K vsebini

Kion proponi por kreskigi Esperanto-parolantojn kaj Esperantistojn?

od morico, 04. avgust 2023

Sporočila: 37

Jezik: Esperanto

akueck (Prikaži profil) 13. avgust 2023 01:37:22

Altebrilas:Atentu, ĝi postulas unue aliĝi al snapchat.
Psst ... ne pludiru okulumo.gif

Altebrilas (Prikaži profil) 13. avgust 2023 21:28:53

Mi ne pludiros, des pli ke mi ne pluiris...

akueck (Prikaži profil) 14. avgust 2023 03:16:58

Altebrilas:Mi ne pludiros, des pli ke mi ne pluiris...
Nu, aligho al tiu grupo estas inda por homoj kun menso sufiche malferma, por elprovi modernan platformon, kie ili ekkonas novajn parolantojn de Esperanto kaj intershanghas ideojn pri la diskonigado de ghi inter neesperantistoj.

Altebrilas (Prikaži profil) 14. avgust 2023 12:21:52

Mi legis la komentojn pri la apo en la elŝutejo, sed konkludis ke mia menso estas maltro malfermita. 😞

akueck (Prikaži profil) 14. avgust 2023 16:09:46

Altebrilas:... mia menso estas maltro malfermita. 😞
Chu vi estas TEJO-ano?

Altebrilas (Prikaži profil) 14. avgust 2023 22:41:11

Bedaŭrinde tro maljuna...

konesperantidoj (Prikaži profil) 16. avgust 2023 16:45:13

Ekzistas tro da reformistoj jen.

morico (Prikaži profil) 09. september 2023 13:59:28

Altebrilas:
Alfabeto povus evolui anglece: ĉ->ch, ĝ k. Ĵ ->j, j->y, ŝ->sh, ŭ->w
... aŭ ĉinece, kiel supre kun ĉ->q, sh->x
.
La angla restos antaŭ la ĉina, ĉar la hind-eŭropaj lingvoj estas pli internacie diskonigataj, parolataj kaj skribitaj (45 % de la monda loĝantaro kontraŭ 18 %). Nur tri eblaj ŝanĝoj estas necesaj por ke la du miliardoj da lernantoj de la angla povas tuj legi la Esperanto-tekstojn : [j] = y; ĝ = 'j ; ĥ = kh. Ĥ estas tre malofta : malpli ol unu vorto inter mil. En ĉiu teksto estas pluralo. Se oni vidas la literon "y", do 'j = ĝ. La tri skrib-sistemoj povas ekzisti kune.

Altebrilas (Prikaži profil) 09. september 2023 15:52:43

konesperantidoj:Ekzistas tro da reformistoj jen.
Ni ne bezonas reformistojn nun, sed se reformo estus nepra, prefere ĝi similu al tio, kion oni faris al vivantaj lingvoj (rusa, turka,...) ol al ido-eca reformo kiu mortigus Esperanton, se ĝi estus aplikata.

morico (Prikaži profil) 20. september 2023 08:53:42

konesperantidoj:Ekzistas tro da reformistoj jen.
Estas malbona kaj bona reformismo. Estas reformismo en ĉiuj lingvoj.

La situacio por Esperanto (Eo) hodiaŭ estas tre malsimila de 1907. Kiam Zamenhof batalis kontraŭ Ido, Couturat volis novan lingvon.
Esperanto ne estis tre konata kaj estis juna. La kohereco de la adeptoj de la lingvo estis tre grava.

Hodiaŭ, la lingvo estas konata, havas pli ol 136 jaroj ktp.
La ĉefaj historiaj komunik-iloj multe prunte-prenis de la antaŭaj: ekzemple la angla de la franca kaj de la latina (70 % de la vortoj proksimume).
Por mi Esperanto ankaŭ multe prunte-prenis kaj povas pruntepreni ĉefe hodiaŭ de la angla, kiam tio estas logika, ekzemple "olda"...

La Artefarita Intelegenteco (AI) povas multe favori la lernadon de Eo, la plej facila lingvo (simpleco + klareco + reguleco + internacieco).
MLA (Mult-lingva Akcelilo) estas la plej logika, rapida kaj efika lernado de lingvoj, lerni la bazojn de Esperanto por pli rapide lerni aliajn lingvojn laŭ la neceso.

Nazaj na začetek