Sadržaj

La alia flanko de la ĉina historio: frenezuloj regis la landon, popoloj vivis en katastrofoj.

od 呼格吉勒图, 21. rujna 2022.

Poruke: 137

Jezik: Esperanto

呼格吉勒图 (Prikaz profila) 14. siječnja 2023. 06:20:12

La dua imperiestro de la Tang dinastio, Li Shi'min, solvis la problemon de alta kosto de adminstrado

En la komenco de la Tang dinastio, la fondinto neniigis ĉiujn monopoligon de la naturaj risurcoj, malsame ol la antaŭj dinastioj. La popola socio rajtis produkti kaj vendi salon, feron, alkoholaĵojn, ktp. Kaj la impostoj de agrikulturo ankaŭ vaste malpliiĝis ol la Han dinastio. En la jaro 626, Li Shi'min faris dekreton ke neniigu ĉiujn impostejojn, per kio la produktaĵoj povis libere cirkuli en la tuta lando. La Tang dinastio estas la ununura dinastio kiu ne kolektis la imposton de komerco.

Preskaŭ ĉiuj ĉinaj dinastioj kolektis pli kaj pli da impostoj laŭ la tempo. Oni diris ke tio estas pro ke la regantoj estis pli kaj pli avaraj. Sed tio fakte estas ĉar la kosto de administrado plialtiĝis, enhavante du partojn, la koston de subteni oficistojn kaj la koston de subteni soldatojn.

Sed Li Shi'min solvis ĉi tiun problemon kio kaŭzis prosperon dum 120 jaroj.

1. Li nur establis ses departamentojn en la centra registaro, kio estis sep malpli ol la Han dinastio. Dum lia regado, minimume nur 643 oficistoj laboris en la centra registaro, kaj nur 7000 tutlande, kio nur bezonis tre malmulton da kosto de administrado.
2. La Tang dinastio ne elspezis multon por subteni oficistojn. Krom la salajro, la imperio donacis kampojn al la oficistoj. Ili ankaŭ kolektis specialan imposton el la riĉuloj por subteni la oficistojn.
3. La centra registaro ne elspezis monon por subteni armeojn, anstataŭe, la regionoj subtenis ilin. Kaj por eviti ke la armeoj estis tiel forta ke ili faris subregnojn en sia teritorio, Li Shi'min ordonis ke la generaloj ne rajtis labori en unu regiono longe, kaj ne rajtis administri armeojn en pli ol unu regionoj.

Dum la unua imperiestro de Tang, la registaro kontrolis kaj mezuris la posedaĵojn de la tutlandaj riĉuloj. En la jaro 637, Li Shi'min faris dekreton ke la riĉuloj devas prunti monon el la registaro dum unu jaro, kaj la intereso de la prunto estis 100%. La intereso estis fakte la imposto kiu la riĉuloj devis pagi. Kaj post unu jaro, unu familiano de la riĉulo, povis havi dujaran oficialan postenon en la regionaj registaroj.

La politiko estis implementita dum longatempo. Kaj la intereso malpliiĝis dum la aliaj imperiestroj. Kaj la riĉuloj pruntantaj monon iĝis oficistoj en la registaroj, ĉar ili povis korupti sur la postenoj kaj reenspezi tiun kiun ili pagis; aŭ la riĉuloj rajtis ne pagi parton de la impostoj.

呼格吉勒图 (Prikaz profila) 14. siječnja 2023. 09:04:18

la polemiko pri la monopoligo

Dum la epoko de la "libera ekonomio" ekde 618 ĝis 742, la diskuto kaj disputo pri la monopoligo ne haltis.

En la jaro 703, laŭ la historia dokumento, la ununura imperiestrino en la ĉina historio, Wu Ze-tian, ordonis ke denove kolektu la impostojn de la cirkulado de produktaĵoj. Sed unu ministro Cui Rong skribis al la imperiestrino, por haltigi tian ordonon, kaj li sukcesis, la imperiestrino estis konvinkita.

Pri la monopoligo de salo,
laŭ la priskribo de la historiisto Bai Shou'yi, en la komencaj jaroj de la dinastio Norda Wei, la produktejoj de salo apartenis al la registaro; poste rajtigis la privatajn riĉulojn posedi la produktejojn; Dum 471-476, la registaro denove posedis la proprieton de la salaj produktejoj; Sed dum 499-515, abolis la monopoligon; dum 518-520, denove monopoligis. Sed ekde la Sui dinastio, kaj dum la sekvantaj 100 jaroj, la monopoligo de salo finiĝis.

