Al la enhavo

Nekredeblaĵoj

de SlavikDze, 2023-marto-09

Mesaĝoj: 200

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2024-majo-23 10:05:43

Mi uzis tiun esprimon kiel eŭfemismon por "diktaturo ", kiu estas pli ofenda. Sed vortoj ne tiel gravas kiel signifo: mi celas reĝimojn, kies estroj opinias, ke ili ne povas regi landon sen senti sin liberaj oferi liberecon aŭ vivon de ĝiaj civitanoj.

Internacia financo estas parto de pli ĝenerala problemo: neŝtataj organizoj uzataj pli malpli kaŝe de iuj ŝtatoj por influi aŭ eĉ regi aliajn landojn, preteratente internaciajn agnoskitajn regulojn. Tio povas esti multnaciaj entreprenoj, religioj, partioj, mafioj, komunikiloj, ktp.

Mankas interkonsentoj pri tiu temo, ĉiu parto dezirante tujan reguligon de influiloj de aliaj landoj kaj prokrastan de la siaj.

Леопольд (Montri la profilon) 2024-majo-23 11:46:32

Altebrilas:Mi uzis tiun esprimon kiel eŭfemismon por "diktaturo ", kiu estas pli ofenda.
Ĉar vi uzis la terminon "diktaturo", mi petas vin klarigi tion, kion vi komprenas per tiu ĉi termino per viaj propraj vortoj, kaj ne per sloganoj!

Altebrilas:
Sed vortoj ne tiel gravas kiel signifo: mi celas reĝimojn, kies estroj opinias, ke ili ne povas regi landon sen senti sin liberaj oferi liberecon aŭ vivon de ĝiaj civitanoj.
Ĉu vi estas telepado? Se ne, kiel vi povas scii la pensojn kaj dezirojn de iu? Ĉiu reganto de iu ajn lando partoprenanta militon sendos siajn civitanojn al milito kaj kelkaj mortos tie. Sed la celo de la reganto ne estas, ke liaj civitanoj mortu, sed gajnu la militon. Eĉ Zelensky (la posttempa prezidento de Ukrainio) strebas por venki, kvankam laŭ liaj agoj, la verŝajna celo estas detrui siajn regatojn.

Altebrilas:
Internacia financo estas parto de pli ĝenerala problemo: neŝtataj organizoj uzataj pli malpli kaŝe de iuj ŝtatoj por influi aŭ eĉ regi aliajn landojn, preteratente internaciajn agnoskitajn regulojn. Tio povas esti multnaciaj entreprenoj, religioj, partioj, mafioj, komunikiloj, ktp.

Mankas interkonsentoj pri tiu temo, ĉiu parto dezirante tujan reguligon de influiloj de aliaj landoj kaj prokrastan de la siaj.
Vi iom eraras: internacia financo estas la bazo de la monda politiko. Sen la financo, nenia la politiko eblas. Kaj ĉiu internacia politiko estas farita pro mono. Laŭ mi, en la mondo mono kreas potencon.

Altebrilas (Montri la profilon) 2024-majo-23 12:53:36

Nun mono estas papero aŭ eĉ bitoj en iu komputilo. Ĝi funkcias nur pro tio, ke oni kredas je ĝi. Neniu estas devigita kredi.

SlavikDze (Montri la profilon) 2024-majo-23 18:36:43

Verdire, mi iom miras:
Ĉu al ĉi-forumaj delongaj aktivuloj, pan Dobri kaj msjö Altebrilas, fine de iliaj vivoj reale plaĉas prezenti sin ĉi-forume, kiel ridindajn stultulojn aŭ hipokritulojn.

Леопольд (Montri la profilon) 2024-majo-24 08:03:28

Saluton Altebrilas!
Altebrilas:Nun mono estas papero aŭ eĉ bitoj en iu komputilo. Ĝi funkcias nur pro tio, ke oni kredas je ĝi. Neniu estas devigita kredi.
En nia mondo, mono povas esti interŝanĝita kontraŭ produktoj, varoj kaj servoj. Kaj iu, kiu havas multe da mono, povas akiri pli da produktoj, varoj kaj servoj por ĝi ol iu, kiu havas malmulte da mono, ĉu ne? okulumo.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2024-majo-24 09:15:30

Tio dependas de la mono. Iuj estas pli fidindaj ol aliaj. Estas laŭ la disponebleco de dezirindaj varoj aŭ servoj kaj la volo de pagi per ĝi.

Леопольд (Montri la profilon) 2024-majo-24 11:00:16

Altebrilas:Tio dependas de la mono. Iuj estas pli fidindaj ol aliaj. Estas laŭ la disponebleco de dezirindaj varoj aŭ servoj kaj la volo de pagi per ĝi.
Nuntempe, la usona dolaro estas konsiderata internacia mono. Usono pagis la puĉon en Ukrainio per dolaroj. Usono kaj ĝiaj vasaloj financas la ukrainajn naziojn per dolaroj. Armiloj por la ukrainaj nazioj estas aĉetitaj por dolaroj. Pafilproduktantoj kaj komercistoj faras profitojn en dolaroj. La bankoj, per kiuj oni pagas, ricevas profitojn en dolaroj. Ĉu ne?

amigueo (Montri la profilon) 2024-majo-25 08:57:07

Altebrilas:Nun mono estas papero aŭ eĉ bitoj en iu komputilo. Ĝi funkcias nur pro tio, ke oni kredas je ĝi. Neniu estas devigita kredi.
Konvencio. Mono estas konvencio.
Lingvo estas konvencio.

Estas institucioj por devigi respekti konvencion.
Kutimo kaj utilo apogas konvencion.

amigueo (Montri la profilon) 2024-majo-25 09:25:13

Altebrilas:Nun mono estas papero aŭ eĉ bitoj en iu komputilo. Ĝi funkcias nur pro tio, ke oni kredas je ĝi. Neniu estas devigita kredi.
Konvencio. Mono estas konvencio.
Lingvo estas konvencio.

Estas institucioj por devigi respekti konvencion.
Kutimo kaj utilo apogas konvencion.

Estas pluraj lingvoj. Estas pluraj monoj, ecx vilagxaj aux asociaj aux familiaj monoj.

amigueo (Montri la profilon) 2024-majo-25 09:31:58

Tradicie, Okcidenta mediaaro nur armiligas fiegan vorton Diktaturo kontraux malamikaj regximoj.
Tutprobable, tiu mediaaro ne diros prezidenton Zelenski diktatoro. Ecx se etimologia senco de Diktatoro tauxgas al Zelenski, kaj malfie.

Reen al la supro