Al la enhavo

La alia flanko de la ĉina historio: frenezuloj regis la landon, popoloj vivis en katastrofoj.

de 呼格吉勒图, 2022-septembro-21

Mesaĝoj: 111

Lingvo: Esperanto

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-decembro-27 06:23:51

La reformo, per kio la imperiestro neniigis la mezklason en la socio

En la jaro 119 a.K., la armeo de Han denove militis kun Xiongnu, kio bezonis multe da mono. La ĉefministro Sang Hongyang proponis al la imperiestro, ke ĉiuj komercistoj kaj riĉuloj tutlandaj raportu al la registaro la sumon de sia posedaĵo. Kaj ili devis pagi 10% de sia posedaĵo, kiel imposto, al la registaro. Kaj la metiistoj devis pagi 5% de sia posedaĵo.

Sed post la dekreto, la posedantoj ne volis pagi. Riĉuloj klopodis kaŝi sian posedaĵon. Do la imperiestro Wu de Han, ordonis ke popoloj rajtis malkovri tiujn kiuj intence kaŝis posedaĵojn; kaj tiuj kiuj malkovris la kaŝitan posedaĵon, rajtas akiri duonon de la posedaĵo.

Post la ordono, duono de la mezklasaj familioj estis raportitaj al la registaro. Sed multaj ministroj en la imperia kortego oponis la ordonon. La imperiestro Wu mortigis tiujn oponantojn. Post tri jaroj, mezklasaj familioj preskaŭ ĉiuj bankrotis, kaj la registaro konfiskis nekalkuleblan riĉon el la popola socio.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2023-januaro-10 23:03:33

La reformo: per kiu la unua imperio de "duono-centomiliono" establiĝis.

La reformo de la imperiestro Wu de Han ekis en la jaro 121 a.K, finiĝis en la jaro 87 a.K., du jarojn antaŭ lia morto, sume 34 jaroj. En la ĉina historio, li estis la unua diktatoro kiu establis la kompletan sistemon de centriĝo. Arnold Joseph Toynbee skribis: La fondintoj de la Han dinastio estas la plej bonegaj politikistoj inter la fondintoj kiuj fondis la centriĝan sistemon. Sed fakte, la fondinto de la Han dinastio estas Liu Bang, sed la fondinto de la kompleta centriĝa sistemo estas Liu Che, nome, la imperiestro Wu de Han.

Dum la regado de la imperiestro Wu de Han, la populacio de ĉinio estis pli ol 50 miliono, kio faris Ĉinion la unua "duono-centomiliono" imperio en la mondo. Lia reformo faris Ĉinion tiaman la plej forta regno en la tiama mondo. Li fiksis la bazan modelon kaj kadron de la centriĝa sistemo per sistema kaj daŭra "eksperimento". Liaj politikoj faris la centran registaron "plena je mono". Kaj preskaŭ ĉiuj ĉefaj kaj decidaj politikoj generiĝis dum tiam kiam la milito kun Xiong'nu estis en la stato de senprogreso. La politikoj rompis la senprogresojn kaj alportis la finan venkon en la militoj kun Xiong'nu, ankaŭ kun koreio, kun sudaj ĉinanoj.

Post la monopoligo, la regionoj perdis la povon per kiu ili povus kontraŭstari la centran registaron.

Post la monopoligo de la salo kaj la fero, la teknikoj de produkti salon kaj ferajn produktaĵojn plialtiĝis. La amasa produktado ankaŭ aperis. Ĉar la metiejoj posedataj de la regno, havis pli grandan skalon ol tiuj posedataj de privataj komercistoj antaŭ la monopoligo. La tekniko de fari ŝtalon, ankaŭ haste plialtiĝis kaj disvastiĝis, kio faris la armilojn pli efikaj ol tiuj de la nomadaj etnoj ĉirkaŭaj. Tiam, kvin Xiong'nu soldatoj povis rezisti unu ĉinan soldaton pro la bonkvalito de ŝtalo kaj armiloj, kio estas unu de la gravaj kialoj, pro kiuj la imperiestro Wu de Han povis pligrandigi la teritorion de la regno.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2023-januaro-10 23:26:27

