la bazaj informoj pri la tibeta, la mongola, la ujgura lingvoj.
呼格吉勒图-ისა და 5 აგვისტო, 2022-ის მიერ
შეტყობინებები: 38
ენა: Esperanto
呼格吉勒图 (მომხმარებლის პროფილი) 15 აგვისტო, 2022 05:04:47
(1)
la geografia fono:
La mongola lingvo, estas parolata de mongoloj kies ĉefa denaska teritorio estas mongolio, kiu estas grandskala altebenaĵo, situanta en la intersekcio de norda, orienta, kaj centra Azio. La mongolio havas pejzaĝon de ondanta arbo-manka stepo, kun averaĝa alteco de ĉirkaŭ 1.5 kilometrojn super la maro-ebeno, kaj kun areo de ĉirkaŭ 2 milionoj da kvadrataj kilometroj. La pejzaĝo taŭgas por paŝtista nomada vivo. La areo estas sufiĉe ampleksa por enhavi aliajn tipojn de pejzaĝo, inkluzive de montaj areoj, ekzemple, la Altai-Sayan kaj Khangai montaroj, kun glacioj kaj arbaroj.
En la nordo, Mogolio landlimas kun la arbara regiono de Siberio, dum en la sudo ĝi konektas kun la Gobi dezerto, unu de la plej grandaj zonoj de sablaj dunoj kaj ebenaĵoj kun ŝtoneroj. La regiono kiu kuŝas en la senpera okcidento de mongolio, estas Ĝungario, la historia centro de la okcidenta mongolio, dum en la oriento, kuŝas Manĉurio, la lando de la Manĉuaro, kiu ankaŭ havas proksiman historian rilaton kun mongolio.
Plejparte de la riveroj de la Mongolio fluas norden aŭ orienten. La ĉefa rivera sistemo kiu havas sian originon de la mongola altebenaĵo, estas la Selenga-Angara-Yenisei kaj la Kerulen-Onon-Argun-Amur. Ĉe la marĝeno de la regiono, tiuj riveraj sistemoj enhavas kelkajn grandajn lagojn, inkluzive de Khoevsgoel, kaj Baikal en la nordo, dum Dalai kaj Buir en la oriento. Ankaŭ estas multaj salaj lagoj kaj salaj marĉaj regionoj, la plej granda de kiuj estas Lago Uvs en la nordokcidento.
La taŭgeco de la mongola pejzaĝo por la nomada paŝtista kulturo, kaŭzis rezulton de la lingvistika kaj politika unuiĝo tra grandskala amplekso. La Gobi dezerto estas natura divido ankaŭ de lingvo kaj politiko. Ekde 1636, mongolio estis dividata en interna mongolio kaj ekstera mongolio, aŭ ankaŭ konata kiel " la antaŭa/suda mongolio, kaj la malantaŭa/norda mongolio", dividata de la Gobi dezerto. Ambaŭ partoj apartenis al la imperio de Manĉuo de Qing, sed ekde la respublik-iĝo de Ĉinio en la jaro 1911, nur interna mongolio restas politike en Ĉinio, dum la ekstera mongolio iĝis sendependa lando, kiu estis komunisma lando inter 1924 kaj 1990. Nuntempe, la interna mongolio de Ĉinio, havas sian ĉefurbon en Huhhoto, signifanta "la blua urbo", dum la ĉefurbo de la sendependa ekstera mongolio, estas Ulan Bator, signifanta "la ruĝa heroo".
呼格吉勒图 (მომხმარებლის პროფილი) 15 აგვისტო, 2022 05:22:05
(2)
La mongolika lingvofamilio.
La mongola lingvo estas ano de lingvofamilio teknike konata kiel "Mongolika". Krom la mongola, la mongolika familio ankaŭ enhavas dekon da aliaj lingvoj, parolataj ĉefe en regionoj najbaraj al Mongolio. Historie, la mongolika lingvofamilio formiĝis kiel rezulto de la politika disvastiĝo de la Mongola imperio Ĉinĝis Khan kaj siaj idoj en la 12a ĝis la 13a jarcentoj. Dum la komenca epoko de la imperio, la mongoloj regis la tutan centran Azion, la mezoriento, kaj ĉinio. La sekvanta mongola dinastio Yuan(1279-1368) en la orienta parto de la mongola imperio, enhavas Ĉinion, Mongolion, Manĉurion, Tibeton kaj Ujguristanon.
La lingvo de la historiaj mongoloj estis surbazita sur la lokana lingvo iam parolata en nordorienta mongolio, la denaska regiono de Ĉinĝis Khan. Pro la unuiĝo de la mongolaj triboj, la lingvo estis disvastigita pro la invado kaj konkero de la mongoloj al vasta regiono. La lingvo estis vaste uzata en la civila vivo kaj milita administrado. Kaj pro la mongolaj armeoj kiuj okupis la ne-mongolajn regionojn, la lingvo ankaŭ estis uzata de la ne-mongola lokana populacio. Kiel parola mediumo, la lingvo de la historiaj mongoloj estas konataj kiel mezepoka mongola (lingvo), kiu estis dokumentigita en unu vario de skriba materialo, uzanta kelkajn malsamajn skribsistemojn. Laŭ la paso de tempo, kaj speciale post la kolapso de la mongola imperio, mezepoka mongola lingvo estis disigita en kelkajn lokanajn variojn, de kiuj la moderna mongolikaj lingvoj evoluiĝis.
