Al la enhavo

La alia flanko de la ĉina historio: frenezuloj regis la landon, popoloj vivis en katastrofoj.

de 呼格吉勒图, 2022-septembro-21

Mesaĝoj: 111

Lingvo: Esperanto

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-05 01:44:42

(29)

En 551, Hou Jing sendis vinon al la imperiestro Xiao Gang, kio montris ke Hou Jing decidis mortigi la imperiestron. Ĉi tiu ofte ensceniĝis en la ĉina historio. La mesaĝero sendita de Hou Jing, diris al la imperiestro, "via majesto, la ĉefministro Hou zorgis ĉu vi ne ĝojas ĉiutage, do li sendis vinon al vi. por feliĉigi vin. " La imperiestro bone sciis la ĉinan historion, kompreneble sciante la intencon en la vino de Hou Jing. Li glutis la vinon kaj perdis sian konscion. La mesaĝero metis sakon plenan je ŝtonojn sur la abdomenon de la imperiestro, kiu mortis baldaŭ en ĉi tia maldeca metodo.

Hou Jing starigis Xiao Dong la nova imperiestro. Post nur unu monato, li nuligis la nomumon de la nova imperiestro. Ĉar li decidis ke li mem estu la imperiestro, fondu sian propran regnon, anstataŭante Liang.

La alia filo de Xiao Yan, Xiao Yi deklaris ke li estu la imperiestro de Liang en la urbo Jiang-lin, post kiam li sciis ke Xiao Gang estis mortigita per la venena vino kaj la peza sako de Hou Jing. Sed strange, li ne decidis unue venĝi sian fraton kontraŭ Hou Jing, sed unue neniigi siajn aliajn fratojn kiuj eblis lukti por la trono kontraŭ li.

Unu nepo de Xiao Yan, nomita Xiao Yu, kiu laŭleĝe estis pli taŭga heredonto de la trono ol Xiao Yi, estis atakata de Xiao Yi. Li ne povis rezisti la atakon de sia onklo, do li fuĝis al la okcidenta Wei, kaj kapitulaciis kun sia lando kaj popoloj.

Post subpremi la fratojn kiuj eblis minaci lin, laŭ lia opinio, li fine decidis venĝi kontraŭ Hou Jing. Sed Hou Jing agis pli frue, komandis armeon okcidenten, kaj faligis unu gravan kastelon. Bonŝance, estis kapabla generalo Wang Seng-bian, kiu efike defendis la sekvantan kastelon, kio fiaskigis la pluan atakon de Hou Jing.

Hou Jing malfeliĉis pro la malsukceso. Li revenis al la ĉefurbo Jian-kang, kaj ĝuis mortigi princojn de familio Xiao. Wang Seng-bian kaj alia generalo Chen Ba-xian komandis siajn armeojn, orienten al Jian-kang laŭ la Yangtze Rivero, kaj ĉirkaŭblokis la urbon. Hou Jing sciis ke li ne povis venki, do li planis fuĝi. Lia adepto Wang Wei persvadis al li, "ne ekzistis imperiestroj, kiuj eskapis kaj postlasis sian regnon! Ni ankoraŭ havas soldatojn en la palaco, bonvole rezistu! Se ni abandonus la ĉefurbon, kien ni povus alfuĝi ?"

Hou Jing ne havis entuziasmon. Li murmuris " Kiam mi estis en la Norda Wei, mi venkis en multaj militoj, kio alportis al mi saman statuson kiel Gao Yang. Post kiam mi venis al la suda ĉinio, mi ankaŭ facile prenis la regnon kaj venkis multe. Sed la nuna situacio, eble estas la volo de la dio kiu decidis forigi min. " Dirinte tion, li ordonis enmeti siajn du filojn en sakon, kaj pendi la sakon sur la ĉevalo; li fuĝis kun kelkaj centoj da soldatoj el la ĉefurbo.

Hou Jing regis la ĉefurbon Jian-kang dum tri jaroj, ekde 549 ĝis 552. Sed ĉi tri jaroj, estis kvazaŭ tri jaroj en la interno por la loĝantoj de la suda Ĉinio. Laŭ la historiistoj, "Hou Jing estis brutala. Li ordonis mueli punatojn en erojn per granda ŝtono. Li ankaŭ admonis siajn generalojn, ke mortigu ĉiujn loĝantojn de tiu urbo kiun ili okupos estonte." "liaj generaloj, ankaŭ obeis lia admonon, komplete mortigis loĝantojn kaj vakuigis tiujn urbojn, kiujn ili kaptis." "Ili ankaŭ deprenis posedaĵojn de popoloj, kaj vendis al la orienta Wei la popolojn kiel sklavojn. Krom tio, en la suda ĉinio, ankaŭ okazis seko kaj plago de akridoj dum la menciitaj tri jaroj. Mankis manĝaĵoj, ne nur en familioj de ordinaraj popoloj, sed ankaŭ de tiuj riĉuloj. Multaj mortis pro malsato, kaj kadavroj kovris kaj blokis la stratojn. Tiuj riĉuloj kiuj posedas oron, arĝenton, gemojn ktp, mortis ankaŭ, ĉar gemoj ne satigis ilin en la stomako.

Hou Jing fuĝis el la ĉefurbo, kaj eskapis tien kaj reen en la teritorio de la nuna Ŝanhajo. La armeo de Wang Seng-bian fine kaptis lin, trovante ke li ankoraŭ posedis mil soldatojn kaj ducent militŝipojn. Wang Seng-bian kaptis Peng Jun, kiu metis sakon plenan je ŝtonoj sur la abdomenon de la imperiestro Xiao Gang, kaj ordonis ke soldatoj tranĉu lian abdomenon malferma, eltiru liajn intestojn.

Post la kapto, Hou Jing eble jam seniluziĝis, kaj puŝis siajn du filojn en riveron. Lia adeptoj eltiris glavojn kaj tranĉis al li, "ni sekvis vin dum multaj jaroj, sed vidu la nunan konsekvencon! Ni donacos vian kapon strebi por rekompenco !" Ili fortranĉis la kapon de Hou Jing, kaj metis salon en la duontranĉitan abdomenon de Hou Jing por eviti malkomponiĝon de la kadavro, kaj liveris la kadavron kaj la kapon al Jian-kang, kiu jam estis en la manoj de Wang Seng-bian.

Wang Seng-bian ordonis fortranĉi la manojn de Hou Jing, sendotajn al la orienta Wei. La kadavro estis "ekspoziciita" surstrate. Multaj homoj kiuj malamis lin, tiris lian viandon. Lia kapo estis sendita al Xiao Yi, kiu ordonis farbi la kapon per olea farbo, kaj konservi ĝin en la stokodomo.

