamahuhu, en la cxina).

Metsis (Montri la profilon) 2022-majo-20 08:18:26

Laŭ Komputeko la operacioj estas malaŭo (NOR) kaj malkajo (NAND). Tiuj terminoj estas logikaj, ĉar la litero "n" en la anglaj terminoj signifas kontraŭon ("not"). Laŭlitere tiuj "not-or" kaj "not-and" tradukiĝas al mal-aŭ resp. mal-kaj.

Tiajn terminojn oni uzu nur inter fakuloj. Ekzemple "la baza komponanto en elektraj cirkvitoj estas logika pordo de la speco malkajo".

Sed inter profanoj oni parolu diru ekzemple "A aŭ B sed ne ambaŭ" resp. "neniu aŭ nur unu el la (du) alternativoj". Alivorte oni klarigu, kion oni celas.

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-20 10:53:54

Metsis:Laŭ Komputeko la operacioj estas malaŭo (NOR) kaj malkajo (NAND). Tiuj terminoj estas logikaj, ĉar la litero "n" en la anglaj terminoj signifas kontraŭon ("not"). Laŭlitere tiuj "not-or" kaj "not-and" tradukiĝas al mal-aŭ resp. mal-kaj.

Tiajn terminojn oni uzu nur inter fakuloj. Ekzemple "la baza komponanto en elektraj cirkvitoj estas logika pordo de la speco malkajo".

Sed inter profanoj oni parolu diru ekzemple "A aŭ B sed ne ambaŭ" resp. "neniu aŭ nur unu el la (du) alternativoj". Alivorte oni klarigu, kion oni celas.
Bedaŭrinde mi ne konsentas Komputekon pri malaŭo, mi preferas NORn neaŭo. Komputeko misuzas MAL.

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-20 11:00:43

La mesaĝo estas kaŝita.

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-20 11:57:27

Metsis:
"la baza komponanto en elektraj cirkvitoj estas logika pordo de la speco malkajo".
Kurioza koincido.
Kajo en Eo signifas simile al Pordo (port, en la angla).
Logika pordo/kajo.

Kaj aldone! Kajo estas AND!

Mi proponas:
Kajo (apudŝipa, apudbusa ktp) >> Kaĵo (por liberi signifospacon por Kajo (logika funkcio)).

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-21 09:00:37

A B....aŭ....kaj
--------------------
0 0 .....0.......0
0 1......1.......0
1 0......1.......0
1 1......1.......1

(kie "0" signifas NE okazas kaj "1" signifas JES okazas).

Kaj aŭo kaj kajo estas nur du el 16 logikaj pordoj por du eniroj (A kaj B).
Kiuj estas la aliaj 14 logikaj pordoj?

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-majo-21 17:03:18

Vero, Falso, A, B, mal A, mal B, aux (kutimsignife), same vera, A kaj mal B, mal A kaj B, A implikas B, A implikata de B, nek, nekompatebla kun.

Reen al la supro