前往目錄

Ekzistas vortoj, kiuj reale pensigas

貼文者: SlavikDze, 2022年6月5日

訊息: 37

語言: Esperanto

Altebrilas (顯示個人資料) 2023年12月15日下午6:10:42

Pri kiuj herooj plu vivantaj li parolas?

SlavikDze (顯示個人資料) 2023年12月16日上午8:46:32

"Мы считаем, что США — важная, нужная миру страна".
--------------------
"Ni opinias, ke Usono estas grava kaj necesa por nia mondo lando".

V. Putin
--------------------
Komento:
Fakte, multaj rusianoj ne konsentas kun ĉi tiu sentenco de la rusia prezidanto.
Plej verŝajne, ne nur rusianoj, sed ankaŭ plimulto de homaro konsideras la tutan anglosaksan hordon kiel plago de nia planedo.

Altebrilas (顯示個人資料) 2023年12月16日下午5:20:38

Mi ne komprenis "mondo lando"-n. Google tradukis la citaĵon al: "ni pensas, ke usono estas grava lando kiun la mondo bezonas " (mi retradukas el la franca) .

Mi havas demandon: ĉu la rusa vorto "mir" ne signifas ankaŭ "paco"? Kiel oni faras la distingon?

SlavikDze (顯示個人資料) 2023年12月17日上午10:25:23

@t.n. Altebrilas
Miasupoze, malgraŭ via kvazaŭ scivolema demando, vi tute komprenas, ke, samkiel en aliaj lingvoj, en la rusa lingvo oni distingas signifojn de homonimoj intuitive kaj laŭ kunteksto.
Same kiel franclingvanoj kaptas sencon de franclingvaj homonimoj.
Ekzemple en jena frazo:
"Un ver de terre va vers un ver vert qui est dans un verre vert."
--------------------
Jen ankoraŭ unu aforismo de Henry Kissinger:
“Democracy is too important to leave up to the votes of the people.”
"Demokratio estas tro grava aĵo por lasi ĝin (kiun ne indas lasi) al popola voĉdonado."

Altebrilas (顯示個人資料) 2023年12月17日下午1:07:43

Ekzistas ankaŭ samprononca "vair", kiu estas felto farita el alternitaj haŭtoj de ventro kaj dorso de sciuroj, kune kudritaj.

Ili faras ripetitan motivon ankaŭ uzata en heraldiko.

Altebrilas (顯示個人資料) 2023年12月17日下午1:10:01

Pri la dua aforismo, mi jam vidis multajn versiojn:

Io-ajn estas tro grava por lasi ĝin al io-ajnistoj, ktp.

SlavikDze (顯示個人資料) 2024年5月28日上午10:09:41

La Okcidento dum multaj jaroj kreis por si mem tre komfortan mondon, en kiu sufiĉis simple kontroli la globalan financan sistemon kaj havi monopolon pri kelkaj plej gravaj teĥnologioj. Ĉi tiu atanĝo funkciis bonege kaj ĝi povus garantii por la Okcidento ankoraŭ unu jarcenton de senzorga kaj sata ekzistado, dum kiu la tuta mondo plu servus al la Okcidento, havante iluzion ke ĉi-aranĝo estas tute justa.
Sed konstanta komforto atonias, kaj oni iom stultiĝas pro ĝi. Kaj nun la okcidentuloj per siaj propraj manoj detruas tion, kion ili tiel longe kreis. Kaj ĉi-detruo estus eble eĉ avantaĝa por ili, se ili intencus konstrui ion novan.
Sed tre dubindas, ke la Okcidento efektive projektas ion novan kaj, des pli, reale progresisman.

Ogüst Frambowsky

回到上端