Al la enhavo

Kodel nusprendete mokytis Esperanto?

de MarkIB, 2008-decembro-01

Mesaĝoj: 57

Lingvo: Lietuvių

henma (Montri la profilon) 2009-marto-24 18:33:39

Ho,

Pardonu min por entrudiĝi en ĉi tiun fadenon...

Mi ne komprenas ion ajn el kio estas skribita ĉi tie litove, sed mi povas vidi la fotojn, kaj mi miras pri la beleco de la litovaj virinoj... ĉiuj ili estas sendube belulinoj. Mi bezonis tion diri...

Se la vortaro ne perfidas min, tiu fadeno estas pri kial oni decidis lerni esperanton, kaj mi respondos tion almenaŭ... Mi eklernis esperanton ĉar mi multe ŝatas lingvojn, mi estas scivolema, kaj kiam mi eksciis pri la interna ideo, mi tute decidis ke mi devas partopreni de tiu ĉi movado.

Mi ne povas traduki mian mesaĝon en la litovan, do bonvolu, ĉu iu volas tiun tion fari, mi multe dankos lin/ŝin...

Amike,

Daniel.

Jasminka (Montri la profilon) 2009-marto-24 19:23:43

henma:Ho,

Pardonu min por entrudiĝi en ĉi tiun fadenon...

...
Atleiskite, kad įsiterpiau į šį forumą...

Nesuprantu, kas čia parašyta lietuviškai, bet matau nuotraukas ir stebiuosi lietuvių moterų grožiu... Visos jos be abejo yra gražuolės. Norėjau tai pasakyti...

Jei žodynas manęs neapgauna, ši tema yra apie tai, kodėl buvo nuspręsta mokytis esperanto, todėl aš atsakysiu... Pradėjau mokytis esperanto, kadangi labai mėgstu kalbas, esu smalsus, ir kai sužinojau apie kalbos idėją, nusprendžiau, kad turiu dalyvauti šiame judėjime.

Negaliu išversti savo žinutės į lietuvių kalbą, todėl prašau, gal kas nori tai padaryti, būsiu labai dėkingas jam/jai...

Vilius (Montri la profilon) 2009-marto-24 19:36:17

henma:Mi ne komprenas ion ajn el kio estas skribita ĉi tie litove, sed mi povas vidi la fotojn, kaj mi miras pri la beleco de la litovaj virinoj... ĉiuj ili estas sendube belulinoj. Mi bezonis tion diri...
Ho, dankon! Mi ĝojas, ke mia foto plaĉis al vi.. Vi estas vera ĝentlemano! Ĉu vi skribis ne pri mian foton?.. rido.gif rido.gif
/*
O, dekoju! Dziaugiuosi, kad mano nuotrauka jums patiko.. Jus esate tikras dzentelmenas! Ar jus rasete ne apie mano nuotrauka? rido.gif rido.gif
*/

henma:Se la vortaro ne perfidas min, tiu fadeno estas pri kial oni decidis lerni esperanton, kaj mi respondos tion almenaŭ... Mi eklernis esperanton ĉar mi multe ŝatas lingvojn, mi estas scivolema, kaj kiam mi eksciis pri la interna ideo, mi tute decidis ke mi devas partopreni de tiu ĉi movado.
Vi estas tute prava. Tiu fadeno origine estis pri tion. Sed poste ni parolis pri aliaj aferoj - kritiko de Esperanto, logikaj eraroj kaj tiel plu..
/*
Jus esate visiskai teisus. Si gija pradzioje buvo apie tai. Taciau veliau mes kalbejome apie kitus dalykus - esperanto kritika, logikos klaidas ir taip toliau..
*/

Amike,
Vilius

henma (Montri la profilon) 2009-marto-24 20:37:54

Vilius:Ho, dankon! Mi ĝojas, ke mia foto plaĉis al vi.. Vi estas vera ĝentlemano! Ĉu vi skribis ne pri mian foton?.. rido.gif rido.gif
Ha ha ha... Certe la via estas tre bona foto, sed mi pensas ke mi klare opiniis pri la beleco de litovaj virINoj... rido.gif rido.gif... okulumo.gif

Dankon pro tio, ke vi diris ke mi estas "ĝentlemano" rideto.gif.

Vilius:/*
O, dekoju! Dziaugiuosi, kad mano nuotrauka jums patiko.. Jus esate tikras dzentelmenas! Ar jus rasete ne apie mano nuotrauka? rido.gif rido.gif
*/
Ĉu dzentelmenas == ĝentlemano? Ĉu la sama origino ol la angla vorto? Aŭ angla influo?

Vilius:Vi estas tute prava. Tiu fadeno origine estis pri tion. Sed poste ni parolis pri aliaj aferoj - kritiko de Esperanto, logikaj eraroj kaj tiel plu...
Tio preskaŭ ĉiam okazas, ĉu ne? Sed mi tute ne sciis tion, ke vi parolis pri aliaj aferoj... Memoru kion mi diris unue... "mi ne komprenas ion ajn el kio estas skribita ĉi tie litove" rido.gif rido.gif

(Parenteze, dankegon, Jasminka, pro la traduko de mia mesaĝo)

Amike,

Daniel.

