Berichten: 18
Taal: Esperanto
amigueo (Profiel tonen) 16 juli 2022 21:51:13
Mi volis diri "eniro cxe vortaro".
Multajn variantojn lauxregule dedukeblajn oni ne bezonas meti en vortaron.
Estas multaj idiomoj do ne dedukeblaj kaj troveblaj en la listo.
Ideale, oni ne bezonus meti ekz PERI, cxar venus regule el PER.
Ideale, oni devus evidente distingi inter regula kaj idioma kunmetajxoj.
Rimedoj por maldikigi la votaron estu bonvenaj.
Metsis (Profiel tonen) 17 juli 2022 16:31:27
呼格吉勒图:Mi petas vian helpon:Lingvistoj certe faras distingon inter leksemo, vorto kaj vortero (aŭ morfemo). La vorto "nekredeble" konsistas el kvar vorteroj: NE, KRED, EBL kaj E. En Esperanto leksemoj esence estas radikoj. Ekzemple "kre/" estas leksemo, kiu konsistas el la vortoj "krei, kreis, kreas, kreos, kreo, kree…"
Kiel vi difinfas "vorto"n en via denasklingvo?
Kiel vi kalkulas vortojn ?
Ĉu diferencaj formoj de sama koncepto kalkuliĝas kiel unu vorto aŭ pluraj vortoj ?
Ekzemple, en la hispana lingvo, ĉu "comer" "como" "comiste" "comieran"... estas unu vorto aŭ pluraj vortoj ?
Sed mi estas profano kaj parolas pri radikoj ("kre/") kaj vortoj ("krei, kreis, kreas…") sen mencii leksemojn aŭ vorterojn.
Altebrilas (Profiel tonen) 18 juli 2022 09:57:10
Parolo, parolon, paroloj
Parolas, parolos, paroli
Kiel vi apartigas tiujn du kategoriojn?
Ankaux estas problemo pri participoj: Cxu parolante estas verbo aux adverbo?
Altebrilas (Profiel tonen) 18 juli 2022 10:01:27
StefKo (Profiel tonen) 20 juli 2022 18:42:42
Por ne fuŝi la Fundamentan regulon, oni devas kompreni, ke Za-menhof uzis la vorton: vorto, sed hodiaŭ, danke al laboro de lingvistoj, li uzus la vorton: monemo, sen precizigi leksemo aŭ morfemo, ĉar por li ĉiuj ricevas sencon. Vidu la frazojn de la unua libro cititajn p. 2 aŭ la komenton de P. Janton: „Tiu gravega teksto montras ke Zamenhof elpensis sian lingvon kiel kombinon de bazaj neredukteblaj unuaĵoj, en kiujn li enigis nenian gradigon”.El PIV:
Sekve la 11a regulo iĝas: La kunmetitaj vortoj rezultas de simpla kunigo de la monemoj, kiuj formas ilin … La fundamenta monemo staras en la fino. La gramatikaj finaĵoj estas monemoj. Anstataŭ kunmetitaj vortoj, oni povas kompreni: plenaj vortoj.
particip/o Modalo, konsistanta en verba formo uzata adjektivekaj
modal/o
(...)
3 Λ Formo, kiun la verbo alprenas laŭ tio, ĉu ĝi rolas kiel predikato (finitivo), kvazaŭsubst. (infinitivo), adj. (participo)
Altebrilas (Profiel tonen) 20 juli 2022 20:09:05
Cxar aldoni kromajn nociojn kaj terminojn ne helpas globalan komprenon.
Cxu Esperanto estas analizebla kiel aliaj lingvoj, aux cxu laux specifa manieo?
Participo ne estas verba formo uzata adjektive: kio estas "lernanto", aux "lernante"? Trovendas alia difino.
Cxu "kiel " estas nereduktebla unuajxo? Cxu la du partoj de la tabelvortoj ankaux estas tiaj? Cxu la kreado de vortoj kiel "lernunta" aux "aliel" estas legitima?
Mi ne havas respondon. Oni ja povas inventi teoriojn. Sed gxisdatigado de lingvistika analizo de nia lingvo, tia ke gxi restu simpla kaj interkonsenta - estas dezirinda.
Metsis (Profiel tonen) 21 juli 2022 07:00:10
- parolo, parolon, paroloj
- parolas, parolos, paroli
Participoj ne estas vortklaso en Esperanto, sed maniero devenigi novajn vortojn de verboj. La vortklason de participo difinas la finaĵo, ĉu adjektivo (-a), ĉu substantivo (-o) aŭ ĉu adverbo (-e). (*)
*: Jes, mi scias, ke kelkaj uzas verboformojn, kiujn oni povas mencii mallongigitajn kunmetitajn verbojn, sed mi trovas tiujn tro kompaktajn kaj ĉi tial ne uzas ilin. Sed bonvole ne ekdiskutu pri tiu temo.
amigueo (Profiel tonen) 16 augustus 2022 08:05:18
perdigxis. Kaj mi malfermas alian fadenon, por pli strikte trakti temon "Kiel pliabundigi malsamajn vortojn en teksto, elparolo, literaturaĵo, menskapablo ktp."
Mi konstatas ke tiu temo intime rilatas al "Kiel simpligi la vortliston necesan por paroli, verki, komuniki". Kompreneble, ne nur pri vortoj, ankaŭ pri gramatikrimedoj.
Oni povus pensi ke abundigi diverson de dirmanieroj estas kompliki la lingvon, kiu volas resti simpla.
Tamen, tio serĉata estas plibonigi la menson de homoj kiuj uzas esperanton, por ke ili pensu flekse, detale, komplekse. Ne nur infanece, tokipone.
Hipotezo estas ke per lingvo simpla kiel Eo oni povas esti pli inteligenta. Ĉu vi pensas ke tio veras? Male? Tio dependas de multaj aliaj faktoroj...?