Zum Inhalt

Origino de la Esperanto vorto "vico"

von piffkin, 5. Februar 2023

Beiträge: 11

Sprache: Esperanto

piffkin (Profil anzeigen) 5. Februar 2023 09:32:52

Ni bone konscias ke Zamenhof ne inventis la vortojn por la Esperanto lingvo el nenie, sed pruntis ilin el la vortarojn de aliaj (ĝenerale Eŭropaj) lingvoj. Do mi scivolas pri la vorto “vico”. Tiu laŭ mia scio ne rilatis al iu vorto aŭ en la angla, la franca (“queue”), la itala (“Fila”) la germana (“Schlange“) aŭ la rusa (”oĉered“). Ĉu iu povas klarigi la originon de tiu Esperanta vorto?

amigueo (Profil anzeigen) 5. Februar 2023 10:23:47

Vice-presidente en la hispana, eble rilatas al Ea vic-prezidento. Sed kiel prefikso vic koheras al vorto vico? Mi ne scias!

Memoru ke VIC povus signifi ANSTATAUX.

amigueo normale preferas VIC al ANSTSTAUX pro evidenta ekonomio de literoj.

Altebrilas (Profil anzeigen) 5. Februar 2023 13:56:34

Sxajnas, ke gxi venas de la latina "vicis", kiu signifas sxangxo, alterno. Tiu vorto estas kuza de la germana "Wechsel".

En la angla, oni trovas gxin en vortoj kiaj "vice-president"

piffkin (Profil anzeigen) 5. Februar 2023 16:26:17

Sed kiel tiu rilatas al "vico" t.e. hom-amaso kiu atendas en linio en la strato aŭ en butiko? Ĉu ĉar la “vice-presidant” atendas la morton de prezidanto?

amigueo (Profil anzeigen) 6. Februar 2023 11:06:00

Ŝajne estas rilato inter ĉeno kaj ĉenero.
Do, vico konstas de viceroj aŭ vicanoj.

Altebrilas (Profil anzeigen) 6. Februar 2023 13:15:44

La vortaro donas plurajn signifojn de tiu vorto. Mi ne scias kiel ili interrilatas. Mi uzis la vortaron Prevo, libere elsxutebla en posxrelefonon.

amigueo (Profil anzeigen) 6. Februar 2023 19:28:23

Matematike,
vico estas serio aŭ aro ordigita unudimensie.
Tio estas unua signifo de vico,
utila por atendvico antaŭ poŝtoficejo.
Imagu ke ĉiu homo ĉe tiu vico havas victikedon ĉe sia poŝo, kaj ĉiu persono moviĝas libere, kelkaj vizitas panvendejon apudan, kelkaj promenetas, kelkaj eliras fumi ktp.
Tiam ne estas fizika vico, sed ankoraŭ tiuj homoj formas vicon.

Metsis (Profil anzeigen) 8. Februar 2023 12:42:01

Mi ne posedas latinon, kial mi devas fidi Altebrilason, ke la vorto "vico" devenas de la latina vorto por ŝanĝo, alterno. Ĉiuokaze en Esperanto la vorto havas (tro?) multajn signifojn.

Mi ludas en interreto ludon, kies tabulo havas horizontalajn kaj vertikalajn liniojn, kiuj konsistigas kradon, angle a checkerboard of rows and columns. Kiam mi rakontas pri la ludo en Esperanto, mi uzas vortojn linioj (horizontalaj) kaj kolumnoj (vertikalaj), sed mi notis, ke multaj aliaj uzas la vorton vico sendepende de tio, ĉu ĝi estas horizontala aŭ vertikala.

Tio estas konfuziva, ĉar al mi "vico" (ekz. stari en vico, stand in a line) signifas, ke oni staras ŝultron kontraŭ ŝultro. Aliflanke oni povas diri "stari en rektvico" (stand in a queue) , unu post la alia (mi fiksrigardas vian nukon). Tiel oni ja faras en atendovico.

En matematiko oni kelkfoje parolas pri serioj, sinsekvoj. Ekzemple la plej simpal aritmetika vico konstigas el sinsekvaj pozitivaj entjeroj.

Do ŝajnas, ke vico malhavas direkton. Vico povas esti, ĉu horizontala, ĉu vertikala, ĉu ŝultro kontraŭ ŝultro, ĉu dorso kontraŭ ventro, sume iu ajn sinsekvo, sed ĉiuokaze sinsekvo.

Escepte… oni diras "nun estas via vico", en kiu vico signifas pinton de la sinsekvo. Eeeh…

Plie la prefiksa "vic-" montras iun aŭ ion, kiu staras en rezervo: vicprezidanto, vicrado, vicpeco. Certe tiuj nek staras en vico nek troviĝas en iu pinto de sinsekvo!

En la germana oni diras ekzemple Vizemeister, kiam oni parolas pri tiu individuo aŭ teamo, kiu atingis la duan rangon en konkurso. Laŭ tiu modelo kelkaj Esperantistoj parolas pri vicmajstroj.

Mi suspektas, ke tia uzo de vicmajstroj estas erara, sed mi ne certas. Certe estas, ke vorto kiel vicfrat(in)o en la senco de bo- aŭ duonfrat(in)o estas erara.

Do iu povas frenezigi vin per rakonto…
Post kiam mi rektvice staris en atendovico por vicpecoj, estis mia vico kaj la vicoficialulo montriĝis esti vicfrato de la vicmajstro de…
😠

amigueo (Profil anzeigen) 10. Februar 2023 15:09:02

"nun estas via vico" --> "nun vi vicumas" (proponeto por klarigi VICO).

Alternativo: "nun vi dentikas" (dento; atendo por dentisto; ĉar vico estas iel "atendosalono" aŭ atendejo/atendujo).
Alternativo: "nun vi elvicas/vicelas/viceliras", ĉar vico implicas eliran ordon, se iam eliro okazus.

amigueo (Profil anzeigen) 13. Februar 2023 04:12:22

Simpla alternativo.

Vici: esti cxe vico.
Vicigxi: eniri vicon.
Vicmaligxi/vicugxi: eliri vicon (cxar dentisto vokas vin).

Do kiam ministro ne povas agi,
vicministro vicugxas.
Kaj kiam ministro revenas al agpovo,
vicministro malvicugxas.

Zurück nach oben