Post la morto de Hou Jing, lia 14 jaraĝa edzino, ankaŭ estis manĝata bolite de malsataj homoj.

Liaj kvin filoj, kiujn li postlasis en la orienta Wei, kiam li fuĝis al Liang antaŭ kelkaj jaroj, ankaŭ estis mortigitaj. La plej maljuna filo, estis senhaŭtigita kaj bolita; la restaj filoj, ĉiuj estis kastritaj kaj sentestikigitaj en prizonoj. Sed post jaroj, la imperiestro de la norda regno, sonĝis iun signon, kiun li deĉifris ke la kastritaj filoj de Hou Jing volis ribeli, do li ordonis ke bolu la filojn kaj disdonu la viandon al malsataj homoj.

Laŭ la historiistoj, post Hou Jing, " duona teritorio de la suda ĉinio, aneksis sin en la nordan regnon. La populacio kiu povis registriĝi, nur tridek mil. "

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-05 02:32:05

Ĉapitro 3
(30)


En 1127, la "barbara" nomada etno Jurĉeno invadis la imperion Song, kaj kaptis la tiaman ĉinan imperiestron; lian patron, la oldan imperiestron; kaj aliajn membrojn de la imperia familio. Kiuj respondecis pri la disfalo de Song ? Ni vidu.

Zhao Ji: kiu preferis esti artisto kaj poeto, ol imperiestro

Li estis la olda imperiestro kaptita de jurĉeno kiel menciite. Li ne similis al aliaj imperiestroj kiuj detruis siajn regnojn, ĉar li estis saĝa kaj eleganta. Li ne havis psikologian problemon, nek ŝatis mueli homojn en erojn, nek manĝi homviandon. Kaj dum lia rego, ankaŭ ne estis potencaj ministroj kiuj celis lian tronon. Do kial li alportis sian regnon al la disfalo ?

Laŭ la aŭtoro de la "historio de Song", Tuotuo, kiu ankaŭ estis la mongola ĉefministro, Zhao Ji estis saĝa sed ne lerta je trovi kapablulojn; li ne povis utiligi taŭgajn ministrojn; Tiuj kiuj lertis,ne estis akceptitaj de li, dum tiuj kiuj ne estis honestaj, estis bone taksitaj de li.

Zhao Ji estis tre elstara artisto, unu de kies pentraĵoj nuntempe estis vendita je la prezo de 23.5 milionoj da dolaroj en aŭkcio. Li ŝatis arton, romantikon, supernaturaĵon, virinojn kaj vinon. Sed se ni esploras la ĉinan historion, ni trovos ke preskaŭ ĉiuj imperiestroj kiuj estis lertaj je arto, kaj romantikaj, donis plagon kaj katastrofon al siajn popolojn. Kial? ĉar administranto de regno, devas esti racia kaj prudenta.

Lia atingo en arto ne estas dubenda. Liaj pentraĵoj, poemoj, kaligrafioj estis sur la pinto de la ĉina arto. Li ankaŭ interesiĝis pri la ŝtonoj, naturaj aŭ artefaritaj, kiuj posedis belartecon. Sed la plej bedaŭrinda afero, estis ke ĉi tiu elstara artiso estis samtempe la imperiestro de la imperio Song.

Li elektis ministrojn ne laŭ honesteco kaj kapablo de administrado, sed laŭ la normo de tio, ĉu ili havis saman intereson kun li. Ekzemple, Cai Jing, kiu estis elstara kaligrafo tiam, sed malhonesta, estis la plej ŝatata ministro de li.

En 1105, Zhao Ji ordonis ke la registaro starigu oficejon kies devo estis trovi belartajn ŝtonojn kaj plantojn el la suda ĉinio, kaj liveru al la ĉefurbo, la urbo Bian-liang. Por plaĉigi la imperiestron, la repondecaj oficistoj klopodis serĉi kaj rabi ĉiujn kiujn la imperiestro eble ŝatus. Ili enrompis la domojn de loĝantoj kaj alglutis flavan strion sur la belartaĵojn, kaj ordonis ke la posedantoj protektu gardeme. Se la belartaĵoj havis difekton antaŭ liverota al la ĉefurbo, la posedanto devis esti en prizono. La respondeca ĉef-oficisto Zhu Mian, ankaŭ rabis por si mem. Li serĉis tiujn riĉulojn, kiuj ne havis politikan subtenanton en postscenejo, kaj rabis la posedaĵojn per la preteksto, ke "la posedaĵoj estis liverotaj al la ĉefurbo", sed fakte liveritaj al sia domo. Tiuj kiuj ne sukcesis bone protekti la belartaĵojn antaŭ la liverado, ofte subaĉetis por ke ne sendu ilin al prizonoj, al Zhu Mian kaj aliaj respondecaj oficistoj, kiuj profitis multe pro ĉi tiu laboro.

Ili ankaŭ elpensis aliajn metodojn por profiti. Ekzemple, kiam ili portis la belartaĵojn, aŭ la plantojn aŭ la ŝtonojn, el la korto de la posedantoj, ili malkonstruis la domojn sur la vojo ĝis la pordego, per la preteksto, ke ne lasu la belartaĵojn frapataj de la kolonoj, traboj aŭ kadrojn de pordoj, ktp. Do la posedantoj ne havis elektojn sed subaĉetis al la portantoj kaj la respondecaj oficistoj.

Tiuj kiuj bedaŭrinde envolvis sin en la afero, havis teruran rezulton. Speciale la familioj en la meza klaso, ofte bankrotis. Eĉ iuj vendis siajn gefilojn post la bankroto. La ĉef-oficisto Zhu Mian, akiris ne nur la ekonomian, sed ankaŭ la politikan profiton. Li iĝis unu de la plej ŝatataj kaj fidataj oficistoj de la imperiestro.

Laŭ iu skribaĵo, iu komercisto en Hang-zhou vendis ĉiujn siajn posedaĵojn, kaj akiris tiom monon kiom ankoraŭ ne sufiĉis por subaĉeti al la oficistoj, do li vendis sian tri jaraĝan filon. La aĉetanto trovis la filon iom kripla, kaj ĵetis en la rubon lin, kiu ne plu spiris post tri tagoj da ploro.

