글: 37
언어: Esperanto
morico (프로필 보기) 2023년 10월 16일 오전 6:18:50
94 % aŭ 95 % de la monda loĝantaro ne estas naskiĝo-parolanta de la angla
Pri 7000 lingvoj : 6800 aŭ 6900 lokaj aŭ regionaj lingvoj ĝenerale malprogresas.
Proksimume 150 (?) estas oficialaj aŭ naciaj lingvoj. Ili estas ĝenerale stabilaj aŭ progresas malrapide.
La angla superregas por scienco, komerco, financo, amas-komunikiloj, ktp kaj progresas la plej rapide.
Esperanto havas grandajn avantaĝojn:
ĝi estas la helpa neŭtrala paca lingvo kiu sukcesis, kiu super-pasis ĉiujn ekzamenojn en ĉiuj kampoj;
ĝi estas meze dekoble pli facila ol la angla: duoble por fonetiko, duoble por gramatiko kaj 2,5-oble por leksiko.
Por antaŭgardi iliajn lingvojn, la 95 % kaj la 5% de anglaj lingvanoj kiuj volas ankaŭ defendi ilian lingvon havas intereson defendi Esperanton.
morico (프로필 보기) 2024년 1월 16일 오후 5:52:26
Esperanto havas tre malmulte municio.
Kiel en ĵudo, ni devas nin apogi sur la forto de nia kontraŭ-ulo.
Ekzemple pli granda fleksebleco pri la alfabeto (ch, sh, u mallonga kiel Zamenhof plus y = j, 'j=ĝ , kh = ĥ kaj jh = ĵ. Zamenhof ne povis antaŭvidi la aktualan potencon de la angla.
Pri la akuzativo: estas ses labor-lingvoj de UNO, sed unu havas larĝan akuzativon (rusa), nul pri la kvar lingvoj de AŜO (Amerikoj), nul pri la 5 lingvoj de AfrŜO (Afriko), nul pri ASEAN en Azio (nur-angla), unu pri la tri ĉefaj lingvoj de E.U. Eŭropa Unio, angla, franca, germana. La larĝa akuzativo permesas havi precizan lingvon. Tio estas tre grava por internacia lingvo. Sed multe da gentoj havas malfacilaĵon kun larĝa akuzativo. La mallarĝa ekzistas en la plimulto de la lingvoj pri la pronomoj. La plej bona Eo estos kun larĝa akuzativo. Sed multe da gentoj povus ne uzi -n akuzativon sed prepozician akuzativon kun al, je kaj ankaŭ na; aŭ sintaksan akuzativon kun la ordo Subjekto-Verbo Objekto (SVO) sen prepozicio kiel multe da lingvoj de internacia komunikado..
morico (프로필 보기) 2024년 1월 16일 오후 6:34:49
1- Fonetika skribo kaj unu-nura akcento en la vorto (_'_ _)
2- Ĉiuj gramatikaj vortoj estas regulaj: finaĵoj, artikolo, pronomoj, nombroj ktp
3- 300 morfemoj aŭ vortetoj permesas logike krei pli ol 1000 vortoj kaj frazoj kaj ek-paroli.
4- La radikoj de la morfemoj aŭ vortetoj estas ofte jam konitaj por la parolantoj de multaj eŭropaj lingvoj, inkluzive la angla, la plej lernata.
5- La facileco kaj la logiko de la baza Esperanto permesas lerni pli rapide aliajn lingvojn (MLA)
SEN7759 (프로필 보기) 2024년 1월 17일 오전 5:57:13
En “Lingvo — Stilo — Formo” (1931, p. 51-52) K. KALOCSAY skribis:
“Devas ekzisti limita vortprovizo, la trunko de la lingvo. Ĉiu, kiu volas uzi la lingvon nur por ĉiutagaj bezonoj, devas koni ĉi tiun lingvo-trunkon, sed ne bezonas nepre koni pli multe. Ĉiu, kiu volas esti certa pri tio, ke oni lin komprenos, devas uzi nur ĉi tiun trunkan vortprovizon, alie li riskas miskomprenon. Sekve, ĉiuj lernolibroj devas enhavi ĉi tiun vortprovizon, sed nenion pli.
Kaj ĉi tiu principo tute ne estas speciale kaj ekskluzive Esperanta; tute la saman ni trovas ankaŭ en la lerno de la naciaj lingvoj. Ja en ĉiu natura lingvo oni povas distingi ĉi tiun vulgaran vortprovizon, konsistantan el la ĉiutage uzataj vortoj. Ĝin enhavas la bonaj lernolibroj; post ĝia funda ellerno, oni jam povas kompreni kaj sin komprenigi, eĉ flue interparoli kaj korespondi pri ordinaraj temoj. Kaj se iu per sia gepatra lingvo parolas al fremdulo, li ja instinkte parolas “pli simple”, t.e. li uzas nur ĉi tiun vortprovizon. Sed certe neniu pretendas, sciante sole ĝin, kompreni senmanke la literaturajn ĉefverkojn de la respektiva lingvo; ĉiu, tute kompreneble, konsultas por tio bonan vortaron, kaj tiel, dum lego, iom post iom li kompletigas sian lingvokonon.”
La simpleco de Esperanto ne estas uzata sufiĉe. Simpla ideo.
1. Spertaj esperantistoj devos krei altkvalitan bazan lernolibron (< 100 paĝoj),
kiu havos fiksan optimuman aron da morfemoj
(ekzemple, 900 http://lernu.net/forumo/temo/16776
. Por facila komunikado en diversaj simplaj situacioj) kaj optimuman gramatikon (Analogo de la Unua Libro. Normo).
2. La lernolibro devos havi altan statuson/rangon (per la helpo de UK
aŭ UEA/AdE).
3. Oni tradukos la lernolibron en aliajn lingvojn, konsiderante la specifajn detalojn de chiu lingvo k metodikojn.
4. La lernolibro devos havi la liberan licencon (kaj devos havi dosierojn (pdf, txt)).
5. Chiuj esperantistoj vaste reklamos la lernolibron.
victor6678u (프로필 보기) 2024년 2월 4일 오후 12:36:24
Por la aliaj supersignataj literoj, por ke la du miliardoj povas legi rapide tekston en Esperanto, la indonezia lingvo, alia konstruita lingvo, povas esti ekzemplo. En 1972 estis ortografa reformo : [j] indonezia devenas y kiel yes ; ĝ devenas "j" kiel angla jazz ; ĥ devenas kh.
Ni ne povas ŝanĝi la Fundamento-n. Sed ni povas akcepti novaĵojn por pli diskonigi Esperanto-n.
oligo (프로필 보기) 2024년 4월 15일 오후 4:34:03
thyrolf (프로필 보기) 2024년 4월 15일 오후 5:30:18