ไปยังสารบัญ

Traduko pri humileco de CS Lewis

จาก Roberto12, 5 กรกฎาคม 2022

ข้อความ 4

ภาษา: Esperanto

Roberto12 (แสดงโปรไฟล์) 5 กรกฎาคม 2022, 07:59:14

Jen anglalingva frazo: Humility is not thinking less of yourself, it's thinking of yourself less.

Kiel vi tradukus tion?

StefKo (แสดงโปรไฟล์) 5 กรกฎาคม 2022, 12:00:06

Ne laŭvorte: "Humileco ne signifas esti humila antaŭ si mem, ĝi signifas esti humila antaŭ aliaj"

Mi ne trovis figurasencon de la esperanta frazo "pensi pri si mem" en la senco "esti egoisto, memamulo" do estas malfacile traduki vian frazon kun la vorton "pensi". Povas esti aliaj formumanoj estas pli kapablaj. ridulo.gif

PS. En mia lingvo, la pola, ankaŭ estas tia dusenca signifo de la frazo "pensi pri si mem". Mi pensas ke en multaj lingvoj ankaŭ ekzistas.

KatjaMcFlores (แสดงโปรไฟล์) 5 กรกฎาคม 2022, 15:44:49

Eble, taŭgas jena traduko:
Humileco (rezignacio) ne signifas, ke oni pensas pri si mem malpliige (malaltige, malgravige); tio signifas, ke oni simple malpli pensas pri si mem.

Roberto12 (แสดงโปรไฟล์) 7 กรกฎาคม 2022, 09:22:40

Dankon. Pluraj opcioj, mi pensos plu pri tio ĉi.

กลับไปด้านบน