Til indholdet

AdE': malplu: Ŝiaj rimedoj malpluigas maljunon.

af amigueo, 1. aug. 2023

Meddelelser: 8

Sprog: Esperanto

amigueo (Vise profilen) 1. aug. 2023 07.17.07

Ne por komencantoj.

Malplu (ĝi estas vorto de senpacienciaj).

Nur provoj aktivi vorton MALPLU, kiu estas malofta, sed ĉu konvena?

Plu = neĉese, daŭre, ankaŭ nun/tiam, ankoraŭ.
Ne plu = ĉese, nedaŭre, jamne, maljam, neankoraŭ.
Malplu = ankoraŭ ne.
Cxoplu = jam.

Neplu-igi: post la vendo, ŝi neplu-igos la anoncon publika (eksigos).
Pluigi: malgraŭ du jaroj senvendaj, ŝi pluigis la anoncon publika.
Malplu-igi: ŝiaj rimedoj malpluigas maljunon (ES: sus remedios retrasan la vejez)
Nemalpluigi = cxoplu-igi = jamigi: post monatoj de hezito, ŝi jamigas la anoncon publika.

la luon pluigis tri monatojn la enloĝanto. tri monatojn plu luis la enloĝanto.

iampli = (iom)plu.
cxiampli = cxiomplu

amigueo (Vise profilen) 18. aug. 2023 06.37.52

https://vortaro.net/#plu_kd
https://vortaro.net/#ankora%C5%AD_kd

Kio estas diferenco inter PLU kaj ANKORAUX?
Mi ne komprenis "tute" la du vortojn.

Metsis (Vise profilen) 18. aug. 2023 13.27.16

Ekzemploj de PIV:
 
  • (pri tempo) Ŝi volis diri ion plu, sed ŝi ne povis. → Ŝi volis daŭri rakonti, sed…
  • (pri spaco) Mi ne povas iri unu paŝon plu → Mi ne povas fari unu plian paŝon
  • (ago ne ĉesis) Karlo ankoraŭ vivas! → Ial mi pensis, ke Karlo ne plu vivas
  • (plue, krome, denove) Li sonĝis ankoraŭ alian sonĝon → Li unue sonĝis sonĝon kaj poste sonĝis alian.
  • (akcenti neatendaĵon) Vi estis tiel bela – tia vi estas ankoraŭ nun! → en pasinteco vi estis bela kaj daŭras esti
Kaj "malplu" kaj "malankoraŭ" ne ekzistas, kiel estas kutime kun e-vortecaj vortetoj (tabelvortoj je -e, ĉi, for, baldaŭ, hodiaŭ ktp.).

amigueo (Vise profilen) 18. aug. 2023 21.26.37

Dankon, Metsis.

Laŭ mi, PLU proksimas al PLI/PLUS (plusa-tempe).
ANKORAŬ proksimas al DAŬR: Karlo daŭras vivi, daŭras sonĝi, daŭras beli.
MALPLU = plusa-tempe-ne/ankoraŭ-ne: mi atendas donacon, la donaco malpluas min; la papo malpluas beni gejojn.

amigueo (Vise profilen) 19. aug. 2023 20.31.16

""Oni volas pli, kiam oni havas malmulton.
Oni volas plu, kiam oni ŝatas, kaj volas ke tio daŭru.""

Tio montras ke PLI kaj PLU povas agi kiel adverbo kaj kiel rekta objekto.

ĉu vi plu volas plun?

ĉu vi pli volas plin?

amigueo (Vise profilen) 20. aug. 2023 05.37.09

Strange?

Eble nur:
ĉu vi plu volas (kanti) plu?

ĉu vi pli volas (mangxi) pli?

amigueo (Vise profilen) 22. aug. 2023 22.11.58

"estas perdenda neniu momento plu" =
"perdendas nul pluo" =
"endas perdi nepluo"

??

amigueo (Vise profilen) 2. okt. 2023 06.15.17

Metsis:
Kaj "malplu" kaj "malankoraŭ" ne ekzistas, kiel estas kutime kun e-vortecaj vortetoj (tabelvortoj je -e, ĉi, for, baldaŭ, hodiaŭ ktp.).
MALPLU, MALBALDAUX, MAL-IO estas utilaj mal-vortoj.

malplu = plu ne.
malbaldaux = post longa tempo.
mal-io = ne cxio.

Tilbage til start