La polemiko kaj la negativa efiko de la reformo

La negativa efiko estis ankaŭ evidenta.
Post la monopoligo, la merkato iĝis malaktiva. Multaj komercistoj kaj mezklasanoj bankrotis.
Post la dekretoj ke oni sciigu al la registaro la kvanton de la posedaĵoj de riĉuloj, du negativaj efikoj aperis:

1. la riĉo de la popola socio estis perforte neniigita. Multaj bankrotis kaj la motivo de industrio kaj komerco malaperis.
2. la registaro agis kvazaŭ senmoraluloj, kio trokonsumis la fidindecon. Kaj popoloj kiuj ne plu fidis la registaron, ne plu ŝparis monon, sed elspezis tuj kiam kaj tiom kiom ili enspezis.

Post la monopoligo de salo kaj fero, la kvalito de salo kaj feraj produktaĵoj estis tre malaltaj kaj multekostaj.

En la akademio, la imperiestro Wu de Han frontis multajn oponantojn, inter kiuj, la plej aktivaj estis Dong Zhongshu kaj Sima Qian, kiuj estis tre famaj en la tiama epoko kaj en la ĉina historio. Ili klare deklaris ke la riĉo devas resti en la popola socio; La oficistoj en la registaroj kaj la aristokratoj devas eliri el la komerco kaj la merkato. Ili favoris la komercistojn kaj mezklasanojn.

En la fino de la regado de la imperiestro Wu de Han, pro la riĉeco de la regno kaj la malriĉeco de la popoloj, la ŝtelistoj kaj ribelantoj aperis ĉie. En la jaro 89 antaŭ Kristo, la imperiestro faris la anoncon de kulpigi sin mem, kiu estas la unua anonco fare de la imperiestro pri kulpigi sin mem inter la jam trovitaj dokumentoj. Post la anonco, li senigis preskaŭ ĉiujn politikojn de la reformo, kaj la popoloj povis spiri kaj ripozi iom pli. La historiisto en la 11a jarcento en la Song dinastio diris ke "la imperiestro Wu de Han havis la mis-agon kiel la imperiestro de la Ĉin dinastio,kiu kaŭzis la disfalon de la Ĉin denastio, sed bonŝance li (la imperiestro Wu de Han) ne frontis la disfalon de sia regno."

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2023-januaro-12 03:55:23

La konferenco de "salo kaj fero", kaj la demando de la ĉefministro Sang Hongyang

Du jarojn post la anonco de sinkulpigi, en la jaro 87 antaŭ Kristo, la imperiestro Wu de Han forpasis senĝoje. En februaro de la jaro 81 a.K., estis konferenco en la imperia kortego pri la monopoligo de salo kaj fero, kiu estas granda argumento pri la ekonomia politiko en la ĉina ekonomia historio. Kaj la dokumento pri la konferenco, iĝis la bonega libro "la diskuto de salo kaj fero".

Estis du flankoj en la debato en la konferenco. Unu estis konfuceistaj intelektuloj devenaj el tutlando, kiuj oponis la monopoligon; dum la alia flanko estis la ĉefministro Sang Hongyang kaj liaj adeptoj.

La ĉefministro Sang Hongyang devenis el familio komercista, kaj partoprenis preskaŭ ĉiujn ekonomiajn politikojn de la imperiestro Wu de Han, kiu estis tre dubema kaj mortigis multajn ministrojn, tamen, Sang Hong yang estis ĉiam fidita de la imperiestro, kaj estis la ĉefministro dum pli ol 60 jaroj. La imperiestro Wu dubema ĉiam akceptis la proponon de Sang Hongyang, kiu tamen en la posta historio estis prijuĝita du-ekstreme kaj polemike.

