לתוכן העניינים

Se viro estanta viran kaj ino estanta inan; sencaĵo de virino devus esti interseksulon.

של VirinoInterseks, 15 במרץ 2023

הודעות: 10

שפה: Esperanto

VirinoInterseks (הצגת פרופיל) 15 במרץ 2023, 08:40:41

Mi konas ke ino uzata solate per laŭpaŝe en nuntempo. Do mi pensas ke liberigis sencon de virino (estas ino) por interseksuloj.

Por ekzamplo:

Instru'ist'o: Ĝeneralseksa instruisto
Instru'ist'in'o: ina instrusto
Vir'instru'ist'o: Vira instruisto
Vir'instru'ist'in'o: Interseksa instruisto

Sama metodo povas apliki al familiajn vortojn. (Patro, filo, frato, edzo, kaj avo. Ekzamploj: virpatro, virfilino, viredzino, virpatrino, k. p)

Серёга (הצגת פרופיל) 17 במרץ 2023, 16:00:31

Отведаешь пальчика, не захочешь и мальчика.

VirinoInterseks (הצגת פרופיל) 17 במרץ 2023, 18:20:42

Am... kial? Mi ne komprenas.

amigueo (הצגת פרופיל) 28 במאי 2023, 06:59:52

Mi rimarkigas temfadenojn cxe Konsultejo kie VIRINO, PROJEKTIDO kaj NEEBLA montras ordinaran konflikton inter radikoj kaj afiksoj (kiuj senmarkile rolas ankaux kiel radikoj).

VIRINO estas koano. Gxi defias statikan komprenon.

Altebrilas (הצגת פרופיל) 28 במאי 2023, 08:16:00

Jes, virino estas mallogika. Estas unu el la tolerendaj sed ne reklamindaj esceptoj de nia lingvo.

Vi rajtas uzi homino aŭ simple ino anstataŭe.

amigueo (הצגת פרופיל) 25 ביוני 2023, 08:59:47

Altebrilas:
Vi rajtas uzi homino aŭ simple ino anstataŭ VIRINO.
1. Por anstatauxi VIRINO,
mankas radiko.
"Adolthomino" estas longega!
Ecx HOMUDINO longas.
Cxu HOMJXINO?

2. Por anstatauxi VIRO,
per vorto analoga al VIRINO,
estus FEMICXO.
Tiam VIRINO kaj FEMICXO estus simetriaj
kaj uxokfelicxaj.

Altebrilas (הצגת פרופיל) 25 ביוני 2023, 09:09:04

Longeco ne gravas en scienca fako.

En literatura fako, kunteksto ĝenerale helpas, kaj facile estas kompreni, ke "ino" ne estas kangurua nek erinaca.

SlavikDze (הצגת פרופיל) 25 ביוני 2023, 12:20:56

Kiel oni diras: "Fojfoje pli preferindas maĉi ol paroli".
Eblas ankaŭ diri, ke estus pli preferinde, se iuj personoj fingrumus en siaj nazoj ol tajpus sensencaĵojn kaj bagatelaĵojn.
Oni povas entute ignori la vorton "virino", se en eo-vortaro ekzistas memstara kaj pli belsona vorto "femino".

Altebrilas (הצגת פרופיל) 25 ביוני 2023, 16:05:52

Femino jam troveblas en PReVo. Vi rajtas uzi ĝin, samkiel aliaj rajtas uzi virino, homino, ino, ktp. Esperanto estas sufiĉe riĉa lingvo por proponi elekton.

Tamen, mi timas, ke iuj proponu *"femo" kiel sinonimo de viro... okulumo.gif

La franca ekvivalento de via proverbo estas "turnu sep foje vian langon en la buŝo antaŭ ol paroli"

VirinoInterseks (הצגת פרופיל) 14 באוגוסט 2023, 20:13:18

Altebrilas:Femino jam troveblas en PReVo. Vi rajtas uzi ĝin, samkiel aliaj rajtas uzi virino, homino, ino, ktp. Esperanto estas sufiĉe riĉa lingvo por proponi elekton.
Jes, do taŭgaj vortoj vir|femin| aŭ vir|vir|in| estas eblaj.

לראש הדף