본문으로

mi mem = mi ajn.

글쓴이: amigueo, 2022년 5월 31일

글: 19

언어: Esperanto

amigueo (프로필 보기) 2022년 5월 31일 오전 6:42:21

(Ne por komencantoj)
1.
mi mem kantis (mi kaj ne alia).
mi kantis melm (senhelpe).
blanka mem cxemizo (kaj ne alikolora)

MELM estas fantazia.

2.
mi mem = mi ajn.
cxu?
mi ajn kapdoloras pro ondoj (la mavefikoj de ondoj estas oftaj, prenu min kiel ekzemplon)

mi mem kapdoloras pro ondoj (kaj ne alia).
cxu?

amigueo (프로필 보기) 2022년 6월 3일 오전 10:36:54

https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vor...

mem (dusignifa)
1. (tiu kaj ne alia)
2. (senhelpa)

Sed cxu vere?
a. Sxi prononcis tiel mem.
b. Hi farbis la auxton blanka mem.

)))))(((((((
Mi bedauxras ke la sekvaj mesagxoj fugxis la temon MEM/AJN.
La derivitaj temoj havas lokon en aliaj temfadenoj.

Altebrilas (프로필 보기) 2022년 6월 4일 오전 10:36:16

[mi mem kapdoloras pro ondoj]

Tio igxas Orwell-eska: la kulpulo ne estas la kompanio, kiu malrespektis normojn, aux la normisto, kiu faris ilin nesuficxajn, sed vi mem.

Eble Putin dirus, ke la civiluloj mortas mem pro milito...

amigueo (프로필 보기) 2022년 6월 4일 오후 4:48:28

Altebrilas:[mi mem kapdoloras pro ondoj]

Tio igxas Orwell-eska: la kulpulo ne estas la kompanio, kiu malrespektis normojn, aux la normisto, kiu faris ilin nesuficxajn, sed vi mem.

Eble Putin dirus, ke la civiluloj mortas mem pro milito...
1. La senco de "mi mem kapdoloras pro ondoj" eble ne estas klara. Mi volis diri ke "mi kaj ne alia" havas kapdoloron pro ondoj. Mi dirus "mi kapdoloras pro ondoj", laux via sprita kompreno.

2. Pri Putin.
(Mi respondas en pli tauxga temfadeno).

Altebrilas (프로필 보기) 2022년 6월 5일 오후 10:54:09

Mi kaj ne [iu] alia = nur mi?

"mi kapdoloras pro ondoj" sxajnas efektive la plej simpla maniero esprimigxi.

amigueo (프로필 보기) 2022년 6월 6일 오후 12:31:35

Altebrilas:Mi kaj ne [iu] alia = nur mi?

"mi kapdoloras pro ondoj" sxajnas efektive la plej simpla maniero esprimigxi.
Jes, estas simple, sed se mi volas emfazi ke estas mi kaj ne alia, mi havas kelkajn rimedojn:

Prozodie, pliforte prononci la vorton MI.
Parafrazi: Estas mi kiu kapdoloras pro ondoj.
Uzi MEM: "Mi mem kapdoloras pro ondoj". Sed tio kolizias la ambiguan signifon de MEM.

StefKo (프로필 보기) 2022년 6월 7일 오전 9:41:15

Mi kapdoloras? ĉu Kapo min doloras?

amigueo (프로필 보기) 2022년 6월 7일 오전 11:48:33

StefKo:Mi kapdoloras? ĉu Kapo min doloras?
Mi sxatus ke doloro en esperanto estus gramatike pli simpla. La signifa komplekso eble kauxzas gramatikan konfuzon.

Altebrilas (프로필 보기) 2022년 6월 9일 오후 2:23:55

amigueo:
StefKo:Mi kapdoloras? ĉu Kapo min doloras?
Mi sxatus ke doloro en esperanto estus gramatike pli simpla. La signifa komplekso eble kauxzas gramatikan konfuzon.
En prahistorio, la gramatiko estis ege simpla: frapego sur la kapon perfekte esprimis la ideon. ridulo.gif

amigueo (프로필 보기) 2022년 6월 11일 오후 4:06:55

Interesanste ke Dolori estas lanĉi alarmon al iu.

Piedo doloras min (ĝi alarmas min).
Iu kiu frapas mian kapon ne kapablas dolori min, ne rekte, nur mia kapo povas sendi tian mesaĝon al mi.
Sed kiam mi identiĝas al rolulo de filmo, kaj ri suferas. Tiam... Ri doloras min.
Ria korpo estas provizore mia korpo, ria vivo estas mia vivo. Do, ri doloras min kaj, kelkfoje, ri plezuras min.

Iomete, ri vivas min.

다시 위로