Dum la debato, Sang Hongyang, kiu tiam estis jam 74 jaraĝa, estis en la stato de defendo. Laŭ la dokumento pri la konferenco, li estis "kvieta", "ne respondis", "silentis", "malaktiva" ktp, kvazaŭ li estus defedanto en la jurkorto. Li respondis 130 fojojn dum la konferenco, kaj liaj paroloj preskaŭ ĉiuj estis la defendo favora al la politikoj ekonomiaj dum epoko de la imperiestro Wu.

La ĉefpunktoj de la oponantoj konfuceistaj estas :
1. la monopoligo de salo kaj fero estas "rabi riĉon el popoloj", kio kaŭzis la ekonomion malbona kaj korupton.
2. la entreprenoj posedataj de registaro, ne funkciis bone: ili produktis produktaĵojn kun malalta kvalito kaj alta prezo.
3. formiĝis privilegia grupo, kiu posedis la politikan kaj ekonomian povon, kiu konstante suĉis sangon de popoloj.

Sed tiuj ĉefpunktoj ne surprizigis Sang Hongyang, kiu pensis ke tiuj oponantoj ne havis praktikajn kaj pragmatikajn spertojn de administrado. Ili ne povis proponi kiel kaj kion fari. Li demandis, se ne monopoligo de naturaj risurcoj, de kie venas la mono por militoj, por fisko? kiel malfortigi la povon de regionoj? Laŭ li, la elspezo por militoj, la enspezo de fisko, kaj malfortigi la povon de regionoj, estas la plej gravaj taskoj dum administrado de regno.

Sang Hongyang pensis ke Shang Yang menciita en la antaŭj ĉapitroj, estis la vera ekonomia majstro, kaj estu aprobinda.

Sang Hongyang ankaŭ estis la unua persono en la ĉina historio, kiu pensis ke la komerco kaj la industrio estis la bazo de riĉigi landon.

Li diris ke se oni volas riĉiĝi, la esenco ne estas labori multe kaj lacigi sin mem. Li pensis ke la profito devenas el amasigi risurcojn. Li eĉ pensis, se la komerco ne bone funkcias, la agrikulturo ankaŭ ne povas evolui, kaj la enkasigo de la registaro ankaŭ perdiĝas. Li eĉ ne neigis, ke la celo de liaj politikoj ekonomiaj, estas rabi profitojn el komercistoj.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2023-januaro-13 02:17:37

Ĉapitro 4: la reformo de Wang Mang, la unua komunisto en la ĉina historio

Wang Mang estis sur sia trono dum nur 15 jaroj, sed lia reformo kaŭzis multon da kaoso. Unu moderna ĉina fama intelektulo nomis lin "la unua komunisto en la ĉina historio".

En la ĉina historio, Wang Mang havas malbonfamon. Sed en moderna epoko, akademio konsideras lin la plej grava reformisto. La tajvana fama historiisto skribis :"Wang Mang estis ambicia kaj utopia. Li bezonis pli da povo por regi kaj reformi la regnon, por establi la idealan utopian mondon laŭ la konfuceismo en sia menso. Li, kiel konfuceisto kaj klerulo, establis tian grandan landon, kio estas la unua fojo en la ĉina historio."

En la ĉina historio, la fondintoj de dinastioj preskaŭ ĉiam estas militistoj. sed Wang Mang kiu estas intelektulo, kaj la alia, Wu Ze-tian, la ununura imperiestr-ino en la ĉina historio, estas du esceptoj.

La fono de la reformo
Post la reformo de Shang Yang, la aristokrata socio kies karakteristiko estas ke la statuso estis heredata de idoj, estis rompita. Kaj ĉinio iĝis nova socia formo, kies trajto estas ke grandaj familioj iĝis pli kaj pli fortaj, kaj la familianoj faris ĉion por maksimumi la interezon de sia familio. Ili ne zorgis pri kaj ne lojalis al la regno. Nome, grandaj familioj iĝis la sendependaj subregnoj sub la imperio.

