Ĉu esperanto mortas?
od piotrek92, 04. november 2006
Sporočila: 54
Jezik: Esperanto
piotrek92 (Prikaži profil) 04. november 2006 17:31:28
bockdani (Prikaži profil) 04. november 2006 18:49:35
Ni devas konvinki politikulojn ke Esperanto estas la pli bona lingvo por interparoli.
paulogeyer (Prikaži profil) 05. november 2006 03:24:08
sed ne, esperantista kvanto ne malpligrandiĝis... ĉar la interreto eblis facile lerni ĝin, kaj disvastigas ĝin tra la mondo, per interreto mi sciis pri esperanto, kaj lernis
bobowo (Prikaži profil) 05. november 2006 19:20:26
piotrek92:Mi aŭdis ke malgrandiĝas kvanto da esperantistoj. Bedaŭrinde, mi ekpensas ke esperanto neniam ne estos lingvo de mondo . Propable angla lingvo jam gajnis... Kio vi pensas pri tio?Se ni pensas ke ĉefe temas pri kvalito, ne pri kvanto, tiam esperanto certe jam venkis. Neniu nacia lingvo povas esti vere internacia. Eĉ se estus nur kelkaj homoj kiuj uzas esperanton ili estas pli proksime al idealo ol miliardoj kiuj uzas lingvon kiu apartenas al iu nacio. Kompreneble ankau kvanto signifas ion sed certe sufiĉas esperantistoj en la mondo por ke oni povas ĝojiĝi kune jam nun.
Mi pensas ke la plej bona reklamo por nia bona lingvo estas nia pozitiva sinteno.
Ni povas nur konvinki aliulojn se ni mem estas certaj ke nia lingvo havas kvalitajn avantaĝojn en internacia komunikado.
Frith Ra (Prikaži profil) 09. november 2006 20:04:04
bockdani:Mi pensas ke Esperanto bezonas politikan volon por kreskiĝi. Uloj estas ofte mallaboremaj por lerni sen devigoj.Laǔ mi ni devas gajni uloj kiu uzas la IL-on en la komercaj kampoj.
Ni devas konvinki politikulojn ke Esperanto estas la pli bona lingvo por interparoli.
Anglo-parolantoj ne ŝajnas por deziri novajn lingvojn. Se ili sentus ke tiu ĉi lingvo gajnus ilin monon ili lernos tuj kiam povebla.
Jorgos (Prikaži profil) 10. november 2006 13:32:16
Mi opinias ke por disvastigi Esperanton ne sufiĉas niaj idealoj kaj bonaj esperoj. Ni devas montri ke Esperanto havas ankaŭ uzeblan kaj praktikan valoron. Tio estas ekzemple ĝia propedeŭtika valoro, la ebleco lerni pli facile aliajn lingvojn, se oni jam posedas Esperanton. Alia praktika argumento: ni pensus ke infano aŭ junulo lernas dum du jaroj la anglan aŭ la germanan aŭ la ĉinan aŭ... Post la lernado kion povus kompreni tiu infano aŭ junulo estanta en Londono, Berlino, Pekino ktp? La respondo estas: praktike nenion!
La respondo estus tute alia, se li aŭ ŝi estus lernanta Esperanton! Inter ni esperantistoj tio estas komprenebla afero. Ni devas konatigi tion ankaŭ inter neesperantistoj.
Amike
Jorgo
Junesun (Prikaži profil) 18. november 2006 12:21:12
re: uzeblan valoron
Chuck Smith kaj mi ĵus publikigis portalon por trovi laboron (aŭ laboranton) per Esperanto. Ĝi troveblas ĉe www.eklaboru.com . Nun ĝi aĝas tri tagojn kaj jam enhavas pli ol 100 uzantoj el 30 landoj.
re: mortanta?
Ĝenerale, mi ne pensas ke Esperanto estas mortanta. La Interreto estas bonega medio por informi homojn kaj instrui Esperanton speciale al homoj kiuj ne konas aliajn Esperantistojn proksime, do la bazaj kondiĉoj estas multe pli favoraj ol iam ajn antaŭe. Ankaŭ nuntempe homoj pli interesiĝas pri lingvoj kaj internacieco ol antaŭen, en 1850 eble nur unu homo po urbo provis lerni iun fremdan lingvon aŭ havis internaciajn kontaktojn kaj nun ĉiu devas fari tion. Mi skribis artikolon pri tiu ĉi temo por la venonta eldono de "Kontakto", la eldono pri tutmondiĝo. Bonvolu legi tion.
akeson (Prikaži profil) 24. november 2006 12:48:32
mi trovi de esperanto lingvo tri semajno poste. min gramatiko estas malbone sed tamen sajni ke tiu lingvo estas pli facila ol anglo. Esperanto lingvo bezoni esti pli reklomi.
pastorant (Prikaži profil) 24. november 2006 16:12:56
akeson:sininensininen estas la koloro "blua" finne, ĉu ne?
Sitnarf (Prikaži profil) 24. november 2006 21:40:52
Tamen la situacio ne estas tre kontatiga, sed samtempe dependas de ni, ĉu Esperanto plu disvastiĝos. Alie, mi pensas, ke Esperanto certe ne mortos, en tio mi estas optimisto, ĉiam estos iom da homoj, kiuj parolos Esperanton.