En 1122, la imperia ĝardeno estis finita post ses jaroj da konstruado. La ĝardeno estis tiel grandioza, ke la oficiala historia libro, kiu ofte priskribis ion tre koncize, priskribis la ĝardenon neatendite per pli ol cent ĉinkarakteroj. En la ĝardeno, estis kolosa ŝtono kun kelkajn metrojn alta kaj larĝa. Por porti ĝin el la origina loko al la ĝardeno, la registaro varbis pli ol mil laborantojn, kaj malkonstruis multajn pontojn kaj domojn sur la vojo.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-05 07:25:07

(31)
Cai Jing: kiu estis la amiko de la imperiestro


Cai Jing, la plej ŝatata kaj fidata ministro de la imperiestro, estis elstara literaturisto, pentristo kaj kaligrafo tiam. Kiam li estis malaltnivela oficisto en fruaj jaroj, li jam montris sian mallojalecon :

Kiam la konservativa partio gvidata de Sima Guang, administris la registaron, Cai Jing subtenis la konservatismon tre vigle; dum la reforma partio gvidata de Zhang Chun administris la registaron, li subtenis la reformon tre pasie. El tio, rezultis ke Sima Guang kaj Zhang Chun ambaŭ rigardis lin kiel sian adepton.

Fakte la tiama Cai Jing ne havis tiom pasian politikan ambicion ĝis kiam li renkontis la tiaman plej ŝatatan eŭnukon de la imperiestro, Tong Guan. En la unua jaro post la surtroniĝo de Zhao Ji, li sendis Tong Guan por trovi elstarajn pentraĵojn kaj kaligrafiojn en la suda ĉinio. En la urbo Hang-zhou, Tong Guan renkontis Cai Jing, kaj ili amikiĝis pro la sama gusto de arto.

Post kiam Tong Guan revenis al la ĉefurbo, li suprendonacis plurajn pentraĵojn pentritajn de Cai Jing, kaj laŭdis ke Cai Jing estis la pinto en la arto de la regno. Zhao Ji ankaŭ tre ŝatis la pentraĵojn.

Cai Jing ankaŭ havis amikon nomitan Fan Zhi-xu kiu estis oficisto en la ĉefurbo. Fan Zhi-xu kvankam estis nur meznivela oficisto, sed li amikiĝis kun taoisto Xu Zhi-chang, kiun la imperiestro Zhao Ji tre fidis. Do alia vojo al Zhao Ji estis malfermita:

Kiam la taoisto Xu Zhi-chang faris ritojn kaj ceremoniojn en la palaco, li ofte laŭdis Cai Jing antaŭ la imperiestro. Pro la laŭdoj, Zhao Ji ŝatis Cai Jing pli kaj pli, kaj fine nomumis lin kiel la estron de la prefektujo Ding. Ekde tiam, Cai Jing ofte private komunikis kun la imperiestro pri belarto, kio igis lin unu de la plej ŝatataj oficistoj de la imperiestro. Nur unu jaron poste, li estis nomumita la ĉefministro en 1103. Laŭ la moderna idiomaĵo, oni povas diri ke Cai Jing suprengradiĝis per la raketo.

Kiel ĉefministro, Cai Jing faris kelkajn novajn politikojn, kiu tro damaĝis la interezon de la popoloj. Tri ekzemploj:

a. eldonis novajn biletojn de salo. En la ĉina historio, salo estis unu de la plej gravaj enspezojn de la registaro. Kaj la lando ĉiam monopoligis la vendon de salo. La registaro vendis biletojn (permesilojn) de salo al la komercistoj. Sed Cai Jing abrupte deklaris ke ĉiuj cirkulantaj biletoj estu senvalidaj, kaj oni uzu la novajn biletojn en transakcio. Multaj komercistoj bankrotis, multaj iĝis almozuloj kaj multaj mortigis sin kaj siajn familianojn. Tio kio estis pli terura, estis ke Cai Jing ofte faris tion dum iom periodo.

b.monopoligis la vendon de teo. La teo ĉiam estis libere transakciita, sed Cai Jing decidis ke la registaro monopoligis la vendon de teo.

c.forĝis malbonkvalitan valuton kaj monon kun granda valoro, kio kaŭzis severan inflacion.

Cai Jing ankaŭ vivis luksege. Laŭ iu libro de anekdoroj, unu intelektulo aĉetis unu servistinon, kiu prezentis sin ke ŝi estis unu de la kuiristoj de Cai Jing. La intelektulo estis ĝoja, ĉar li pensis ke li povis manĝi bongustajn kaj altnivelajn manĝaĵojn. Sed post kelkaj tagoj, la servistoj diris ke ŝi ne povis kuiri tion kion la intelektulo postulis, ĉar ŝi respondecis pri baki panon. Do la intelektuko postulis ŝin baki panon, ŝi ankoraŭ diris ke ŝi ne povis, ĉar ŝi respondecis pri la enhavo ene de pano. La intelektulo postulis ŝin fari la enhavon ene de pano, sed ŝi ankoraŭ rifuzis, ĉar ŝi nur respondecis pri tranĉi la cepojn en pecojn.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-05 08:43:41

(32)
Tong Guan: kiu iĝis superstelo en milito


Tong Guan estis nemalhavebla helpanto de Cai Jing. Post kiam Cai Jing iĝis la ĉefministro de la imperio, li ankaŭ dankis kaj repagis alTong Guan.

Tong Guan estis eŭnuko, pro kio Cai Jing ne povis rekte promocii lin. Sed ŝanco venis: unu minoritato en nordorienta tibeto ribelis. La imperia kortego diskutis, kiun sendi por komandi la armeon subpremi la ribelon. Cai Jing forte proponis Tong Guan komandi la armeon, ĉar "Tong Guan vizitis kaj vojaĝis en tiu teritorio plurfoje."

Tong Guan komandis armeon kun centmil soldatoj subpremi la ribelon, kaj li sukcesis, pro ke la ribelantoj estis ne profesiaj militistoj. Ĝuste pro la venko, Tong Guan, la eŭnuko, estis nomumita kiel la ministro de milito de la imperio.

En 1111, Tong Guan estis rajtigita viziti la imperion Liao, kiel ambasadoro. Iu proponis al la imperiestro, "ne sendu eŭnukon kiel ambasadoron, kaze ke la imperio Liao ne ĝojus. " Zhao Ji respondis "Tong Guan venkis antaŭe. Do li eble timigos la Ĥitanojn ankaŭ."

Sed, la vizito al Liao, ne nur ne timigis Ĥitanojn, sed ankaŭ semis la estontan disfalon de la imperio Song.

