Al la enhavo

strangaj vortoj

de Meŝig, 2023-septembro-06

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Meŝig (Montri la profilon) 2023-septembro-06 05:54:49

Ĉu uzino estas uza ino?
Ĉu ekspliko estas eksa pliko?

Aldonu aliajn tiajn vortojn!

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-septembro-06 11:54:35

Pliko estas ia hara malsano.

Insekto: sekto al kiu nur virinoj rajtas aliĝi.

Kreteno: ago, por ke la kreo restu senŝanĝa.

Ĉevalo : tereno situanta najbare de valo.

konesperantidoj (Montri la profilon) 2023-septembro-08 05:59:21

Miaro (Mi'ar'o) estas kopioj da mi kun mi.

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-septembro-08 10:21:21

Mi ne trovis tiun vorton en mia vortaro. Kion ĝi signifas?

konesperantidoj (Montri la profilon) 2023-septembro-09 02:25:52

Miaro (Mi+ar+o): kunmetaĵo signifas "kopioj da mi kun mi."

konesperantidoj (Montri la profilon) 2023-septembro-09 02:30:24

ŝiino (ŝi/in/o): ŝi kaj ulino
virlio (vir/li/o) li kaj viro

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-septembro-09 15:58:15

*mikato = mi kaj mia kato ?

Oni povas fari milojn da tiaj vortoj, sed kiucele?

joefrog (Montri la profilon) 2023-decembro-23 08:16:55

"ŝranko", wow I think it's a strange word

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-decembro-23 09:14:27

Ĝi devenas de la germana "Schrank", samsignifa.

Konfesinde, la paro "ŝr" ne estas tre ofta...

56789ya (Montri la profilon) 2024-novembro-23 08:50:32

Ĉio estas eraro: er-ar-o

Reen al la supro