Al la enhavo

La alia flanko de la ĉina historio: frenezuloj regis la landon, popoloj vivis en katastrofoj.

de 呼格吉勒图, 2022-septembro-21

Mesaĝoj: 111

Lingvo: Esperanto

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-06 07:42:37

(38)
Xiao Bao-juan, malsaĝa kaj kruela


La lasta imperiestro de Qi (479-502),Xiao Bao-juan ankaŭ surtroniĝis je la aĝo de 16. Antaŭe,lia patro Xiao Luan lanĉis militan puĉon kaj iĝis la imperiestro. Ĝuste pro ke li surtroniĝis per malnormala metodo, li tre timis la oldan imperiestron kaj liajn idojn. Do li sekrete mortigis ilin. Lia filo Xiao Bao-juan ankaŭ lernis de sia patro, kaj iĝis la kruela imperiestro.

Post la morto de Xiao Luan, la ĉerko estis metata en la halo de la palaco. La nova imperiestro Xiao Bao-juan tre malŝatis tion, kaj volis enterigi sian patron baldaŭ. Sed laŭ la tiama kutimo, la ĉerko devis halti dum kelkaj monatoj antaŭ enteriĝo. Unu ministro argumentis pri tio kun Xiao Bao-juan, kiu fine konsentis ke la ĉerko haltu dum unu monato, antaŭ enteriĝo.

En la funebro, Xiao Bao-juan kiel la filo de la olda imperiestro, laŭ la kutimo devintus plori brue; sed li tute ne volis plori, eĉ ne volis ŝajnigi plori. Li ankaŭ ridis pri unu ministro, kiu aperigis sian kalvan kapon dum mizera ploro.

Li ne ŝatis resti en la palaco, kaj ofte vizitis ekstere. Sed li ne permesis ke popoloj rigardu lin, kiam li kaj liaj gardistoj preterpasis. Do li ordonis ke ĉiuj domoj kiuj estis sur la vojo de lia vojaĝo, devis esti vakuigitaj. Se iuj, kiuj ne eliris el la domo kaj kaŝis sin nevidate de la imperiestro, estis kaptitaj antaŭ la imperiestro, ili estis mortigotaj. La imperiestro vojaĝis po 20 fojojn monate, kaj ne havis fiksitan tempopunkton en ĉiu vojaĝo. Li eĉ eliris el la palaco meznokte, kaj popoloj kiuj loĝis sur la vojo, haste fuĝis kaj kaŝis sin kvazaŭ la malamikoj invadis.

Iufoje, li vojaĝis al unu urbo, kie unu ino estis naskonta, kaj ne povis fuĝi kaj kaŝi sin. La imperiestro ordonis malfermi la abdomenon de la ino, por rigardi ĉu la bebo estis knabo aŭ knabino. Alifoje, kiam li vojaĝis al unu templo, kie maljuna monaĥo ne povis movi pro severa malsano, la imperiestro ordonis pafi lin per sagoj, sendante lin al la budho.

Ununokton, okazis fajrego en la palaco, sed la imperiestro ankoraŭ ne finis sian vojaĝon. Do la servistinoj kaj eŭnukoj ne kuraĝis eskapi el la palaco, dum la popoloj ekster la palaco ankaŭ ne kuraĝis eniri por estingi la fajron, sen la permeso de la imperiestro. Post kiam li fine revenis al la palaco, "kadavroj interkovris unu sur la alia, kaj miloj da ĉambroj detruiĝis. "

Li ordonis kovri la plankon per oro. Kaj la imposto de la popoloj estis tre peza, multaj popoloj ne povis vivi plu pro la peza ekspluatado.

Unu ministro persvadis la imperiestron: "mi sonĝis vian patron. Lia animo diris al mi ke vi faris tro, do li estis malfeliĉa." Aŭdinte la persvadon, la imperiestro indignis kaj eltiris glavon serĉi la animon de sia patro tien kaj reen en la palaco. Kompreneble li ne trovis, do li ordonis fari homoformon el pajloj laŭ la figuro de sia patro, kaj li persone senkapigis la kapon de la pajlo-homo publike.

Dum li faris troe, la armeo de malamika regno jam alproksimiĝis al la ĉefurbo. La generaloj proponis ke Xiao Bao-juan disdonu monon al la soldatoj, por altigi la moralon de la armeo. Sed li indignis "kial mi elspezas monon? ĉu malamikoj venos mortigi nur min?" Post la falo de la ĉefurbo, unu eŭnuko kaj alia oficiro mortigis lin, dum li estis ebria en la palaco. Tiujare li estis 19 jaraĝa.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-06 10:01:23

(39)
la lando fondita de frenezulo


La norda Qi (550~577) ankaŭ havis kruelan imperiestron. En 550, Gao Yang, kiu estis la juna frato de Gao Cheng en la orenta Wei menciita antaŭe, perforte trudis la imperiestron transdoni la tronon al si. Kaj li surtroniĝis, ŝanĝis la nomon de la regno al "Qi", nomita ankaŭ de posteuloj "la norda Qi" por distingi ĝin el la suda Qi (479~502) .