Sur la vojo al Liao, fremdulo Ma Zhi sekrete eniris la tendon de Tong Guan, kaj asertis ke li havis detalan proponon por disfaligi la imperion Liao.
Tong Guan ricevis lin. La historiistoj ne sciis, kion Ma Zhi diris al Tong Guan, sed strange Tong Guan ekfidis lin forte post la renkontiĝo. Tong Guan portis Ma Zhi al la ĉefurbo de Song, kaj renomis lin Li Liang-si. Li ankaŭ donacis ĉiujn pentraĵojn kaj kaligrafiojn, kunportatajn el Liao, al Zhao Ji. En la renkontiĝo kun la imperiestro, Li Liang-si diris "la etno Jurĉeno malamis la imperion Liao forte, kaj la nuna imperiestro de Liao, estis malbona kaj malsaĝa. Ni sendu ambasadorojn al Jurĉeno, irante preter Liao sur la maro, kaj faru interkonsenton kun Jurĉeno, kune ataki el du direktoj la imperion Liao, kiu absolute disfalos. "

Zhao Ji tre ŝatis la proponon, kaj decidis jesi. Sed estas problemo: Liao kaj Song estis frataj regnoj dum ĉirkaŭ 100 jaroj, post la interkonsento en Chan Yuan en 1005. Ili finis la militon kaj ĝuis la pacon dum 100 jaroj. Kaj nun, Liao iom post iom malkreskis, dum la Jurĉeno, kiu estis sub la regado de Liao, iom post iom kreskis kaj plifortiĝis.

Multaj ministroj en Song, kiuj ankoraŭ ne perdis sian menson, kontraŭstaris la proponon. Sed Li Liang-si plu instigis la imperiestron, "Liao absolute disfalos laŭ la plano de la dio. Via majesto, bonvole ataku Liao kaj prenu la teritoriojn perditajn kaj aneksitajn en Liao antaŭ 100 jaroj! Se vi farus tion, la popoloj en tiuj teritorioj bonvenigos vian regadon !"

La imperiestro Zhao Ji, perdis sian menson. En sia koro, supreniris revo ke li reprenas la antaŭ 100 jaroj perditajn teritoriojn, kaj akiras la atingon kiun liaj antaŭuloj malsukcesis akiri. Li jesis kaj donis al Li Liang-si novan familionomon, Zhao, kiu estis la familionomo de la imperiestro. Nun Li Liang-si iĝis Zhao Liang-si, kaj estis nomumita kiel ano en la centra komisio de la imperia kortego.

Ma Zhi, nome, Zhao Liang-si, interkonsentis sekrete kun Jurĉeno ke :
a. Jurĉenoj ataku la centran ĉefurbon de Liao, kaj poste suden. La armeo de Song, ataku pekinon, kaj poste norden.
b. Jurĉenoj konsentis ke Song regos la teritoriojn perditajn antaŭ 100 jaroj, post la atako.
c. Song donacu ĉiujare monon al Jurĉeno.

Dum Jurĉenoj atakis ene de Liao, okazis ribeloj ene de Song. Laŭ historiaj libroj, oficistoj kaptitaj de la ribelantoj, estis forhakitaj je la brakoj kaj kruroj. Aŭ iliaj intestoj estis eltiritaj, aŭ ili estis bolitaj en oleo. Ĉi tiuj kruelaj metodoj, montris, kiel kruele la oficistoj traktis la popolojn antaŭe.

Post kiam Tong Guan subpremis la ribelantojn enlande, li komandis armeon norden. Li naive pensis ke la armeo de Ĥitanoj ankaŭ estos facile konkerata. Aŭdinte ke la frata najbaro Song ankaŭ atakos, Liao sendis ambasadoron al Song, kaj riproĉis "Niaj du landoj estis fratoj. Jurĉenoj kiuj estas sub nia regado, ribelis; vi devintus subteni nin subpremi ilin. Sed nun vi faras aliancon kun ili kaj atakas nin! Ne kredeble!"

Sed Tong Guan ignoris la riproĉon. Li komandis la armeon plu marŝi, kaj planis faligi pekinon. Sed la rezulto surprizigis ĉiujn. La armeo en Pekino, ne nur sukcesis rezisti la atakon de Song, sed ankaŭ neniigis la tutan armeon de Song. Ili mortigis ducent mil soldatojn de Song, kaj la kadavroj de homoj kaj ĉevaloj kovris la vojon dudek kilometrojn longa. Liao kaj Jurĉeno ankaŭ surpriziĝis pri la malforteco de la armeo de Song. Ĉar Ĥitanoj kaj Jurĉenoj ambaŭ estis nomadaj etnoj, kiuj estis lertaj je milito. Do ili sciis ke la armeo de Song estis malforta, sed ili ne sciis ke ili estis tiom malforta kiom estas super la normala imago.

Liao fine disfalis, kaj Jurĉeno anstataŭis Liao, esti la nova reganto de Mongolio kaj la norda ĉinio. Laŭ la interkonsento, Song povintus akiri dekses prefektujojn, sed fine ili akiris nur ses. Translokinte la popolojn de la ses prefektujojn norden, Jurĉenoj transdonis la ses prefektujojn senhomajn al Song.

Ene de Song, la propaganda maŝino estis plene ŝaltita por propagandi la reposedon de la ses prefektujoj post pli ol 100 jaroj. Sed ili ne diris al la popoloj, ke Song ĉiujare devis doni kolosan kvanton da mono al Jurĉeno, por aĉeti pacon. La imperiestro Zhao Ji, estis priskribita kiel la bonega gvidanto de la regno. La tuta lando celebris la reposedon de la ses senhomaj prefektujoj.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-05 11:48:48

(33)
Venis la vintro kaj la Jurĉenoj!


La fondiĝo de la alianco inter Song kaj Jurĉeno estas en la jaro 1123. Nur du jarojn poste, Song kaj Jurĉeno malamikiĝis. Kaj Jurĉenoj komencis invadi Song.

La preteksto de la invado, estis ke:

Laŭ la interkonsento, la du landoj ne akceptu ribelantojn el la alia flanko. Zhang Jue kiu esits ribelanto kontraŭ Jurĉeno, kapitulaciis al Song. Iu oficisto avertis al la imperiestro, "bonvole ne akceptu la kapitulacion, pro la interkonsento." Sed Zhao Ji pensis ke Zhang Jue venis kapitulacii, kio estas bona signo ke la popoloj en aliaj landoj, volas esti miaj popoloj. "Se mi rifuzas, ne pluaj posteuloj venos."

