Į turinį

Ili vizitis urbon Madridon. Hi rigardis la Mediteranea Maron.

amigueo, 2022 m. gegužė 24 d.

Žinutės: 11

Kalba: Esperanto

Metsis (Rodyti profilį) 2022 m. gegužė 30 d. 07:26:29

Nornen,

Unue mi supre uzis la terminon "adpozicio" erare. Kion mi celis, estas substantiva atributo, kaj mi korektis mian komenton. Certe vi pravas, ke en la germana oni ofte uzas atributojn, kiuj estas preskaŭ fiksaj: "Alter Peter", "Kölner Dom", "Berliner Weiße" ktp.

----

Jes, Waldhang estas bona laŭvorta traduko. Metsä signifas arbaro kaj estas verŝajne pruntita el proto-baltoslavaj lingvoj (pralingvoj al la nuntempaj latva kaj litova). Kallas havas sian originon en malnova ĝermana vorto halthaz kun signifo "dekliv(et)o, taluso". Notu, ke en la nuntempaj finna kaj estona (kiu ankaŭ havas la saman vorton) oni uzas la vorton nur pri taluso ĉe lago, rivero, pli malofte pri taluso ĉe maro.

En la nuntempa finna la substantivo kallas estas tre malofta, sed ĝia derivaĵo kallellaan, klinita, estas uzata. Kontraŭe en la nuntempa estona la substantivo estas ofta vorto. Plie en Estonio Kallas estas ĝenerala familia nomo, ekz. la nuna ĉefministro de Estonio nomiĝas Kaja Kallas.

Atgal į pradžią