En la jaro 713, ministro Liu Tong skribis proponon, kio instigis la novan disputon pri la monopoligo de salo. Laŭ li, la naturaj risurcoj estis posedataj de privataj riĉuloj, kio kaŭzis grandan breĉon inter riĉuloj kaj malriĉuloj. Do li proponis ke la ŝtato posedu la naturajn risurcojn, kaj "samigu riĉon inter la riĉuloj kaj malriĉuloj". Sed fakte, la vera celo estis pliigi la enkasigon de fisko de la centra registaro. La tiama imperiestro ordonis ke diskutu la proponon de Liu Tong, kaj ĉiuj ministroj konsentis pri la propono. Do denove, la salo estis monopoligita de la imperio. Sed ĉi foje, la politiko nur daŭris dum dek jaroj, kaj denove malfermiĝis al la popola socio.

Altebrilas (Prikaz profila) 14. siječnja 2023. 11:37:17

Sxajnas, ke Cxinio inventis liberalan ekonomion multe antaux Okcidento.

呼格吉勒图 (Prikaz profila) 14. siječnja 2023. 11:54:10

Altebrilas:Sxajnas, ke Cxinio inventis liberalan ekonomion multe antaux Okcidento.
Mi ne scias pri tio, sed Ĉinio ĉiam ŝatas planekonomion kaj interveni merkaton, kio multe pli fruas ol Karlo Markso, la rusa Lennin kaj Ŝtalin en Sovietunio. La libera ekonomio en la Tang dinastio, nur estis escepto dum la tuta ĉina historio.

呼格吉勒图 (Prikaz profila) 14. siječnja 2023. 12:41:51

La prospero de la urba ekonomio.

La historiisto Qian Mu diris ke la centro de la ĉina ekonomio estis ĉiam en vilaĝoj kaj kampoj. Sed fakte, tio nur okazis en la Ming kaj la Qing dinastioj (1368-1644 kaj 1644-1912), sed ekde la Han (okcidenta) dinastio ĝis la Song dinastio (dum la 10a jarcento ĝis la 13a jarcento), la centro de ekonomio estis ĉiam en urboj.

Laŭ iuj historiistoj, la proporcio de urbanigo en la (orienta) Zhou dinastio ( ekde la 9a jarcento antaŭ Kristo ĝis la 3a jarcento antaŭ Kristo) jam atingis 15.9 %, Kaj en la Han dinastio atingis 17.5%; En la Tang dinastio 20.8%, en la (suda) Song 22.0%, sed en la jaro 1820 en la Qing dinastio, nur 6.9%, kaj en 1893 nur 7.7%.

La ĉefurbo Chang'an de la (okcidenta) Han dinastio havis 250 mil loĝantojn, kaj 626 mil loĝantojn en la Tang dinastio. Se oni kalkulis la fremdlandajn komercistoj el Arabo, el Persio, ktp, oni konsideras ke Chang'an havis pli ol miliono da loĝantoj, kio faris ĝin la plej granda urbo tutmonte. Sed en la 19a jarcento, Chang'an nur havis 110 mil loĝantojn.

Laŭ la leĝoj de la Tang dinastio, la komercistoj nur povis fari negocon en la fiksa parto de urbo, kiu estis la bazaro. Sama speco de vendejoj amasiĝis en la sama distrikto. Kaj en la orienta bazaro, estis 220 distriktoj, dum en la okcidento, pli da distriktoj, inkluzive de monoprunto-komercejoj.

La registaro kontrolis la bazarojn tre strikte. En la tagmezo, la komercistoj rajtis fari negocon, kaj en la vesperiĝo, la komercistoj devis halti sian negocon kaj reiri hejmen. La lu-kosto en la bazaro kiu devis esti pagata de komercistoj, estis reguligitaj de la registaro. Do oni povas diri ke la ekonomio de la Tang dinastio, estis "planita merkata ekonomio".

Surbaze de la ĉefurbo Chang'an, la registaro konstruis sep grandajn naciajn vojojn radiantajn al la tuta lando. Sur la vojegoj, la registaro establis po unu servostacion por ĉiu 15 kilometroj, kaj sume 1639 staciojn tutlande. La servostacioj proviziis ĉevalojn, hotelojn, manĝaĵojn kaj tiel plu.

