Til indholdet

strangaj vortoj

af Meŝig, 6. sep. 2023

Meddelelser: 9

Sprog: Esperanto

Meŝig (Vise profilen) 6. sep. 2023 05.54.49

Ĉu uzino estas uza ino?
Ĉu ekspliko estas eksa pliko?

Aldonu aliajn tiajn vortojn!

Altebrilas (Vise profilen) 6. sep. 2023 11.54.35

Pliko estas ia hara malsano.

Insekto: sekto al kiu nur virinoj rajtas aliĝi.

Kreteno: ago, por ke la kreo restu senŝanĝa.

Ĉevalo : tereno situanta najbare de valo.

konesperantidoj (Vise profilen) 8. sep. 2023 05.59.21

Miaro (Mi'ar'o) estas kopioj da mi kun mi.

Altebrilas (Vise profilen) 8. sep. 2023 10.21.21

Mi ne trovis tiun vorton en mia vortaro. Kion ĝi signifas?

konesperantidoj (Vise profilen) 9. sep. 2023 02.25.52

Miaro (Mi+ar+o): kunmetaĵo signifas "kopioj da mi kun mi."

konesperantidoj (Vise profilen) 9. sep. 2023 02.30.24

ŝiino (ŝi/in/o): ŝi kaj ulino
virlio (vir/li/o) li kaj viro

Altebrilas (Vise profilen) 9. sep. 2023 15.58.15

*mikato = mi kaj mia kato ?

Oni povas fari milojn da tiaj vortoj, sed kiucele?

joefrog (Vise profilen) 23. dec. 2023 08.16.55

"ŝranko", wow I think it's a strange word

Altebrilas (Vise profilen) 23. dec. 2023 09.14.27

Ĝi devenas de la germana "Schrank", samsignifa.

Konfesinde, la paro "ŝr" ne estas tre ofta...

Tilbage til start