본문으로

kurso por komencantoj = komencantula kurso

글쓴이: amigueo, 2023년 6월 12일

글: 5

언어: Esperanto

amigueo (프로필 보기) 2023년 6월 12일 오후 5:23:43

Ne por komencantoj.

kurso por komencantoj = komencantula kurso.

https://dvd.ikso.net/edukado/pmeg/pmeg_12.1_x/gram...

1. Ĉi tie, oni trovas la adaptilon UL por produki la adjektivon de la substantivo participo.

Se participo estus primitive adjektivo, tiam TIU KIU MANKAS estus MANKANTULO.
Sed en Esperanto MANKANTULO direndas MANKANTO.
Tiam la adjektivo de MANKANTO ne estas MANKANTA sed MANKANTULA.

Estas aldonaĵo:
Kvalito de MANKANTA ne estas MANKANTO, sed MANKANTECO.

Altebrilas (프로필 보기) 2023년 6월 13일 오후 1:36:34

Porkomencantoida kurso= kurso por komencantoj kiu ne estas por komencantoj.

Mi ne certas, ke tio multe utilas, sed fundamenta lingvo ebligas esprimi eĉ tiajn strangaĵojn... okulumo.gif

amigueo (프로필 보기) 2023년 6월 16일 오전 11:12:23

1. Altebrilas, kara,
OID estas maltroofte uzata. Sed oni povus riparin tiun maljustajxon...

2. La danco de afiksoj detektita pri PARTICIPO kiel adjektivo kaj kiel pronomo o-vorto,
ne estas unika ekzemplo siatipa.

amigueo (프로필 보기) 2023년 6월 18일 오전 8:43:29

AJX kondutas malsame ol UL pri participo:

" Antauxdiri la okazontajxojn de la venonta jaro.

okazontajxo --> okazajxo.
kreitajxo --> kreajxo.

" fizike, la rezultanto de la fortoj (kaj ne "rezultajxo").
Kial? Teknika/scienca jxargono.
" matematike, la dividato kaj la dividanto (nek "dividajxo" nek "dividantajxo").

trovitajxo --> trovajxo --> trovo (?).
rezultantajxo --> rezulto.
rezulto de dividi estas divido (?).

Sed kio pri ties adjektivoj?
Rezultantajxa? Rezultantula?
Dividatajxa? Dividatula?
Dividantula? Dividantajxa? Dividajxa?

Divida = ??

Ankaux AJX kaj ne nur UL problemas pri participo kaj ties derivacio.

Altebrilas (프로필 보기) 2023년 6월 18일 오후 12:37:02

Principo de neceso kaj sufiĉo.

다시 위로