Đi đến phần nội dung

Tria Kongreso 1907 en Cambridge 1907年柴氏在剑桥举行的第三届世界语者大会上讲话

viết bởi Flago, Ngày 07 tháng 12 năm 2008

Tin nhắn: 38

Nội dung: 简体中文

Flago (Xem thông tin cá nhân) 01:22:38 Ngày 07 tháng 12 năm 2008

Tria Kongreso 1907 en Cambridge

Karaj samideanoj!
---Konforme al la ĝisnuna moro, mi komencas mian parolon per tio, ke mi permesas al mi en la nomo de ĉiuj kongresanoj esprimi nian saluton kaj dankon al la lando, kiu gastame nin akceptis, kaj precipe al niaj britaj samideanoj, kiuj per multaj laboroj kaj granda zorgemeco pretigis por ni tiun feston, en kiu ni nun ĉiuj partoprenas.

De la momento, kiam niaj britaj amikoj invitis nin al si, ni ĉiuj estis konvinkitaj, ke nia kongreso en ilia lando havos apartan signifon kaj estos epokofaranta.

Kaj ne estas malfacile antaŭvidi, ke nia espero nin ne trompos, ĉar tion ĉi garantias al ni ne sole la konata energio kaj sindoneco de niaj britaj amikoj, sed ankaŭ la karaktero mem de ilia lando.
…(41)

@@@@@@

1907年柴氏在剑桥举行的第三届世界语者大会上讲话

亲爱的同志们!
依照惯例,我在讲话之前首先以全体与会者的名义向殷勤接待我们的国家表示敬意和感谢;尤其是要向我们英国的同志们表示敬意和感谢。
他们为我们准备这次大会做了很多工作,考虑得非常周到。

我们在接受英国同志的邀请时就意识到,在英国举行我们的大会将具有特殊的、划时代的意义。

我们不难预见到,有坚强毅力和牺牲精神的英国朋友以及富有特点的这个国家将不会使我们的希望落空。
…(41)

*名著欣赏
sal.gif

Flago (Xem thông tin cá nhân) 08:39:04 Ngày 08 tháng 12 năm 2008

Tria Kongreso 1907 en Cambridge

La fakto, ke ni kongresas nun en glora universitata urbo de Granda Britujo, havas grandan signifon.
La kontraŭuloj de nia ideo konstante ripetadis al ni, ke la angle parolantaj popoloj neniam al ni aliĝos, ĉar ne sole ili malpli ol ĉiuj aliaj popoloj sentas la bezonon de lingvo internacia, sed por ili la fortikiĝado de lingvo internacia estas rekte malutila, ĉar tia lingvo konkurados en la mondo antaŭ ĉio kun la lingvo angla, kiu celas fariĝi internacia.
…(42)

@@@@@@

1907年柴氏在剑桥举行的第三届世界语者大会上讲话
...
现在我们在大不列颠光荣的大学城里开会,是具有伟大意义的。
反对我们的理想的一些人常常对我们说,讲英语的人绝不会加入我们的队伍,因为他们远不如其他民族感觉到国际语的需要,而且国际语的强大对于他们是直接不利的:那种语言在世界上首先就要和打算成为国际语的英语相竞争。
…(42)
*名著欣赏

Flago (Xem thông tin cá nhân) 00:06:13 Ngày 10 tháng 12 năm 2008

Tria Kongreso 1907 en Cambridge

Kaj tamen rigardu, kiel forte eraris niaj kontraŭuloj!
Rigardu, kiel multope jam aliĝis al ni la britoj, kiuj tiel nevolonte lernas aliajn lingvojn krom sia nacia!
Rigardu, kun kia amo ili preparis nian kongreson kaj en kia granda nombro ili aperis, por deziri al ni bonvenon!

Tio ĉi montras antaŭ ĉio, ke la homoj komencis jam kompreni, ke lingvo internacia estas utila ne sole por popoloj malfortaj, sed ankaŭ por popoloj fortaj; sed tio ĉi montras ankaŭ alian aferon, multe pli gravan:

ke la homoj vidas en la esperantismo ne sole aferon de egoisma oportuneco, sed gravan ideon de intergenta justeco kaj frateco, kaj al tiu ĉi ideo volas servi la noblaj homoj de ĉiuj popoloj, tute egale, ĉu iliaj popoloj estas fortaj aŭ malfortaj, kaj ĉu la intergenta justeco estas por ili profita aŭ malprofita.


@@@@@@

1907年柴氏在剑桥举行的第三届世界语者大会上讲话
...
然而,请看,我们的反对者是怎么样地大错而特错了!
请看,那些除了自己民族语就不愿再学其他语言的英国人,怎么样大批地加入了我们的队伍!
请看, 他们以何等的热情筹备我们的大会,而且又有多少人来出席大会,欢迎我们!

