Al la enhavo

Finfine mortaĉis gorbaĉov

de Серёга, 2022-aŭgusto-31

Mesaĝoj: 29

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2022-septembro-04 12:06:25

KVERELO INTER EKSSOVETIAJ LANDOJ
Tiu "kverelo" rezultis en invado.

Via relativismo ("interslava problemo") egale kulpigas la agresanton kaj la agresaton, sed tio ne vin zorgigas, mi jam scias.

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-septembro-05 09:48:32

Ĉi-fadena diskuto estas, certe, tre interesa.
Sed ĉu iu el ĉi-forumaj politikaj ekspertoj (ekzemple, Altebrilas kaj Zam_franca) povas iel komenti anti-sankciajn kaj, fakte, anti-ukrajnajn protestojn en Ĉeĥio kaj Germanio.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-septembro-05 13:21:04

Mi ne estas tio, kion vi ironie nomas eksperto (spertulo), sed ordinara civitano kiu deziras uzi sian espriman liberecon tiom longe, ke gxi ekzistas.

Tiuj manifestacioj, laux tio, kion mi komprenis, ne estas entusiasma aprobo de la politiko aux de la metodoj de V V Putin, sed protesto kontraux la ekonomiaj konsekvencoj. Tiuj landoj estas la plej dependaj de la tusa gaso.

Ankaux estas propagando de la ekstrem-dekstraj partioj kaj "socialaj retoj" (interretaj) kie istaj propagandistoj aktivas.

Tio dirite, ne cxiuj en okcidento apropas la usonan politikon nek la novliberalan ekonomion, kiun oni trudis post la Murfalo.

Серёга (Montri la profilon) 2022-septembro-06 05:44:57

Zam_franca: ... Jes, vi estas raŝisto.
vi estas efaŝisto = eŭropa-franca faŝisto

Серёга (Montri la profilon) 2022-septembro-06 10:46:24

Altebrilas:Kiam okazis (sxajne) la fino de la malvarma milito ...
Altebrilas, kiam estas dato de "la fino de malvarma milito" ???
Soveta militistaro elvenis el eŭropo laŭ politiko de "Bona volo", do NATO venis tien laŭ politiko de "Malbono volo". La malvarma milito ne havis interrompon aŭ paŭzo. Ambaŭ pafi kun malico aŭ kun falsa "bona" rideto estas milito.

Zam_franca (Montri la profilon) 2022-septembro-06 18:43:11

Серёга:
Zam_franca:... Jes, vi estas raŝisto.
vi estas efaŝisto = eŭropa-franca faŝisto
Ho, mi vin ofendis, kompatindulo. Mi estas malafabla rusofobiulo kiu tiel nomas vin pro neniu kialo. Kompreneble.

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-septembro-07 10:31:31

Ekzistas opinio, disvastigita ankaŭ en pseŭdo-libera Eŭropo, ke Ukrainio ne estas reale sendependa ŝtato, ĉar ties post-puĉaj (post-ŝtatrenversaj) regantoj (Poroŝenko, Zelenskij kaj iliaj klaŭnecaj ministroj) estas fakte mizeraj marionetoj, manipulitaj fare de usonaj hegemonemaj ludantoj.
Krome ekzistas opinio, ke ankaŭ multaj eŭropaj estruloj estas simile ridindaj marionetoj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-septembro-07 12:12:09

Zam_franca:
Серёга:vi estas efaŝisto = eŭropa-franca faŝisto
Ho, mi vin ofendis, kompatindulo. Mi estas malfabla rusofobiulo kiu tiel nomas vin pro neniu kialo. Kompreneble.
Cxu tiaj strangaj vortoj, respektantaj nek Fundamenton, nek alilandanojn, nek malsamideanojn, vere estas esperantaj? Kion pensus Zam pri tio?

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-septembro-07 12:33:06

Серёга:
Altebrilas:Kiam okazis (sxajne) la fino de la malvarma milito ...
Altebrilas, kiam estas dato de "la fino de malvarma milito" ???
Soveta militistaro elvenis el eŭropo laŭ politiko de "Bona volo", do NATO venis tien laŭ politiko de "Malbono volo". La malvarma milito ne havis interrompon aŭ paŭzo. Ambaŭ pafi kun malico aŭ kun falsa "bona" rideto estas milito.
Gxenerale, oni vidas la falon de la Berlina Muro kiel fino de la Malvarma Milito. Sed mi aldonis parenteze ke tiu fino nur sxajnas.

Se tria varma mondmilito estas evitebla (se ne, mi sxatus rapide ekscii la kialojn), cxiuj landestroj devas kunvenigxi por haltigi militon, ripari UN-on por ke gxi funkciu kiel antauxpensis gxiaj kreintoj kaj arbitru konfliktojn.

Tio urgxas por solvi la klimato problemon - krom se Homaro pretas esti anstatauxita surtere per specojn pli adaptitaj al novaj kondicxojn.

Reen al la supro