La ĉefurbo Chang'an ankaŭ estis la centro de la internacia negoco. En la jaro 640, la armeoj de la Tang dinastio venkis la Gao-chang regnon en la nuna Xin-jiang aŭtonoma regiono, kaj senbarigis la vojon de silko. Ekde tiam, okazis konstante la internacia negoco ekde Ĉinio ĝis la mediteraneo. Tiam la urbo Romo havis bazaron kie oni vendis ĉinan silkon. Laŭ la dokumentoj pri la Tang dinastio, 300 regnoj kaj regionoj havis komunikon kun la Tang dinastio. La okcidentaj komercistoj, el Arabo, el Persio, el Romo, faris negocon kaj monopoligis la komercon de juveloj en la urbo Chang'an. Kaj ankaŭ estis persaj hoteloj, persaj stokejoj ktp en la urbo.

Krom la ĉefurbo Chang'an, ankaŭ la vic-ĉefurbo Luo-yang, ankaŭ havis populacion de pli ol 500 mil. En la tiama suda ĉinio, la urbo Yang-zhou, Chengdu, Su-zhou, Hang-zhou, havis ankaŭ multajn loĝantojn kaj la prosperan komercon.

呼格吉勒图 (Prikaz profila) 15. siječnja 2023. 02:00:39

La reformo de Liu Yan: la reveno de la registara monopoligo

En la jaro 755, la militestroj An Lu'shan, kaj Shi Si'ming ribelis, kaj finis la prosperon de la Tang dinastio. Laŭ la poliltika analizo, la ribelo estis la rezultato de la troa dividiĝo de la potenco. Dum la epoko de la imperiestro Xuan, la generaloj de la regionaj armeoj ne estis ŝanĝitaj ofte; kaj la registaro ofte nomumis personojn el nomadaj etnoj, kiel generaloj. Kaj la plej grava afero estas ke tiuj generaloj, aŭ militestroj, regis ne nur armeojn, sed ankaŭ politikon kaj ekonomion, nome, ili jam iĝis la fakta estro de la reginoj. Laŭ la ekonomia analizo, la populacio pliiĝis vaste dum la prospera epoko, la amasigo de kampoj denove aperis, pro kio la povo de la regionoj iĝis pli kaj pli forta, same kiel tio antaŭ la imperiestro Wu de Han.

La ribelo de la generaloj An kaj Shi, ĵetis la imperion en teruran katastrofon. Centoj da prefektujoj iĝis ruinoj; kaj la populacio perdiĝis 80%-90% (kio ne signifas ke mortis 80%-90% da loĝantoj, sed ke pro kaoso, parto de ili mortis dum aliaj fuĝis ĉien kaj ne povis esti kalkulitaj kaj registriĝi sur la dokumenton oficialan). La prospero de la Tang dinastio estis elkonsumita, pro kio, eĉ la tibeto kaj aliaj ĉirkaŭaj regnoj, ankaŭ invadis la ĉefurbon de la Tang dinastio.

Do por subpremi la ribelon, la centra registaro devis enkasigi pli da mono. La imperiestro decidis imiti la impriestron Wu de Han kolekti impostojn el la riĉuloj je la proporcio de 20%. Kaj sur vojoj, la registaro establis impostejojn por kolekti impostojn el komercistoj trapasantaj, pro kio, la komercistoj perdis sian profiton kaj rezignis el la negoco.

En la jaro 758, la imperia kortego denove establis la postenojn de monopoligi la salon, feron kaj monoforĝon, pro kio la prezo de salo pliiĝis dekoble. Kaj popoloj mortis pro malsato.

Pro tio, Liu Yan, la ministro administranta ekonomion, decidis ŝanĝi la politikojn:

1. li ŝanĝis la formon de tio ke la registaro produktis, aĉetis kaj vendis, al la formo de tio ke la popoloj produktis, la registaro aĉetis kaj la komercistoj vendis, kio malpliigis la koston de administrado.

2. li establis 13 salo-administrejoj tutlande, por protekti tiujn salajn komercistojn kiuj akiris la permesilon de la registaro, kaj puni tiujn kiuj vendis salon sen permesilojn.

3. li fondis sistemon per kio la registaro povis reguligi la prezon de salo en la regionoj kiuj ne produktipovis salon.

Lia ŝanĝo faris la politikojn pli efikaj, kaj ambaŭ la registaro kaj la komercistoj akiris profiton. La enkasigo de la centra registaro rapide pliiĝis 15oble dum 10 jaroj, pro kio la sala enspezo okupis la duonon de la tuta enkasigo de fisko, kio estis la plej granda proporcio de sala enspezo dum la ĉina historio.