Gao Yang, estkiel la unua imperiestro de norda Qi, ne similas al aliaj fondintoj de dinastioj, kiuj estis laboremaj kaj toleremaj. Kontraste, li estis fama pro lia brutaleco. Li amis unu konkubinon kiu estis prostituitino antaŭe, dum li ankaŭ dormis kun la fratino de la konkubino. Unutagon, li iris seksumi kun la fratino. Antaŭ dormo, Gao Yang drinkis ĝoje alkoholaĵon. La fratino petis ke Gao Yang donu postenon en la registaro al sia patro. Aŭdinte la peton, Gao Yang indignis kaj ordonis ke gardistoj pendigu kaj segu ŝin. Post kelkaj tagoj, li rememoris ke la konkubino absolute dormis kun aliaj viroj, kiam li estis prostitutino, do li ordonis senkapigi ŝin, kaj kunportis ŝian kapon iri ĉeesti bankedon. Dum gastoj drinkis ĝoje, li eltiris la kapon kaj ĵetis sur la tablon, kio timigis gastojn. Gao Yang ankaŭ ordonis disigi la kadavron de la konkubino, kaj fari unu muzikinstrumenton per la ostoj de kruroj. Li ludis la instrumenton kaj suspiris ke "mi ne plu havos belulinon tiom bela kiel ŝi."

La patrino de Gao Yang aŭdis pri tio, pensante ke la imperiestro kondutis maldece. Ŝi skoldis lin, kio indignigis lin multe. Li minacis ke li nepre edzinigos sian patrinon al estro de nomada minoritato.

Iufoje, li vizitis sian bopatrinon, kaj pafis sagon en ŝian vizaĝon, kriante "kiu vi pensas ke vi estas? Eĉ mia patrino timas min!". Poste li vipis ŝin centfoje.

Li metis grandan poton, longan segilon, penetrilon ktp, en la halo de la palaco, kaj mortigis iun per si mem, aŭ bolis aŭ muelis, kiam li estis ebria. La ĉefministro ordonis ke alportu ĉiujn enprizonigitajn en la palacon, por ke la imperiestro ĝuu. Sed la enprizonigitoj ne sufiĉis, do Gao Yang postulis ankaŭ ĉiujn suspektantojn. Se la suspektanoj ne mortis pro la ebrieco de la imperiestro dum tri monatoj, ili estis liberigotaj.

Unu altnivela ministro forpasis, Gao Yang vizitis kaj kondolencis en la domo de la ministro. Li demandis al la edzino de la ministro, " ĉu al vi mankas via edzo?" "Jes, forte." "Kial vi ne iras kun li?" dirinte, li svingis glavon al la edzino, kaj ĵetis ŝian kapon ekster la muron.

La maljuna ĉefministro ofte admonis Gao Yang, kaj kompreneble la imperiestro ne estis ĝoja: "La ĉefministro ofte trudis min psikologie." Aŭdinte tion, la ĉefministro timegis kaj volis rezigni la postenon per la preteksto ke li estis malsana. Gao Yang vokis lin en la palacaon, kaj diris "mi aŭdis ke vi volis rezigni pro malsano. Lasu min kuraci vin per la akupunkturo. ". Li pikis la ĉefministron per akra tranĉilo, kaj ordonis ke la gardistoj fortranĉu la piedojn de la ĉefministro. La sekvantan tagon, Gao ordonis senkapigi la ĉefministron, lia edzinon kaj liajn filojn.

Ĝuste pro ke la trono estis deprenita el la familio Yuan de la orienta Wei, Gao strebis neniigi la tutan familion Yuan. Li strebis trovi ĉiujn familianojn de Yuan, kaj sume mortigis 721 personojn. La kadavroj estis enĵetitaj en la riveron ekster la ĉefurbo, kaj estis manĝataj de fiŝoj en la rivero, kio kondukis al tio ke la loĝantoj de la ĉefurbo, ne kuraĝis manĝi fiŝon kaptitan el la rivero.

La regno de Gao Yang ankaŭ havis la plej malhoman punon. Kiam la oficistoj pridemandis la suspektantojn, ili ordonis ke la suspektantoj staru sur varmega fero per la nudaj piedoj. Ili ankaŭ metis la brakojn de la suspektantoj en fajro, kaj la suspektantoj ne povis elteni tion, agnoskis ĉion kion ili ne vere faris.

