Al la enhavo

La alia flanko de la ĉina historio: frenezuloj regis la landon, popoloj vivis en katastrofoj.

de 呼格吉勒图, 2022-septembro-21

Mesaĝoj: 111

Lingvo: Esperanto

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-21 07:51:58

Ĉapitro Unu: la Keynesa ekonomiko antaŭ dumil jaroj

La aŭtoro prezentos la reformon en la ĉina historio ekde la 8a jarcento antaŭ Kristo.

Tiam en Ĉinio, ne estis koncepto de "lando", sed "subĉielo"; La "filo de la ĉielo" de la Zhou dinastio, dividis la teron en mil pecojn kaj komencis la feŭdalismon. En la jaro 771 a.K., la ĉefurbo estis faligita de nomada etno, kaj la aŭtoritato de la "filo de ĉielo" perdiĝis, kaj la feŭdalistoj komencis militi kaj aneksi unu kun la aliaj por pliigi la teritorion de siaj regnoj. Kaj la koncepto de "lando" aperis.

Laŭ la strategio de la regantoj, la historio de ekonomia reformo povus esti dividata en du etaĝojn: ekde la 8a jarcento a.K. ĝis la 12a jarcento p.K., kiam plifortigi regnon estas la celo kaj la motivo de reformo; ekde la 12a jarcento p.K., ĝis la 18a jarcento p.K. kiam konservi la stabilecon de la imperio estas la celo kaj temo de reformo.

En la feŭdalisma epoko, estis lando nomita Qi. La Duko Huan(?~643 a.K.) de Qi, kiu estis la estro de la regno Qi, faris reformon ekonomian kiu estas la unua ekzemplo prezentita de la aŭtoro en la libro. La estro de Qi, ne estis ambicia. Li ŝatis virinojn, bongustajn manĝaĵojn, kaj kampojn. Kaj la ĉefministro kiu efektivigis la reformon, Guan Zhong(?~645 a.K.), ankaŭ estis malsukcesa komercisto. Sed la kombino de ili, faris la unuan kaj ankaŭ la plej sukcesan ekonomian reformon en la ĉina historio.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-21 23:45:43

Ĉapitro Unu:la Keynesa ekonomiko antaŭ dumil jaroj

la miskomprenita divido de "klerularo, farmistaro, metiistaro, komercistaro"


En la longatempa epoko antaŭ industriiĝo, estis du metodoj de ekonomio: fiziokratio kaj merkantilismo. Friedrich August von Hayek pensis ke kaj la orienta kaj la okcidenta mondo, konsideris ke agrikulturo estas pli grava ol la komerco. En Πολιτεία de Plato, li dividis la popolojn en tri rangojn: filozofoj, militistoj, kaj komercistoj & metiistoj & farmistoj; Dum en la tiama ĉinio, la adepto de Konfuceismo konsideris ke komercistoj estis malnoblaj personoj. Sed la ĉefministro de Qi, Guan Zhong, kiel menciite, estis komercisto, kaj merkantilisto. Li plifortigis la regnon Qi, per la metodo de komercisto, NOME, aranĝi risurcojn, pliigi efikecon, kaj konstrui diversajn ordojn per kompromiso kaj mildaj metodoj.

La miskomprenita strategio de Guan Zhong estis "dividi la popolojn en kvar kategoriojn: kleruloj (inkluzive de edukitaj militistoj), farmistoj, metiistoj, komercistoj"

La ĉefpunkto de la poliso, estis dividi popolojn en kvar kategoriojn, kaj ke ili kune loĝu en specifa regiono laŭ sia profesio.

Li pensis ke la avantaĝo de la divido, estis :
1. samaj profesiuloj loĝis kune, havante avantaĝon al plialtigi la profesian nivelon.
2. plibonigi kaj instigi la produktadon kaj la cirkuladon de varoj.
3. konservi la stabilecon de profesioj, la merkato kaj la socio.
4. formi la bonan medion de edukado, ke idoj povis nature ellerni la profesiojn el siaj antaŭuloj en tiu medio.

Specialiĝo de profesioj, kaj la heredo de profesioj de idoj, faris la nivelon de fabrikado de Qi pli progresanta ol aliaj regnoj tiamaj. Ekzemple, la plej frua centro de la silko-produktado de Ĉinio komencis en la ĉefurbo de la regno Qi. Kaj la silkaj produktoj de Qi ne nur estis proviziataj enlande, sed ankaŭ estis eksportataj al aliaj regnoj aŭ feŭdalistaj landoj.