Liu Yan estis lerta je financo, kaj li adminstris ekonomion kaj fiskon dum pli ol 20 jaroj, kio faris lin la plej longatempa ministro de fisko dum la tuta Tang dinastio. Li ankaŭ ordonis establi stokejojn tutlande, por pacigi la fluktuon de prezo de produktaĵoj. Do Liu Yan estis aprobita de historiistoj de postaj epokoj.

En la jaro 781, la imperiestro De decidis permilite malfortigi la povon de regionoj. La militestroj kune rezistis la centran registaron, kaj du jarojn poste, la ĉefurbo Chang'an eĉ estis invadita de la ribelantoj. La imperiestro De ne havis elekton sed faris anoncon por kulpigi sin mem. Ekde tiam, la centra registaro komplete perdis sian povon. La imperia familio nur fakte regis sesonon da teritorio de la tutlando.

Por konversi la regadon, la centra registaro devis vendi postenojn de la registaro por enkasigi. Tiam, unu nelegipova riĉulo aĉetis militestron de unu prefektujo, kaj enspezis multon sur la posteno de militestro. La historiisto en la Song dinastio kritikis ke la imperiestro publike faris korupton, el kio oni povas vidi la imperio jam eniris sian finan epokon.

Post la Tang dinastio, ĉinio denove dividiĝis en dekojn da regnoj, kiuj militis unu la aliajn, kio alportis ĉinion eniri kaoson, denove.

呼格吉勒图 (Prikaz profila) 15. siječnja 2023. 03:48:57

La kvin rezultoj de la privata kapitalo

Post la mezo de la Tang dinastio, aperis du problemoj kiu periode kaj ripete aperis en la ĉina historio.
1. la bezono de kampoj iĝis nekredeble granda, kaj amasiĝo de kampoj al malplejparto pligrandigis la breĉon de riĉo kaj malriĉo.
2. la registaroj de la centra ĝis la regionaj dependis pli kaj pli de la monopoligo de la naturaj risurcoj, kaj la ekonomio de la popola socio iĝis senaktiva kaj velkiĝis.

La du problemoj, kune kun la naturaj katastrofoj ekzemple, malsato, inundo, tertremo, pandemio, ktp, kaŭzis grandan malstabilecon de la socio.

Unu verkisto en sia libro "la formo de la industrioj de la Tang dinastio" listigis kvin rezultojn de la privata kapitalo en la Tang dinastio:

1. vivis lukse.
2. subaĉetis kaj amikiĝis kun aristokratoj kaj altnivelaj oficistoj per mono. Aŭ aĉetis postenojn en la registaroj, kaj koruptis sur la postenoj.
3. aĉetis kampojn. Kaj riĉuloj havis plejparton da kampoj, kaj malriĉuloj havis nenion por travivi.
4. luigis monon je alta intereso. En la fino de la Tang dinastio, la altnivelaj oficistoj kaj riĉaj komercistoj partoprenis la uzuron.
5. stokis monerojn. Post la ribelo de la generaloj An kaj Shi, la riĉuloj ne sentis sekuraj, do ili amasigis kaj stokis monerojn kuprajn, kio kaŭzis la mankon de cirkulado de valuto.

Laŭ la kvin rezultoj, oni povas vidi ke la profito de industrioj ne iĝis industria kapitalo, sed eniris en la konsuma merkato, kampomerkato kaj uzuro, kio havis negativan efikon. Ni povis vidi ke la kvin rezultoj estas la neeviteblaj kaj naturaj rezultoj sub la forta ekonomia premo de la registaro. Do kiam oni vidis ke la prezo de antikvaĵoj plialtiĝas, la imobilitata merkato estas varma, kaj la luksaĵoj vendiĝas tre bone, tio ne signifas ke la ekonomio estas bona, sed la malbonsignon de tio ke la kapitalo venas el la reala ekonomio al la virtuala ekonomio.

呼格吉勒图 (Prikaz profila) 15. siječnja 2023. 07:12:42

Ĉapitro 6: la reformo de Wang An'shi, la lastafoja sistema reformo

La reformo de Wang An'shi estis la turnpunkto de la ĉina historio, kiu faris Ĉinion nova lando. La reformo daŭris ĝis ĝia 57a jaro, en kiu la norda Song dinastio kolapsis. Antaŭ la reformo, Ĉinio memfidis ,estis malferma al la mondo, kaj invadis eksteren. Sed post la reformo, Ĉinio iĝis lando kiu ne havis ambicion, ŝatis fermiĝon, kaj eĉ la karakteroj de landanoj jam ŝanĝiĝis.