Gao Yang havis du junajn fratojn kiuj ofte admonis lin, kaj estis enprizonigitaj pro la admono. Unutagon, Gao Yang vizitis la fratojn en prizono. Li laŭte kantis antaŭ la fratoj, kaj ordonis ke ili kantu kun li. Dum la kantado, li abrupte prenis lancon kaj forte penetris en la feran kaĝon la du fratojn, kiuj klopodis eviti la lancon en la eta spaco. Nelonge, sango fluis ĉie. Li ankaŭ brulis la feran kaĝon kun la du fratoj, ĝis kiam la kadavroj karboniĝis. Poste, li donis la edzinojn de la fratoj, al liaj lakeoj.

Gao Yang ankaŭ interesiĝis pri incesto. Sed li mem ne povis fini ĝui ĉiujn. Do li disdonis siajn inajn familianojn al la adeptoj, kaj superrigardis ĉu ili vere estis plurfoje seksperfortitaj. Iufoje, li vidis la edzinon de unu princo tre belan, do li volis okupi ŝin, kiu rifuzis kaj pro tio estis penetrata de li. Alifoje, li volis okupi sian junan fratinon, kiu jam estis la edzino de Yuan'ang. Li vokis Yuan'ang en la palacon, ordonis lin kuŝi sur la abdomeno. Li pafis centojn da sagoj al Yuan'ang. Post nelonge, la sango fluis kaj malsekigis la plankon.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-06 12:00:45

(40)
En la ĉina historio, estis pli ol kvin cent imperiestroj. Bonaj okupis 10 procento, dum malbonaj okupis pli ol kvinono. Post kiam ni esploris la malbonajn imperiestrojn, ni povas trovi sekvantajn komunajn trajtojn:

a. ili aperis en la epokoj kiam ĉinio ne unuiĝis. Nome, en la tiama ĉinio, estis pluraj regnoj samtempe. Ili militis reciproke, kaj ĉiuj, inkluzive de la imperiestroj, ne havis sekurecon, kio kaŭzis psikologian problemon al ili.

b.ili surtroniĝis kiam juna.

c. ili ŝatis seksumadon, alkoholaĵon, kaj mortigon.

d. ili estis lerta je iu areo, ekskluzive de administri regnon.

e. la senlima potenco faris ilin malhomaj.

f. ili ne akceptis admonon kaj kritikon.

Fakte, la supraj trajtoj estis tiuj kiujn preskaŭ ĉiuj personoj posedas iomgrade. Sed la bonaj imperiestroj, povis aŭ sukcesis kontroli sin. Tamen la memkontrolo estis kontraŭ la naturo de homoj, tial malbonaj imperiestroj estis pli ol la bonaj. Nur la reformo de politika sistemo povas solvi la problemon komplete.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-07 00:43:18

StefKo:呼格吉勒图, via Esperanto estas tre bona, sed tiu ĉi frazo ne plaĉas al mi:
(...) erigis la kadavrojn en pecojn, kaj eligis la okulojn enmetotajn en abelon, kaj manĝotajn poste.
erigis la kadavrojn en pecojn - tio estas pleonasma. Kial ne pecigis, aŭ dispecigis, aŭ distranĉis en pecojn?

Kio signifas: eligis la okulojn enmetotajn en abelon?
Dankon por via propono. Mi elpensu pli taŭgan kaj klaran esprimmanieron.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-07 08:39:53

Ĉapitro 5
(41)

Eŭnukoj en la ĉina historio


Eŭnukoj estis unu de la plej gravaj politikaj sistemoj en la antikva ĉinio, dum tri mil jaroj ekde la 12a jarcento antaŭ Kristo, ĝis la fino de Qing dinastio (1644~1912) kaj la respublikiĝo de la moderna ĉinio.

En la antikva ĉinio, estis premiso akceptitaj de ĉiuj ĉinoj, ke "ĉiuj landoj kaj ĉiuj popoloj sub la ĉielo estis la privataj posedaĵoj de la imperiestro." Do la imperiestroj "kompreneble" posedis milojn da virinoj en sia palaco laŭ sia plaĉo. Sed kvankam la imperiestroj amis seksumadon, ili estis homo kies peniso ne estis la "eterne moviĝanta maŝino" kontraŭ la unua leĝo de termodinamiko. Do plejparto de tiuj virinoj kiuj estis "enprizonigitaj kiel sklavinoj" (ili havis luksan materian vivon, sed ili ne havis personan liberecon), ne ofte renkontis la imperiestron dum sia vivo. Do kiel preventi tion ke ili sekrete adultis kun aliaj viroj ?