Dum la antaŭa epoko, nome, dum la Ĉin kaj la Han dinastioj, multaj ordinaraj popoloj iĝis novaj kaj ne heredeblaj aristokratoj pro militaj rekompencoj. Ili havis kampojn, kaj per la statuso kaj povo, ili aĉetis pli da kampoj. Samtempe, ili dungis multajn farmistojn, soldatojn labori por ili. Ĉi tiuj dungatoj nur lojalis al la dungantoj, kaj ne pagis impostojn al la regno. Ili eĉ ne registriĝis en la dokumentoj de populacio de la regno. La ekonomio ene de la familioj estis sendependa, mem-organizata, kaj mem-suplikebla.

Post la forpaso de la imperiestro Wu de Han, la povo de la grandaj familioj pliiĝis. Ili subaĉetis la ministrojn kaj la oficistojn en la registaro, kaj influis la aranĝon de homoj en la imperia kortego. En regionoj, ili faris aliancon kun la regionaj registaroj.

Pro la sendependaj subregnoj de tiuj familioj, la cirkulado de produktaĵoj estis severe blokita. kaj la regionaj povoj iĝis tiom fortaj ke ili povis kontraŭstari la centran registaron. En la jaro 8 post Kristo, Wang Mang establis novan dinastion "Xin" (signifante, "Nova"), kio fakte estis puĉo. Ĉar la onklino de Wang Mang estis la edzino de la imperiestro Yuan de Han. Post depreni la regadon, Wang Mang klopodis malpliigi la povojn de la grandaj familioj, do li haste komencis la reformon de ekonomio.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2023-januaro-13 11:05:24

La tri militkampoj de la reformo: fisko, valuto kaj proprieto de kampoj

Wang Mang konsideris ke lia reformo surbaziĝis sur la antikvaj ideologioj. Li pensis ke la aktualaj personoj estas malpli saĝaj ol la antaŭuloj. Sed laŭ lia politikoj, verŝajne, il ne volis retroiri al la malproksima Zhou dinastio, sed al la modelo de la imperiestro Wu de Han. Lia reformo enhavis :

1. establu oficistajn postenojn en la kvin plej grandaj urboj, kaj iliaj laboroj estas:
1.1 reguligi la prezojn de produktaĵoj.
1.2 kontroli la suplikon de produktaĵoj. Se la produktaĵoj ne vendiĝis bone, la registaro aĉetis je la malalta prezo; se la prezoj de produktaĵoj altiĝis, la registaro vendis je alta prezo.
1.3 oferti kredito-monoprunton, enhavante sen-interezon kaj malaltan interezon.
1.4 kolekti impostojn de montoj kaj akvo (riveroj, lagoj ktp) kaj aliajn impostojn.

2. la registaro faris ses entreprenojn, nome, la regno monopoligis la industriojn de salo, fero, alkoholaĵo, monoforĝon, kolekti impostojn, kaj oferti kredito-monoprunton.

Laŭ la dekreto de Wang Mang, li bone komprenis la monopoligon. Li diris, la registaro devas kontroli ĉiujn necesaĵojn de popoloj. Se tiuj necesaĵoj estas posedataj de ŝtato, oni povas akiri la celon de "samigi la riĉon de popoloj, kaj malhelpi la kunigon de kampoj." Sed ĉiam en la historio, oni faris planekonomion ofte en la nomo de "justeco" kaj "samigi riĉon", tamen fakte, ili nur volis plifortigi la povon de la centra registaro, kaj pliigi la fiskon.

Kompare kun la imperiestro Wu de Han, Wang Mang faris novajn politikojn tre rapide kaj dense, kun pli da planekonomieco.

Li ankaŭ ordonis forĝi novajn monerojn, kiuj ne havis altan kvaliton, kio kaŭzis severan inflacion. Wang Mang ordonis ke la popoloj sub la princo-titolo, ne rajtas havi oron.