La Song dinastio (inkluzive de la norda kaj la suda) daŭris pli ol 300 jaroj, sed la akademio de historio prijuĝis ĝin duekstreme. Iuj konsideris ĝin la plej malforta, kaj ke ĝi neniam venkis en militoj kun la nordaj nomadaj regnoj. Ĝi ankaŭ kontribuis nenion en la sistemo politika kaj ekonomia. Sed aliaj konsideris ĝin la pinto de la ĉina civilizacio.

Joseph Needham, la fama sinologo, diris ke en la antikva ĉinio, estis kvar grandaj inventoj, tri el kiuj maturiĝis en la Song dinastio, krom la tekniko de produkti paperon. La industrio kaj komerco en la Song estis tre altnivela, kaj ankaŭ abundas la kreadoj pri ekonomio kaj entrepreno. La plej fruaj firmaoj de akcio kaj la plej frua papera valuto aperis en la Song dinastio. La produkto de la fero kaj ŝtalo de la Song dinastio egalas al tiu de la britujo post 6 jarcentoj. En la imperiestro Zhen de Song, la populacio de tuta Ĉinio atingis pli ol 100 milionoj, kio faris Ĉinion la plej granda unuiĝanta merkato surbazita de la interna bezono.

La Song kiu daŭris tiom longe kiom super la Tang, atribuis al multajn novaj ideologioj de administri imperion. La plej valora laŭ la aŭtoro estas redistribui potencon per paca maniero, anstataŭ perforte en la antaŭaj dinastioj. La fondinto de la Song ankaŭ solvis la problemon de tio ke la regionoj ofte minacis la centran registaron. Dum la tuta 300 jaroj de la Song, neniu ribelo de regionoj kontraŭstaris la centran registaron. Eĉ dum la tuta 900 jaroj, ekde la Song, ĝis Ming, kaj ĝis 1860 en la Qing dinastio, neniu ribelo de regionoj kontraŭ la centra aperis.

Sed nova problemo aperis: la centra registaro devis elspezi monon por subteni armeojn, kio estis granda kosto. La sumkvanto de la Song armeo, estis 1.4 milionoj da soldatoj, kiu estis la plej multa inter ĉiuj dinastioj, kiu konsumis preskaŭ 80% de la fisko de la centra registaro de la Song.

呼格吉勒图 (Prikaz profila) 16. siječnja 2023. 05:22:24

Kaj limigo kaj liberigo

En la Song dinastio, aperis duekstrema fenomeno en la ekonomio.
Unuflanke, la imperia familio kaj la centra registaro abolis multajn limigojn al la popola socio, ekzemple, la Tang dinastio ne permesis ke oni establis bazarojn en regionoj sub la nivelo de prefektujo, sed la Song tute abolis la limigon. Kaj la impostoj de komerco en la Song dinastio estis tre malalta. Sur la portegoj de ĉiuj urbetoj, estis oficialaj afiŝoj kiuj diris al popoloj, ekzistas kiuj impostoj je kiom da proporcioj, ktp.

La konfuceisto en la Song dinastio, Cheng Yi'chuan diris ke "nia dinastio havis kvin aferojn kiuj ne ekzistis en la antaŭaj dinastioj:
1. ne ribeloj dum centoj da jaro.
2. la unuaj kvar imperiestroj estis liberalaj.
3. ne estis kaoso kaj militoj dum la ŝanĝo de dinastioj.
4. ne mortigis ministrojn dum centoj da jaroj.
5. traktis la ĉirkaŭajn etnojn per paca maniero."

Kvankam la kvin aferoj ne estas tute veroj, sed tre proksima al la vero. Speciale la unua kaj la kvara,estis malofte vidataj en la ĉina historio. La Song dinastio, traktis ambaŭ internon kaj eksternon pace.

Tamen samtempe, la monopoligo de la registaro en ekonomio estis pli severa ol tiu en la Han dinastio, kaj atingis pli da areoj. Preskaŭ ĉiuj ĉefaj produktaĵoj estis en la listo de la monopoligo de la registaro, ekzemple, teo, salo, alkoholaĵo, vinagro, vitriolo, kaj ĉiuj importitaj produktaĵoj, ekzemple, dentoj de elefanto, spico ktp., kiuj estis necesaj en la popola ĉiutaga vivo, aŭ alta profita, aŭ valoraj risurcoj. La registaro faris dekreton ke tiuj kiuj vendis vitriolon pli ol cent kvindek gramoj senpermesite, estas mortigotaj; tiuj kiuj faris alkoholaĵon ating'al 7 kilogramoj, estas mortigotaj. ktp. La registaro klare diris ke ĉiu profito de teo devis esti superdonata al la centra registaro.