La imperiestroj jam elpensis la metodon kiel menciite ke enprizonigu ilin en la luksa palaco, sed la servistoj kiuj faris diversajn ĉiutagajn laborojn en la palaco, ne eblas esti ĉiuj inoj. Do la "saĝaj" imperiestroj inventis unu malhoman sistemon: dungi eŭnukojn. Estis du ĉefaj fontoj de eŭnukoj, a. perforte kaj b. per mono kaj luksa materia vivo en la palaco. Laŭ la leĝoj en dinastioj, la palaco nur akceptis eŭnukojn adoleskantajn. Do la gepatroj kiuj estis tre malriĉaj, tre ĝojis ke iliaj filoj estis sendataj en la palacon.

Unu de la lastaj eŭnukoj en la komenco de la 20a jarcento, Sun Yao-ting, rememoris sian personan sperton pri tio ke li esits kastrita de sia patro kiam li estis infano:

"Mi kuŝis sur mia dorso horizonte sur unu granda ligna stabulo. Sub mia pugo, estis dika tavolo de pulvoro de plantoj post brulitaj. Mia patro ploris kaj diris al mi "mi pardonpetas al vi, mia filo. Mi devas ligi vin sur la tabulo antaŭ ol mi fari tion." Mi respondis "paĉjo, mi povas elteni la doloron." Mia patro ligis min. Mia korpo tremegis pro timo. Mia ŝvito jam malsekigis mian ĉemizon. Dirante al mi "bona filo, kriu laŭte se vi volas!", mia patro tranĉis dufoje tre rapide meze de miaj du kruroj. Doloro kvazaŭ oni penetris mian koron, aperis, kaj baldaŭ aperis malhelo en miaj okuloj, kaj mi perdis mian konscion.

Poste mia patrino diris al mi ke mi havis febron senkonscie dum tri tagoj. Mia patro enmetis unu tubon de ansera plumo, en mian uretron tuj post la tranĉo, por eviti tion, ke la uretro estis blokota. Mi ankaŭ rememoris ke mia patro ĉiutage ŝanĝis por mi medikamentojn, kiuj fakte nur estis miksaĵo de blanka vakso, planta oleo ktp. Kaj ĉiufoje la ŝanĝo de la tielnomataj medikamentoj, doloris min severe.

Mi kuŝis sur la lito horizonte dum tri monatoj. Mi tute ne kuraĝis movi min, ĉar eĉ la iomete da movo, doloris min multe. "

La sperto de Sun Yao-ting estis malofta, ĉar la tranĉo estis ĝenerale farita de profesiaj metiistoj en la palaco. Alia eŭnuko diris:

"La metiisto ordonis ke la kastrota manĝu nenion, kaj eligu ĉion per pisi kaj feki. La veterana metiisto per akra tranĉilo, tranĉis supren ekde sub la testiksako, kaj la tuta peniso, testikoj kaj testiksako falis. La tuta tranĉita aĵo estis metota en pulvoro de kontraŭkorodo. Ĉar post la morto de la nova eŭnuko post jaroj, la tuta aĵo estis metota en ĉerko kune kun lia korpo.

Post la tranĉo, la kastrito jam perdis la konscion pro dolorego. La metiisto lavis la vundon per alkoholo, kaj brulis vundon per gladilo. Kaj laste, enmetis bastoneton kun pulvoro de medikamento, en la uretron.

Kelkajn tagojn post la tranĉo, la kastrito ne rajtis manĝi. Post kvin kaj ses tagoj, la metiisto eltiris la bastoneton el la uretro. Se urino eliris, la operacio sukcesis. Se ne, la kastrito mortos baldaŭ kun doloro, pro la bloko de uretro, aŭ inflamo interna."

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-09 13:36:54

(42)
En la ĉina historio, estas tri epokoj malhelaj kiam eŭnukoj regis la regnojn.

La unua epoko estis en la fino de orienta Han, dum la imperiestro de Huan(146~168). Tiam la ĉefgeneralo Liang Ji estis la de fakto reganto de la regno, la imperiestro de Huan estis malkontenta pri tio, sed li ne havis povon kontraŭbatali la ĉefgeneralon. Do li utiligis siajn fidelajn servistojn, la eŭnukojn, kaj elpensis intrigon kun ili forigi la ĉefgeneralon. Post kiam la intrigo sukcesis, la imperiestro de Huan nomumis la dektri eŭnukojn kiel ministrojn, kio estis la unua fojo ke eŭnukoj havis tiom altan statuson. Kaj la parencoj kaj adeptoj de tiuj eŭnukoj ankaŭ estis suprengradigitaj en postenoj de la lokaj registaroj. Ili koruptis kaj akiris multon da mono sur la postenoj.