Zhao Ji akceptis la kapitulacion de Zhang Jue, kio donis al Jurĉenoj la pretekston de invado. Kiam la invadantoj atingis sub la ĉefurbo, Zhao Ji estis tima kaj ordonis mortigi Zhang Jue, sendi la kapon al la tendaron de Jurĉeno. Lia ĉi tia konduto, montris ke li estis nefidinda persono. La armeo de Jurĉeno tute neglektis la peton por paco, invadis kaj faligis la ĉefurbon de Song. Alia kialo ke Jurĉenoj neglektis la peton por paco, estis ke ili jam vidis kiel malforta la armeo de Song estis, kiel menciite antaŭe.

En oktombro 1125, la armeo de Jurĉeno finis la preparon. Kiam Tong Guan kiu respondecis pri rezisti la Jurĉenojn en la okcidento, aŭdis ke Jurĉenoj jam pretis, li decidis postlasi la kastelojn kaj fuĝis al la ĉefurbo. La estro de prefektujo Tai Yuan, konsterniĝis kaj priridis lin, "kiel komandanto, kial vi postlasis kaj eskapis ? Ne kredeble!" Tong Guan indignis "Mia devo ne estis komandi armeon defendi la landon. Se mi faras tion, kial lia majesto bezonas vin generalojn?"

La generalo Guo Yao-shi, kiu respondecis pri rezisti la Jurĉenon en la oriento, kapitulaciis al la Jurĉenoj. Do la okcidenta kaj la orienta flankoj de armeoj, ambaŭ perdiĝis. La armeo de Jurĉeno senreziste marŝis al la ĉefurbo de Song. Zhao Ji estis tre tima, kaj li ne havis bonan ideon pri defendi la landon. Li decidis transdoni la tronon al sia filo, Zhao Huan. En la tago de surtroniĝo, Zhao Ji malfeliĉe diris al sia filo, la nova imperiestro, kaj la ministroj, "Mi ne atendis ke Jurĉenoj faras tiel."

La nova imperiestro Zhao Huan, ankaŭ ne havis ideon. Li ordonis ke la generalo He Guan komandu armeon kun dudek mil soldatoj defendi la ĉefurbon. Sed la soldatoj, kiuj ne batalis longatempe, tute ne povis rajdi ĉevalojn. La popoloj en la ĉefurbo seniluziĝis, vidinte tion.

En la printempo de 1126, kiam la armeo de Jurĉenoj transiris la Flavan Riveron, la soldatoj de He Guan, disfuĝis. Zhao Huan postulis ministrojn proponi ideon. Antaŭ ol ili elpensis ideon, Jurĉenoj jam finis transiri la riveron kaj baldaŭ estis atingonta la ĉefurbon. La generalo de Jurĉeno, Wanyan Zonghan sendis liston, en kiu estis tiuj kiuj Jurĉenoj ordonis Song fari:

a.Song pagu kvin milionoj taeloj da oro, kvindek milionoj taeloj da arĝento, dekmil bovoj kaj ĉevaloj, kaj milionoj volvoj da silko.
b.La imperiestro de Song, rigardu la imperiestron de Jurĉeno, kiel onklon.
c.Song transdonu sep prefektujojn kaj tri urbojn al Jurĉeno.

Zhao Huan akceptis ĉiujn, ĉar li ne povis ne akcepti. Jurĉenoj retiris la armeon kaj revenis hejmen. Ĉiuj en la ĉefurbo de Song, malstreĉis. Sed la imperiestro Zhao Huan faris ion malnormalan, kio estis la preteksto de la dua invado de Jurĉeno. Li persone skribis leteron al unu generalo de Jurĉeno Yelv Yudu, sugestis ke li ribelu kontraŭ Jurĉeno. Ĉar Zhao Huan sciis ke Yelv Yudu ne estis Jurĉeno, sed Ĥitano, do en la cerbo de Zhao Huan, li "devas" ribeli kontraŭ Jurĉeno por venĝi lian landon.

Aldone, Zhao Huan ankaŭ skribis leteron al la restaj Ĥitanoj en la nuna mezazia, sugestis ke ili ataku orienten la Jurĉenon. La du leteroj estis akiritaj de Jurĉenoj. Ili estis la evidentoj de tio ke Song perfidis la interkonsenton. En aŭtuno 1126, la armeo de Jurĉeno venis denove.

La registaro de Song, nun ne cerbumis kiel rezisti, nek kiel fuĝi, sed kiel kapitulacii. En la printempo de 1127, Jurĉenoj kaptis la eks-imperiestron Zhao Ji, kaj la imperiestron Zhao Huan, kaj deklaris ke ili estu ordinaraj personoj.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-05 12:26:19

(34)
la fino


Antaŭ ol ni vidos la finon de la patro kaj la filo Zhao Ji kaj Zhao Huan, li unue vidu la finon de Cai Jing, Tong Guan.

Cai Jing estis ĉefministro dum pli ol 20 jaroj, ĝis kiam li estis 80 jaraĝa. Post la invado de Jurĉenoj, la nova imperiestro pensis ke Cai Jing respondecis pri la malordo de la regno. Iuj ministroj proponis mortigi Cai Jing kaj aliajn kvin "komplicojn". Sed Zhao Huan ordonis ke Cai Jing estu forpelita al Hainan, la plej suda de ĉinio. Sur la vojo, popoloj ne vendis manĝaĵojn al li, kvankam li posedis multon da gemoj kaj trezoroj. En unu templo, li suspiris pri sia situacio, kaj mortis post kelkaj tagoj.

Post kiam Tong Guan fuĝis al ĉefurbo, kiel menciite antaŭe, la nova imperiestro Zhao Huan jam surtroniĝis. Zhao Huan ekzilis lin al prefektujo Ying. Sed sur la vojo al la cela prefektujo, Zhao Huan ŝanĝis sian ideon, kaj sendis oficiston mortigi lin survoje. La ununura pozitiva komento pri Tong Guan en la historiaj libroj, estis ke "li estis alta, kaj forta; ne aspektis eŭnuko; ne avara."

Ni revenu al la fino de la du imperiestroj.

En marto 1127, la du imperiestroj kaj siaj idoj, edzinoj kaj konkubinoj, servistoj ktp sume pli ol tri mil personoj, estis senditaj norden al Jurĉeno, per la ĉaroj de bovo. Post kelkaj monatoj, ili atingis la nunan Urbon Yilan, proksiman al la nuna Rusio. La edzinoj kaj konkubinoj de la du imperiestroj mortigis sin, aŭ estis distribuitaj al la Jurĉenoj. La du imperiestroj estis hejmarestitaj en unu korto. Iutagon, Zhao Ji ne plu povis elteni la vivon, volis mortigi sin tra pendi sin. Sed li estis savita de sia filo Zhao Huan. Post kelkaj tagoj, Zhao Ji malsaniĝis severe kaj baldaŭ mortis. La Jurĉenaj soldatoj brulis la kadavron de Zhao Ji en kavo sur la tero. Kiam la kadavro estis duone bruligita, la Jurĉenaj soldatoj estingis la fajron, pro ke tiam la oleo en la kavo povis esti uzata fajrigi lampon.

