Vai all’indice

AdE': substantiva amalgamo: "Malsimile al la OAU, la AU havas pli fortajn povojn interveni en la aferojn de "membraj" ŝtatoj."

di amigueo, 03 agosto 2023

Messaggi: 5

Lingua: Esperanto

amigueo (Mostra il profilo) 03 agosto 2023 13:40:18

Malsimile al la OAU, la AU (Afrika Unio) havas pli fortajn povojn interveni en la aferojn de membraj ŝtatoj.

Fokuso sur MEMBRAJ. Ĉu pli precize estus "membroj-ŝtatoj"?

(membroj u ŝtatoj = ŝtatoj u membroj; "u" estas propono; antaŭe mi proponis "ka")

Metsis (Mostra il profilo) 04 agosto 2023 07:29:49

membraj ŝtatoj aŭ membroŝtatoj, ne pluralo en la komenca parto de kunmetita vorto

Altebrilas (Mostra il profilo) 04 agosto 2023 08:35:57

Tamen, kun dividstreketo, ŝajnas, ke tio eblas. Mi trovis plurfoje "ĉasistoj-plukistoj" aŭ "ĉasistoj-kolektistoj" en Guglo.

Sed tiu komento ne signifas, ke mi ĝenerale aprobas la nefundamentaĵojn de nia amiko, kiu pli utile dediĉus sian energion klarigante la neoftajn vortojn kaj siglojn kiujn li uzas, ol reklamante por gramatikaj strangaĵoj.

amigueo (Mostra il profilo) 05 agosto 2023 13:52:25

Dum longe ĉi afero miris min (pluraj substantivoj kiuj signifosamrange apudas sed nur unu el ili rajtas sintaksan kronon de substantivo).
Ekz: membraj ŝtatoj, fotela lito ktp.
Esperanto trovis solvon per streketo: membroj-ŝtatoj, fotelo-lito.
Sed!
Sed mi trovas ĝin esti solvo tre ambigua. Ĉu estas sone malsama al "membro ŝtatato" aŭ "fotelo lito" aŭ "atento-kapto"?

Mi ne nur proponis vorteton "ka" (membroj ka ŝtatoj, fotelo ka lito), ankaŭ adjektivfinaĵon -oĥa (membroĥaj ŝtatoj, foteloĥa lito).
Mi instruistoĥas lernantoĥas. Mi estas instruistoĥa lernanto(ĥa). Mi estas instruisto ka lernanto.

amigueo (Mostra il profilo) 07 agosto 2023 13:25:51

Plia fantazia rimedo: -oux.

"
La lupoux homoj nur estas legxendo.
Lupoux homo atakis sxin.
Lupoux homa aspekto timigis cxiujn.

Torna all’inizio