Mesaĝoj: 14
Lingvo: Esperanto
Altebrilas (Montri la profilon) 2022-oktobro-30 13:28:56
Ili nur memoru, ke tre, multe kaj ege estas samsignifaj, kaj oni uzu prefere:
- tre kun adjektivoj (li estas tre bela)
- multe kun verboj (li laboras multe)
StefKo (Montri la profilon) 2022-oktobro-30 14:33:40
Altebrilas:Prefere komencantoj ne imitu tian lingvajxon! Esperantistoj sxatas simplan stilon.MULTE kostas kaj TRE amas
Ili nur memoru, ke tre, multe kaj ege estas samsignifaj, kaj oni uzu prefere:
- tre kun adjektivoj (li estas tre bela)
- multe kun verboj (li laboras multe)
MULTE drinkinta kaj TRE drinkinta
Metsis (Montri la profilon) 2022-oktobro-31 07:16:46
La respondo de Stefko en la komenco de ĉi tiu fadeno estas ĝusta: "tre" kaj "multe" ne estas interŝanĝeblaj!
StefKo (Montri la profilon) 2022-oktobro-31 10:36:26
Metsis:Oni ĵus diskutis pri tiu temo ĉi tie en Lernu en septembro.Sed angle!
(...)