前往目錄

"Ek", o prefixo estranho.

貼文者: EnzoGabriel, 2023年8月3日

訊息: 7

語言: Português

EnzoGabriel (顯示個人資料) 2023年8月3日下午1:57:39

Saluton! Eu tenho um pequena grande dúvida sobre o "ek". No dicionário daqui do site lernu, apresenta seus significados como: "Vamos" ou "Começo de" se for usado como prefixo. (ou pelo menos foi o que entendi).

A minha dúvida, de fato, é como faço para entender o significado de uma palavra com "ek". No caso de "ekhavi", que significa "obter". Como entenderei que "vamos ter" ou "começo de ter" significaria "obter". E, se caso a palavra fosse "ekvidi", o que significaria "vamos ver"/"começo de ver"?

Se puderem me explicar sobre o "ek", ficarei muito grato. Ĝis la revido!

Metsis (顯示個人資料) 2023年8月4日上午7:17:23

Pardonu mian Esperanton.

Origine Zamenhof celis, ke Esperanto havu similan verban sistemon kiel la slavaj lingvoj, en kiuj perfektivo havas gravan rolon. Perfektivo signifas, ĉu la ago havas limojn, ĉu ĝi povas esti plenumita dum la tempo de la verbo. Alivorte ni povas klasifiki verbojn laŭ perfektiva kaj imperfektiva aspekto.

Ekzemple ni komparu la verbojn "fari" (verbo kun perfektiva aspekto) kaj "bezoni" (verbo kun imperfektiva aspekto).
 
perfektivaj formoj
  • nuntempo: –/– (ĉar ĵus nun neniu ago povas iĝi plenumita)
  • pasinteco: faris/ekbezonis
  • estonteco: faros/ekbezonos
imperfektivaj formoj
  • nuntempo: faras/bezonas (la ago okazas ĵus nun)
  • pasinteco: faradis/bezonis
  • estonteco: farados/bezonos
Sed nuntempe oni uzas la formojn kun la prefikso "ek-" kaj la sufikso "-ad" pli simple. "Ek-" signifas, ke la ago pli malpli subite komenciĝas, kaj "-ad", ke ĝi daŭras. Do "ni ekvidas" havas sencon, ke la agantoj, ĉiokaze ni, subite vidas iun aŭ ion, ke ni komencas rigardi (en la senco de PIV 1).

Pli pri "ek-" en PMEG.

Metsis (顯示個人資料) 2023年8月4日上午7:19:30

訊息已隱藏.

EnzoGabriel (顯示個人資料) 2023年8月4日下午12:23:50

Dankon, amiko! Mi komprenas nun.

SlavikDze (顯示個人資料) 2023年8月4日下午6:36:36

Ŝajnas, ke por tiuj uloj, kies denaska (nativa) lingvo estas analiza, Esperanto estas iom pli malfacila ol por tiuj uloj, kies denaska (nativa) lingvo estas sinteza.
Sed tio, espereble, ne signifas, ke analiz-lingvuloj estas senespere pli malsaĝaj ol sintez-lingvuloj.

amigueo (顯示個人資料) 2023年8月5日下午2:04:25

訊息已隱藏.

amigueo (顯示個人資料) 2023年8月6日下午12:29:39

訊息已隱藏.

回到上端