Sed posteuloj miskomprenis la dividiĝon aŭ la specialiĝon de profesioj:
Ili pensis ke la kvar kategorioj estis kvar rangoj, kaj la ordo de la "kleruloj, farmistoj, metiistoj, kaj komercistoj" montris ke la kleruloj esits la plej noblaj dum la komercistoj estis la malplej noblaj. Sed la origina propono de Guan Zhong, ne havis tian rangojn de nobleco.

Ĉar la naturo de ĉinoj esits fiziokratio, do agrikulturo estis la plej grava kaj la bazo de la socio. Sed Guan Zhong, metis "metiistoj kaj komercistoj" egale kaj kune kun "kleruloj kaj farmistoj", konsiderante ke ĉiuj kvar kategorioj estis la bazo de la regno, kio tamen ne estis ĝenerale akceptata de la tiamaj aristokratoj en la regno Qi, eĉ en la tuta tiama Ĉinio.

Li kunmetis la komercon kaj metion kune kun agrikulturo, ĝuste pro ke li estis komercisto kaj li jam rekonis ke la profito de komerco estis multe pli ol agrikulturo. Kaj la vara ekonomio estis la plej efika metodo por plifortigi regnon. Li ankaŭ faris reformon de impostoj, prezo ktp, en Qi. Kaj lia strategio povas esti konkludata kiel "liberigi la mikron, kaj kontroli la makron."

La "liberigado de la mikro", estis: malpliigi la tarifon.
Ĉar la regno Qi situis proksime al la maro, la salo-produktado kaj la fiŝkaptado estis altnivela. Li ordonis ke la eksporto de fiŝo kaj salo, estis senlima kaj libera. Kaj la registaro nur kolektis unufojan imposton de ĉiuj eksportaĵoj, nome, se la varoj estis jam koletikitaj je dogano en la doganejo, ili ne plu estis kolektotaj je imposto dum la cirkulado en la merkato.

Tiujn komercistojn el alilandoj, li ankaŭ bonvenigis. Li ankaŭ ordonis ke "ne kolektu impostojn al la malsataj ĉaroj, nek al la paŝantaj komercistoj. " Li ankaŭ proponis al la Duko de Qi, ke establu gastejojn kiuj proviziis manĝaĵojn kaj loĝejojn al la alilandaj komercistoj. Kaj li ankaŭ permesis la prostituejojn kiujn la registaro operaciis; kaj en ĉiu de kiuj estis 100 prostituitinoj; per kio li allogis alilandajn komercistojn kaj impostis al ili. Do Guan Zhong ankaŭ estis admirita kiel la unua persono de la ĉina kunpaga amora industrio.

Pro la libera ekonomia poliso, la ĉefurbo de Qi havis tricent mil loĝantaojn, la plej grandskala kaj riĉa urbo en la tiama mondo.

La "kontrolo de la makro" estas: la registaro kontrolu la ekonomion tra fisko, impostojn, kaj prezo.

En la agrikultura epoko, grenoj estas la plej gravaj varoj. Guan Zhong starigis la malfiskan proporcion de imposto de agrikulturo. Se la rikolto estis bona en tiu jaro, la proporcio estis 15%; se meznivela, 10%; se malbona kaj okazis malsato, 5%. Li ankaŭ starigis la stokejojn de grenoj operaciatajn de la registaro. Li ordonis ke la prezo de grenoj estu en la mano de la registaro, kaj neniu krom la registaro rajtu influi la stabilecon de la prezo de la grenoj.

Li ankaŭ utiligis prezon por moderigi eknomion kaj pliigi la enkasigon de fisko. Li montris ekzemplon:

Se la registaro havis multon de tuko, la imposto de tuko ne plu estis kolektota; Tamen la imposto de krudmaterialo, nome, tolo, estis kolektota. Kaj la prezo de tolo plialtiĝis dekoble, el kio rezultis tio, ke la prezo de tuko plialtiĝos kvindekoble. li ankaŭ diris ke se la alilandaj varoj havis pli altan kvaliton, la registaro kolektu pli da dogano kio faru la prezon plialta; dum se la registaro volas instigi la eksportadon de siaj propraj varoj, malaltigu la prezon.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-22 22:57:08