Eblas ankaŭ alproksimiĝi al la mezepoka mongola etaĝo per la metodo de lingvistika rekonstruo, retroirante malantaŭen el la modernaj mongolikaj lingvoj kaj prikonsiderante iliajn reciprokajn similecojn kaj malsimilecojn. La rekonstruita protoformo de la mongolikaj lingvoj eble estas teknike identigitaj kiel Proto-mongolika. Unu komparo de la Proto-mongolika rekonstruo kun la vivantaj mezepokaj mongolaj dokumentoj, montras ke la du lingvaj etaĝoj estas esence identaj, kio signifas ke ili reprezentas la saman tempan tavolon. Tio ankaŭ konfirmas ke la maksimuma tempa distanco inter ajnaj du modernaj mongolikaj lingvoj, estas en la daŭro de 800 jaroj. Male de ĉi tiu fono, estas interese atenti ke la veraj malsamecoj inter la mongolikaj lingvoj estas granda, ĝis la grado ke multaj formoj de mongolikaj estas hodiaŭ reciproke neinterŝanĝeblaj. Eĉ se tiel, en la centraj regionoj, en kaj ĉirkaŭ la mongolio, la lingvo jam konservis grandskalan unuformecon.
La aktualaj ekzistantaj mongolikaj lingvoj estas dividataj en kvar branĉojn malsamajn geografike kaj lingvistike:
1) Dagur
situanta en la nordoriento (Manĉurio) kaj enhavante nur la Dagur lingvon (kun kelkaj lokanaj variantoj, inkluzive de la dialektoj de la Amur, Nonni, kaj Hailar grupoj, ankaŭ, ekde la 18a jarcento, diaspora grupo en Yili regiono de Dzungario).
2) Komuna Mongolika
La komuna mongolika branĉo, kiu estas en la centro de la tradicia hejmloko de la mongoloj, tamen streĉiĝante al la nordo (Siberio), oriento (Manĉurio), Sudo (Ordos), kaj okcidento (Dzungario), kaj enhavante grupon de proksime rilataj formoj de parolo, kiu estas ofte komprenata de la denasklingvanoj kiel "dialektoj" de unuopa mongola lingvo.
3) Shirongola
situanta en la Amdo aŭ Kuku Nor ("blua lago") regiono de la tibeta etno (la moderna Gan'su provinco kaj Qing'hai provinco en Ĉinio), kaj enhavante plurajn specialajn kaj reciproke ne-interŝanĝeblajn lingvojn parolatajn de kelkaj kulture malsamaj nacioj, inkluzive de Ŝira Yughur (mongolika flava Ujgur-ulo), la Monguor (Mongghul, Mongghuor, Mangghuer) kaj la Bonana grupo (Bonan, Kangjia, Santa);
4) Moghol
situanta en Afganistano kaj enhavante nur la Moghol lingvon (kun kelkaj lokanaj variantoj, eble formortinta hodiaŭ)
De historiaj dokumentoj, estas evidente ke la genolinio reprezentita de la lingvo de la historiaj mongoloj iam havis parencojn, hodiaŭ teknike identigitaj kiel la Para-mongolaj lingvoj, parolataj en la mezepoko en partoj de sudokcidenta Manĉurio. La plej bone konata Para-mongola lingvo estas Khitan, la lingvo de la Liao dinastio de norda ĉinio (907-1125), kiu revivas per grandskala kolekto de surskribaĵoj skribitaj en du skribmanieroj, nome la khitan granda kaj la Khitan malgranda skripto. Bedaŭrinde, la malĉifro de la Khitan tekstoj ankoraŭ ne atingis nivelon, sur kiu la leksika kaj gramatika strukturo de la Khitan lingvo povus esti komprenata plene, kvankam sufiĉa estas konana por konfirmi ke la genetika rilato inter la Para-mongolika kaj la Proto-mongolika estis ne tiom proksima kaj absolute envolviĝis en granda diakronika tempa profundo. Kio estas certigita, estas ke la Para-mongolikaj lingvoj estas hodiaŭ formortintaj kaj ne senpere partoprenis la formiĝon de la modernaj mongolaj lingvoj. Aliflanke, Para-mongolika estas de centra gravo kiam oni klopodas lokalizi la pli foran geografian, kaj genetikan originojn de la mongolika sur la malproksimaj tempaj niveloj, kio eble ankaŭ estos identigata kiel Pre-Proto-mongola.
呼格吉勒图 (მომხმარებლის პროფილი) 15 აგვისტო, 2022 10:24:35
(3)
La Komuna Mongola
Por la difino kaj limado de la mongola lingvo, la branĉo de la plej senpera parenco estas Komuna Mongola. Komuna Mongola estas probable plej ofte dividata en ses ĉefajn subdividojn, ĉiu de kiuj estas plu dividataj en kelkajn lokajn dialektojn kaj subdialektojn. La ses ĉefaj subdividoj estas Khalkha, Khorchin, Ordos, Khamnigan, Buryat kaj Oirat.
1) Khalkha, en la mezo, respondas proksimume al la teritorio de Ekstera Mongolio, sed enhavas ankaŭ kelkajn transirajn dialektojn, fama Ĉakhar, en la interna mongola flanko.
