İçerik Görüntüleme

Nekredeblaĵoj

başlangıç SlavikDze, 9 Mart 2023

Mesajlar: 303

Dil: Esperanto

Altebrilas (Profili görüntüle) 11 Nisan 2026 19:43:06

@Leopold

Mensogo okazas ĉie, ne nur en okcidentaj landoj. Cenzuro estas iu maniero mensogi. Hodiaŭ ekzistas iloj uzante AI, kiuj ebligas fari mensogojn kies formo perfekte imitas la realon.

Nur pli perfektigitaj iloj ebligas elvidigi la mensogon. Tial oni devas pli kaj pli malfidi komunikilojn, amasajn aŭ personajn (nun existas algoritmoj por diri al ĉiu tion, kion li deziras aŭdi/legi), uzante sian propran racion.

Leopold65 (Profili görüntüle) 12 Nisan 2026 10:26:38

Altebrilas:@Leopold

Mensogo okazas ĉie, ne nur en okcidentaj landoj. Cenzuro estas iu maniero mensogi. Hodiaŭ ekzistas iloj uzante AI, kiuj ebligas fari mensogojn kies formo perfekte imitas la realon.
Sed nur en okcidentaj landoj politiko kaj propagando baziĝas sur mensogoj. Ĉiuj modernaj militoj komenciĝis pro mensogoj. Kaj alia (aŭ pluraj) militoj estas preparataj surbaze de mensogoj. Ekzemple, ĉu vi vidis rusajn politikistojn deklari sian intencon ataki eŭropajn landojn? Mi ne vidis. Tamen, tiaj deklaroj estas konstante aŭdataj de eŭropaj politikistoj. Pripensu - kial?

Altebrilas:
Nur pli perfektigitaj iloj ebligas elvidigi la mensogon. Tial oni devas pli kaj pli malfidi komunikilojn, amasajn aŭ personajn (nun existas algoritmoj por diri al ĉiu tion, kion li deziras aŭdi/legi), uzante sian propran racion.
Neniuj aliaj iloj estas bezonataj por distingi mensogojn de vero; tiuj, kiujn ni havas, estas tute sufiĉaj - logiko kaj scio. Sed ne emocia (virina) logiko, sed formala logiko.

SlavikDze (Profili görüntüle) 12 Nisan 2026 14:05:16

Tio apenaŭ kredeblas, sed oni asertas, ke en Francio rasismo kontraŭ blankuloj fariĝas pli kaj pli evidenta.
Pri tio temas en jena franclingva komunikilo:
https://www.bvoltaire.fr/racisme-les-blancs-de-plu...
Estas interese, ĉu ĉi-problemo iel tuŝas nian "altebrilan" kolegon.

Başa geri dön