Tiuj produktaĵoj kiuj ne havis riĉan profiton, kaj ne povis esti facile superrigardataj, estis permesitaj al la popoloj produkti kaj vendi. La rezulto de ĉi tia strukturo de ekonomio, estis ke la historiistoj ne povas trovi faman grandan riĉulon el la popola socio, ĉar kvankam la aktiveco de la popola eonomio estis tre vigla, sed la komercistoj sendependaj de la registaro, nur estis en la malsupra pozicio en la ĉeno de industrio.

呼格吉勒图 (Prikaz profila) 17. siječnja 2023. 06:40:55

Oligarka ekonomio

Estas kelkaj diferencoj en ekonomio en la Song dinastio ol la antaŭaj dinastioj. Ekzemple, la registaro de Song permesis publike ke la oficistoj en la registaro rajtis fari negocon; La amasigo de kampoj en la posedon de riĉuloj estis rajtigita; la monopoligitaj risurcoj povis esti funkciigita de iuj kiuj havis la oficialan permesilon.

La ununura imperiestro kiu rajtigis la registarajn oficistojn fari negocon, estis la fondinto de la Song, Zhao Kuang'yin. Lia ĉefministro ZHao Pu iĝis riĉa pro negoco, havante multajn hotelojn en la ĉefurbo. La imperiestro Zhao Kuang'yin ankaŭ permesis ke la generaloj faris negocon por enspezi monon, kio kaŭzis ke la armeoj ne lertis je batalo, sed je komerco. La fama generalo Zhang Jun faris internacian negocon, havis produktejojn de alkoholaĵoj, kaj havis multajn kampojn. Alia generalo Liu Guang'shi ofte ordonis ke la soldatoj laboris por li en lia propra liveronegoco.

Historiisto Quan Han'sheng trovis ses "strangajn" sed fakte komunajn trajtojn pri la komerco de la registaraj oficistoj:
ili komercis per la mono el la fisko de la registaro, vendis la aĵojn kaj risurcojn de la registaro, liveris per la ŝipoj de la registaro, utiligis la laboristojn de la registaro, monopoligis la vendon de iuj produktaĵoj, kaj eskapis el la impostoj.

En unu prefektujo, preskaŭ duono ĝis sesdek procento da kampoj estis en la manoj de malplejparto de familioj de la registaraj oficistoj.

Pri la ŝtatoposedataj industrioj, Guan Zhong faris la regnon posedi la risurcojn, per kiujn, tamen la popoloj rajtis produkti kaj profiti. La regno kaj la popoloj kunhavigis la profiton je la proporcio de 3:7; Liu Yan en la Tang dinastio, disdonis permesilojn al la popoloj, rajtigante ilin produkti per la ŝtatoposedataj risurcoj. En la Song dinastio, ili plu inventis du manierojn:

1. ili aŭkciis la permesilojn, kaj tiuj kiuj anonime ofertis la plej altan prezon, akiris la permesilon.
2. komercistoj pagis al la registaro da mono por aĉeti la "bileton de salo", per kiu ili akiris tiom salon el alia departamento de la registaro kiel la kvanto presita sur la bileto. kaj ili vendis la salon en la antaŭ-deciditaj vendejoj. Pro ke la salo estis forta bezono, la profito de vendi salon ankaŭ estis tre profita. Do la biletoj de salo iĝis la preskaŭ-valuto. Kaj aperis diversaj transakciaj merkatoj de la biletoj de salo.

Oni povas vidi ke tio estis tipa oligarka ekonomio. Kvankam la komercistoj el la popola socio rajtis vendi salon, sed ili ankoraŭ estis forte limigitaj, kaj nur povis akiri malgrandan parton de la profito. Eĉ tiuj kiuj sukcesis akiri la permesilojn, estis parencoj de la registaraj oficistoj.

Ni devas emfazi ke la modelo de ekonomio de la Song dinastio, estis la ekzemplo kiun sekvis kaj imitis la postaj dinastioj. Ĝi neniam evoluas ĝis nun. Nome, dum la pasintaj mil jaroj, oligarka ekonomio estis kaj estas la kerna trajto de ĉinio.

Natrag na vrh