Ĉapitro Unu:la Keynesa ekonomiko antaŭ dumil jaroj

La iniciatanto de la monopoligo de salo kaj fero"


Por realigi la kontrolon de la makroekonomio, Guan Zhong ankaŭ inventis la monopoligon de salo kaj fero. La Duko de Qi diskutis kun Guan Zhong multfoje, kaj li volis kolekti impostojn de populacio, konstruaĵoj, arboj, brutaro,ktp. Sed Guan Zhong neigis ĉiujn proponojn, ĉar li pensis ke impostoj estis tiuj, per kiuj la registaro rekte kolektas monon de popoloj, kio kaŭzis la malkontenton de popoloj. Li pensis ke la plej bona metodo estis kolekti monon de popoloj senforme, kaŝe kaj nesenteble; Li proponis ke aldonu impostojn en prezon de varoj, kio ne kaŭzos la psikologian reziston de popoloj.

La specifa kaj detala propono estas " monopoligi ĉiujn naturajn risurcojn. "

En la agrikultura civilizo, salo kaj fero estis la du kernaj industrioj, kiujn neniu povis forlasi en ĉiutaga vivo. Li ankaŭ kalkulis ke la registaro povus ricevi duoblon da mono tiom kiel la rekta imposto el individuoj. Krom tio, la registaro ankaŭ povas eksporti salon al aliaj feŭdalismaj landoj aŭ regnoj por profiti. Ĉar la regno Qi situis ĉe la maro, do la senlimaj maro kaj salo daŭros alporti monon al Qi.

Same pri la fero. Ĉiu familio de agrikulturo bezonis feron, ĉar iliaj instrumentoj de kultivado, aŭ la intrumentoj de la mastrino de tiu familio, ekzemple nadloj, estis feraj tiam. Do kvankam la registaro ne kolektis impostojn nominale, sed fakte ili kolektis pli el la popoloj.

Sed la monopoligo proponita de Guan Zhong, ne similas al tiu de la posteuloj en la ĉina historio, ke la registaro ankaŭ monopoligis produktadon kaj vendadon. En la propono de Guan Zhong, la produktado ankoraŭ estis en la manoj de popoloj. La registaro nur aĉetis la produktojn de popoloj en fiksa prezo, kaj eksportis al la aliaj landoj, kun la prezo kvardekobla tiom kiel la kosto, kio faris la regnon kaj la privatajn komercistojn profiti multe.

Pri la fero, Guan Zhong ordonis ke ĉiuj naturaj risurcoj devas esti posedataj de la regno; se la individuoj senpermesite fosis mineralojn, ili devis esti enprizonigotaj. Kaj la registaro ankaŭ aĉetis la ferajn produktojn en fiksa prezo. Tamen la produktado de la feraj produktoj en la popola socio, estis permesitaj. 30% de la profito akiris la registaro, dum 70% akiris la privataj komercistoj.

Post la reformo de Guan Zhong, la enspezo de la registaroj en la ĉina historio, enhavas du partojn, nome la impostojn kaj la profitojn de monopolo. En ĉi tia sistemo, la registaroj ankaŭ estas "entreprenoj" kiuj celas profiti, kaj la ideologio ke la lando devas posedi kaj kontroli la industriojn kaj la ŝtataj entreprenoj devas okupi la ĉefajn poziciojn en la ekonomio, estas enradikigitaj en la cerbo de ĉinoj.

Kaj la privataj entreprenoj, nur klopodas vivi sub la subpremo de la registaroj, ĝis nun, kaj ankoraŭ plu ĝis estonto.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-23 03:34:01

Ĉapitro Unu:la Keynesa ekonomiko antaŭ dumil jaroj

La ideo de instigo de konsumado


La plej stranga ideo en la ideologio de Guan Zhong, estis instigi konsumadon, el la perspektivo de la tiama socio. Li eĉ instigis troan konsumadon.

Sed dum la tuta ĉina historio, ŝparo estas virto komune akceptata de ĉiuj. Tamen laŭ Guan Zhong, se ĉiuj ne konsumas, la aktiveco de produktado ankaŭ malpliiĝas. Li diris ke se (la registaro) ne intence blokas la fonton de profito, la komercistoj aŭtomate kaj senĉese kreas profiton. Kaj se la riĉuloj konsumadas, la malriĉuloj povas havi laboron kaj enspezi monon por vivi. Li ankaŭ diris, en la jaroj kiam la rikolto ne bonas, la registaroj devus konstrui pli da konstruaĵoj por dungi malriĉulojn, speciale dungi tiujn bankrotulojn. La konstruaĵoj ne estas tiuj kiujn la riĉuloj ĝuas, sed tiuj kiuj povas solvi la problemon de sendungitoj.

