Al la enhavo

Ju pli alta, ju pli bela, ju pli mona.

de amigueo, 2023-marto-03

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2023-marto-03 19:43:52

(ne por komencantoj)

Ju pli alta, ju pli bela, ju pli mona.

Ĉe pmeg oni legas ke "ju...ju... ne havas sencon en Esperanto". Tamen...
Kiel oni metas en ju-des-an rilaton tri elementojn aŭ pli ol du elementojn?

Mia unua tezo estas ke nur unu vorteto, ekz JU povas bone roli por pliolduelementaj ju-des-aĵoj.

(Analoga problemo mi trovis pri PO, kaj pro tio mi proponis PO...PO...PO... por starigi proporciojn pliolduelementajn.
ekz PO litro lakton PO duon' kilo farunon PO kvar ovoj estas ingredientoj de mia tarto).

Resumo de temfadeno:
===================

1. JUJ.
A, B, mal C, mal D juj E =
juj A, juj B, juj mal C, juj mal D juj E =
ili kvin kreskas kaj malkreskas kune.

2. POJ.
Ni avancas 3 minutojn poj 2 kilometrojn.
Torto de 3 kg faruno, 1 L lakto, 2 ovoj poj 2 kg sukero. =
Torto de poj 3 kg faruno, poj 1 L lakto, poj 2 ovoj poj 2 kg sukero.

3. SAMAUXPLI (same aux pli). (Altebrilas).

4. PLISAM. (same aux pli).

5. PLUJ (pli kaj pli). PLUJSAM.

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-marto-04 10:28:16

Cxu vi povas citi almenaux unu ekzemplon de senc-hava frazo kun tia esprimo???

amigueo (Montri la profilon) 2023-marto-07 15:39:53

Senchava frazo?

Ju pli alta, ju pli bela, ju pli mona estas mankeno.

Science,
Interese estas afisxi kunrilato de variabloj, pli ol du.
Gravita forto:
Ju pli masa estas la unua korpo, ju pli masa estas la dua, ju malpli distas ili, ju pli granda estas la forto inter ili.
Sed oni povus afisxi alian permutacion:
Ju malpli distaj, ju pli granda gravito, ju pli masa la unua korpo, ju pli masa la dua korpo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-marto-07 17:54:21

Ju pli... des pli signifas, ke du ecoj varias en la sama direkto. Sed la unua estas la kauxzo aux la variablo, kaj la dua estas la konsekvenco aux la funkcio.

Ju pli bela, ju pli granda, des pli ricxa. Tio signifas, ke la dungintoj de la manekeno sxatas belecon kaj grandecon, do pagas al ili pli altan salajron. (Almenaux se tia diskriminacio estas tolerata)

Ju pli ricxa, des pli bela, des pli ganda. Tio signifas, ke sxia mono ebligas al sxi hxirurgion por plibeligi sian visagxon aux plilongigi siajn ostojn. La signifo ne estas la sama.

Same por la dua ekzemplo. Ju pli da maso, ju malpli da distanco, des pli da altira forto. Estas fizika legxo, kiu ne funkcias en la mala direkto. (Tiukaze temus pri pesado: ju pli da forto, des pli da pezo)

amigueo (Montri la profilon) 2023-marto-07 21:15:55

Mi insistas, ke estas interesaj rilatoj kiam kauxzo kaj efiko ne klaras aux ne gravas aux estas reciprokaj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-marto-07 22:47:59

Nu, donu tian ekzemplon. En la tria kazo , suficxas aldoni "kaj reciproke", se tio gravas. En la du aliaj, oni ne bezonas balastigi la lingvon por esprimi informojn ne gravajn aux ne klarajn.

amigueo (Montri la profilon) 2023-marto-08 11:35:27

Altebrilas:Nu, donu tian ekzemplon. En la tria kazo , suficxas aldoni "kaj reciproke", se tio gravas. En la du aliaj, oni ne bezonas balastigi la lingvon por esprimi informojn ne gravajn aux ne klarajn.
1. Cxi tio sxajnas polemiko inter Akino kaj Agustino.
2. Balastigi per simpligo?

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-marto-08 13:02:24

Mi ne spertas pri teologio, sed mi konsentas kun vi ke por komencantoj tia diskuto aspektas kiel harfendado.

Mi simple volas montri al ili, ke preskaux cxio estas simple esprimebla per normala esperanto, kiu ne bezonas tiom da reformoj kiom vi proponas.

Gxenerale, mallonga cerbumado suficxas por trovi solvon - cxefe kiam temas pri reala problemo, ne gramatika ekzemplo - cxar plejofte ekzistas samideanoj, kiuj jam trovis gxin.

amigueo (Montri la profilon) 2023-marto-14 09:40:31

De viaj klarigoj mi lernas ke Ju...Des... estas strukturo netauxga por korilato de pli ol du elementoj.
Cxu iu konas la tauxgan strukturon?

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-marto-14 13:14:05

Kio ekzakte signifas korilato de tri (aux pli da) elementoj? Cxu vi havas precizan ekzemplon?

Mi mem ne povas imagi iun.

Reen al la supro