Ke daftar isi

Ju pli alta, ju pli bela, ju pli mona.

dari amigueo, 3 Maret 2023

Pesan: 26

Bahasa: Esperanto

Altebrilas (Tunjukkan profil) 29 Maret 2023 09.30.09

Pensu pri la kompatindaj infanoj kiuj jam sufiĉe penas por lerni kalkuladon... ne bezonas kompliki ilian taskon...

amigueo (Tunjukkan profil) 30 Maret 2023 18.35.43

Mi pensas ke

3 kaj 1 = 4,
3 jak 1 = 2,
3 po 2 = 6,
6 op 2 = 3,

estas plifaciligo aritmetikon per gramatiko.

Altebrilas (Tunjukkan profil) 30 Maret 2023 21.30.21

Nu, du sesopoj estas dudek, la lernontoj konfuzigxus kaj ecx frenezigxus...

amigueo (Tunjukkan profil) 1 April 2023 06.47.55

Altebrilas:du sesopoj estas dudek
Prave laux vidpunkto A.

Laux vidpunkto B:
Dek-du sisope estas du. =
Sisope de dek-du estas du.

Altebrilas (Tunjukkan profil) 1 April 2023 10.55.01

Escepte en komputika fako, la celo de lingvo ne estas logikeco (kaj tiu vorto eĉ difinindu), sed komprenebleco.

Vi inventas volapukecajn afiksojn, preteratentinte kontroli, ke ne eblas esprimiĝi samaŭpli simple en fundamenta lingvo.

Sesono de dek du estas du
Dek du, sesonigita, estas du

NB: mi uzis "samaŭpli":
- ĉar ĝi enhavas fundamentaĵojn
- ĉar "same aŭ pli" estas auxde malbela, kaj postulus komplikan sintakson:
A estas same granda kiel B aŭ pli granda ol B
- "sampli"aŭ "samepli" ne estus klaraj
- ĝi similas al "pli kaj pli"

Cxu aliaj proponoj aŭ jamtrovitaĵoj?

amigueo (Tunjukkan profil) 1 April 2023 21.01.05

Altebrilas skribis:
《mi uzis "samaŭpli":
- ĉar ĝi enhavas fundamentaĵojn
- ĉar "same aŭ pli" estas auxde malbela, kaj postulus komplikan sintakson:
A estas same granda kiel B aŭ pli granda ol B
- "sampli"aŭ "samepli" ne estus klaraj
- ĝi similas al "pli kaj pli"》

Respondo:

Rilate al "plisam(e)" (pli aux same) kaj "mensam(e)" (malpli aux same),
ili rekte neklaras sed tauxgas per komparo al
"plimalpli" aux "tri kvar amikoj".

Rilate al "pli kaj pli" aux "cxiam pli" (kaj interesaj variantoj "cxiam plisam" kaj "cxiam mensam") mi trovis variantojn:

"Pli kaj pli" = "pluj".
"Cxiam malpli" = "mujn".
Ktp: plujsam, mujnsam.

Tiuj etaj vortoj estas gravaj (ties konceptoj) en matematiko.

Kembali ke atas