Al la enhavo

Finfine mortaĉis gorbaĉov

de Серёга, 2022-aŭgusto-31

Mesaĝoj: 29

Lingvo: Esperanto

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-septembro-02 12:26:24

Ekzistas tamen opinio, ke Gorbaĉev ne estas envere kulpa pri la kolapso de Sovetio. Pri tio plej verŝajne kulpas Jelcin kun siaj adeptoj, dum Gorbaĉev eble kritikendas pro tio, ke li ne estis sobra realisto kaj ne konsentis kun GKĈP-istoj pri "ekstrema situacio", kiu reale ekzistis fine de "perestrojka".

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-septembro-02 12:44:09

Kiam okazis (sxajne) la fino de la malvarma milito, mi kredis, ke ni travivus situacion pli pacan, kiel inter Francio kaj Germanio post la dua mondmilito.

Mi ankaux esperis, ke la rolo de UNO estos plifortigita. Bedauxrinde, ni ekhavis pli malmildan kapitalismon (tiu de Reagan kaj Thatcher por la tuta mondo), kreskantan malamikecon al Okcidento kaj novaj murojn (aux ecx la samaj, sed barante la malan direkton).

Tial geesperantistoj devas pli ol iam klopodi por interkomprenigxi, debati pace kaj estigi la mondon kiun esperis Zamenhof.

Zam_franca (Montri la profilon) 2022-septembro-02 22:03:06

Altebrilas:Kiam okazis (sxajne) la fino de la malvarma milito, mi kredis, ke ni travivus situacion pli pacan, kiel inter Francio kaj Germanio post la dua mondmilito.

Mi ankaux esperis, ke la rolo de UNO estos plifortigita. Bedauxrinde, ni ekhavis pli malmildan kapitalismon (tiu de Reagan kaj Thatcher por la tuta mondo), kreskantan malamikecon al Okcidento kaj novaj murojn (aux ecx la samaj, sed barante la malan direkton).

Tial geesperantistoj devas pli ol iam klopodi por interkomprenigxi, debati pace kaj estigi la mondon kiun esperis Zamenhof.
Memoru, ke la sola rimedo, por atingi tian pacon, estas: forigi unu fojon por ĉiam la ĉefan kaŭzon de la militoj, la barbaran restaĵon el la plej antikva antaŭcivilizacia tempo, la regadon de unuj gentoj super aliaj gentoj.

amigueo (Montri la profilon) 2022-septembro-03 06:28:32

Zam_franca:Kompari la plilarĝiĝon de NATO (kiun ial deziris centr- kaj orienteŭropaj landoj) kun la invado de suverena lando montras nur cerban malfunkcion.

Rilate al la nukleaj armiloj, en publikaj aŭ por-registaraj aŭ en entute ĉiaj francaj televidkanaloj, oni ne montras mapojn de nukleaj misilatakoj detruante Rusujon.

Vi sopiras la sovetunian faŝismon kaj subtenas la neĝustigitan invadon de suverena lando por iredentismaj celoj. Jes, vi estas raŝisto.
Zam_franca, vi tute ne kritikas la grandan gardiston kaj ties protektatajn. Tio estas la naturo de la mondo, kaj ĉiu kiu malhelpas ĝin estas perverso. Sed vere, Rusio estas helpilo por NATO.

Kaj mi pensas ke nun EU pagas la kolateralajn efikojn de eniro de slavaj landoj en EU. Ĉar la kvereloj inter slavoj ne finiĝis, kaj estas pli profondaj kaj longdaŭraj ol Okcidentaj okcidentuloj povas kompreni. EU kaj NATO iĝis komplicaj el tiuj kvereloj inter slavoj aŭ ekssovetiaj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-septembro-03 07:35:44

Zam_franca:Memoru, ke la sola rimedo, por atingi tian pacon, estas: forigi unu fojon por ĉiam la ĉefan kaŭzon de la militoj, la barbaran restaĵon el la plej antikva antaŭcivilizacia tempo, la regadon de unuj gentoj super aliaj gentoj.
Tio estas konfuza kaj nesuficxa: kio estas gento? Cxu tio ne ankaux validas pri aliiaj homgrupoj kaj organizoj? Imperioj, entreprenoj, religioj, mafioj, ktp.

Cxiuj konfliktoj ne estas etnaj. Bedauxrinde estas multaj aliaj kauxzoj. Kaj kiel malebligi ke iuj homgrupoj regu super aliaj? Per komunaj reguloj kaj cxiesa volo obeigi ilin. Kaj se iuj grupoj malobeas la komune akceptitajn regulojn, apliki antauxdifinitajn sankciojn.

UN devas esti plifortigita por tiu rolo.

Zam_franca (Montri la profilon) 2022-septembro-03 12:57:46

amigueo:
Zam_franca:Kompari la plilarĝiĝon de NATO (kiun ial deziris centr- kaj orienteŭropaj landoj) kun la invado de suverena lando montras nur cerban malfunkcion.

Rilate al la nukleaj armiloj, en publikaj aŭ por-registaraj aŭ en entute ĉiaj francaj televidkanaloj, oni ne montras mapojn de nukleaj misilatakoj detruante Rusujon.