2)Khorĉin, en la oriento, estas dividata en multajn lokajn subdialektojn kaj respondas al la orienta parto de Interna Mongolio, etendante sin ankaŭ al la najbaraj provincoj de Ĉinio (Liao'ning, Ji'lin kaj Hei'long'jiang).
3)Ordos en la sudo, respondas al la Ordos regiono (inter la Flava Rivero kaj la Granda Muro de Ĉinio), hodiaŭ administrata kiel urbo Ordos de Interna Mongolio.
4) Khamnigan, en la nordoriento, estas centro de la Onon-Argun basenoj en la Amur regiono (la origina hejmloko de Ĉinĝis Khan kaj la historiaj mongoloj) , unu regiono hodiaŭ dividata inter Rusio, Ĉinio kaj Mongolio.
5) Buryat, en la nordo, estas parolata sur ambaŭ flankoj de la lago Baikal,inkluzive de la respubliko de Buryatio en la oriento kaj la sudo de la lago, tamen ĝi etendas sin ankaŭ al la ĉina kaj mongola flankoj de la landlimo kaj enhavas la tielnomatan Oldan kaj Novan Bargut dialektojn en la Bargu regiono de Hulun Buir en interna Mongolio.
6)Oirat en la okcidento, estas centro de Dzungario, la norda parto de Ĉina Ujguristano or Xin'jiang. Tamen ĝi etendas sin ankaŭ ĝis la okcidenta parto de ekstera Mongolio, la okcidenta parto de Interna Mongolio, kaj la norda parto de Amdo ( Qing'hai provinco,Ĉinio). Ĝi ankaŭ enhavas diasporajn populaciojn en la Volga Regiono kaj Manĉurio.
Laŭ la oficiala etna administrado de Ĉinio, preskaŭ ĉiuj komunaj mongolaj parolantoj estas klasifikitaj kiel "mongola etno" kaj iliaj idiomoj estas komprenataj kiel dialektoj de unu lingvo. Ĉi tiu komprenmaniero de lingvistika taksonomio respondas al la kompreno de ne-profesiulo pri Mongola etno, kaj tio ankaŭ estas komuna inter mongolaj kleruloj de ambaŭ la interna kaj la ekstera mongolioj. Dum en Rusa kaj okcidenta sfero de kleruloj, estas tendenco ke ili rigardas almenaŭ Buryat kaj Oirat, tamen ofte Ordos kaj Khamnigan kiel apartaj lingvoj. Kaj tio estas pro la difino kaj terminologio. Praktike, ĉiuj komunaj mongolaj lingvoj estas iomgrade reciproke interŝanĝeblaj, tamen la gradoj de reciproka interŝanĝado varias vaste.
Konsiderante la lingvistikan datumon, oni eble diras ke Buryat, Khamnigan, kaj Oirat malsamas ol Khalkha, Khorchin kaj Ordos, en iuj esencaj flankoj. Ekzemple, la antaŭaj tri havas la kategorion de persona marko al finitaj verboj, dum la postaj tri ne havas ĉi tian kategorion. Aliflanke, persona marko eble ankaŭ estas permesata en iuj dialektoj de Buryat kaj Oirat, igante la limon al Khalkha malklara. Laŭ fonologio, la du plej malsamaj kaj plej konservativaj Komunaj Mongolaj ekzistaĵoj estas Ordos kaj Khamnigan, sed laŭ la formo de la sintakso, Ordos similas relative al Khalkha, dum Khamnigan estas simila al Buryat. En la leksika flanko, Khorchin estas ofte konsiderata la plej malnormala formo de Komuna Mongola lingvo, sed fonologike ĝi similas al Oirat, ekzemple laŭ la vokala sistemo. Oni devas konkludi ke Komuna mongola lingvo enhavas komplikan reton de izoglosoj kiuj permesas kelkajn diversajn interpretojn de taksonomio. Por multaj celoj, Komuna Mongola povus ankaŭ esti priskribata kiel dialekta ĉeno, aŭ aro de dialektaj ĉenoj, en kiuj ĉiu individuo povas komuniki kun sia najbaro, dum multaj idiomoj disapartigitaj de fizika distanco eble ne estas reciproke interŝanĝebla.
呼格吉勒图 (მომხმარებლის პროფილი) 15 აგვისტო, 2022 10:33:09
(4)
la skribaj lingvoj
La problemo pri la limado de la mongola lingvo estas ankaŭ konektata kun la historio de la skribado inter mongoloj. La plej frue konata skriba lingvo por la historiaj mongoloj estis kreita en la 11a ĝis la 12a jarcentoj surbaze de unu semitika alfabeto, akceptita tra la turka-parolanta antikva Uiguroj. La skribsistemo, en la mongola formo, estas konata kiel la mongola skribsistemo, dum la lingvo skribita en ĝi estas konata kiel la skriba mongola lingvo, aŭ literatura Mongola. La skriba mongola estis plifortigita de Ĉinĝis Khan kiel la ĝenerala mediumo de administrado kaj literaturo, kaj en sia frua formo, ĝi estis esence identa kun tiama parola mezepoka mongola, kiu estis komplikigita de iuj ortografiaj kutimoj, iuj de kiuj fakte respegulas etaĝon antaŭ la mezepoka Mongola lingvo kaj Proto-mongola lingvo.