En la jaro 8 p.K., Wang Mang denove abrupte anoncis forĝi novajn monerojn. La merkato tuj kaosis. Kaj Wang Mang ordonis enprizonigi tiujn "mensogantojn", tamen samtempe, li ankoraŭ ordonis forĝi novajn monerojn. En la jaro 10, p.K., li ordonis ŝanĝi la valuton, kiu estis pli komplika ol la antaŭj, kio kaŭzis egan kaoson en la financa merkato. Kaj poste, denove du reformoj de la valuto. Li reformis la valuton kvar fojojn dum nur sep jaroj.

Pri la proprieto de kampoj, li faris la plej radikale. Li ordonis ke la kampoj tutlandaj apartenas al la regno, kaj privataj personoj ne rajtas havi kampojn. Li dividis la kampojn al la farmistoj, ordonis ke la kampoj tute ne rajtu esti aĉetataj kaj vendataj.

La kampoj estis la bazo de tiuj grandaj familioj menciitaj antaŭe. Sed fakte en la historio, la kampoj ĉiam estis privataj, nur escepte de la epokoj de Wang Mang, kaj de la nuna komunista ĉinio.

Wang Mang ankaŭ malrajtigis la vendon kaj aĉeton de sklavoj. Li diris ke tio estas malmorala, kaj kontraŭ la konfuceismo. Laŭ la historia dokumento, Wang Mang ĉiam kompatis sklavojn. Antaŭ ol li estis imperiestro, lia filo mortigis sklavinon, kaj li insistis ke lia filo sinmortigu por pagi. Tial, multaj historiistoj aprobas ĉi tiun politikon, kiu montras la humanismon. Sed en la perspektivo de ekonomio, Wang Mang eble nur volis malfortigi la grandajn familiojn, kiuj posedis multon da "sklavoj" kaj kampoj.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2023-januaro-13 11:12:23

La plej terura rezultato de la reformo

La rezulto de la reformo estas ke Wang Mang perdis sian kapon.

Post la monopoligo de naturaj risurcoj, la regno deprenis ĉiun profiton de popoloj en la industrio kaj la komerco, kio tamen ne alportis riĉon al la centra registaro. Ĉar Wang Mang nomumis multajn komercistojn kiel la oficistoj en la registaro, sed tiuj komercistoj kune kun la regionaj oficistoj, koruptis: ili falsigis la enkasigon kaj elspezon en la konto, kaj faris la monon en sia privata poŝo. La rezulto estas ke la popoloj malpliriĉiĝi, dum la fisko de la registaro centra, ankaŭ ne tiom pliboniĝis.

La kvarfoja reformo de valuto, konsumis la fidindecon de registaro. La popoloj ne plu kredis tion kion la registaro diris kaj faris.

La reformo de la proprieto de kampoj, ankaŭ kaŭzis ke la elita klaso malkontentiĝis. Ili kontraŭstaris Wang Mang forte, publike aŭ sekrete.

Wang Mang ankaŭ ne fidis la oficistojn pro ke li estis dubema. Li ofte forpermesis ministrojn kaj oficistojn per la pretekstoj de tertremo aŭ eklipso de la suno, ĉar li ankaŭ estis superstiĉa persono. Dum dek jaroj, li nomumis ok personojn kiel ĉefministro. Do la oficistoj ne sincere laboris por li, kio blokis la reformon en la plenuma etaĝo.

En la jaro 22 p.K., Wang Mang ne havis elekton sed dekretis aboli preskaŭ ĉiujn politikojn de la reformo, pro ke la ekonomio de la regno staris sur la rando de kolapso. En la deka monato en la sekvanta jaro, la ribelantoj atakis en la ĉefurbon Chang'an, senkapigis Wang Mang.

La reformo de Wang Mang, estis idealista eksperimento. Ni komparu la reformojn de la imperiestro Wu de Han, kaj de Wang Mang, kaj la diferencoj inter ili estas:

La du reformoj ambaŭ emfazis la plifortigon de la centra povo. Kaj la centriĝo de ekonomio estas la rezulto de la centriĝo de politiko. Antaŭ la reformo, la imperiestro jam subpremis la ribelon de sep princoj, kaj la regionaj potencoj jam vaste malplifortiĝis. Do la centra registaro jam havis ne rezisteblan aŭtoritaton.