Vi sopiras la sovetunian faŝismon kaj subtenas la neĝustigitan invadon de suverena lando por iredentismaj celoj. Jes, vi estas raŝisto.
Zam_franca, vi tute ne kritikas la grandan gardiston kaj ties protektatajn. Tio estas la naturo de la mondo, kaj ĉiu kiu malhelpas ĝin estas perverso. Sed vere, Rusio estas helpilo por NATO.

Kaj mi pensas ke nun EU pagas la kolateralajn efikojn de eniro de slavaj landoj en EU. Ĉar la kvereloj inter slavoj ne finiĝis, kaj estas pli profondaj kaj longdaŭraj ol Okcidentaj okcidentuloj povas kompreni. EU kaj NATO iĝis komplicaj el tiuj kvereloj inter slavoj aŭ ekssovetiaj.
Mi ne kritikas ĉi-tie ĉar tio ne estas la temo.

Mi subskribas multajn peticiojn kontraŭ la krimojn de Usono kaj ties aliancanojn, mi ne opinias krimon bona pro la flago stampita sur ĝin.

Tiu "kverelo" estas invado de ŝtato en alian suverenan ŝtaton. Laŭ la artikolo 51 de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, Ukrainujo rajtas defendi sin kaj nenio malebligas aliaj ŝtatoj helpi Ukrainujon rilate al tio.

Ukrainujo ne estas leĝe kunmetita al Rusujo aŭ al aliaj slavaj aŭ ekssovetuniaj ŝtatoj, ne grave kion deziras vi. Ukrainujo estas suverena ŝtato, membro de la Unuiĝintaj Nacioj.

SEN7759 (Montri la profilon) 2022-septembro-03 14:06:12

"Militoj kun ĉiuj siaj katastrofoj estas generitaj de kapitalismo, kiu sklavigas milionojn da laboristoj, intensigas la lukton inter nacioj kaj igas sklavojn de kapitalo en nutraĵo por kanonoj; Nur la monda socialisma armeo de la revolucia proletaro kapablas ĉesigi ĉi tiun premon kaj sklavigon de la amasoj, ĉi tiun buĉadon de sklavoj pro la interesoj de la sklavposedantoj."
Fonto: https://leninism.su/works/60-tom-22/2466-ko-vsem-g...

Frano (Montri la profilon) 2022-septembro-03 14:56:10

SEN7759:"Militoj kun ĉiuj siaj katastrofoj estas generitaj de kapitalismo, kiu sklavigas milionojn da laboristoj, intensigas la lukton inter nacioj kaj igas sklavojn de kapitalo en nutraĵo por kanonoj; Nur la monda socialisma armeo de la revolucia proletaro kapablas ĉesigi ĉi tiun premon kaj sklavigon de la amasoj, ĉi tiun buĉadon de sklavoj pro la interesoj de la sklavposedantoj."
Vintra milito

amigueo (Montri la profilon) 2022-septembro-03 18:00:32

Al Zam_franca,
Mi ne fokusas pri ĉi-jara invado (strebo de), mi parolas pri KVERELO INTER EKSSOVETIAJ LANDOJ. En NATO, se vi enmetas kelkajn ekssovetiajn landojn, poste oni ne povas enmeti Rusion. Same en EU.

EU havas esencon en enhavi gravajn militajn malamikojn (ekz Francio kaj Germanio) kiuj iĝas pacaj amikoj en ekonomia kaj kultura konkurenco.
Kompreneble, fratigi Francion (venkinto) al Germanio (venkito) estas malsama afero al fratigi venkinton (de Dua Mondmilito; ekz Francio kaj Usono) al ankaŭ venkinto (de Dua Mondmilito sed tradicia malamiko kiu malaperis kiel malamiko en 1989, kaj kiu iĝis do venkito de kapitalismo kaj monda ordo de Usono). Tiam, kiam ĝi estis ĵusvenkito, la aneksio de Rusio al kapitalisma okcidenta bloko estus facila. Imagu ke oni lasintus Germanion sola kaj izolita dum 50 jaroj, por pagi sian perverson dum Dua Mondmilito. Kia estus nun Eŭropo?

Kiam oni enmetis ekssovetiajn landojn en EUn, nova ekvilibro ekestis: inter ekssovetiaj landoj en kaj ekster EU.
Kiam oni enmetis ekssovetiajn landojn en NATO, nova ekvilibro ekestis: inter ekssovetiaj landoj en kaj ekster NATO.
Ambaŭ organizoj nun enhavas la interslavan problemon kaj konfliktemon.
Laŭ la amikigo de malamikoj (ekz Germanio kaj Francio), ambaŭ organizoj povus enhavi ĉiujn ekssovetiajn landojn sen scepto de Rusio, por semi pacon. Kompreneble, tio ne plaĉus al la ekssovetiaj landoj nerusaj, ĉar ili serĉis en EU kaj NATO protekton kontraŭ Rusio, kaj distancon el ĝi.
Tio ne plaĉus al Usono, ĉar EU estus ekonomie tro potenca kun Rusio ene, kaj pli facile armile sendependa de Usono (Francio kaj Rusio estas nuklearaj potencoj).

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-septembro-04 10:52:47

Francio kaj Germanio estas ambaux venkintoj kaj venkitoj, sed ne samtempe. Eble pro tio ili komprenas ambaux vidpunktojn.

Reen al la supro