Skriba Mongola lingvo restas uzata kiel la ĉefa literatura lingvo de la mongoloj. Evoluante laŭvice tra etaĝoj Pre-klasika (13-15a jarcento), Klasika (17-19a jarcento), kaj post-klasika (20a jarcento) skriba mongola lingvo, kiu ankoraŭ konservas siajn originajn trajtojn. Tio signifas ke la lingvo ne estas influita de la ŝanĝiĝo de la parola lingvo, kaj de la disapartiĝo de la parola lingvo en la modernajn ekzistantajn Mongolikajn lingvojn. Tio estas vera pri la antikvaj fonologaj trajtoj respegulataj de la skriba mongola ortografio. Skriba mongola lingvo revivis tamen nur inter la parolantoj de la komunaj mongolaj idiomoj.
La valoro de la skriba mongola kiel unuiĝanta faktoro por preskaŭ ĉiuj komunaj mongolaj parolantoj apenaŭ povas esti troigata. Eĉ tiel ĝia statuso iom post iom malpligraviĝas pro la kreado de novaj skribaj lingvoj, kiuj hodiaŭ kovras plejparte de la komunaj mongolaj populacioj vivantaj ekster la Interna Mongolio. Tiuj novaj skribaj lingvoj inkluzivas :
1) Skriba Oirat, kiu estis kreita surbaze de la skriba mongola tiel frue kiel 1648, uzata de okcidentaj mongoloj de Dzungario. Ĉi tiu skritpo estas ankoraŭ uzata inter kelkaj Oirat gropoj in Xin'jiang Ujgura aŭtonoma regiono.
2) Latinigita Buryat kiu estis normigita ĉirkaŭ 1930 surbaze de tio kio estas fakte la Sartul kaj Tsongol dialektoj de norda Khalkha, parolata sur la rusa flanko de la landlimo.
3) Cirilika Buryat, surbaze de la Khori dialekto de la orienta Buryat, kiu anstataŭas la fruan latinigitan Buryat en 1937 kaj restas uzata kiel la skriba lingvo por la Buryat homoj vivantaj en la rusa federacio. La skriba normo estas tamen ne uzata de la Buryat parolantoj vivantaj en Mongolio kaj Ĉinio.
4) Cirilika Kalmuk, kiu estis normigita en la fruaj 30aj jaroj, uzata de la Volga Kalmuk homoj, kiuj reprezentas Oirata dispora grupo kiu vivas sub la rusa regado ekde la 17a jarcento.
5) Cirilika Khalkha, surbaze de la centraj dialektoj de la Khalkha grupo, kiu disvolviĝis kiel la nacia lingvo de ekstera mongolio post sendependo, kaj kiu dum la 40aj jaroj pli malpli plene anstataŭis la Mongolan skribsistemon, kaj ekestis la oficiala normigita lingvo de la lando.
Post la enkonduko de la Cirilika Khalkha, la mongola skripto estas ankaŭ konata kiel la malnova skripto, dum la cirilika la nova skripto. Hodiaŭ la malnova estas ĉefe uzata en la interna mongolio, kie oni parolas grandajn variojn de dialektoj, inkluzive de idiomoj de Khalkha kaj la Khorĉin tipoj, dum la nova skripto en la ekstera mongolio. Cirilikaj Buryat kaj Kalmuk eble estas rigardataj kiel paraleloj kaj la prauloj de la nova skripto, kvankam iliaj ortografiaj principoj estas ne ekzakte samaj kiel la Cirilika Khalkha. La malnova skripto estas hodiaŭ ankaŭ uzata de la Khamnigan kaj Buryat (ankaŭ Bargut) parolantoj vivantaj en norda Interna Mongolio (Hulun Buir) , kaj de kelkaj Oirat grupoj en Xin'jiang (Dzungario) kaj Amdo (Kuku Nor). Post 1990, estas intencoj celantaj revivigi malnovan mongolan lingvon en la ekstera Mongolio, dum aliflanke, multaj edukitaj mongoloj en la Interna Mongolio eksciis la principojn de la Cirilika Khalkha. Hodiaŭ, la malnova skripto estas uzata en la ekstera Mongolio ĉefe por ornamaj celoj, dum la nova estas uzata en la Interna Mongolio speciale por skriba komunikado kun eksteraj mongoloj.
Spite de la arkaika ortografio, malnova mongola konformas leksike kaj morfosintakse kun la dialektoj de la Khalkha kaj Khorĉin tipoj, parolataj de la plejparto de ĉiuj mongoloj en ambaŭ Interna kaj ekstera Mongolioj. Do, krom la skribsistemo, la lingvistika malsameco inter la malnova kaj la nova ne estas granda. Kaj ambaŭ skribsistemoj povas esti uzataj skribi la saman parolan lingvon. Por multaj mongoloj sur ambaŭ flankoj de la landlimo, la paralela uzo de malnova kaj nova nur koncernas situacion de diagrafio (du skriptoj por unu lingvo). Tamen, oni devas konkludi, ke la interna kaj la ekstera mongolioj jam iras sur malsamaj vojoj pri lingvoplano kaj ortografio.
