前往目錄

Kiel traduki "bullet journal"

貼文者: negrolder, 2023年1月9日

訊息: 6

語言: Esperanto

negrolder (顯示個人資料) 2023年1月9日下午8:19:47

Saluton. Mi estás komencanto.
Por ekzerci mi faras mian "bullet journal" Esperante (plejparte), tamen mi ne certas kiel traduki ĝian nomon. Mi pensis, ke ĝi povus esti "kuglo-ĵurnalo", ĉar en la angla la vorto "bullet" signifas "kuglo" kaj ankaŭ "bildo".

La plej stranga afero estis ke en "Google traslator" aperis la vorto "kuglopunkto", kiun mi ne trovis aliloke, sed ĝi havas sencon por mi.

Kio estis la ĝusta traduko?
Kuglo-jxurnalo aŭ kuglopunkto-jxurnalo?

Antaŭdankon

Metsis (顯示個人資料) 2023年1月13日上午8:27:58

Ĉu vi celas la specifan metodon Bullet journal (BuJo)? La Vikipedia artikolo priskribas ĝin kiel kugla ĵurnalo (vd. la difinojn 2 kaj 3 en PIV), do eble tio taŭgas por via verko.

amigueo (顯示個人資料) 2023年1月13日上午11:26:52

Gratulon por via iniciato.
Ĉu vi povus klarigi pri la tekniko BuJo?

negrolder (顯示個人資料) 2023年1月14日下午6:40:36

Saluton. Koran dankon pro viaj respondoj.
@Metis: Jes, mi aludis al la metodo kaj al la kajero. Ne venis al mi en la kapon serĉi ĉe Vikipedion.
@Amigueo: En kelkaj vortoj: "Bullet Journal" estas metodo, kiu ebligas al vi organizi viajn agadojn efike nure skribilo kaj kajero. Vi povas trovi informojn pri la metodo en la interreto. La oficiala retejo "bullet journal .com" estas bona loko por komenci.

Miville (顯示個人資料) 2023年1月22日下午10:29:53

"La Kuglopunkta Ĵurnalo" al mi ŝajnus la plej eleganta esperantigo de via ĵurnala titolo. La kugloj verŝajne referas pri la punktoj tuj antaŭ la paragrafoj de la "planmodaj" tekstoj ĉe "Words".

negrolder (顯示個人資料) 2023年1月28日下午3:54:12

Miville:"La Kuglopunkta Ĵurnalo" al mi ŝajnus la plej eleganta esperantigo de via ĵurnala titolo. La kugloj verŝajne referas pri la punktoj tuj antaŭ la paragrafoj de la "planmodaj" tekstoj ĉe "Words".
Mi ankaŭ pensis tion. Tamen mi trovis la vorton "vinjeto" en la PIV. Ĉu estus pli ĝuste traduki ĝin kiel "vinjeta ĵurnalo"?

回到上端