La imperiestro tute ne riproĉis la korupton kaj malbonkonduton de la eŭnukoj. li tre fidis ilin, kio rezultis el tio, ke li estis samseksemulo. Pro la indulgo de la imperiestro, la eŭnukoj kiuj malŝatis la intelektulojn kiuj malrespektis ilin antaŭe, faris trifojajn terurajn politikajn persekutojn. La unua okazis en la jaro 166, la eŭnukoj kalumniis kaj kaptis 300 intelektulojn tutlande; La dua okazis en la jaro 169, la eŭnukoj false akuzis ke la intelektuloj faris partion ribeleman, kaj mortigis kelkajn centojn da personoj. La tria okazis en la jaro 172, ili kaptis pli ol mil personoj.

La epoko de la eŭnuko finiĝis en la jaro 189, kiam la eŭnukoj trompis la tiaman ĉefgeneralon He Jin kaj vokis lin eniri la palacon, kaj mortigis lin. La adeptoj de He Jin enatakis en la palacon, kaj mortigis komplete la eŭnukojn, ĉu ili estis kulpaj aŭ ne. Terure, iuj loĝantoj en la ĉefurbo, kiuj ne havis barbon, ankaŭ estis konsiderataj kiel eŭnukoj kaj mortigitaj.

La dua epoko kiam la eŭnukoj regis estis en la mezo kaj la fino de la Tang dinastio (Tang: 618~907). Post la ribelo de du militestroj dum 755~763, la imperiestroj en Tang timis ke la militestroj ribelis denove, do ili utiligis eŭnukojn kiel kontrolistojn en armeoj, por ke ili superrigardu la generalojn, komandantojn kaj militestrojn. Nur unu sekreta letero, sendita de la eŭnukoj, kiuj esits forte fiditaj de la imperiestroj, povis lasi la kapon de militestro fali sur grundon. Ekzemple, la elstaraj generaloj Gao Xian-zhi, kaj lia vic-generalo, Feng Chang-qing, estis kalumniitaj, ke ili planis ribeli, do ili estis ekzekutitaj. Sed fakte, ili nur ne kontentigis la kontrolistojn, kiuj ĉantaĝis ilin. Alia grava generalo Gu Huai-en, kiu kontribuis al la regno multe, ankaŭ estis kalumniitaj pri ribelo. Li timegis kaj bone sciis kio okazos post la kalumnio. Do li ne havis elekton sed vere ribelis poste.

La eŭnukoj kiuj kontrolis la armeojn, ofte deprenis la atingon el la generaloj post la venko, dum ofte kulpigis la generalojn pri la malvenko. Do kiel menciite, la eŭnukaj kontrolistoj ne helpis la imperiestrojn preventi ribelon, sed fakte male, ili estis la instigo kiu provokis ribelon de la lojalaj generaloj.

La ministroj en la imperia kortego, ankaŭ ofte avertis al la imperiestroj, ke eŭnukoj ofte ĉantaĝis la generalojn, kion tamen la imperiestroj tute ne kredis. Ĉar ili memkonfide pensis ke eŭnukoj nur estis servistoj kaj "iloj" kiuj ne kuraĝis fari tiel. Sed memkonfido ne alportis bonrezulton: unu de la imperiestro de Tang, estis mortigita de unu de liaj plej fiditaj eŭnukoj.

Poste, la potenco de eŭnukoj plialtiĝis. Unu imperiestro estis tute subpremita de eŭnukoj, kaj ne povis fari reformon. Aldone, du eŭnukoj kaptis la imperiestron, per la preteksto ke la imperiestro mortigis servistinon pro ebrio, kaj nomumis lian filon la nova imperiestro. La kaptita imperiestro, estis enŝlosita en unu korto kaj ne povis kontakti kun la ekstera mondo. En vintro, li eĉ ne povis akiri vestaĵojn.

En la jaro 903, la generalo Zhu Wen komandis armeon en la ĉefurbon, kaj faris genocidon al la eŭnukoj. Kaj tiuj, senditaj al alilokoj kiel kontrolistoj, ankaŭ estis mortigitaj. Post kvar jaroj, la Tang dinastio disfalis.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-09 23:01:41

(43)
La tria epoko kiam la eŭnukoj regis estis en Ming dinastio (1368~1644). Nur la unua imperiestro de Ming, ne fidis eŭnukojn. Sed ekde la dua, eŭnukoj komencis iom post iom akiri la fidon de la imperiestroj.