呼格吉勒图 (მომხმარებლის პროფილი) 15 აგვისტო, 2022 10:47:34
(5)
la parola normo
Estas komuna miskompreno ke la dialekto de Ulan Bator estas la norma lingvo de la mongola lingvo. Kaj ankaŭ erare oni supozas ke la Ulan Bator dialekto formas la bazon de la Cirilika Khalkha skriba lingvo. Fakte, ĝi, samkiel malnova mongola, estas artefarita skriba normo, surbaza de larĝa vario de dialektaj trajtoj, kvankam ĉefe respegulante la nordajn subdialektojn de Khalkha. La aktuala parolo de la urbo Ulan Bator ankaŭ apartenas al la sama dialekta naĝejo, sed ĝi, laŭ iuj flankoj, estas fora de la lingvo reprezentata de la Cirilika Khalkha (skriba) normo. Ŝajnas ke Ulan Bator, kiel la nura urba centro de mongolaj parolantoj en la mondo, ankaŭ funkcias kiel la ĉefa lulilo de lingvistika kreado, kie la rapida enirado de populacio, miksado de dialektoj kaj la junaĝa strukturo konstante nutras la originon de novaj trajtoj en la lingvo. Male, la maldensaj kamparoj emas esti rigardataj kiel lingvistika konservatismo.
Oni povas diri, ke Cirilika Khalkha servis kiel proksimuma bazo por tio, kio supozeble estas la norma nacia lingvo de Mongolio, ankaŭ sur la parola nivelo. Ĉi tiu lingvo estas planata en kelkaj normaj gramatikoj kaj vortaroj, kvankam la normoj de la mongola estas tre liberala kaj permesas grandskalajn variojn tiom kiom kaj la segmenta strukturo kaj la morfosintakso estas koncernataj. Plu, Cirilika Khalkha estas influata de la morfosintaksaj trajtoj de la malnova skriba mongola ĝis hodiaŭ, signifante ke ĝi enkorpigis arkaikajn trajtojn kiuj estas forestaj en la aktuala parola lingvo en la ĉiutaga uzo. Ortografie, Cirilika Khalkha estas ofte surprizige sensistema, kaj kelke de ĝia ortografiaj solvoj devenis senpere de la malnova skriba lingvo.
La normigita parola lingvo de la ekstera mongolio, tiel longe kiel ĝi ekzistas, estas uzata en oficialaj komunikadoj, inkluzive de edukado, publikaj paroloj, ankaŭ en radioj kaj televidoj. Ĉi tiu parola lingvo estas ankaŭ komprenata de parolantoj de dialekto-parolantoj sur la Interna Mongola flanko. Por minimumi la breĉon de kompreno en praktika komuniko, la lingvaj aŭtoritatoj en Interna Mongolio enkondukis similan parolan normon, oficiale surbaze de la Chakhar dialekto. Charkhar, kiu apartenas al la Khalkha grupo de dialektoj, estas ofte rigardata kiel ponta lingvo inter la Interna kaj Ekstera Mongolioj. Kaj ĉiukaze, ĝi estas unu de la Internaj mongolaj dialektoj, kiu estas la plej proksima al la Khalkha. La diferencoj inter la Khalkha norma lingvo de la ekstera Mongolio, kaj la Chakhar parola normo de Interna Mongolio, estas ĉefe limigitaj en fonetikaj kaj leksikaj detaloj, kun okazaj diferencoj ankaŭ en la morfologio kaj morfosintakso.
Praktike, plejparto de mongoloj, inkluzive de edukataj individuoj, konservas en sia parolo, almenaŭ spuron de sia dialekta fono. Kelkaj de la plej evidentaj ne-normaj akcentoj estas malkovrataj de la parolantoj de la plej nordaj kaj plej orientaj dialektoj de la Khorchin dialektaro, inkluzive de la subdialektoj de la Jerim kaj Josotu sekcioj. Pro la ĉeesto de la pli granda grado de dialekta vario, la mongoloj de Interna Mongolio estas ĝenerale kapablaj komuniki kun parolantoj de unu granda vario de lokaj formoj de parolo, dum la mongoloj de la Ekstera Mongolio, kiuj vivas en pli unuforma Khalkha-reganta medio, ofte havas malfacilecon por kompreni kelkajn dialektojn en Interna Mongolio kaj alilokoj en Ĉinio. Inter la Khalkha parolantoj, la Ulan Bator akcento hodiaŭ havas prestiĝon, kiu komencas influi pli la lokajn dialektajn formojn de parolo.
呼格吉勒图 (მომხმარებლის პროფილი) 15 აგვისტო, 2022 13:49:50
(6)
la demografia situacio
Tutmonde, la mongola lingvo estas "mezskala lingvo" laŭ la nombro de la parolantoj, estante iom pli ol kvin milionoj. El ili, pli ol duono loĝas en la ekstera Mongolio, preskaŭ 2.8 milionoj (2010), dum plejparto de la restaj loĝas en la interna Mongolio en Ĉinio, kaj najbaraj provoncoj, ekzemple, Hei'long'jiang, Jilin, Liao'ning, Gan'su, Qing'hai, kaj Xin'jiang. Malmulte da parolantoj ankaŭ loĝas en Rusio, ĉefe en Buryatio, kaj la najbaro, Tuva respubliko, kiu estis parto de Mongolio ĝis 1921, kaj kiu estis sendependa ĝis 1944.
