Więcej

(iso, aso, oso) = (pasinteco, estanteco, estonteco)

od amigueo, 8 listopada 2022

Wpisy: 5

Język: Esperanto

amigueo (Pokaż profil) 8 listopada 2022, 20:28:07

(ne por komencantoj)

(iso, aso, oso) = (pasinteco/estinteco, pasanteco/estanteco, pasonteco/estonteco)

La afiŝo de la ideo estas ĉi sube iom matematikeca.
La unua decido estas ĉu trovi radikon por la signifoj angle past/present/future, aŭ ĉu apliki gramatikan rimedon, aŭ ĉu ambaŭ.
Pasinteco, pasanteco, pasonteco estas tri longaj vortoj (ĉiu komplikita je 5 elementoj) kie nur unu litero estas signifa diferenco!

Internacia rekonebleco estu negliĝita kaj emfazita la analitika flanko de nia lingvo, kaj ni uzu gramatikan rimedon, multe pli mallongan (3 literoj kontraŭ 9) kaj ion pli simplan (ĉiu vorto konstas el 3 elementoj).
Fakte, pasinteco/estinteco, pasanteco/estanteco, pasonteco/estonteco estas apenaŭ internacie rekonebla sistemo.

Altebrilas (Pokaż profil) 9 listopada 2022, 10:24:41

Zamenhof mem diris, ke gramatikaj vorteroj estas uzeblaj kiel memstaraj radikoj.

PMEG mem parolas pri o- vortoj, e-vortoj, ktp.

Sed oni prefere uzu tiajn mallongajn formoj en kunteksto, kie oni ofte uzas ilin kaj kie ilia signifo aperas klare.

Por ununura apero, preferindas longajn kutimajn formojn.

amigueo (Pokaż profil) 9 listopada 2022, 20:26:17

Nuance, estonteco kaj pasonteco ne estas samaj.

Altebrilas (Pokaż profil) 16 listopada 2022, 16:54:41

Bv. Klarigi malsamecon. Alikaze, via mesagxo senutilas.

amigueo (Pokaż profil) 18 listopada 2022, 08:17:05

Altebrilas:Bv. Klarigi malsamecon. Alikaze, via mesagxo senutilas.
Dankon, sed mesagxoj kompletaj oscedigas kiel universitata profesoro. Literaturo diras aferon kaj provokas dubojn kaj dubojn.

Wróć do góry