La imperiestro de Ying, kiu forte fidis eŭnukojn, poste alfrontis malbonan aferon. Kiam li surtroniĝis, li nur estis naŭ jaraĝa, kaj la eŭnuko Wang Zhen estis la fakta reganto. Li konvinkis la junan imperiestron, puni la ministrojn severe, por ke ili timu kaj absolute obeu la ordonon de la imperiestro. Kaj multaj ministroj estis enprizonigitaj.

Unu ministro persvadis ke la imperiestro regu la regnon per si mem, pro ke li jam atingis la laŭleĝan aĝon. Sed la eŭnuko Wang Zhen ordonis ke enprizonigu la ministron, mortigu lin kaj disigu la kadavron. Tiam la mongolio invadis la Ming dinastion, kaj Wang Zhen forte proponis ke la imperiestro komandu la armeojn per si mem. La imperiestro akceptis la proponon, sed li ne estis profesiulo en milito, kaj sen sufiĉa preparo komandis la armeon al la landlimo. Post la malvenko, li decidis ke la trupoj retroiru. Sed la trupoj de mongolio venis. Unu generalo proponis ke la armeo eniru kastelon kaj defendu. Sed Wang Zhen ne permesis, ĉar li ankoraŭ ne finis rabi monon survoje. Tamen la mongola armeo ne atendis ĝis kiam li finis rabi. Ili ĉirkaŭis la armeon de Ming, kaj kaptis la imperiestron. Wang Zhen, kiu laŭplaĉe mortigis plurajn ministrojn antaŭe, nun estis marteligita sur la kapon de indigna oficiro.

La kaptita imperiestro estis sendita al pekino post kelkaj jaroj. Li lanĉis puĉon kaj sukcesis esti imperiestro de Ming denove. Sed li ankoraŭ rememoris Wang Zhen, kaj gvidis la ceremonion de tio, konsoli la animon de Wang Zhen, kaj ordonis ke konstruu templon por rememori lin.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-13 23:19:34

(44)

La ĉefeŭnuko de la Wu imperiestro de Ming dinastio estis Liu Jin. Li estis sama kiel Wang Zhen, kiu protektis la imperiestron ekde kiam la imperiestro estis infano antaŭ surtroniĝo. Malsame kiel Wang Zhen, Liu Jin havis grupon kiu konsistis el pluraj eŭnukoj. Ili ne volis regi kaj administri la regnon komence. Ili nur enkondukis multajn interesajn amuzaĵojn por la imperiestro, kiu pli fidis kaj ŝatis Liu Jin kaj sian grupon. Du ministroj ne estis kontentaj, kaj admonis la junan imperiestron ke "estu diligenta, ĉesu amuzaĵojn, kaj mortigu la eŭnukojn, kiuj misgvidis vian majeston!" La eŭnukoj estis timaj, kaj petis ke ne mortigu ilin; Ili volis iri Nankingo (la alia ĉefurbo en sudĉinio, krom Pekino) por gardi la tombon de la unua imperiestro de Ming dinastio.

Sed la ministroj insistis ke mortigu la eŭnukojn, kiuj ne havis elekton sed petis la imperiestron. La imperiestro estis adoleskanto, kiu posedis fortan ribeleman pensmanieron. Do la sekvantan tagon, kiam ministroj pensis ke eŭnukoj estis senkapigotaj, la dekreto venis ke eksigu la du ministrojn kiuj admonis.

Kiam Liu Jin raportis ion al la imperiestro, li ĉiam elektis la tempopunkton kiam la imperiestro ludis tre ĝoje. Tiam la imperiestro estis interrompita en la ludo, kaj iĝis malpacienca, dirante al Liu Jin, "vi pritraktu laŭ via volo, ne interrompu mian ludon." Do Liu Jin, iĝis la fakta reganto de la regno, kaj posedis la plej fortan povon. Li forigis tiujn kiuj kontraŭstaris ilian grupon, aŭ eble kontraŭstaros ilin estonte, en la nomo de la imperiestro. Li ankaŭ ordonis ke ministroj genuu sub la suno, ekde mateno ĝis vesperiĝo. Kelkaj maljunaj ministroj mortis pro varmo kaj soifo. Kaj pluraj ministroj estis enprizonigitaj dum vespero.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-15 00:27:45

(45)
La pinto de eŭnukoj

Wei Zhong-xian, la pinto de eŭnukoj en la ĉina historio, estas ankaŭ la lasta eŭnuko kiu posedis la plej grandan povon super la tuta regno.