Sed Wang Mang kiu estis la parenco de la imperia familio de la Han dinastio, kaj deprenis regadon el la Han dinastio, perdis la laŭleĝecon, kaj li radikale reformis, kio sendube frontis nekredeble grandan reziston.

Tia reformo devas akiri la subtenon de la plej subaj popoloj, pro ke ĝi neevideble damaĝas la intereson de la elita klaso. Ĝenerale, la reformistoj ofte utiligis la sekvantajn pretekstojn por akiri subtenon de la plej suba klaso : konstraŭstari la invadon el la fremdlandanoj; eviti la dividiĝon de la regno; batali kontraŭ la korupto; kaj kontraŭ la granda breĉo inter riĉuloj kaj malriĉuloj.

La imperiestro Wu de Han utiligis la pretekston de "kontraŭ la invado de Xiong'nu, la norda nomada etno". Sed Wang Mang reformis sen la subteno de la socio, ne akirinte la konsento de la tuta socio. Kaj lia reformo, speciale tiu de la valuto, damaĝis la popolojn ekde la komenca fazo.

Ĉiuj reformoj por plifortigi la centran povon, ĉiam ne celas promocii la produktpovon, sed celas redistribui la jam ekzistantan riĉon, por ke la centra registaro povu havi pli da profito kaj povo. La reformo de la imperiestro Wu de Han, surbaziĝis sur la sepdek jara libera ekonomio antaŭ lia surtroniĝo, kiu akumulis multon da riĉo. Kaj la registaro facile deprenis la grandan riĉon el tiuj riĉuloj. Sed Wang Mang ne havis tian situacion. Ĉar en la finaj jaroj de la Han dinastio (okcidenta Han), la ekonomio jam malboniĝis; la riĉo amasiĝis en tiuj grandaj familioj, kio faris la "deprenon" malfacila.

Wang Mang ankaŭ estis dubema kaj ne fidis tiujn oficistojn kiujn li nomumis. Do li ne havis efikan kaj lojalan teamon.

Do en la reformo de Wang Mang, mankas la sistema plano kaj la antaŭaverto, do la fiasko estas normala kaj komprenebla.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2023-januaro-14 01:42:15

La malsukceso de la batalo fare de Liu Xiu kontraŭ la grandaj familioj

Post la morto de Wang Mang, Liu Xiu surtroniĝis kiel la nova imperiestro, fondante la Han dinastion (la orienta). Liu Xiu devenis el unu de la grandaj familioj, kiu ankaŭ estis unu de tiuj kiujn Wang Mang volis malplifortigi. Kaj tiuj kiuj sekvis Liu Xiu batali kontraŭ Wang Mang, ankaŭ devenis el diferencaj grandaj familioj.

Sed ironie, post kiam Liu Xiu surtroniĝis, li ŝanĝis sian rolon, komencante malplifortigi la aliajn grandajn familiojn, same kiel tio kion Wang Mang faris. Kaj li ankaŭ celis la amasigon de kampoj kaj de populacio.

La fama historia libro en la Song dinastio priskribis la situacion de la Orienta Han dinastio: la registaro faris dekreton ke la popoloj ne rajtas havi tiom kampojn kaj domojn kiom ne konformas lian socian statuson; La komercistoj ne rajtas aĉeti kaj vendi kampojn kiuj apartenas al la farmistoj.

