Đi đến phần nội dung

Ĉu esperanto mortas?

viết bởi piotrek92, Ngày 04 tháng 11 năm 2006

Tin nhắn: 54

Nội dung: Esperanto

piotrek92 (Xem thông tin cá nhân) 17:31:28 Ngày 04 tháng 11 năm 2006

Mi aŭdis ke malgrandiĝas kvanto da esperantistoj. Bedaŭrinde, mi ekpensas ke esperanto neniam ne estos lingvo de mondoploro.gif . Propable angla lingvo jam gajnis... Kio vi pensas pri tio?

bockdani (Xem thông tin cá nhân) 18:49:35 Ngày 04 tháng 11 năm 2006

Mi pensas ke Esperanto bezonas politikan volon por kreskiĝi. Uloj estas ofte mallaboremaj por lerni sen devigoj.
Ni devas konvinki politikulojn ke Esperanto estas la pli bona lingvo por interparoli.

paulogeyer (Xem thông tin cá nhân) 03:24:08 Ngày 05 tháng 11 năm 2006

unue ni bezonas pli esperantajn informaĵojn, kiel libroj, filmoj, retejoj... do, homoj interesiĝos pri esperanto.

sed ne, esperantista kvanto ne malpligrandiĝis... ĉar la interreto eblis facile lerni ĝin, kaj disvastigas ĝin tra la mondo, per interreto mi sciis pri esperanto, kaj lernis

bobowo (Xem thông tin cá nhân) 19:20:26 Ngày 05 tháng 11 năm 2006

piotrek92:Mi aŭdis ke malgrandiĝas kvanto da esperantistoj. Bedaŭrinde, mi ekpensas ke esperanto neniam ne estos lingvo de mondoploro.gif . Propable angla lingvo jam gajnis... Kio vi pensas pri tio?
Se ni pensas ke ĉefe temas pri kvalito, ne pri kvanto, tiam esperanto certe jam venkis. Neniu nacia lingvo povas esti vere internacia. Eĉ se estus nur kelkaj homoj kiuj uzas esperanton ili estas pli proksime al idealo ol miliardoj kiuj uzas lingvon kiu apartenas al iu nacio. Kompreneble ankau kvanto signifas ion sed certe sufiĉas esperantistoj en la mondo por ke oni povas ĝojiĝi kune jam nun.
Mi pensas ke la plej bona reklamo por nia bona lingvo estas nia pozitiva sinteno.
Ni povas nur konvinki aliulojn se ni mem estas certaj ke nia lingvo havas kvalitajn avantaĝojn en internacia komunikado.

Frith Ra (Xem thông tin cá nhân) 20:04:04 Ngày 09 tháng 11 năm 2006

bockdani:Mi pensas ke Esperanto bezonas politikan volon por kreskiĝi. Uloj estas ofte mallaboremaj por lerni sen devigoj.
Ni devas konvinki politikulojn ke Esperanto estas la pli bona lingvo por interparoli.
Laǔ mi ni devas gajni uloj kiu uzas la IL-on en la komercaj kampoj.

Anglo-parolantoj ne ŝajnas por deziri novajn lingvojn. Se ili sentus ke tiu ĉi lingvo gajnus ilin monon ili lernos tuj kiam povebla.

Jorgos (Xem thông tin cá nhân) 13:32:16 Ngày 10 tháng 11 năm 2006

Saluton!

Mi opinias ke por disvastigi Esperanton ne sufiĉas niaj idealoj kaj bonaj esperoj. Ni devas montri ke Esperanto havas ankaŭ uzeblan kaj praktikan valoron. Tio estas ekzemple ĝia propedeŭtika valoro, la ebleco lerni pli facile aliajn lingvojn, se oni jam posedas Esperanton. Alia praktika argumento: ni pensus ke infano aŭ junulo lernas dum du jaroj la anglan aŭ la germanan aŭ la ĉinan aŭ... Post la lernado kion povus kompreni tiu infano aŭ junulo estanta en Londono, Berlino, Pekino ktp? La respondo estas: praktike nenion!
La respondo estus tute alia, se li aŭ ŝi estus lernanta Esperanton! Inter ni esperantistoj tio estas komprenebla afero. Ni devas konatigi tion ankaŭ inter neesperantistoj.

Amike

Jorgo

Junesun (Xem thông tin cá nhân) 12:21:12 Ngày 18 tháng 11 năm 2006

Saluton!

re: uzeblan valoron
Chuck Smith kaj mi ĵus publikigis portalon por trovi laboron (aŭ laboranton) per Esperanto. Ĝi troveblas ĉe www.eklaboru.com . Nun ĝi aĝas tri tagojn kaj jam enhavas pli ol 100 uzantoj el 30 landoj.

re: mortanta?
Ĝenerale, mi ne pensas ke Esperanto estas mortanta. La Interreto estas bonega medio por informi homojn kaj instrui Esperanton speciale al homoj kiuj ne konas aliajn Esperantistojn proksime, do la bazaj kondiĉoj estas multe pli favoraj ol iam ajn antaŭe. Ankaŭ nuntempe homoj pli interesiĝas pri lingvoj kaj internacieco ol antaŭen, en 1850 eble nur unu homo po urbo provis lerni iun fremdan lingvon aŭ havis internaciajn kontaktojn kaj nun ĉiu devas fari tion. Mi skribis artikolon pri tiu ĉi temo por la venonta eldono de "Kontakto", la eldono pri tutmondiĝo. Bonvolu legi tion.

akeson (Xem thông tin cá nhân) 12:48:32 Ngày 24 tháng 11 năm 2006

sininen
mi trovi de esperanto lingvo tri semajno poste. min gramatiko estas malbone sed tamen sajni ke tiu lingvo estas pli facila ol anglo. Esperanto lingvo bezoni esti pli reklomi. sal.gif

pastorant (Xem thông tin cá nhân) 16:12:56 Ngày 24 tháng 11 năm 2006

akeson:sininen
sininen estas la koloro "blua" finne, ĉu ne?

Sitnarf (Xem thông tin cá nhân) 21:40:52 Ngày 24 tháng 11 năm 2006

Ĉu Esperanto estas uzebla? Kompreneble ĝi estas uzebla, sed estas demando kiom kaj kiom povus esti uzebla kaj uzata. Mi ne estas sperta en la movado, sed lastatempe laŭ mi estas videbla progreso en la uzado de Esperanto, precipe en Interreto.
Tamen la situacio ne estas tre kontatiga, sed samtempe dependas de ni, ĉu Esperanto plu disvastiĝos. Alie, mi pensas, ke Esperanto certe ne mortos, en tio mi estas optimisto, ĉiam estos iom da homoj, kiuj parolos Esperanton. rido.gif

Quay lại