Li estis en Ming dinastio menciita, kaj ofte batalis kaj rabis surstrate kiam li estis juna. Sed li ne estis lerta je batalo, do ofte vunditaj. Li volis esti persono kiu superis super aliaj homoj. Do li elektis ekstreman manieron, kiun li pensis ke estas la plej kurta vojo, kastri sin mem.

Laŭ la historio de Ming, Li kaj la vartistino de la imperiestro, faris paron (la paro ne nur estas sekspartnero, sed ankaŭ politika alianco en la palaco. Kaj kastritaj eŭnukoj ofte faris parojn kun servistinoj en la palaco, por kontentigi tiujn servistinojn je la sekspostulo ; la eŭnukoj mem ankaŭ havis seksdeziron, kvankam ili jam ne havis la "aparaton" por plenumi rekte, sed per aliaj nerektaj metodoj por kontentigi sin. ) Wei Zhong-xian kaj la vartistino estis fidataj forte de la imperiestro, kiu estis sama kiel tiu imperiestro menciita, ke li ankaŭ ŝatis alian aferon anstataŭ administri la regnon. Li ŝatis esti ĉarpentisto. Kaj same kiel la menciita, kiam Wei Zhong-xian raportis ion al li dum lia lignolaboro, li iĝis senpacienca, kaj diris ke Wei decidu laŭplaĉe. Pro tio, Wei iĝis la fakta reganto de la regno.

Wei havis sian grupon, en kiu ne nur estis eŭnukoj, sed ankaŭ aliaj ministroj, kaj diversaj oportunistoj, kiuj havis siajn proprajn celojn. En la grupo, eĉ estis la ministroj de milito, de ceremonio kaj moro, de kontrolo de principo, de personaro, ktp. Ĉi tiuj ne-eŭnukoj, obeis Wei, kaj ludis kernan rolon en la grupo.

La alia partio, la Dong-lin, konsistanta el aliaj intelektuloj, estis la plej forta rivalo de la grupo de Wei. Wei forigis la lertan generalon, sekve de kio, ili forigis preskaŭ la tutan partion Dong-lin, kaj enprizonigis preskaŭ ĉiujn kernajn membrojn. Sub la torturo, multaj membroj mortis en la prizono. Ekzemple, kiam la kadavro de unu membro estis portita eksteren, la kadavro estis severe vundita; en orelo estis unu longa nadlo, kiu penetris tra la cerbo. Estis peza sako plena je koto kaj tero, sur la brusto, por mortigi lin. La gardistoj en la prizono ne permesis ke la familianoj prenu la kadavron, ĝis kiam la larvoj rampis en la kadavro.

La regado per terurigo, de Wei, jam disvastiĝis en la tuta regno. Popoloj ankaŭ estis sub la severa superrigardo de Wei. Multaj estis senkapigitaj aŭ senhaŭtigitaj. Popoloj tute ne kuraĝis paroli publike.

Krom la sanga subpremo, Wei ankaŭ ŝatis esti laŭdata kiel "grandulo", same kiel ĉiuj diktatoroj en la homa historio. La ĉefestro de Zhe-jiang provinco, konstruis por Wei templon, kiu en la ĉina historio estis konstruita por memori tiujn verajn grandulojn, ekzemple, Konfuceo. Kaj multaj intelektuloj laŭdis Wei, eĉ asertis ke Wei estis la nuna ekvivalento de Konfuceo, kiu estis la plej supera sankta persono por la ĉinaj antikvaj intelektuloj. Ironie, Wei eĉ ne scipovis legi, li nur sciis kelkajn ĉinkarakterojn, inkluzive de tiuj en sia nomo.

La tuta regno jam freneziĝis. Unu intelektulo ne genuis, post eniri la templon de Wei, kaj estis mortigata pro tio. Multaj ministroj, princoj ankaŭ laŭdis la grandulon Wei, senhonte. Kaj ĉiuj vokis Wei "la naŭmil jaraĝulo" (ĉar en la ĉina historio, "dekmil jaraĝulo" estis unu de la noblaj titoloj de la imperiestroj, do "naŭmil jaraĝulo" kiu iom sub la imperiestro, montris ke Wei jam estis nominale la dua plej supera persono krom la imperiestro, sed fakte la plej povohava persono, ĉar la imperiestro ne volis administri la regnon. )

Laŭ la historiistoj, la plej terura afero, estas ne nur la terura regado de Wei, sed ankaŭ la kadukiĝo kaj senhonteco de intelektuloj tiam. Sed samtempe eŭropo jam komencis la renesancon.