La demografia kontrasto inter la ekstera kaj interna Mongolioj estas granda, kaj la mongola-parolantoj formas la plejparton de la ekstera Mongolio, dum ili formas la minoritaton en la interna Mongolio, okupante malpli ol 13 procento de la populacio. La plej parto de la populacio tie estas ĉinoj, kaj sekvas la ĉinparolantaj Muslimoj. Videbla ĉeesto de la mongola etneco en la ĉina flanko, estas nur observata en kelkaj regionoj de stepo, speciale en la herbejoj de Ŝilingol kaj Hulun Buir.
La enfluo de ĉinaj lingvaj elementoj en la tradiciajn Mongolajn areojn de Interna Mongolio kaj Manĉurio, kondukis al la lingvistika alsimiligo de granda proporcio de Mongoloj en Ĉinio. La ĉinigo de la mongoloj estis en progreso jam en la 19a jarcento, kiam la Tumet Mongoloj ĉirkaŭ la urbo Huhhoto, perdis sian lingvon, kvankam iliaj idoj hodiaŭ ankoraŭ registriĝis kiel Mongoloj sur la identeco-karto. La situacio kreskis speciale malfavore al la mongoloj dum la kultura Revolucio de Ĉinio (1966-1976), kiam multaj mongolaj familioj ne havis elekton sed devis uzi la ĉinan lingvon. Hodiaŭ, Ĉinio havas oficiale pli ol 5.8 milionoj da mongoloj, tamen almenaŭ duono de ili ne povas paroli la mongolan lingvon. kaj la alsimiligo ankoraŭ daŭras. La knaboj de inter-etnaj geedziĝoj normale kreskas, kun la ĉina lingvo kiel la denasklingvo de ili, tamen pro iuj kialoj, ili ankoraŭ registriĝas kiel Mongoloj.
Grave ke oni rekonu ke la nombro de la mongolaj parolantoj estas ankoraŭ ĝis nun pli granda ol la ekstera Mongolio. Ankaŭ pli bonus ke oni rimarku ke plejparto de Mongoloj en Ĉinio parolas dialektojn de Khorchin grupo, kiu hodiaŭ havas proksimume 2 milionoj da parolantoj. Tio igas la Khorĉin dialektan komunumon pli mapli havi egalan grandecon kun la Khalkha parola komunumo en la ekstera Mongolio. Tiuj du ĉefaj dialektoj regas la Mongolan lingvistikan mapon, igante la aliajn dialektojn, inkluzive de la historie gravaj kiel Kharaĉin kaj Ĉakhar, en la pozicio de pli lokale limigitaj kuriozaĵoj. La statuso de la Ĉakhar dialekto, kiu hodiaŭ havas eble nur 100 mil denaskparolantojn, estas tamen la bazo de la parola normo de Interna Mongolio.
En la kunteksto de la Mongolika lingvofamilio, la mongola lingvo estas ĝis nun la plej grava ento, se ĝia demografia kaj politika potenco estas koncernataj. Ĝi ankaŭ servas kiel punkto de referenco por la aliaj komunaj mongolaj lingvoj. Ekzemple, Buryat kaj Kalmuck, kies nombro de la parolantoj rapide malkreskas, serĉas subtenon kaj modelojn de reviviĝo, elde la ekstera Mongolio. Estas bone, kompreni ke la mongola estas nur unu de la mongolikaj lingvoj, kvankam la plej grande kaj la plej bone dokumentita.
呼格吉勒图 (მომხმარებლის პროფილი) 15 აგვისტო, 2022 14:00:49
(7)
Interago kun aliaj lingvoj.
La grandskala ĉeesto de la etno ĉina kaj aliaj ĉinaparolantaj etnoj en Interna Mongolio kaj en la aliaj mongolaj regionoj en Ĉinio, signifas ke fakte preskaŭ ĉiuj mongoloj en Ĉinio hodiaŭ ,se ne estas unulingvaj, estas dulingvaj, ankaŭ kun la ĉina lingvo. Tamen surprizige, la mongola lingvo sur la ĉina flanko ne estas tiom influata de la ĉina lingvo, kiel ni imagis. Ĉina leksika influo estas asertita ke ĝi estas pliforta kaj evidente kreskas en la Khorĉin dialekto, dum la ĉina fonetiko tradicie supozeble influas en la Kharaĉin dialekto. Spite de tia loka tendenco, la mongola lingvo ŝajnas konservas ĝian strukturan identecon pli malpli komplete. Sendube, tio estas pro la influo de la unuiĝanta skriba mongola lingvo. Ankaŭ la mongoloj de Interna Mongolio neniam komplete perdas sian konekton kun ekstera Mongolio, kie la ĉina influo ĉiam estas minimuma.
Dum la epoko de la komunisma Mongolio,(1924-1990). kiam la lando estis politike regata de Sovietunio, ekstera Mongolio estis tamen sub la relative forta influo de la rusa lingvo. Dum kelkaj jardekoj, la rusa estis la ĉefa fremdlingvo kiun la mongoloj studis, kaj ankaŭ estis multaj rusaj komunumoj loĝantaj en Mongolio. La adopto de Cirilika-baza skriba lingvo estis ankaŭ paŝo kiu celis plifaciligi la adopton de la rusan lingvon inter mongoloj. Kontraŭ la fono, oni povas rimarki ke la rusa influo malsukcesis kaj la nunaj junaj generacioj turnas al la novaj internaciaj lingvoj, speciale la angla kaj la japana, ankaŭ la korea. Kvankam tiel, la rusa ankoraŭ restas la origino de plejparto de la antaŭ-moderna teknologia vortaro en la mongola lingvo, kaj grave, multe de ĉi tiu vortaro estas ankaŭ uzataj en la interna Mongolio.
