Al la enhavo

Nekredeblaĵoj

de SlavikDze, 2023-marto-09

Mesaĝoj: 327

Lingvo: Esperanto

Leopold65 (Montri la profilon) 2026-marto-28 08:46:30

Israelo kaj Usono voĉdonis kontraŭ kondamno de la sklavkomerco ĉe UN.

Rezolucio, iniciatita de Ganao, estis voĉdonita en la Ĝenerala Asembleo, agnoskante la "komercon de sklavigitaj afrikanoj" kiel gravan krimon kontraŭ la homaro. Delegitoj adoptis ĝin per plimulta voĉdono. La dokumenton subtenis 123 landoj, tri — Usono, Israelo kaj Argentino — voĉdonis kontraŭe, kaj 52 sindetenis.

https://i.ibb.co/Z1hzX6nh/syv1-Mum4f5-Do-GH9-w21-U...

Altebrilas (Montri la profilon) 2026-marto-28 21:43:54

Ĉu ĝi pluekzistas?

Leopold65 (Montri la profilon) 2026-marto-29 09:56:31

Altebrilas:Ĉu ĝi pluekzistas?
UN-retejo

Altebrilas (Montri la profilon) 2026-marto-29 20:53:27

Ĉu la rezolucio celas tion?
https://eo.wikipedia.org/wiki/Koltano

Leopold65 (Montri la profilon) 2026-marto-30 21:03:06

Altebrilas:Ĉu la rezolucio celas tion?
https://eo.wikipedia.org/wiki/Koltano
Kie en la teksto de la rezolucio vi vidis la vorton "koltano"?

Altebrilas (Montri la profilon) 2026-marto-31 10:43:02

Ĉu tio ne estas moderna sklaveco ?

SlavikDze (Montri la profilon) 2026-marto-31 17:53:18

Kiel mi rimarkis, ĉi-foruma mem-deklarita "altebrilulo" delonge elfurzas nur sensencajn hipokritece-patosecajn bagatelaĵojn.
Kaj probable ĝuste pro tio ĉi-sajtaj regantoj atribuis al li tiom multe da steletoj.

Leopold65 (Montri la profilon) 2026-aprilo-01 09:05:51

Altebrilas:Ĉu tio ne estas moderna sklaveco ?
Per kiaj signoj vi difinas sklavecon?

Altebrilas (Montri la profilon) 2026-aprilo-01 15:49:40

Deviga peniga laboraĉo, trudata ekz. per minaco de vipo aŭ malsato.

Leopold65 (Montri la profilon) 2026-aprilo-02 08:37:11

Altebrilas:Deviga peniga laboraĉo, trudata ekz. per minaco de vipo aŭ malsato.
Sed ĉu ne estas konsiderata sklaveco obei ĉiujn ordonojn de la mastro sub minaco de puno?

Reen al la supro