Zhao Huan estis tre malfeliĉa kaj ankaŭ volis morti, do li provis salti en la kavon. Sed la jurĉenaj soldatoj preventis lin, ĉar "se vi saltis en la kavon, la oleo en la kavo ne povas esti uzata."

Zhao Ji mortis en 1135, post naŭ jaroj ekde kaptita. Zhao Huan mortis en 1161, post 35 jaroj ekde kaptita.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-06 01:03:49

Ĉapitro 4
(35)


En la ĉina historio, oni povas eltrovi interesan fenomenon: La bonaj imperiestroj, kiuj mankas kaj estas malmultaj en la historio, havis preskaŭ samajn karakterizojn, dum tiuj malbonaj imperiestroj, kiuj plenigis la tutan ĉinan historion, havis siajn proprajn "malbonecojn", aŭ kruelaj, aŭ malmoderaj en seksumo, aŭ malsaĝaj, aŭ miksantaj la menciitajn kune. Do ni povas eltrovi, kiel toleremaj estas ĉinoj, kiuj povis kaj povas elteni tiom da malbonaj imperiestroj dum tiom longa historio.

Shi Hu, pro kiu, oni estingis la tutan etnon.

En la kvara jarcento, estis imperiestro nomita Shi Hu, de la posta Zhao, kiu estis fondita de la etno Ĝje, kies personoj aspektis kaŭkazanoj. Li surtroniĝis post kiam li mortigis sian kuzon. Se li ne mortigis homojn kaj ne seksumis kun inoj, li malfeliĉiĝis.

Post lia surtroniĝo, li ordonis konstrui palacojn en la ĉefurbo, ankaŭ la plej grandan ĉasejon en la tiama ĉinio, ekster la ĉefurbo. Ĉiuj bestoj en la ĉasejo, estis protektataj de la leĝoj. Ĉiu kiu ĵetis ŝtonon al la bestoj, estis ekzekutota. La oficistoj tuj trovis metodojn profiti: kiam iu estis akuzata pri "damaĝi bestojn", se ri ne povis subaĉeti al la respondecaj oficistoj, ri nur havis unu vojon: morti.

Krom la palacoj en la ĉefurbo, ankaŭ estis aliaj du palacoj, en Chang'an kaj Luo'yang, kiuj ankaŭ ofte estis ĉefurboj de aliaj dinastioj en la ĉina historio. En la tuta regno, kvarcent mil laborantoj laboris tage kaj nokte por konstrui.

En 342, unu loka estro flatis Shi Hu, "en nia regiono, aperis tigro farita el ŝtono, gvidanta milojn da bestoj." Shi Hu ĝojegis, ĉar lia familionomo Shi, signifanta "ŝtono", kaj Hu "tigro". "la tigro ĉizita el ŝtono, indikas min! La fenomeno indikas ke mi konkeros la sudan ĉinion, kaj gvidos la tutan ĉinion." Do li ordonis ke la tuta lando eniru la urĝan situacion, kaj preparu invadi la sudan regnon.

Shi Hu ordonis ke tiuj familioj kiuj havis tri filojn, devas sendi du el ili en la armeon; tiuj kiuj havis kvin, devas sendi tri el ili. La metiistoj produktantaj kirasojn, estis kvincent mil, dum tiuj produktantaj militŝipojn, estis 170 mil, triono el kiuj "dronis aŭ mortis pro manĝitaj de sovaĝaj bestoj." La soldatoj devis prepari armilojn kaj manĝaĵojn per si mem. Tiuj kiuj ne plenumis la postulojn, estis publike senkapigitaj. Krom tio, la oficistoj ankaŭ ekspluatis la popolojn. Multaj popoloj memmortis kune kun siaj familianoj. Kadavroj estis pendataj sub la arboj laŭlonge de la stratoj en la ĉefurbo.

La heredonto de la trono, Shi Sui, kiu estis la plej ŝatata filo de Shi Hu, estis same kruela kiel sia patro. Lia ĝuo estis vesti la servistinojn tre bele, kaj senkapigi ilin. Poste li ordonis lavi kaj meti la belajn kapojn sur la telerojn, kaj montri al la gastoj. La korpoj de la belulinoj, estis lavataj kaj kuirataj en la kuirejo, kaj fine manĝataj de li kaj gastoj.

La psikologia stato de Shi Hu ne estis stabila, ankaŭ sia filo. Shi Hu vivis sane kaj longe, do Shi Sui planis mortigi sian patron kaj surtroniĝi. Shi Sui diris al unu de siaj adeptoj "la olda patro estis kruela. Mi volas mortigi lin, same kiel la Modu Ĉanju (titolo de la plej supra reganto) en la nomada Xiongnu faris. Ĉu vi konsentis sekvi min?" La adepto rifuzis. Post kelkaj monatoj, Shi Sui gvidis kvin soldatojn ribeli, kaj mortigis tiujn kiuj ne sekvis lin. Lia patrino persvadis ke li ĉesu, sed li svingis glavon kaj tranĉis sian patrinon en duonojn.

Aŭdinte pri la ribelo, Shi Hu estis indigna, kaj ordonis mortigi la adeptojn kaj sekvantojn, kaj subengradigis Shi Sui ĝis ordinara persono. Sed poste li mortigis Shi Sui kaj liajn edzinojn, gefilojn sume 26 personojn, enterigitajn en nur unu ĉerkon. La oficistoj kaj servistoj de Shi Sui ankaŭ estis ekzekutitaj.

Post la mortigo de Shi Sui, Shi Hu nomumis Shi Xuan la heredonto de la trono. En 348, la juna frato de Shi Xuan, nomita Shi Tao, konstruis loĝejon grandiozan, kio malĝojigis Shi Xuan. Li sendis tranĉi la ĉefan trabon en duonojn. Shi Tao indignis, kaj riparis kaj pligrandigis la trabon ĝis kelkdek metroj. Shi Xuan ne toleris la defion, kaj ordonis sekrete mortigi sian junan fraton.