Vilius (Montri la profilon) 2009-marto-24 22:44:09

henma:Ha ha ha... Certe la via estas tre bona foto, sed mi pensas ke mi klare opiniis pri la beleco de litovaj virINoj... rido.gif rido.gif... okulumo.gif
Ne estu seksisto, kara amiko! rido.gif

henma:Ĉu dzentelmenas == ĝentlemano? Ĉu la sama origino ol la angla vorto? Aŭ angla influo?
Ni uzas tiun vorton en la litova lingvo. Mi kredas, ke ĝi estas la malnova pruntaĵo de la angla lingvo.
Fakte vorto estas "džentelmenas", mi nur estis tro pigra por uzi propran literon "ž". La vorto estas prononcata (Esperante) "ĝentelmenas".

henma:Tio preskaŭ ĉiam okazas, ĉu ne?
Jes.. Kun mi tio okazas tro ofte.

Ho, vi volis paroli kun litovaj belulinoj, sed nun mi ĝenas vin. Pardonu mian malkomprenecon okulumo.gif

henma (Montri la profilon) 2009-marto-24 23:02:46

Vilius:Ne estu seksisto, kara amiko! rido.gif
Ho, pardonu... Tamen mi ne povas opinii pri la litovaj viroj, ĉar, vere, mi ne vidis la fotojn de viroj tiom, kiel la fotojn de virinoj... Sed mi ne volas esti seksisto (vidu sube).

Vilius:Fakte vorto estas "džentelmenas", mi nur estis tro pigra por uzi propran literon "ž". La vorto estas prononcata (Esperante) "ĝentelmenas".
Ho, mi konas tiun literon... Multaj el la laboristoj en tiu kompanio estas serbaj, ili ankaŭ uzas "ž", kun la sama sono ol "ĵ", do, por mi, "dž" klare sonas kiel "ĝ".

Vilius:Ho, vi volis paroli kun litovaj belulinoj, sed nun mi ĝenas vin. Pardonu mian malkomprenecon okulumo.gif
Mi preferus koni litovajn virinojn, certe okulumo.gif, sed, kiel mi jam diris, mi ne estas seksisto, kaj mi multe ŝatas koni novajn GEamikojn el la tuta mondo... rideto.gif

Mi tre ŝatas ankaŭ povi babili, ŝerci, ridi, ktp kun personoj de landoj kie mi eble neniam estos (kaj kiuj parolas denaske lingvoj kiuj preskaŭ certe mi neniam komprenos sufiĉe por babili per ili)

Amike,

Daniel.

Vilius (Montri la profilon) 2009-marto-24 23:30:51

henma:Ho, pardonu... Tamen mi ne povas opinii pri la litovaj viroj, ĉar, vere, mi ne vidis la fotojn de viroj tiom, kiel la fotojn de virinoj... Sed mi ne volas esti seksisto (vidu sube).
Ne estu tiom serioza.. Mi nur ŝercis. Certe mi ne pensas, ke via intereso en litovaj virinoj estas seksismo! rideto.gif
Fakte, antaŭ multe da jaroj (ĉi tie mi emocie suspiras) mi konis la knabinon de Ĉilio.. Sed tio estas la alia rakonto...

Adiaŭ rideto.gif
Vilius

henma (Montri la profilon) 2009-marto-24 23:42:28

Vilius:Ne estu tiom serioza.. Mi nur ŝercis.
Hm, mi pensas ke mi forgesis aldoni okulumon aŭ rideton rido.gif. Mi certe sciis tion, ke vi ŝercis... Ne zorgu.

Vilius:Fakte, antaŭ multe da jaroj (ĉi tie mi emocie suspiras) mi konis la knabinon de Ĉilio.. Sed tio estas la alia rakonto...
Cxu vere? Iun tagon vi devos rakonti tion! okulumo.gif

Amike,

Daniel.

Jev (Montri la profilon) 2009-marto-25 09:09:20

Ĉiuj tekstoj en tiu ĉi forum-fadeno devas esti en la litova aŭ kun traduko al la litova. Krome ŝajne vi ĉiuj deflankiĝis de la temo, pro tio mi petas fini la diskuton en Esperanto kaj reveni al la temo en la litova. Por diskutoj en Esperanto bonvolu uzi aliajn forumojn, kiuj estas multaj ĉe lernu!.

Vilius (Montri la profilon) 2009-marto-25 09:52:19

Vere, Jev. Ni denove parolas ne pri cxefa temo de la fadeno. Mi pensas, ke mi ne havas bezonan genon por ne perdi la temon ridulo.gif

Jev, kial vi ne rakontus pri via komenco en Esperanto?

/*
Tiesa, Jev. Mes vel kalbame ne apie pagrindine sios gijos tema. Manau, as neturiu reikiamo geno, kuris padetu nepamesti temos ridulo.gif

Jev, kodel jums nepapasakojus apie savo pradzia Esperanto?
*/

Reen al la supro