Sisu juurde

Nekredeblaĵoj

kelle poolt SlavikDze, 9. märts 2023

Postitused: 200

Keel: Esperanto

Altebrilas (Näita profiili) 28. mai 2024 7:59.54

Леопольд:
Altebrilas:Tio estas abstrakta.

La konkreta demando estas kiujn povojn reganto nepre bezonas por regi sian popolon? Kion li rajtu fari pri siaj oponantoj?
Ĉi tio ne estas specifa demando, sed abstrakta, ĉar la specifaj respondoj dependas de multaj faktoroj. Kaj la plej grava faktoro - kiun vi celas per la termino "reganto"?
Se specifa respondo estas sinonimo de oportuna, ili dependas de nur unu faktoro: intereso (profito aŭ pravigo, laŭkaze) de la demandanto. Sed tiaj respondoj ne estigas fidon nek faciligas debaton.

Altebrilas (Näita profiili) 28. mai 2024 8:13.52

amigueo:
Altebrilas:...Kion li rajtu fari pri siaj oponantoj?
Cxu eksterlandaj agentoj rajtas financi/protekti/propagandi enlandajn Opoziciantojn? Sen limoj?
Kaj se tiuj eksterlandaj agentoj ne gajnas elekciojn per kandidatoj, ili rajtas financi asociojn por eduki popolon kaj lobii, manifestacii ktp? Sen limoj?
Vi pravas. Mankas internaciaj interkonsentojn pri tiaj influadoj, pri kio estas permesata aŭ ne. Propagando, falsinformado, influo per neŝtataj organizoj, ktp.

Unua paŝo povas esti travidebleco, por scii kiu financas kion.

Леопольд (Näita profiili) 28. mai 2024 9:27.12

Altebrilas:Se specifa respondo estas sinonimo de oportuna, ili dependas de nur unu faktoro: intereso (profito aŭ pravigo, laŭkaze) de la demandanto. Sed tiaj respondoj ne estigas fidon nek faciligas debaton.
Vi ne povas respondi la demandon faritan de vi, ĉu ne? Ne turnu la diskuton en demagogion.

Dua demando: kion precize vi opinias per la termino "regas per timigo"?

Altebrilas (Näita profiili) 28. mai 2024 12:16.22

En la artikolo "tirano " mencio pri timo ekzistas en PReVo, ne en vortaro.net.

Kion opinias AdE? Mi ne trovis difinon en AV.

Леопольд (Näita profiili) 28. mai 2024 12:21.36

Altebrilas:En la artikolo "tirano " mencio pri timo ekzistas en PReVo, ne en vortaro.net.
Kion opinias AdE?
Vi ne respondis la demandon, do mi ripetas la demandon: kion precize vi opinias per la termino "regas per timigo"?

Ĉu vi komprenas la esprimon "kion precize vi opinias per la termino"?

Altebrilas (Näita profiili) 28. mai 2024 12:28.36

Ĝi ŝajnas al mi sufiĉe klara.

Леопольд (Näita profiili) 28. mai 2024 12:47.13

Altebrilas:Ĝi ŝajnas al mi sufiĉe klara.
Ĉu mi komprenu ĉi tiun vian respondon kiel:
1. vi ne komprenas la terminon "regas per timigo";
2. vi ne komprenis mian esprimon “kion precize vi opinias per la termino”?

Altebrilas (Näita profiili) 29. mai 2024 7:22.06

Precizigo post precizigo, oni (eventualaj legantoj) delonge forgesis la celon de tiu-ĉi debato...

Леопольд (Näita profiili) 29. mai 2024 8:35.47

Saluton Altebrilas!
Altebrilas:Precizigo post precizigo, oni (eventualaj legantoj) delonge forgesis la celon de tiu-ĉi debato...
Do via respondo al la ambaŭ demandoj estas "Jes". Dankon okulumo.gif

Citi sloganojn kaj aliulajn difinojn sen klara kompreno pri tio, kion signifas la difinoj, estas signo de malkapablo fari diskuton kaj kutimon de demagogio. okulumo.gif

Леопольд (Näita profiili) 29. mai 2024 8:39.06

Netanyahu nomis la detruon de la rifuĝejo Rafah "tragika akcidento" - Times of Israel.

Komence, Tel-Avivo anoncis la sukcesan detruon de du el la gvidantoj de Hamas, judoj festis tion surstrate, kaj tiam la atesto de la israela registaro ŝanĝiĝis. Ili "faris esploron" kaj eksciis, ke temas pri atako kontraŭ civiluloj. Ne la unua kaj, ŝajne, ne la lasta.

https://www.timesofisrael.com/netanyahu-denies-cla...

Tagasi üles