En la ceremonio de funebro, Shi Xuan ridegis, el kio rezultis ke Shi Hu dubis ke li estus la murdisto. Kaj poste Shi Hu certis pri tio post sekreta esploro. Li ordonis ke militistoj kaptis Shi Xuan kaj unue fortiris al li la haron, poste la langon, poste fortranĉis al li la manojn kaj piedojn, kaj fine eligis liajn okulojn. Sed Shi Xuan ankoraŭ vivis. Do Shi Hu ordonis bruli lin, kaj dissemis la pulvoron de osto, en diversaj lokoj, por ke lia animo ne plu reenkarniĝu. Samtempe, ĉiuj edzinoj ankaŭ estis ekzekutitaj. La filo de Shi Xuan, kiu estis la plej ŝatata nepo de Shi Hu, ankaŭ estis senkapigita. Ĉiuj servistoj de Shi Xuan, estis mortigitaj per disigi la korpon.

Shi Hu estis jam maljuna, sed li ankoraŭ ordonis varbi belulinojn el la tuta lando. Iufoje, li postulis 30 mil. La oficistoj kaptis belulinojn ĉie por plenumi la ordonon. Ili mortigis trimil edzojn de tiuj, kiuj jam edziniĝis, dum nur unu jaro. Kaj post kiam la sovaĝaj kaj malhomaj politikoj kaŭzis disfuĝon de popoloj, Shi Hu ordonis mortigi ĉiujn fuĝantojn.

En la sekvanta jaro post li mortigis sian kvinjaraĝan nepon, Shi Hu mortis pro malsano. La nova imperiestro Shi Shi estis mortigita de sia frato Shi Zun, nur tridek tri tagojn post surtroniĝo. Shi Zun ankaŭ estis mortigita de alia frato Shi Jian, nur 183 tagojn post surtroniĝo. Kaj Shi Jian estis mortigita de generalo Ran Min, 103 tagojn post surtoniĝo.

Ran Min ne estis persono de la etno Ĝje, sed ĉino. Li malamis la familion Shi. Li ordonis: ĉino kiu mortigos unu personon de Ĝje, estos rekompencata per posteno en registaro. Do dum nur unu tago, genocido okazis en la ĉefurbo, kelkaj dek mil kadavroj de la personoj de Ĝje, kovris la stratojn. Ran Min persone gvidis armeon mortigi personojn de Ĝje, malgraŭ sekso, posteno, aĝo, kaj mortigis 200 mil. Ne estis sufiĉaj helpantoj enterigi la kadavrojn, kiujn manĝis sovaĝaj bestoj. Ran Min ankaŭ sendis mesaĝerojn al lokaj registaroj, ordonis ilin mortigi lokajn personojn de Ĝje.

Rezultis ke la etno Ĝje formortis en la ĉina historio. Tiuj belulinoj varbitaj de Shi Hu, ankaŭ mortis pro malsato, aŭ pro manĝataj de soldatoj, aŭ pro seksperforto de soldatoj.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-06 02:07:41

(36)
la kariero de mortigo de Fu Sheng


Fu Sheng estis la tria imperiestro de la regno Antaŭa Ĉin (351~394). Li surtroniĝis en la aĝo de 21, kaj estis mortigita du jarojn post la surtroniĝo. Li havis unu okulon blindan, kaj lia avo, la fondito de la regno, kaj la unua imperiestro de la regno diris al li, kiam li estis infano, "mi aŭdis ke kiam blindulo ploras, la larmoj eliĝas el nur unu okulo, ĉu vere?". Aŭdinte la diron de lia avo, la infana Fu Sheng eltiris glavon, ĉizis al si la vangon, kaj indikis per fingro la sangon subenfluantan sur la vango, dirante "ĉi ankaŭ estis larmo !" Lia avo, la olda imperiestro konsterniĝis, kaj punis lin per vipoj pro la malrespekto. Fu Sheng diris, "ne vipu min! kial ne tranĉas min?" La olda imperiestro indignis kaj diris al sia filo, la patro de Fu Sheng, "ĉi knabo estos kruela, kaj malnormala. Pli bonus ke vi forigu lin kiel eble plej baldaŭ."

Post surtroniĝo de Fu Sheng, li mortigis la ĉefministron Rei Ruoer, kiu estis honesta kaj lojala, kaj ofte kritikis lin pro liaj malkondutoj antaŭ surtroniĝo. Fu Sheng ne toleris ke lia ministro kritikis lin, do li mortigis Rei Ruoer kaj ĉiujn liajn filojn kaj nepojn, sume 27 personojn. Kaj post tiam, ministroj kaj oficistoj ne kuraĝis kritiki aŭ proponi al la imperiestro.

Fu Sheng verŝajne estis denaskmurdisto. Li ŝatis sangon kaj mortigon. En lia palaco, estis multaj intrumentoj, kiel feraj marteloj, segiloj, hakiloj, ktp. Malsame kun Shi Hu kiun ni menciis antaŭe, Fu Sheng ŝatis mortigi per si mem. Li persone uzis tiujn ilojn por mortigi homojn kaj ĝuis. Nelonge post surtroniĝo, li jam persone segis kaj hakis konkubinojn, ministroj, servistojn ktp, sume kvincent homojn.

Li amis alkoholaĵon, kaj gastigis ministrojn en la ĉefhalo en la palaco unutagon. Dum la bankedo, li abrupte indignis "kial vi ne ebrias, kial vi ankoraŭ sobrias?" Li prenis arkon kaj pafis la ĉefministron. Ĉiuj ministroj konsterniĝis kaj timis.

En aprilo 356, ventego blovis kaj detruis domojn kaj arbojn en la ĉefurbo. Homoj timis ke tio estis la signo el la dio, ke invados malamikoj. Fu Sheng aŭdis kaj ordonis ke soldatoj trovu tiujn kiuj disvatigis la onidiron. Kaj publike eligu iliajn korojn kaj intestojn. Unu ministro persvadis ke la imperiestro ĉesu. Sed Fu Sheng ne akceptis la persvadon, kaj boris multajn truojn sur la kapo de la ministro.

Unutagon, Fu Sheng manĝis tiom ke li ne povis digesti, kaj haste sendis voki kuraciston. La kuracisto diris "via majesto, ne malsanas, sed manĝis tro." Aŭdinte la normalan diron, Fu Sheng indignis "kial tro? ĉu vi vidis ?" kaj ordonis senkapigi la kuraciston. Ununokton, li sonĝis ke granda fiŝo manĝas folion, kaj la venontajn tagojn aŭdis la infanan kanton en la ĉefurbo: "granda fiŝo en la orienta maro iĝos drako, viroj iĝos la reĝoj kaj inoj la reĝinoj." Ĉar en Ĉinio, drako estis simbolo de la imperiestro, do li dubis ke unu grava ministro luktos por la trono kaj iĝos imperiestro. Sen esploro kaj jura proceso, li ordonis mortigi publike la minstron kaj liajn sep filojn.

