Al la enhavo

Nekredeblaĵoj

de SlavikDze, 2023-marto-09

Mesaĝoj: 200

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2024-majo-19 11:42:03

Mi ne bone komprenas, pri kiu temo vi volas diskuti..!

Леопольд (Montri la profilon) 2024-majo-20 07:27:35

Saluton Altebrilas!
Altebrilas:Mi ne bone komprenas, pri kiu temo vi volas diskuti..!
Ĉu vi ne legis mian antaŭan mesaĝon al vi aŭ ne komprenis, kion mi skribis tie?

Altebrilas (Montri la profilon) 2024-majo-20 09:10:31

Tro da "ne", da kompleksaj frazoj kaj da intermiksitaj temoj: milito, banko, migrado... malfacilas klare debati.

Des pli, ke mi ne bone vidas, kion vi celas demonstri. Se temas pri fieco de tn. Okcidento, estas subjektiva opinio ne demonstrebla. Nur eblas amasi pli malpli validajn argumentojn.

SlavikDze (Montri la profilon) 2024-majo-20 11:21:50

@t.n.Altebrilas
Se la temo de la globala politiko-ekonomio reale konsternigas vin, provu almenaŭ esprimi vian opinion pri la nuna situacio en la franca kolonio Nova Kaledonio.

Леопольд (Montri la profilon) 2024-majo-20 12:33:37

Altebrilas:Tro da "ne", da kompleksaj frazoj kaj da intermiksitaj temoj: milito, banko, migrado... malfacilas klare debati.

Des pli, ke mi ne bone vidas, kion vi celas demonstri. Se temas pri fieco de tn. Okcidento, estas subjektiva opinio ne demonstrebla. Nur eblas amasi pli malpli validajn argumentojn.
Por ke mia subjektiva opinio iĝu objektiva, mi bezonas pruvi la opinion per referencoj al faktoj kaj eventoj, ĉu ne? okulumo.gif

Kaj por akiri klaran komprenon pri la ligoj inter faktoj kaj eventoj, mi proponas konsideri la situacion per la "prismo" de mono. Aŭ ĉu vi serioze pensas, ke ekzemple la puĉo en Ukrainio estis farita de "koleraj civitanoj, kiujn neniu financis"?

Aŭ jen alia ekzemplo: modernaj protestoj kaj mitingoj en Kartvelio. La manifestaciantoj protestas kontraŭ la adopto en Kartvelio de leĝo pri "eksterlanda financado" de neregistaraj strukturoj, simila al kio ekzistas en Usono. Kaj ĉi tiuj protestoj estas malkaŝe subtenataj de Usono. Pensu - kial? Ŝajne ĉar, laŭ tiu ĉi leĝo, tuj estos klare, kiuj politikistoj kaj partioj estas financataj el eksterlando. okulumo.gif

amigueo (Montri la profilon) 2024-majo-22 11:11:10

Леопольд:

En español dicen Doble rasero, Dos varas de medir (una para nosotros y otra para los demás).

Duobla legxaro, unu por ni, kaj la alia por la ceteraj. Okcidento priparolas kaj argumentas baz* legxoj kiuj, unue, estas konvenaj por Okcidento, kaj due, kiujn Okcidento aplikas nur laux konveno, sen alia justigo ol Ni estas pli malfiaj kaj sagxaj, Ni estas la pinto de la evolucio, Ni estas super la legxoj kiujn ni altrudis al aliaj, Ni estas pli fortaj. Sed la Homaj Rajtoj komencas havi diversajn variantojn, tiomajn kiomaj novaj potencoj aperas.

Altebrilas (Montri la profilon) 2024-majo-22 12:22:44

Tial la mondo bezonas internaciajn leĝojn, kiuj konvenas al ĉiuj landoj kaj popoloj. Tio devas esti debatata en internaciaj instancoj anstataŭ per militaro.

Ne ĉiuj okcidentanoj ŝatas kapitalismon, nek ĉiuj anoj de aŭtoritataj reĝimoj ŝatas ilin, sed kaze de milito, preskaŭ ĉiuj sentas sin devigataj subteni sian propran flankon, pro ĉantaĝo je perfido.

SlavikDze (Montri la profilon) 2024-majo-22 19:53:33

Tio apenaŭ kredeblas, sed "sagacaj" francaj estruloj decidis akuzi pri la nuna rebelo en Nova Kaledonio ne malicajn kaj ĉie-ĉeestantajn rusulojn, sed iujn azerojn, pri kies ekzisto niamonde multaj franculoj kaj aliaj okcidentuloj antaŭe eĉ ne sciis.
https://www.lemonde.fr/en/pixels/article/2024/05/1...
Estus interese, se "msjö" Altebrilas esprimus finfine sian alt-valoran opinion pri la nuna situacio en tiu "transmara franca teritorio"?

amigueo (Montri la profilon) 2024-majo-23 05:46:05

Pri la duobla legxaro.
IKK estas marioneto usona. Blinken minacas sankcii IKK pro arestosi Netanjahu kaj ties kolaborantojn israelajn. Kiuj landoj ne povas aux ne potencas marionetigi IKK?

https://www.bbc.com/news/articles/cp66e6ppzd0o

Леопольд (Montri la profilon) 2024-majo-23 09:24:39

Saluton Altebrilas!
Altebrilas:Tial la mondo bezonas internaciajn leĝojn, kiuj konvenas al ĉiuj landoj kaj popoloj. Tio devas esti debatata en internaciaj instancoj anstataŭ per militaro.

Ne ĉiuj okcidentanoj ŝatas kapitalismon, nek ĉiuj anoj de aŭtoritataj reĝimoj ŝatas ilin, sed kaze de milito, preskaŭ ĉiuj sentas sin devigataj subteni sian propran flankon, pro ĉantaĝo je perfido.
Ekde la kreo de UN ĝis nun ekzistas internaciaj leĝoj kaj internaciaj juroj. Sed Usono kaj ĝiaj vasaloj volis krei mondon bazitan ne sur internaciaj leĝoj, sed sur reguloj. Laŭ la retoriko de Usono ekzistas nur unu regulo: "landoj devas sekvi ĉiujn instrukciojn de Usono." Vi ne interesiĝas pri la tutmonda financa sistemo - sed konsiderante la nunan situacion en la mondo per ĉi tiu "filtrilo" ĉio videblas klare kaj klare.

Cetere, la termino "aŭtoritata reĝimo", kreita en Usono, signifas la malamikon, kiun Usono atakos. Kaj ĝi havas nenion komunan kun la strukturo de registaro de la lando. Vera aŭtoritata reĝimo eblas nur sub absoluta monarkio. Provu pensi pri la termino "aŭtoritata reĝimo" kaj vi mem komprenos.

Reen al la supro