Kwa maudhui

Boggle en Esperanto?

ya amigueo, 29 Novemba 2022

Ujumbe: 12

Lugha: Esperanto

amigueo (Wasifu wa mtumiaji) 29 Novemba 2022 6:58:02 alasiri

Cxu vi konas ludon Boggle ( https://es.wikipedia.org/wiki/Bogglehttps://en.wikipedia.org/wiki/Boggle )?
Kiaj estus la ludkuboj por Esperanto?

Klarigo:
Boggle estas ludo/ludilo kie 4x4 ludkuboj (aŭ 5x5) de literoj (rezulto de hazarda kombino de la ludkuboj grupigitaj kvadratforme donas 4x4 aŭ 5x5 literojn videblajn) estas antaŭ grupo de ludantoj kiuj devas trovi vortojn (en esperanto) per konektado de literoj apudaj en ajna direkto. Gajnas tiu ludanto kiu trovas pli da vortojn kaj pli longajn.

Kia estas la bona distribuo de literoj al la ludkuboj por facile trovi vortojn en esperanto?

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 30 Novemba 2022 1:44:26 alasiri

Ne, mi ne konas gxin. Cxu vi povas klarigi kia ludo estas?

amigueo (Wasifu wa mtumiaji) 1 Desemba 2022 12:34:00 alasiri

Altebrilas:Ne, mi ne konas gxin. Cxu vi povas klarigi kia ludo estas?
Dankon Altebrilas, ke vi estas tie kaj rezulte (efkaj) mi ne monologas! (Mi modifis la unua mesaĝo).

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 1 Desemba 2022 5:21:49 alasiri

Cxu estas kiel skrablo aux krucvortoj, kie oni devas fari la plej grandan kvanton da vortoj per la supraj flankoj de la jxetitaj kuboj?

amigueo (Wasifu wa mtumiaji) 6 Desemba 2022 10:08:45 asubuhi

du tipoj de boglo (mi inspiras min per Boggle kaj mi metas novajn elementoj):
1. sinsekvlitera.
2. nesinsekvlitera (nova).

oni ne bezonas ludkubojn:
a/ kvadrato de nxn literoj (1) aux serio de m literoj (2) servas por defio al grupo de ludantoj. b/ samtempe cxiu el ili produkas liston de vortoj kiuj konstas nur el literoj de la boglajxo laux kondicxo sinsekvlitera aux ne.
c/ malapero de vortoj koincidaj inter ludantoj. varianto: aldona malapero de vortoj jam uzitaj antauxe en la nuna luda renkonto. varianto: malapero de vortoj de tabua listo ne pro fio sed pro trofacilo al la lingvonivelo de la grupo.
d/ disdono de poentoj al ludantoj laux longo de ties vortoj.

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 6 Desemba 2022 2:14:40 alasiri

Mi trovis tion:
https://olijslagers.info/Esperanto/Esperanto.php

El tiu pagxo, estas anoncita, ke oni povas elsxuti Boglon en Eo.

Estas .zip sliparo, el kiu oni povas eltiri .exe sliparon. Mi ne provis mem.

Alia demando: laux kiuj reguloj la literoj sur la jxetkuboj estas elektitaj por cxiu lingvo?

amigueo (Wasifu wa mtumiaji) 7 Desemba 2022 8:37:22 alasiri

Altebrilas:Mi trovis tion:
https://olijslagers.info/Esperanto/Esperanto.php
dankegon.
Ĉu sekuraj (senvirusaj) programoj?
Altebrilas:
Alia demando: laux kiuj reguloj la literoj sur la jxetkuboj estas ekektitaj por cxiu lingvo?
Tiu estis mia unua demando pri Boglo.

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 7 Desemba 2022 10:18:55 alasiri

Mi ne scias pri ambaux demandoj. Eble pli kompetenta uzanto povas respondi.

amigueo (Wasifu wa mtumiaji) 8 Desemba 2022 4:17:01 alasiri

laux kiuj reguloj la literoj sur la jxetkuboj estas elektitaj por cxiu lingvo?

Laux mi, simpla gxenerala metodo ajnlingve por trovi la literojn (per aux senkomputile) de cxiu bogla literaro estas elekti hazarde aux intence fragmenton de teksto 16literojn longan. Esperanta boglo uzos tekstojn en Esperanto, kompreneble.

Sed tio solvas defion kiel ludi sen ludkuboj. Ne kiujn literojn meti sur kubojn.

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 8 Desemba 2022 11:03:48 alasiri

Cxu cxiuj literoj aperas almenaux unufoje? Mi supozas, ke la plej oftaj en realo ankaux estas la pej oftaj en ludo.

Mi ne rigardis cxu la vokaloj estas hazarde disdonitaj sur la jxetkuboj aux pli nombraj sur iuj el ili.

Kurudi juu