Dum la longa historio de Ĉinio, nur tro malmultaj famuloj, ekzemple Fan Zhong-yan (989 p.K.~1052 p.K.) en la Song dinastio havis similan ideon. La ĉefa ideologio de Guan Zhong povas esti trovata en la verkaĵo "Guan-zi".

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-29 01:02:16

Ĉapitro Unu:la Keynesa ekonomiko antaŭ dumil jaroj

La ideoj "ĉesu militojn per komerco" kaj "estu superpotenco pace"


La plej kerna ideologio de Guan Zhong estis "ĉesu militojn per komerco". En la ĉina historio de filozofio, estas multaj ideoj por "ĉesi militojn", ekzemple, la taoistoj proponis ke ĉesu mlitojn per agrikulturo; la adeptoj de la leĝismo proponis "per militoj"; la Konfuceistoj proponis "per homaranismo"; la registaroj en la Ming kaj Qing dinastioj, "per fermi la pordegojn de Ĉinio, kaj ĉesu ĉiajn komunikojn kun alilandoj" ktp.

Laŭ Guan Zhong, la rezultato de "progresigu la komercan ekonomion kaj riĉigu la popolojn", estas ke la popoloj ne plu volas ribeli. Li ankaŭ ne konsentis ke oni regu la popolojn per brutalajn punojn, ĉar "punoj ne sufiĉas timigi la regatojn, dum mortigo ne sufiĉas obeigi la popolojn."

Guan Zhong ankaŭ proponis specifajn manierojn: "ni (la regantoj) feliĉigu, riĉigu, stabiligu la vivon de popoloj, kaj lasu ilin pace naski idojn. " Li pensis ke la regantoj konsideru la "donon" kiel "akiron", pro kio, la regado estos facila. Surbaze de tio, li diris tiun faman diron: "se la popoloj estos riĉaj, ili estos ĝentilaj kaj scipovos distingi honoron kaj hontecon." (ne ekzakta traduko)

En la tiama Ĉinio, la regno Qi estis la eksporta lando de salo, fero, kaj silko; la regiono de la libera komerco kun la plej malalta dogano; la plej stabila lando kie la produktado kaj la vendado de grenoj estis ankaŭ la plej stabila.

La tiama Qi estis la plej potenca lando, tamen ne invadis aliajn landojn; male, ĝi helpis la reĝojn de du landoj repreni la tronon kaj re-akiri stabilecon en la du landoj.

En la jaro 679 a.K., la regno Qi kiu ludis la rolon de la nuna Usono, organizis konferencon, en kiu ili interkonsentis kaj decidis la proporciojn de la doganoj. La sekvantan jaron, la regno Qi denove organizis konferencon por unuigi la mezur-unuojn por konstrui vojojn inter landoj, por faciligi la internacian komercon.

La regno Qi ankaŭ estis lerta je malfortigi aliajn landojn per komercaj militoj:

La regno Qi havis najbaron, la regno Lu, kies popoloj estis lertaj je produkti unu specon de altnivela silka produkto. Guan Zhong petis ke la reĝo de Qi (la menciita Duko Huan de Qi) vestu sin per la silka produkto. Kaj la ekzemplo de la reĝo allogis pli da riĉuloj sekvi kaj imiti. La prezo de la silka produkto draste plialtiĝis. Sed Guan Zhong ordonis ke malpermesu la produktadon de tiu silko en Qi, sed nur importu el la regno Lu. Pro la senĉesa altiĝo de la prezo de la silko, la popoloj de Lu ĉiuj eniris la produktadon de la silko, pro kio, la agrikultura produktado estis interrompita. Post unu jaro, la prezo de grenoj en Lu plialtiĝis; kaj Guan Zhong abrupte ordonis ke ĉesu importi la silkon el Lu; La ekonomio de Lu kolapsis, kaj multaj popoloj de Lu kiuj bankrotis eniris en la teritorion de Qi; Guan Zhong ricevis ilin kaj ordonis ke ili kultivu tiujn ankoraŭ ne posedatajn terojn en Qi, kio plu progresigis la agrikulturan produktadon de Qi. La regno Lu estis en ekonomia krizo dum longatempo, kaj ne plu povis esti la rivalo de Qi.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-30 04:51:01

