Aller au contenu

AdE': nea ~ trea: kial "nea blanko" ne signifas "nula blanko"?

de amigueo, 14 mars 2023

Messages : 18

Langue: Esperanto

amigueo (Voir le profil) 14 mars 2023 07:38:07

Ne por komencantoj.

ne blanka --> nea blanko..
tre bela --> trea belo.

Cxu iu problemo?
Por mi estas bele logike,
sed kial tiel malofte?

Gugle: ”Nea Belo, te vopsești la păr?”

amigueo (Voir le profil) 14 mars 2023 07:44:20

Sen problemo:
Bele desegni ---> Bela desegno.

Cxu senprobleme:
Hodiaux estas bele. --> Hodiauxa bela esto.

Altebrilas (Voir le profil) 14 mars 2023 13:28:31

Mi trinkas kafon -> mia kafa trinko
En la mondon venis nova sento -> enmonda novsenta veno
Io ajn -> ajna io

Esperanto estas fleksebla, sed tamen oni ne troigu

Ia inventajxo kiel "*nea blanko" signifas nenion, se vi donas nek difinon nek ekzemplojn.

amigueo (Voir le profil) 14 mars 2023 18:11:22

En la titolo jam dua ekzemplo:
"Trea belo."

Tiu "nea blanko" estas tikla ekzemplo por kompreni kial verbo NEI ne estas tielm tauxga kielm sxajne simpla.

Kaj TREA ne estas problema, laux fleksebla logiko. https://vortaro.net/#trea_kd

amigueo (Voir le profil) 15 mars 2023 12:09:29

Aldona ekzemplo:
tro klara --> troa klaro. ridulo.gif
pli alta --> plia alto. ??

Altebrilas (Voir le profil) 15 mars 2023 13:36:07

Senkulpigu, "nea" estas en la vortaro. "Trea" ne estas, sed "ega" ludas la saman rolon, kun malpli da literoj.

Vorto enhavas du partojn: formo kaj signifo. Vi ofte inventas formojn, sed preteratentas klarigi la signifon: tio ne estas vortoj, sed nur arbitraj sinsekvoj de literoj, kiel "azer", "tyuiop", "qsdf", ktp.

Do, bv. klarigi en normala espéranto, kio signifas por vi "nea blanko". Cxu temas pri balota blanka bulteno celanta esprimi nean respondon?

amigueo (Voir le profil) 15 mars 2023 16:48:55

Mi pensis ke analogo per TREA ( = INTENSA ) BELO suficxis klarigi signifon de NEA BLANKO.

Tamen, ekzisto de konkurenca signifo de NEA kaj NEI, malhelpas rektan komprenon.

Kiel mi parafrazus "NEA" BLANKO?
BLANKO NEEST(ANT)A

amigueo (Voir le profil) 15 mars 2023 17:07:31

Cxu implica rezulto?:

mi "neas" kanti = mi ne kantas.

Laux mi, gxusta signifo de NEI konfuzas objektivan kaj subjektivan vidpunktojn.

Altebrilas (Voir le profil) 16 mars 2023 14:02:42

Resume, vi riprocxas al aliaj esperantistoj uzi vortojn, kiujn ili bezonas anstataux lasi tiujn vortojn al vi por paroli pri aferoj, kiuj ne ekzistas...

amigueo (Voir le profil) 16 mars 2023 19:16:51

Riprocxi?
Mi nur klopodas kompreni kial ne estas en esperanto vorto "NEA/NEI" kun *.
Se vortoj kiel "unuaeco" (primacy) strangas, kial ne la proponita "NEA/NEI"?

Retour au début