La absoluta monarkio, estis la unua instigo de la malnormala fenomeno. Speciale, dum la regado de malsaĝa imperiestro, la eŭnukoj ofte akiris la faktan povon super la regno. Ni ne povas facile decidi, kiu estis pli bona, ĉu lasi eŭnukojn regi la landon, ĉu lasi infanon posedi la nuklean butonon. La freneza fenomeno plurfoje aperis en la ĉina historio. Se tio aperis unufoje, tio estas komedio; se dufoje, tragedio; se trifoje, la tuta lando devas respondeci pri tio.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-21 03:14:51

La historio de ekonomia reformo en Ĉinio

verkita de Wu Xiaobo, unu fama ĉina aŭtoro en ekonomio kaj ekonomiko.

Komenco: ĉu Ĉinio progresos aŭ kolapsos ?

Ĉiam estas disputo pri la ĉina ekonomio, sed ne pli disputebla kaj ekstrema ol nun.
Laŭ la libro "Megachange: The World in 2050", Ĉinio superos Usonon kaj estos la unua potenca ekonomia ento tutmonde ekde 2030, kaj la suma kvanto de ekonomio okupos 20% tutmondo. Surbaze de tio, Lawrence Henry Summers prognozis ke la leviĝo de Ĉinio kaj barato estos la plej grava afero en la estontaj lernolibroj de historio, sekve de kio, estos la finiĝo de la malvarma milito, kaj la rilato la inter islama mondo kaj la okcidenta mondo.

Kompare kun la supra opinio, la mala flanko opinias:
Paul R. Krugman opiniis ke ĉinio estas kolapsanta: la hejma konsumelspezo de ĉinio nur okupas 35% de malneta nacia produkto (GNP). Ĉinio evoluas ĉefe depende de komerca surpluso. Kaj pli severe, la investo okupas 50% de malneta enlanda produkto (GDP), kio ĉefe rezultis el bobelo de nemoveblaĵoj. Alia artikolo en "ekstera politiko" diris ke la ĉinaj leĝoj, politika sistemo, kaj strukturo de ekonomio kaj populacio, kaŭzos la kolapson estontan.
......
......
En ĉi tiu libro, la aŭtoro provos studi ekonomion tra ĉina historio, serĉante la logikon kaj la regulon, kio eble estos valora aventuro.

Kiu estas la tendenco? Unuiĝonta aŭ dividota?

Ĉiu ĉino probable estas familiara kun unu frazo: "Post la longa divido, la mondo unuiĝos; dum post la longa unuiĝo, la mondo dividiĝos." Sed kial ? Kial ne post la longa divido, ankoraŭ dividiĝo? kaj kial ne post la longa unuiĝo, eterna unuiĝo?

Frederic Evans Wakeman, la usona fama historiisto, la elstara sinologo, opiniis ke la unuiĝo kaj dividiĝo estas la diferenco inter ĉinio kaj la okcidenta civilizo. Antaŭe, la spuro de ĉina historio ne malsamas multe ol eŭropo, sed ekde la jaro 589 p.K., Ĉinio unuiĝis kaj ne plu dividiĝis dumlonge, dum eŭropo diviĝis en multaj naciaj landoj, ĝis nun. Frederic Evans Wakeman demandis,"kial aperis la diferenco?"

Li donis unu respondon, "unuiĝo estas unu kulturo aŭ la naturo de Ĉinio."

Arnold Joseph Toynbee el Britujo, konsideris ke Ĉinio estas la ununura civilizo kiu etendiĝas ĝis la moderna epoko; kaj kiu estas la plej komplete konservatan ekzemplon kaj specimenon de "civilizo". Ĉinoj malŝatas la dividiĝon treege. En la ĉina-stila opinio, unuiĝo estas la fina celo kaj destino, dividiĝo nur estas dumtempaj epizodoj dum la rivero de historio.

Du metodoj studaj en ĉi tiu libro

1. la luda teorio de kvar interes-grupoj. La interesgrupoj en la ĉina historio, ankaŭ en la nuna epoko, estas la centra registaro, la regionaj registaroj, burĝoj kaj proletaro.
2. la analizo per la kvar bazaj politikaj sistemoj:

la centriĝa sistemo de politiko
la sola ideologio: konfuceismo reinventita
la Ekzamensistemo en la ĉina imperio
la ŝtato-monopola ekonomio

La simileco de la kvar politikoj estas celi la komunecon de la interesgrupoj, kaj celi konservi la stabilecon de la imperio kaj de la regado de regantoj.

La aŭtoro ankaŭ prezentos du polemikajn konkludojn:
1. la nuna ekonomia atingo de Ĉinio, ne estas miraklo, sed la natura rezulto de la etendiĝo de la ĉina historio.
2. la struktura difekto de la ĉina ekonomio, estas intenca desegno, por konservi la centriĝan sistemon.

Reen al la supro