Ĝuste pro ke li havis unu blindan okulon, li ne permesis ke aliaj diris "blinda" "manki" "malmulta" ks vortojn antaŭ li. Unutagon, unu kuracisto de la imperia kuracejo, diris al li pri la funkcio de Ginsengo, "nur iom havas grandan efikon". Aŭdinte la vorton "iom", li ordonis senigi la okulojn de la kuracisto, kaj senkapigi lin. Unu onklo de Fu Sheng persvadis ke li ne mortigu, li martelis al sia onklo la kapon en viando-koton.

Unutagon, Fu Sheng demandis "kiel popoloj taksas min?" La servistoj respondis "ĉiuj diris vi estas bona imperiestro." Li ĝojis "vi flatis al mi", kaj ordonis mortigi la respondantojn. Kaj li demandis al aliaj, kiuj respondis "vi estis bona, sed iom kruela." Li ankaŭ ĝojis, "vi estis honesta, sed vi diris malbonaĵon pri mi." kaj ordonis mortigi la respondantojn.

Li ankaŭ ĝuis senhaŭtigi la animalojn. Li gvidis bestojn kies haŭtoj estis senigitaj de li, en la ĉefan halon de la palaco, kaj ĝuis spekti ke ili kriis kaj kuris pro doloro. Li ankaŭ ĝuis senigi haŭton de vizaĝo de homoj, kaj ordonis ilin danci kun la sangoplena vizaĝo.

Post du jaroj sur la trono, Fu Sheng estis mortigita de Fu Jian. Tiunokte, la soldatoj enrompis la dormĉambron de Fu Sheng, dum li estis ebria. Li demandis "kiuj vi estas? kiel vi eniris mian dormĉambron?" la soldatoj ridis kaj diris "ni estas ŝtelistoj." Fu Sheng kolere, "kie estas mia gardistoj? Mortigu la ŝtelistojn!" sed la soldatoj penetris glavojn en lian koron, sen respondi.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-06 02:58:17

(37)
Liu Zi-ye, psikologie malnormala dum adoleskanto.


La imperiestro de Song (420-479) en la suda ĉinio (aparta ol la Song dum 960~1279) , Liu Zi-ye, surtroniĝis je la aĝo de 16, kaj havis malbonan humoron ekde infano. Kiam lia patrino estis mortonta, kaj sendis voli lin renkonti, li diris ke estis fantomoj en la ĉambro de malsanulo. Lia patrino estis kolera, kaj kriis "kial mi naskis ĉi tian malbonan filon!"

Liu Zi-ye dubis ke lia onklo Liu Yi-gong minacos lin, do li persone gvidis pretorianon enrompi la domon de lia onklo, kaj mortigis la onklon kaj ĉiujn siajn kuzojn, pecigis la kadavrojn, elfosis la okulojn kiuj estis poste metataj en mielon, kaj manĝataj.

Poste, li denove zorgis pri aliaj onkloj kaj kuzoj. Li kunvenigis ilin al la ĉefurbo Jian-kang, kaj ŝlosis ilin en unu halo de la palaco. Inter la onkloj, estis tri kiuj speciale malamis la imperiestron. Liu Zi-ye elpensis ideon, ke enŝlosu ilin en bambuajn kaĝojn. Li ordonis ke oni sendu manĝaĵojn miksitajn kun manĝaĵoj por porkoj al la onkloj; kaj ordonis ke la onkloj manĝu rekte per buŝoj. Kaj li ankaŭ ordonis fari kavon sur la tero plena je koto, kaj ordonis ke la onkloj sidu en la koto, nude, kaj li spektis kaj ridegis.

Unutagon, Liu Zi-ye abrupte indignis kaj ordonis ke gardistoj ligu unu de la onkloj, metu lin en kuirejo, kaj mortigu lin en la maniero de mortigi porkon. Sed unu ministro Liu Xiu-ren kiu ofte flatis la imperiestron, diris, " via majesto, ne estas la tempo mortigi vian onklon. Ni atendu ĝis kiam via filo naskiĝos, kaj eligu la hepaton de via onklo."

Unu de la onklinoj de Liu Zi-ye, jam edziniĝis dum jaroj. Liu abrupte voki ŝin en la palacon, kaj ordonis ke ŝi estu lia konkubino, kaj samtempe diris al la publiko ke ŝi jam mortis. Ili faris inceston en la palaco ĉiutage, kaj Liu sendis mortigi la edzon de la onklino akuzitan pri ribelo kaj mallojaleco.

Liu ankaŭ vokis preskaŭ ĉiujn princinojn, aŭ siaj fratinoj kaj kuzinoj, aŭ edzinoj de siaj fratoj kaj kuzoj, en la palacon, kaj ordonis ke liaj gardistoj kaj adeptoj seksperfortu ilin. Unu de la onklinoj rifuzis senvesti sin, pro kio ŝi estis vipita 100 fojojn, kaj ŝiaj tri filoj estis mortigitaj.

Kiam Liu Zi-ye vojaĝis en la imperia ĝardeno, li ordonis ke ĉiuj servistinoj malvestu sin, kaj ludu nude. Unu el ili rifuzis, Liu ordonis tuj senkapigi ŝin. Nokte, Liu sonĝis ke la animo de la mortigita servistino riproĉis lin, Do li trovis kaj mortigis alian servistinon kiu aspektis la antaŭa. Sed tiunokte, li denove sonĝis ke la nove mortigita servistino riproĉis lin. La ŝorĉistino diris ke estis fantomoj en la palaco. Do Liu ordonis ke la gardistoj pafu sagojn tien kaj reen en la palaco. Kiam li sole sen gardistoj marŝis en korto post la palaco, unu eŭnuko penetris lin per glavo. Liu timis kaj eskapis, sed fine estis kaptita kaj mortigita de la eŭnuko, kiam li esits nur 17 jaraĝa, unu jaron post surtroniĝo.

StefKo (Montri la profilon) 2022-oktobro-06 07:40:21

呼格吉勒图, via Esperanto estas tre bona, sed tiu ĉi frazo ne plaĉas al mi:
(...) erigis la kadavrojn en pecojn, kaj eligis la okulojn enmetotajn en abelon, kaj manĝotajn poste.
erigis la kadavrojn en pecojn - tio estas pleonasma. Kial ne pecigis, aŭ dispecigis, aŭ distranĉis en pecojn?

Kio signifas: eligis la okulojn enmetotajn en abelon?

Reen al la supro