Li ankaŭ ordonis ke liberigu sklavojn, sed la atingo estis malbona. En la jaro 39 p.k., post 15 jaroj ekde lia surtroniĝo, li decidis, kaj ordonis ke strikte mezuri kampojn tutlandajn, por firme eviti la amasigon de kampoj al malmultaj grandaj familioj. Sed lia ordono frontis firman reziston en la imperio. Liu Xiu mortigis la ĉefoponanton, kies adeptoj, pli ol mil personoj, kune petis pardonon. Tamen Liu Xiu neglektis la peton. Kaj regionoj organizis militoponojn, kontraŭ la politiko de Liu Xiu, kiu ne havis elekton sed klopodis subpremi la ribelojn. Kvankam li sukcesis pacigi la kaoson, sed la regionaj povoj estis tiom fortaj ke li ne povis ne cedi, kaj senigis tiujn politikojn kaj ordonojn.

Post la centriĝa sistemo establiĝis en Ĉinio, ĉiuj dinastioj malfortigis la regionajn povojn en la komenca fazo. Tiu estis la natura rezulto inter la centra registaro, kiuj per ĉiu ajn maniero amasigis povon, kaj regionaj potencoj, kiuj per ĉiu ajn maniero konservis sian intereson. Kaj en la komencaj jaroj de la Orienta Han dinastio, la regionaj potencoj estis tiom fortaj ke Liu Xiu ne povis sukcesi kiel la imperiestro Wu de Han faris.

Dum la tuta Orienta Han dinastio, ne plu aperis forta imperiestro, la povoj de la grandaj familioj ne estis malfortigitaj, sed inverse, plifortiĝis. Ili iĝis subregnoj ene de la imperio, kaj ili ankaŭ monopoligis ĉiujn ene de siaj subregnoj.

Akiri riĉon per politika povo, estas la plej rapida maniero por riĉiĝi. La granda kvanto de riĉo amasiĝis en malmultaj familioj, kaj la breĉo inter riĉuloj kaj malriĉuloj estis nekredeble vasta.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2023-januaro-14 02:46:37

La ekonomia fono dum la kaosega epoko

En la jaro 184 p.K., ribelo okazis, sekve de kio okazis la kaoso kaŭzita de unu forta militestro en la jaro 189 p.k. Ekde tiam ĝis la jaro 589, dum ĉi tiu 400 jaroj, estas la plej kaosa epoko, en kiu ĉinio longatempe dividiĝis.

Du fenomenoj aperis dum la longatempa dividiĝo: la liberigo de penso, kaj la granda degenero de ekonomio.

En la ĉina historio, nur trifoja liberigo de penso: 1. inter la 7a jarcento antaŭ Kristo kaj la 2a jarcento antaŭ kristo; 2. la epoko ĵus menciita; 3.post la jaro 1912 kaj antaŭ la jaro 1949.

Dum la dua menciita epoko, aperis multaj militologiistoj, pentristoj, verkistoj, kaj religiaj majstroj. Kaj diversaj etnoj, ekzemple, nordaj nomadoj, kaj sudaj aborigenaj, kuniĝis.

Sed la ekonomio dum tiu epoko, retroiris nekredeble.
1. valuto ne povis normale cirkuli. Kaj popoloj faris transankcion per grenoj kaj tuko. La merkato severe degeneris kaj malfunkciis.
2. Subregnoj de la grandaj familioj estis ĉie, kaj ili blokis la cirkuladon de produktaĵoj inter variaj regionoj.
3. La urboj estis detruitaj ofte pro militoj. Ekzemple, la plej granda urbo Luo'yang, estis kontruita kaj detruita sesfoje, dum 300 jaroj. Kaj la alia granda urbo Chang'an, estis detruita almenaŭ kvarfoje. Jiang'kang, nome, la nuna Nanking, estis "neniigita" dufoje.

La plej terura estas la malpliiĝo de populacio. En la jaro 157, la tuta ĉinio havis 72 milionoj da loĝantoj, kaj ĝis la jaro 265, nur restis 24 milionoj. Ĝis la jaro 300, la populacio atingis 33.80 milionoj, sed post la ribeloj de ok princoj, duono de populacio malaperis. Ĝis la okcidenta Ĝin dinastio, ĉinoj nur estis 15 milionoj.

