Mesaĝoj: 38
Lingvo: Esperanto
Altebrilas (Montri la profilon) 2023-decembro-15 18:10:42
SlavikDze (Montri la profilon) 2023-decembro-16 08:46:32
--------------------
"Ni opinias, ke Usono estas grava kaj necesa por nia mondo lando".
V. Putin
--------------------
Komento:
Fakte, multaj rusianoj ne konsentas kun ĉi tiu sentenco de la rusia prezidanto.
Plej verŝajne, ne nur rusianoj, sed ankaŭ plimulto de homaro konsideras la tutan anglosaksan hordon kiel plago de nia planedo.
Altebrilas (Montri la profilon) 2023-decembro-16 17:20:38
Mi havas demandon: ĉu la rusa vorto "mir" ne signifas ankaŭ "paco"? Kiel oni faras la distingon?
SlavikDze (Montri la profilon) 2023-decembro-17 10:25:23
Miasupoze, malgraŭ via kvazaŭ scivolema demando, vi tute komprenas, ke, samkiel en aliaj lingvoj, en la rusa lingvo oni distingas signifojn de homonimoj intuitive kaj laŭ kunteksto.
Same kiel franclingvanoj kaptas sencon de franclingvaj homonimoj.
Ekzemple en jena frazo:
"Un ver de terre va vers un ver vert qui est dans un verre vert."
--------------------
Jen ankoraŭ unu aforismo de Henry Kissinger:
“Democracy is too important to leave up to the votes of the people.”
"Demokratio estas tro grava aĵo por lasi ĝin (kiun ne indas lasi) al popola voĉdonado."
Altebrilas (Montri la profilon) 2023-decembro-17 13:07:43
Ili faras ripetitan motivon ankaŭ uzata en heraldiko.
Altebrilas (Montri la profilon) 2023-decembro-17 13:10:01
Io-ajn estas tro grava por lasi ĝin al io-ajnistoj, ktp.
SlavikDze (Montri la profilon) 2024-majo-28 10:09:41
Sed konstanta komforto atonias, kaj oni iom stultiĝas pro ĝi. Kaj nun la okcidentuloj per siaj propraj manoj detruas tion, kion ili tiel longe kreis. Kaj ĉi-detruo estus eble eĉ avantaĝa por ili, se ili intencus konstrui ion novan.
Sed tre dubindas, ke la Okcidento efektive projektas ion novan kaj, des pli, reale progresisman.
Ogüst Frambowsky
SlavikDze (Montri la profilon) 2024-decembro-05 09:37:10
Zbigniew Brzeziński, La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
--------------------
«Ukrainio, la nova kaj grava areo en la eŭrazia ŝaktabulo, estas geopolitika centro, ĉar ĝia ekzistado mem, kiel sendependa ŝtato, helpas transformi Rusion. Sen Ukrainio Rusio ĉesas esti eŭrazia imperio.»
Zbigniew Brzeziński, La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
--------------------
«Ekzistas tia ebleco — kvankam malgranda, sed ne komplete ignorebla — de serioza aligrupiĝo de la fortoj en Eŭropo forme de sekreta germano-rusia komploto aŭ de franco-rusia unio.»
Zbigniew Brzeziński, La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
--------------------
«Problemo tamen estas en tio, ke la vere eŭropa “Eŭropo” ne ekzistas. Tio estas imago, koncepto kaj celo, sed ankoraŭ ne realo. Okcidenta Eŭropo jam estas komuna merkato, sed ĝi ankoraŭ estas for de politika ento. La politika Eŭropo ankoraŭ ne aperis. Krizo en Bosnio iĝis malafabla pruvo — se pruvoj ankoraŭ necesas — de daŭra neekzistado de Eŭropo kiel unueca organismo. Amara fakto estas ke Okcidenta Eŭropo kaj ĉiam pli ankaŭ Centra Eŭropo, restas grandparte usonaj protektoratoj, ĉe tio la aliancaj ŝtatoj similas al antikvaj vasaloj kaj subuloj.»
Zbigniew Brzeziński, La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
--------------------
«Areo, dum jarcentoj aparteninta al la cara imperio kaj dum tri jarcentkvaronoj al Sovetunio subestre de la rusoj, nun estas plenigita je dekduo da ŝtatoj, plejparto de kiuj (krom Rusio) apenaŭ pretas al la vera suvereneco...»
Zbigniew Brzeziński, La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
--------------------
«Ne eblas malagnoski, ke ne al ĉiuj timoj de Rusio rilate disvastiĝon de NATO mankas rezonaj fundamentoj aŭ ke ili estas kaŭzitaj de malbonaj intencoj.»
Zbigniew Brzeziński, La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
--------------------
«[pri la ŝtatoj aperintaj post disfalo de Sovetunio] Inter tiuj ŝtatoj tri landoj havas speciale gravan signifon: Azerbajĝano, Uzbekio kaj Ukrainio.»
Zbigniew Brzeziński, La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
--------------------
«Usono estas ne nur la unua kaj sola superpotenco en la vere tutmonda skalo, sed plej verŝajne ankaŭ la lasta.»
Zbigniew Brzeziński, La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]