לתוכן העניינים

Nekredeblaĵoj

של SlavikDze, 9 במרץ 2023

הודעות: 323

שפה: Esperanto

Leopold65 (הצגת פרופיל) 28 במרץ 2026, 08:46:30

Israelo kaj Usono voĉdonis kontraŭ kondamno de la sklavkomerco ĉe UN.

Rezolucio, iniciatita de Ganao, estis voĉdonita en la Ĝenerala Asembleo, agnoskante la "komercon de sklavigitaj afrikanoj" kiel gravan krimon kontraŭ la homaro. Delegitoj adoptis ĝin per plimulta voĉdono. La dokumenton subtenis 123 landoj, tri — Usono, Israelo kaj Argentino — voĉdonis kontraŭe, kaj 52 sindetenis.

https://i.ibb.co/Z1hzX6nh/syv1-Mum4f5-Do-GH9-w21-U...

Altebrilas (הצגת פרופיל) 28 במרץ 2026, 21:43:54

Ĉu ĝi pluekzistas?

Leopold65 (הצגת פרופיל) 29 במרץ 2026, 09:56:31

Altebrilas:Ĉu ĝi pluekzistas?
UN-retejo

Altebrilas (הצגת פרופיל) 29 במרץ 2026, 20:53:27

Ĉu la rezolucio celas tion?
https://eo.wikipedia.org/wiki/Koltano

Leopold65 (הצגת פרופיל) 30 במרץ 2026, 21:03:06

Altebrilas:Ĉu la rezolucio celas tion?
https://eo.wikipedia.org/wiki/Koltano
Kie en la teksto de la rezolucio vi vidis la vorton "koltano"?

Altebrilas (הצגת פרופיל) 31 במרץ 2026, 10:43:02

Ĉu tio ne estas moderna sklaveco ?

SlavikDze (הצגת פרופיל) 31 במרץ 2026, 17:53:18

Kiel mi rimarkis, ĉi-foruma mem-deklarita "altebrilulo" delonge elfurzas nur sensencajn hipokritece-patosecajn bagatelaĵojn.
Kaj probable ĝuste pro tio ĉi-sajtaj regantoj atribuis al li tiom multe da steletoj.

Leopold65 (הצגת פרופיל) 1 באפריל 2026, 09:05:51

Altebrilas:Ĉu tio ne estas moderna sklaveco ?
Per kiaj signoj vi difinas sklavecon?

Altebrilas (הצגת פרופיל) 1 באפריל 2026, 15:49:40

Deviga peniga laboraĉo, trudata ekz. per minaco de vipo aŭ malsato.

Leopold65 (הצגת פרופיל) 2 באפריל 2026, 08:37:11

Altebrilas:Deviga peniga laboraĉo, trudata ekz. per minaco de vipo aŭ malsato.
Sed ĉu ne estas konsiderata sklaveco obei ĉiujn ordonojn de la mastro sub minaco de puno?

לראש הדף