Al la enhavo

Ekzistas vortoj, kiuj reale pensigas

de SlavikDze, 2022-junio-05

Mesaĝoj: 36

Lingvo: Esperanto

SlavikDze (Montri la profilon) 2023-januaro-09 19:14:28

@BaseObskuras (kiu pretendas je pseŭdonimo Altebrilas):
Tute evidentas, ke konservante vian kutiman trudiĝemon, vi, kiel antaŭe, ne kapablas (aŭ ne volas) percepti esencon...
Pan Frano ne esprimis sian propran opinion, sed prezentis nur ĝeneralajn, malkonkretajn frazojn.
Krome, tute malkorektas lia mallerta komparo de Stepan Razin, kiu estas nun preskaŭ forgesita historia figuro, kun Hitlera peono Stepan Bandera, kiu estas oficiale agnoskita "heroo" en nuntempa Ukrainio, kaj kies naskiĝtago estas nacia ukrajna festo.

SlavikDze (Montri la profilon) 2023-decembro-13 15:25:48

To be an enemy of America can be dangerous, but to be a friend is fatal.
--------------------
Esti malamiko de Usono povas esti danĝere, sed esti amiko estas fatalaĵo.

Henry A. Kissinger

amigueo (Montri la profilon) 2023-decembro-14 07:17:11

SlavikDze:
Krome, tute malkorektas lia mallerta komparo de Stepan Razin, kiu estas nun preskaŭ forgesita historia figuro, kun Hitlera peono Stepan Bandera, kiu estas oficiale agnoskita "heroo" en nuntempa Ukrainio, kaj kies naskiĝtago estas nacia ukrajna festo.
Legendoj ne bazans de faktoj sed de fantaziaj senkontekstajxoj kapablaj inspiri homojn laux celata direkto.
Grandaj masakroj bazas oftez fortajn landojn, ecx imperiojn, sed ankaux pli modestajn naciojn. Cxu la hispanoj, usonanoj, belgoj, mongoloj, auxstalianoj, romianoj ktp ploras larmojn por cxiu el la 10-100 milion' homoj kiuj masakrins glore tiujn naciojn? Ili ne abomenas sian sangmakulan historion kaj celebras ke ili ankoraux vivas kaj kantas siajn naciajn himnojn. Pli ekzakte, tiuj masakroj tenas ilin ankoraux maldisaj, kiel legendoj kiuj klarigas naciesencon kaj cxarmas. Aliaj nacioj kiuj ne kuragxis aux pli skrupulis masakri malaperis. Oni auxdacus aserti ke nun Israelo bezonas famajn kaj nombregajn masakrojn por solidigi sian esencon legendan.
Laux tiu tristiga vidpunkto, Bandera estas nun legendo masakra por solidigi Ukrainian nacian senton (nacio aux morto). Ne riprocxu al Bandera aliancon kun nazioj, cxar iu ajn alia alianco masakra samefike utilus por hia legendo. Nuntempe, Bandera aliancus al Usono, kaj masakrus. Do, Bandera estas eterne juna fresxa legendo, kiu inspiras Ukrainojn. Eble ne cxiujn, esperinde.
Estus mirinde ke nacilegendo cxarmu al aliaj popoloj, kaj ho American Dream, tion oni devus konstitucie malpermesi, ke alilanda legendo rabu aux cxarmu multajn jxulandanojn, ecx tutan jxulandon.

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-decembro-14 11:19:25

Okaze de kio Kissinger diris tion? Senkuntekste, la citaĵo ne havas sencon.

amigueo (Montri la profilon) 2023-decembro-14 11:53:23

Altebrilas:Okaze de kio Kissinger diris tion? Senkuntekste, la citaĵo ne havas sencon.
Ho vi bone komprenis esencon de legendo.
Gxi havas sencon dankal manko de konteksto, aux dankal magia onirika konteksto.

SlavikDze (Montri la profilon) 2023-decembro-14 14:56:52

Ho jes, kutima reago...
Obskurecaj okcidentaj "altebriluloj", volonte kredantaj je blatantaj anti-rusiaj "fejkoj", tuj postulas pruvojn kaj kuntekstojn, kiam ombro falas sur la "sankta okcidenta civilizacio".
Tiu unua citaĵo estas prenita en iu anglosaksa sajto, kiu devas esti tute fidinda por okcidentaj filistroj.
Kaj jen ankoraŭ unu senkunteksta aforismo de kamarado Kissinger:
Who controls the food supply controls the people; who controls the energy can control whole continents; who controls money can control the world.
--------------------
Tiuj, kiuj administras proviantadon, administras homojn; tiuj, kiuj administras energion, povas administri kontinentojn; tiuj, kiuj administras monon, povas administri la tutan mondon.
🤑🤑🤑🤑🤑

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-decembro-14 23:23:52

Jen la kunteksto, kiun vi malplenumis: temas pri averto de Kissinger al Nixon (1968), dirante ke se li abandonas sian vjetnaman aliancanon, la mondo pensos tion, kion priskribas la citaĵo kaj estos malinstigata subteni Usonon.

SlavikDze (Montri la profilon) 2023-decembro-15 07:29:35

@t.n. Altebrilas
Ŝajnas, ke vi ne tute klare komprenas signifon de la vorto "kunteksto".
Vi ja prezentis ne kuntekston, sed vian propravortan interpreton de supozebla okazaĵo.
Prezentu do tekston de originala anglalingva parolo de Kissinger, kie ĉeestas la pridiskutita frazo.
Kaj indiku ankaŭ fonton en la Reto.
Kaj jen ankoraŭ unu aforismo de kamarado Kissinger:
“It is not a matter of what is true that counts, but a matter of what is perceived to be true.”
--------------------
"Gravas ne tio, kio reale estas veraĵo, sed tio, kion oni perceptas kiel veraĵon."

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-decembro-15 10:58:52

Hodiaŭ, ne estas tago por kvereli.

Mi kopigluis la frazon en Google kaj tuj havis la respondon. La citaĵo estis en kondiĉa frazo.

Ĝi do ne signifas: "ni, usonanoj, estas cinikaj", sed "se ni agas tiel, la mondo pensos, ke ni estas tiaj".

La sekvo pruvis, ke li ne eraris.

SlavikDze (Montri la profilon) 2023-decembro-15 14:01:52

Jes, la sortoj de afganaj kunlaborantoj, de gvidantoj de usone organizitaj "koloraj revolucioj", de usone vasalecaj latinamerikaj diktatoroj klare demonstras fatalecon de amikaj rilatoj kun Usono.
--------------------
Kaj jen vica aforismo:
"Многие европейские деятели внешне ведут себя как генерал де Голль, … а на практике — как маршал Петен, который хоть и был героем Первой мировой войны, но во Вторую стал коллаборационистом и подчинился воле оккупантов".
--------------------
"Multaj eŭropaj regantoj ŝajnige kondutas kiel generalo de Gaulle... sed praktike kiel marŝalo Pétain, kiu kvankam estis heroo de la Unua Mond-milito, dum la Dua fariĝis kunlaboristo kaj obeis la volon de okupantoj".

V. Putin

Reen al la supro