Sur pli tradicia nivelo, la lingvo de pli alta kulturo por mongoloj, estas la tibeta lingvo, kiu estas la origino de grandskalaj religiaj terminologioj konektitaj kun la tibeta budhismo, la ĉefa religio de ĉiuj mongolaj parolantoj. La tibeta lingvo estas ankoraŭ studata kiel sankta lingvo de mongolaj monaĥoj en ambaŭ interna kaj ekstera mongolioj, kvankam ĝia lingvistika efiko restas limigita al la spertulaj sferoj. En la tibeta-mongola landlimo de la Kuku Nor regiono (Amdo), estas ankaŭ mongolaj grupoj kaj individuoj, ĉefe kun Oirat origino, kvankam oficiale klasifikita kiel etno mongola, kiuj estas dulingvaj kun loka Amdo tibeta lingvo, aŭ kiu jam ŝanĝis sian lingvon al la tibeta.
Kiel nacia lingvo, la mongola lingvo ĝuas sekuran kaj internacie savatan pozicion en ekstera Mongolio. Dank'al relative rapida populacia kresko en la lando, la aĝa strukturo de la parolantoj estas ankaŭ favora por la futuro de la lingvo. Iomgrade, la ekzisto de la mongolio kiel aparta lando, kuraĝigas ankaŭ la ĉinan registaron subteni la lingvon ene de sia teritorio. Edukado de la mongola lingvo estas uzebla tra la mongolaj regionoj de Ĉinio,kaj speciale en la interna Mongolio, de elementa lernejo ĝis la altnivela lernejo. Estas kelkaj institutoj kie oni eldonas mongolajn materialojn, ekzemple, sciencojn popularajn, belartojn, ktp. Kiel rezulto, la mongoloj en Ĉinio estas pli bone edukataj. Pli alta edukado estas tamen ofertata ĉefe en la ĉina lingvo, escepte en la fako de la mongola studo, kaj en la programo de instruisto-trejnado.
Dank'al la dulingvismo en Ĉinio, la mongoloj de Ĉinio ludas gravan rolon en progresigi la ekonomian kaj politikan konekton inter Ĉinio kaj Mongolio. Ĉi tiu situacio ne restas nerimarkata en Mongolio, kie kreskas intereso al la ĉina lingvolernado. Samtempe, Mongolio progresigas sian konekton kun japanio kaj Sudkoreio. La du landoj, estas hodiaŭ gravaj celoj por mongolaj laboristoj kaj studentoj.
呼格吉勒图 (მომხმარებლის პროფილი) 15 აგვისტო, 2022 14:05:51
(1)
Kio estas la ujgura lingvo?
Moderna ujgura lingvo estis konata kiel Hazirqi zaman Uyghur tili, aŭ malpli formale kiel Uyghur tili. Ĝi estas parolata de proksimume 10 milionoj da parolantoj en Xin-jiang aŭtonoma regiono en la okcidenta ĉinio, kaj en la najbaraj Kazakhstano, Kyrgyzstano, kaj aliaj malpligrandaj diasporoj tutmonde.
La ujguro estas unu de la oficialaj lingvoj en la Xin-jiang aŭtonoma regiono, enhavante tri dialektarojn, la norda, la Khotana, kaj la Lop-nur-a. La moderna ujgura lingvo estis tipologie simila al la moderna Uzbeka lingvo, kun kiu ĝi kunhavis mezepokan praulon, la Ĉaghatay lingvon. Kaj la ujgura lingvo ankaŭ estis la lingva franca (la komuna lingvo) por multaj etnoj in Xin-jiang, ekzemple, Tatars, Uzbeks, Sibes, Dunggans, Kazakhs, Kyrgyz, Ruso, kaj Oyrata mongolo. La ujgura lingvo influis forte al la aliaj lingvoj en la regiono, inkluzive de la mandareno parolata en la nordokcidenta ĉinio. Samtempe, la ĉina lingvo, ĉefe en la vortprovizo, ankaŭ influis forte la Xin-jiang ujguran lingvon, dum aliaj variantoj de la ujgura najbara de Xin-jiang, estas influata ĉefe de la rusa lingvo.
La olda ujgura lingvo estis parolata en la suda Tarim baseno, inter la 9a kaj la 11a jarcentoj. Ĝi estis miksaĵo de la olda Turka, la centra Azia Ĉaghatay lingvo, kaj la lokanaj Tarim lingvoj. Ĉi tiuj lokanaj lingvoj inkluzivis la hindo-eŭropanajn variantojn, kaj sud-siberiajn variantojn. La oazoj ĉirkaŭantaj la Tarim basenon, estis ege aŭtonoma antaŭ la mezo de la dekdua jarcento. kaj iom post iom ili estis regataj sub malsamaj politikaj potencoj, el kio, rezultis vasta vario inter la lokanaj dialektoj, kaj oni ankoraŭ aŭdis la vastan varion eĉ hodiaŭ.
