본문으로

Kirilika (Кирица) Alfabeto kaj Esperanto

글쓴이: ceigered, 2008년 11월 28일

글: 17

언어: Esperanto

jchthys (프로필 보기) 2009년 5월 7일 오후 9:43:43

Mi kreis Vindozan kirilan klavaron por Esperanto. Vidu ĝin ĉi tie.

KoLonJaNo (프로필 보기) 2009년 5월 7일 오후 10:32:09

Saluton!

Espi:Pro Dio, tiom da multaj vortkreitaĵoj por unu alfabeto! demando.gif
Kial vi ne uzas la korektan terminon "KIRILA"?
Laŭ PIV1, PIV2005, GWED kaj GWDE cirila estas la ĝusta formo.

Kolonjano

Espi (프로필 보기) 2009년 5월 8일 오후 7:33:11

KoLonJaNo:Saluton!

Espi:Pro Dio, tiom da multaj vortkreitaĵoj por unu alfabeto! demando.gif
Kial vi ne uzas la korektan terminon "KIRILA"?
Laŭ PIV1, PIV2005, GWED kaj GWDE cirila estas la ĝusta formo.

Kolonjano
Saluton Kolonjano,

mi devas konstati vian pravecon!
Dankon pro via forigo de miskompreno.

Kaj mi jam korektis tiun terminon en "lernu!"-Vortaro.

Amike
Klaus-Peter

tommjames (프로필 보기) 2009년 5월 10일 오전 9:38:36

jchthys:Mi kreis Vindozan kirilan klavaron por Esperanto. Vidu ĝin ĉi tie.
Tio estas bonega!

Nur por amuziĝo ankaŭ mi faris ion similan; mi inkluzivis eblon entajpi cirilajn literojn rekte de la klavoj, en Tajpi. Oni ne devas kunpremi alt/ctrl dum premi la literon, oni nur ŝaltas/malŝaltas la opcion kaj tajpas esperantajn literojn kiel kutime, sed ili anstataŭiĝas per la cirila. La klavkomando por tio estas LShift+RShift+C.

Unu demando pri la transliterumado ĝenerale: Nun la literoj "j" + "a" fariĝas "й" + "а", same kiel "j" + "u" fariĝas "й" + "у". Ĉu ne estus plibone ke la programo anstataŭe enigu "я" por "ja", kaj "ю" por "ju"?

Ankaŭ konsiderinde estus "ё" por "jo" kaj eĉ "e" por "je". Kion vi pensas pri tio?

Vilinilo (프로필 보기) 2009년 5월 10일 오후 2:26:38

Mi legis ie (pardonu min ne remomori kie), ke Zamenhof origine planis Esperanton kun du alfabetoj, latina kaj cirila, sed li abandonis la cirilan pro pensi, ke du oficialaj alfabetoj malfaciligis komunikadon.

sergejm (프로필 보기) 2009년 5월 10일 오후 3:22:32

Vilinilo:Mi legis ie (pardonu min ne remomori kie), ke Zamenhof origine planis Esperanton kun du alfabetoj, latina kaj cirila, sed li abandonis la cirilan pro pensi, ke du oficialaj alfabetoj malfaciligis komunikadon.
Kiel mi scias, Zamenhof ne planis krei cirilan alfabeton por Esperanto. Cirila alfabeto estis uzata en Soveta Unio pro manko de skribmaŝinoj kun latinaj literoj.

Terano (프로필 보기) 2009년 5월 29일 오후 9:20:56

La Esperantaj literoj kaj rusaj ekvivalentoj

A - A
B - Б
C - Ц
Ĉ - Ч
D - Д
E - Э
F - Ф
G - Г
Ĝ (ne ekzistas - Дж)
H (estas milda varianto de Г en sudaj dialektoj)
Ĥ - Х
I - И
J - Й
Ĵ - Ж
K - К
L - Л
M - М
N - Н
O - О
P - П
R - Р
S - С
Ŝ - Ш
T - Т
U - У
Ŭ (mallonga U, ne ekzistas)
V - В
Z - З

Kial ni vidas, la rusa aboco pli bone kongruas al la Esperanta fonetiko. Ĝi necesas aldoni nur 3 literojn, sed latina aboco necesas 5 (neturnante atenton al Ŭ - W, se jes do 6)

다시 위로