Ĉapitro Unu:la Keynesa ekonomiko antaŭ dumil jaroj

La antikva ĉina Keynesa


En la ĉina historio, estas tre malofte ke komercisto estis ĉefminstro. Nur Guan Zhong antaŭ la centriĝa ĉinio; Ahema, Zhenhai kaj Sango en la dinastio Yuan (la mongola dinastio); Song Ziwen kaj Kong Xianxi en la respublika ĉinio antaŭ 1949.

Guan Zhong vivis ĝis la aĝo de 80. Estas miraklo ke ĉinio havis tian ekonomikiston antaŭ Kristo. En lia ideologio tri ĉefaj heredaĵoj estas :

1.unuafoje establis la sisteman ekonomion en regno, per prezoj, fisko, kaj impostoj kune.

2.ke la lando intervenu la ekonomion, estas vaste akceptata eĉ nun, kaj oni ne povas vidi la plifortigon de la interveno de la registaro en la aktuala ĉinio.

3.la ekonomio de Qi montris kia la ĉina merkata ekonomio aspektas.

Sed kial ne tiom intelektuloj atentis la ideologion de Guan Zhong? Du kialoj:
1.la ideologio de Guan Zhong nur daŭris dum unu generacio, kaj bankrotis baldaŭ.
Ĉar en tia epoko, la milita aneksado estis pli profita por reĝoj kaj regantoj. Nur du jarojn post la forpaso de Guan Zhong, la puĉo okazis en la imperia kortego de Qi. Kaj la paco konservata de Qi inter landoj, estis anstataŭigitaj de militoj inter landoj. Ili ne plu respektis la interkonsentojn organizitaj de Qi. Kaj la perfortaj militoj estis la ununura temo en tiu epoko.

2.la ideologio de Guan Zhong tute ne konformas kun tiu de la konfuceismo. Laŭ konfuceistoj, komercistoj estis malhonorindaj. Ili pensis ke 1.gravigu la agrikulturon anstataŭ la komercon, 2.malaltigu la impostojn, 3.estu morala kaj memdisciplina, estas la tri plej gravaj ĉefpunktoj. Sed ĉi tiuj tri tute ne povas esti trovataj en la ideologio de Guan Zhong.

Do Guan Zhong estis reformisto murdita de ideologio kaj politika ĝusteco dum la ĉina historio.

StefKo (Montri la profilon) 2022-oktobro-30 14:49:23

du jarojn post la forpaso de Guan Zhong, la puĉo okazis
Ĉu ne: duan jaron... la puĉo okazisen dua jaro ... la puĉo okazis?

Certe ne temas pri: post du jaroj...?

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-novembro-01 10:37:27

Laux mi estas korekte.

PAG (193-2) diras:
li alvenis tri tagojn antaux la edzigxo

Sxi mortis tri tagojn post sia malsanigxo

StefKo (Montri la profilon) 2022-novembro-01 19:01:33

Altebrilas:Laux mi estas korekte.

PAG (193-2) diras:
li alvenis tri tagojn antaux la edzigxo

Sxi mortis tri tagojn post sia malsanigxo
Mi konsideris du situaciojn. En la dua mi skribis:
Certe ne temas pri: post du jaroj...?
tio signifis ke en tiu ĉi kazo mi konsentas kun 呼格吉勒图! En mia unua lego la frazon "Nur du jarojn post la forpaso de Guan Zhong, la puĉo okazis en la imperia kortego de Qi", mi mise komprenis ke la puĉo okazis en la dua jaro post la forpaso de Guan Zhong.

Dankon pro la rimarko, Altebrilas!

Dankon al 呼格吉勒图 pro liaj tekstoj pri ĉina malnova historio en bela Esperanto!

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-novembro-02 01:25:19

Altebrilas:Laux mi estas korekte.

PAG (193-2) diras:
li alvenis tri tagojn antaux la edzigxo

Sxi mortis tri tagojn post sia malsanigxo
Dankon por via klarigo, amiko !
Jes, la N-finaĵo ankaŭ povas esprimi mezuron.

Reen al la supro