La areo de Khaŝgar estis parto de Karakhanid lando, kaj enkorpigis iomgrade la persan kaj la kharluĉ Turka lingvoj en la oldan ujguran bazon. La suda oazo de Khotana kaj la nordcentra oazo de Turfana estis ĉefe influita de la antikva hindo-eŭropaj lingvoj, ekzemple, Toĉariana, Korla kaj Aqsu. La orientaj oazoj de Hami kaj Turfan estis dum la olda ujgura epoko, Idikuta landoj, parte loĝitaj de Turkaj uloj de la suda siberio kiuj parolis la variantojn de la turka lingvaro. La plej bona restaĵo de ĉi tiu turkaj variantoj, estas la Sarigh Yugur lingvo parolata sude de ĉi tiu regiono en la nuna Gan'su provinco. La ŝanĝiĝo de la religioj en la regiono ankaŭ influis la lingvojn ĉi tie. Budhismo kontribuis la averaĝiĝon de la nordcentrajn variantojn, kaj enkondukis plurajn sanskritajn vortojn en la tiama ujgura. Kaj Islamo ekde la 10a jarcento en la Kaŝgar regiono, rapidigis la averaĝiĝon de la turkaj variantoj tra la Tarim baseno. Pro la multegaj malsamaj etnoj, politikoj kaj religioj, tiuj oazoj tenas malsamajn lingvajn trajtojn.
Dum la epoko de Kharakhanid kaj poste, la kaŝgar ujgura lingvo estis la valora mediumo por interkomunikado inter oazoj. Ĝis la deknaŭa jarcento, pli homogena varianto de la lingvo, parolata en la nordokcidento Yili regiono, iĝis la plej reganta, kiel parto de la movado de Jadadisto balaante la centran Azion. En Ghulja, pro la afabla klimato kaj la loko inter la ĉina kaj la rusa spero de influo, estis loĝataj de Ujguraj uloj kaj aliaj etnoj, speciale ekde la 17a jarcento kaj poste. La Ghulja varianto estas la bazo de la moderna norma ujgura lingvo.
呼格吉勒图 (მომხმარებლის პროფილი) 15 აგვისტო, 2022 14:34:51
(2)
Ĝeneralaj karakterizoj de la Ujgura gramatiko
Ni bezonas rekoni kelkajn ĉefajn trajtojn de la Ujgura gramatiko kaj la skriba sistemo.
1)la tipa vortordo en Ujgura frazo estas subjekto -objekto- verbo (SOV), ekzemple, men Uyghurche oquymen , signifante laŭvorte "mi Ujgura lernas." Kompare kun Esperanto, Subjekto-verbo-objekto wortordo, "Mi lernas la Ujguran."
2) La ujgura lingvo estas aglutina lingvo, signifante ke multaj sufiksoj (indikantaj personon, nombron , kazon, modon ktp) estas ĉiam algluataj al vortradiko. Ekzemple, "al via domo", la ĉefa vorto "domo" aperas unuavice, kaj la modifanta elemento estas algluata senpere al la fino kaj skribata en unu vorto: Oyingizge, laŭvorte, "domo-dua-al". kaj "esti laborinta" ishlewatqan laŭvorte "labor-inta- indefinita-pasinta ".
3) la substantivoj ne estas distingataj pro seksoj, ne simila al la hispana, franca, kaj la germana. Substantivoj estas ĉiam pluraligitaj (kun la sufikso lAr, escepte de kiam numero estas metata antaŭ la substantivo. Ekzemple, atlar ĉevaloj, tamen ikki at du ĉevalo(j). Anstataŭ uzi artikolojn, kiel "a" "the" en la angla, la ujgura uzas demonstrativajn pronomojn (ĉi tiu, tiu) kaj senmarko aŭ la numero "unu" (bir) por indiki definitecon, kaj indefinitecon, respektive. Ekzemple, bu müshük "ĉi tiu/ la kato", dum bir müshük "unu kato" aŭ müshük "kato/katoj".
呼格吉勒图 (მომხმარებლის პროფილი) 15 აგვისტო, 2022 14:46:15
(3)
Ĝeneralaj karakterizoj de la Ujgura gramatiko
4)
La Ujguraj verboj prenas malsamajn sufiksojn, ofte almenaŭ pro tenso kaj persono. Ekzemple, oqu-y-men "legi-nuna/futura-mi" "mi legas/studas".
La ujguraj verboj povas ankaŭ preni aliajn sufiksojn, pro voĉo (kaŭsativo, pasivo), aspekto (kontinuo), modo (kapableco), kaj ankaŭ sufiksoj kiuj ŝanĝas verbojn en substantivojn. iuokaze, la sufiksoj menciitaj ĉiuj kune, kiel: oqu-wat-qan-im-da "legi-kontinua-indefinita pasinta- mia-sur", nome," kiam mi estis lernanta...". La negacio ĉiam ankaŭ aperas kiel verba sufikso, ekzemple, oqu-ma-y-men "legi-ne-nuna/futura-mi",nome,"mi ne legas".
5)
La ujgura lingvo havas vokalan kaj konsonantan harmonion, sistemon kie vokaloj kaj konsonantoj en vorto, iĝas similaj unu al la alia, speciale kiam sufiksoj kaj aliaj elementoj estas aldonataj. Multaj tamen ne ĉiuj vortoj kaj gramatikaj elementoj en la ujgura lingvo agas laŭ ĉi tiuj principoj de Harmonio.