Longatempa dividiĝo kaj militoj, donis al ĉinoj du karakterojn: 1. voli pacon kaj stabilon eĉ sen libereco kaj homrajto; 2.voli agrikulturan socion, kiu estis simpla, paca kaj stabila.

Sed simpla agrikultura socio, kiu ne havas industrion kaj komercon, estis tre malriĉa je produktaĵoj. Ankaŭ, pro ke mankis la komuniko kun ekstera mondo, la evoluo de la socio haltiĝis. Sed dum la epoko de la dividiĝo, multaj homoj, speciale intelektuloj, sopiris al tia simpla kaj senevolua socio. Ili volis planti grenojn kaj nutri animalojn por sia ĉiutaga konsumo; teksi siajn vestaĵojn per siaj manoj. La ununura aĵo necese prenata el la ekstera mondo, estis salo. Tia ideologio de sopiri al simpla kaj senevolua socio, influis ĉinojn dum preskaŭ du mil jaroj, eĉ ĝis nun.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2023-januaro-14 05:52:57

Ĉapitro 5: la plej prospera kaj flora dinastio kaj la plej malgranda registaro.

Ĉinio denove unuiĝis en la jaro 589 kiel la Sui dinastio fondita de Yang Jian, kaj nur post 29 jaroj, La sui dinastio estis anstataŭita de la Tang dinastio, kiu daŭris dum pli ol 290 jaroj. La Tang dinastio estis la plej flora kaj prospera dinastio en la ĉina historio.

La Tang imperio establis la nacian ekzamenon por elekti oficistojn en la registaroj, kio estis kontribuo en la historio.

La ekzameno ekis en la Sui dinastio, sed sisteme maturiĝis en la Tang dinastio. La registaro organizis ekzamenojn periode por elekti oficistojn. La verkaĵoj de Konfuceismo estis la kerna enhavo de la ekzameno. Oni kalkulis ke la suma kvanto de vortoj de ĉiuj verkaĵoj de Konfuceismo atingas ĉirkaŭ 900 mil. Ĉi tiu perioda ekzameno daŭris ekde la jaro 605 ĝis la jaro 1905, dum 1300 jaroj.

La ekzameno esence estis unu vojo por ordinaraj popoloj supreniri al pli altaj sociaj klasoj per lerni Konfuceismon (ne la origina, sed la reinventita, kaj pli ideologia konfuceismo). La intelektuloj kaj la kleruloj havis la tunelon iĝi anoj de la regantoj, kaj ŝanĝi sian vivon. Do ekde tiam, la ĉinaj kleruloj perdis la sendependecon, ili sendube iĝis la adepto de la imperiestroj kaj de la registaro. Ili ne plu kritikis la registarojn ĉar ili eblis iĝi anoj de la registaroj.

Sed la komercistoj ankoraŭ estis traktita diskriminacie, ne rajtante eniri registarojn kaj armeojn. Ĉi tiu diskriminacio daŭris dum la tuta ĉina historio ekde tiam. La dua imperiestro de la Tang dinastio ankaŭ faris dekreton pri tio ke distingu popolojn laŭ la statuso per la formo de vestaĵoj. Li ordonis ke la oficistoj super la kvina nivelo, povis vesti sin en rozkoloraj vestaĵoj; tiuj sub la sesa nivelo nur verdaj vestaĵoj; kaj la plejsubaj oficistoj nur bluaj vestaĵoj; ordinaraj regatoj la blankaj vestaĵoj; la soldatoj la flavaj vestaĵoj; kaj la komercistoj nur rajtis vesti sin en la nigraj vestaĵoj.

La ekzameno estis kompleta turnigon de la grandaj familioj. Ĉar ĉiuj personoj havis saman ŝancon por eniri la altan socian klason. La grandaj familioj ne plu povis monopoligi la potencon kaj la regadon de la socio. Tiuj kiuj devenis el la sama familio,kaj havis sangorilaton, ne plu povis ĉiam posedi privilegion.

Reen al la supro