Kion proponi por kreskigi Esperanto-parolantojn kaj Esperantistojn?
door morico, 4 augustus 2023
Berichten: 37
Taal: Esperanto
SEN7759 (Profiel tonen) 8 augustus 2023 13:29:08
Konciza baza lernolibro kun konvinka enkonduko, en kiu oni uzas 900 morfemojn (gravajn por produkti vortojn por ĉiutaga komunikado, bazinstruado, turismo), kun libera licenco, bele dezajnita kaj havebla sur centoj da retejoj (simple oni faru ligilojn al kelkaj retejoj).
Kial? 1. La lernolibro, ĉar multaj homoj ne havas konstantan aliron al la interreto kaj lernado de la libro ofte pli taŭgas.
2. 900 morfemoj, ĉar ĉi tio estas relative provita nombro (vidu, ekzemple, la Unuan Esperanto-Libron, la detektivon "Gerda malaperis" aŭ Basic English). 3. Konvinka enkonduko, ĉar Esperanto ankoraŭ havas nur malmulte da aplikoj. 4. Bele dezajnita, ĉar "Beleco Savos la Mondon" kaj homoj amas belecon.
Ekzemple,
https://cloud.mail.ru/public/AVBd/GGBEgLAMz (la lernolibro en angla)
https://cloud.mail.ru/public/NdQi/P2N9N8gp1 (en rusa)
https://cloud.mail.ru/public/s8Z6/EcptoR9gF (en ukraina)
Baza lernolibro. Postuloj
0. Enkonduko: konvinkoj, reklamoj, informoj; la interna ideo.
1. La baza lernolibro devos havi altan statuson/rangon (per la helpo de UK
aŭ UEA/AdE), ALTKVALITAN dezajnon k enhavon.
2. La lernolibro devos havi la optimuman parton de la akademia vortaro.
Ĉirkaŭ 900 morfemoj por elementa klero, kutima komunikiĝo, turismo (Ofteco de morfemoj;
Relativa sendependeco (kompromiso kun la ofteco); scienca argumentado; 500 morfemoj ne estas sufiĉaj
por tio (ankoraŭ kaj el tio sekvas, ke la lernintoj forir(as/os))).
3. Scienca argumentado pri partoj de la gramatiko; pri metodaro, ekzemploj, ekzercaro.
Analogo la Unua Libro, oni povos krei.
1. Tio havigos bazan normon kaj preventos dialektojn.
2. Oni povos pli facile dissendi kaj pli vaste reklami ĝin.
akueck (Profiel tonen) 8 augustus 2023 14:08:07
Metsis:Imagu, ke ekz. en la televida serio Game of thrones iu grava speco parolus Esperanton. Aŭ fama popularmuzikisto kreas frapkanton kun rekantaĵo en Esperanto.Da tiaj ekzemploj estas malmulte; sekvas listo kredeble ne kompleta:
1) En 1999 germana muzikgrupo "Freundeskreis" (Amikaro) publikigis albumon "Esperanto" furoran en Germanujo.
2) Esperanto estas unu el la ses lingvoj uzataj sur la pilkoj "Al Rihla" kaj "Al Hilm" de la futbala mondpokalturniro 2022.
3) La Esperantlingvaj filmoj "Incubus" kaj "Angoro" de la 1960aj jaroj.
Unu granda problemo estis kaj estas, ke tro multe da homoj ne scias, kio Esperanto estas.
Antau la interreta epoko estis malfacile al ordinaraj Esperanto-parolantoj atentigi publike pri Esperanto.
En la interreta epoko tia malfacilajho - almenau teorie - draste malpliighis, char:
Esperanto-parolantoj povas uzi tiajn sociajn retejojn, kiujn uzas ankau amase da neesperantistoj, kiel ekzemple Youtube, Instagram, Twitter kaj Snapchat, kaj tiel facile igi Esperanton perceptebla.
Kurioze la plej multaj Esperanto-parolantoj ne faras tion.
La pli grava demando do ne estas: "Kion proponi por kreskigi Esperanto-parolantojn kaj Esperantistojn?", sed:
"Kiel igi Esperanto-parolantojn chesi teni Esperanton ne perceptebla al neesperantistoj?"
Metsis (Profiel tonen) 9 augustus 2023 16:13:57
akueck:Aliflanke mi konas Esperantistoj, kiuj ofte evangelizas Esperanton tiel entuziasme ("la plej facila lingvo", "nur dek ses reguloj" kaj aliaj fekaĵoj), ke aŭskultantoj reagas negative.
La pli grava demando do ne estas: "Kion proponi por kreskigi Esperanto-parolantojn kaj Esperantistojn?", sed:
"Kiel igi Esperanto-parolantojn chesi teni Esperanton ne perceptebla al neesperantistoj?"
akueck (Profiel tonen) 9 augustus 2023 16:51:19
Metsis:Aliflanke mi konas Esperantistoj, kiuj ofte evangelizas Esperanton tiel entuziasme ...Kie mi trovas tiajn esperantistojn?
Eble mi povas konvinki almenau ilin al tio, verdigi la Snapmapon
Altebrilas (Profiel tonen) 9 augustus 2023 17:38:35
1. Al kio similas la mondo, pri kiu revis Zamenhof kreante Esperanton ?
2. Kiel tia mondo povus esti alloga por la publiko?
3. Kial ĝi ne jam ekzistas en la esperanta movado ?
Meŝig (Profiel tonen) 9 augustus 2023 17:54:32
Hodiaŭ, esperanto povos iĝi pli alloga se ĝi proponos pli da oportunoj konatiĝi kun interesaj homoj, kaj partopreni en interesaj aranĝoj.
Altebrilas (Profiel tonen) 9 augustus 2023 21:15:52
2. Ĉu ili estas interesaj ankaŭ por neesperantistoj?
3. Ķiel sciigi tiun fakton?
omodei (Profiel tonen) 10 augustus 2023 17:04:26
Se ni vere havas du milionojn da parolantoj, ni povas konsideri nin je nivelo en la grandordo de tiu de etna lingvo. Ekzemple, la kataluna havas ĉirkaŭ 6 milionojn da parolantoj.
Mia ideo estas, ke, kiel okazas en la naturo, uzante la lingvon (inter ni, en la reto, ktp.) kiam ajn eblas, oni pli kaj pli kuraĝiĝos lerni ĝin. Ja ĝi ankoraŭ ne estas 200-jara kaj jam estas en bonega disvastigo. Ne rapidu (sed ankaŭ ne timu akceli la aferojn).
Kiam mi povas, mi invitas homojn aŭskulti legadojn kaj pli en Esperanto rete.
Ofte ili restas intrigitaj kaj komencas interesiĝi.
akueck (Profiel tonen) 12 augustus 2023 15:50:24
omodei:Tre bona ideo! Chiujn, kiuj volas agadi por tia kuraghigado, mi invitas alighi al tiu grupo.
Mia ideo estas, ke, kiel okazas en la naturo, uzante la lingvon (inter ni, en la reto, ktp.) kiam ajn eblas, oni pli kaj pli kuraĝiĝos lerni ĝin.
Altebrilas (Profiel tonen) 12 augustus 2023 22:14:33