Sisu juurde

Nekredeblaĵoj

kelle poolt SlavikDze, 9. märts 2023

Postitused: 327

Keel: Esperanto

Altebrilas (Näita profiili) 11. aprill 2026 19:43.06

@Leopold

Mensogo okazas ĉie, ne nur en okcidentaj landoj. Cenzuro estas iu maniero mensogi. Hodiaŭ ekzistas iloj uzante AI, kiuj ebligas fari mensogojn kies formo perfekte imitas la realon.

Nur pli perfektigitaj iloj ebligas elvidigi la mensogon. Tial oni devas pli kaj pli malfidi komunikilojn, amasajn aŭ personajn (nun existas algoritmoj por diri al ĉiu tion, kion li deziras aŭdi/legi), uzante sian propran racion.

Leopold65 (Näita profiili) 12. aprill 2026 10:26.38

Altebrilas:@Leopold

Mensogo okazas ĉie, ne nur en okcidentaj landoj. Cenzuro estas iu maniero mensogi. Hodiaŭ ekzistas iloj uzante AI, kiuj ebligas fari mensogojn kies formo perfekte imitas la realon.
Sed nur en okcidentaj landoj politiko kaj propagando baziĝas sur mensogoj. Ĉiuj modernaj militoj komenciĝis pro mensogoj. Kaj alia (aŭ pluraj) militoj estas preparataj surbaze de mensogoj. Ekzemple, ĉu vi vidis rusajn politikistojn deklari sian intencon ataki eŭropajn landojn? Mi ne vidis. Tamen, tiaj deklaroj estas konstante aŭdataj de eŭropaj politikistoj. Pripensu - kial?

Altebrilas:
Nur pli perfektigitaj iloj ebligas elvidigi la mensogon. Tial oni devas pli kaj pli malfidi komunikilojn, amasajn aŭ personajn (nun existas algoritmoj por diri al ĉiu tion, kion li deziras aŭdi/legi), uzante sian propran racion.
Neniuj aliaj iloj estas bezonataj por distingi mensogojn de vero; tiuj, kiujn ni havas, estas tute sufiĉaj - logiko kaj scio. Sed ne emocia (virina) logiko, sed formala logiko.

SlavikDze (Näita profiili) 12. aprill 2026 14:05.16

Tio apenaŭ kredeblas, sed oni asertas, ke en Francio rasismo kontraŭ blankuloj fariĝas pli kaj pli evidenta.
Pri tio temas en jena franclingva komunikilo:
https://www.bvoltaire.fr/racisme-les-blancs-de-plu...
Estas interese, ĉu ĉi-problemo iel tuŝas nian "altebrilan" kolegon.

Altebrilas (Näita profiili) 12. aprill 2026 15:30.11

Feliĉe, tio ne ankoraŭ okazas ĉie en la lando. Rasismo estas malaprobinda, kiu ajn estu la faranto aŭ la viktimo. Oni taksu homojn laŭ kion ili faras, ne kio ili estas.

Altebrilas (Näita profiili) 12. aprill 2026 15:34.25

Ekzemple, ĉu vi vidis rusajn politikistojn deklari sian intencon ataki eŭropajn landojn? Mi ne vidis. Tamen, tiaj deklaroj estas konstante aŭdataj de eŭropaj politikistoj. Pripensu - kial?
Militontoj malofte deklaras siajn intencojn.

Pacemuloj, kiam ili konstatas danĝeran miskomprenon, faras ĉion por forigi ĝin.

SlavikDze (Näita profiili) 12. aprill 2026 16:46.58

@Altebrilas
Nu, se vi reale "feliĉas", ne rimarkante rasismon kontraŭ blankuloj, konfesu do sincere, ĉu vi mem estas nativa blankvizaĝa franculo aŭ, eble, t.n. "beur", kiel neforgesebla kolego Zam_franca, kun kiu vi fervore solidaris?

Altebrilas (Näita profiili) 12. aprill 2026 16:58.12

Ĉu tio gravas en Esperantio?

SlavikDze (Näita profiili) 12. aprill 2026 18:38.48

@Altebrilas
Informo pri via reala etneco tute certe helpos kompreni naturon de via evidenta hipokriteco.
Ĉu vi simpatias al efektiva franca patrioto Marine Le Pen?

Altebrilas (Näita profiili) 12. aprill 2026 20:00.26

Ne

SlavikDze (Näita profiili) 13. aprill 2026 8:23.15

@Altebrilas
Malkaŝu do vian etnecon, se vi ne hontas pri ĝi.

Tagasi üles