这一点首先就表示出人们已经开始了解国际语不仅对弱小民族有用,而且对强大民族也是有用的; 而这一点,还反应出更重要的另一个事实,

即人们在世界语主义中不仅看到利己主义投机取巧的事例,而且也看到了种族间的正义与友爱的一种重要理想,而一切民族中间高尚的人士,不论自己民族的强弱,不论种族间的正义于自己有利无利,都愿意为这一理想服务。
…(43)
*名著欣赏

Flago (Xem thông tin cá nhân) 00:44:25 Ngày 12 tháng 12 năm 2008

sal.gif
……
Ni scias, ke la plimulton de niaj britaj samideanoj alkondukis al ni la interna ideo de la esperantismo, kaj tial ni tiom pli ĝoje esprimas al niaj britaj amikoj nian koran dankon.
La Kembriĝanoj akceptas nin hodiaŭ ne kiel komercistojn, kiuj alportas al ili profiton, sed kiel apostolojn de ideo homara, kiun ili komprenas kaj ŝatas; koran dankon al la Kembriĝanoj, koran dankon al la glora Kembriĝa universitato, kiu pruntis al ni siajn ĉambrojn, koran dankon al la Kembriĝa urbestraro, kiu gastame zorgis pri nia bono.
Ni kore salutas vin, granda brita popolo, ni plej respekte salutas vian altan reprezentanton, Lian Reĝan Moŝton.
Vivu la Reĝ` al vi, tre longe vivu Li, gardu Lin Di`!
……
我们知道,大部分的英国同志都被世界语主义内在理想吸引到我们这边来了。因此,我们非常愉快地向我们的英国朋友表示衷心的感谢。
今天剑桥人士招待我们,不把我们当作给他们带来利益的商人,却把我们当作他们所理解、所喜欢的人类理想的热心宣传者。
我们衷心感谢剑桥人士,衷心关系解决我们会议用房的光荣的剑桥大学,衷心感谢殷勤关照我们的剑桥市政府。
我们衷心地向伟大的英国人民致敬,我们敬祝你们崇高的代表、国王陛下健康!国王万岁,万万岁!、愿上帝保佑他!
……

Flago (Xem thông tin cá nhân) 08:07:26 Ngày 12 tháng 12 năm 2008

Tria Kongreso 1907 en Cambridge


Samideanoj!
---En la momento de la malfermo de nia tria kongreso ni ne povas silenti pri la tro multaj amikoj, kiujn la morto kaptis dum la pasinta jaro; vi ĉiuj memoras, ke tuj post la Ĝeneva kongreso ni sciiĝis pri la malfeliĉa morto de d-ro Lloyd, prezidanto de la Liverpoola Grupo.

Ni perdis ankaŭ du eminentajn amikojn de nia afero, la gloran scienculon Berthelot kaj profesoron Michael Fosterk, kiu esperis nin akcepti en Kembriĝo.
Fine, mortis nia plej kara samideano kaj amiko, kiu estis la animo de niaj ĝisnunaj kongresoj, la ĉefa motoro de nia lasta kongreso en Ĝenevo, la fondinto, subteninto kaj inspirinto de nia Konstanta Kongresa Komitato.
…(45)

@@@@@@

1907年柴氏在剑桥举行的第三届世界语者大会上讲话

...
同志们!
在第三次大会开幕之际,想起在过去一年间被死神夺走的许多朋友,而我们不能无动于衷。
你们大家还记得,在日内瓦大会开过不久,就得到利物浦世界语协会会长劳埃德博士不幸逝世的噩耗。

我们还失去了两位卓越的朋友: 一位是光荣的科学家伯塞洛特; 一位是希望我们在剑桥开大会的迈克尔福斯特教授。
最后,还有一位我们最亲爱的同志和朋友去世了。
他是我们历届大会的灵魂,是我们上次在日内瓦开会的推动者,是我们“常务委员会”的建立者、支持者和鼓动者。
…(45)
*名著欣赏

Flago (Xem thông tin cá nhân) 01:36:38 Ngày 13 tháng 12 năm 2008


Vi ĉiuj scias pri kiu mi parolas.
Nia neforgesebla amiko Javal ne plu ekzistas.
Al vi, amikoj-esperantistoj de ĉiuj landoj, kaj al vi, niaj estimataj gastoj, kiuj simpatias nian aferon, mi proponas, ke ni honoru la memoron de nia multemerita samideano kaj de ĉiuj mortintaj esperantistoj per leviĝo de niaj seĝoj.

你们一定知道,我所说的是哪一位。
我们难忘的朋友杰瓦不在人间了!
我向各国世界语者朋友及同情我们事业的贵宾提议,向我们这位作出了卓越贡献的同志及所有去世的世界语者肃立致哀!
……

Flago (Xem thông tin cá nhân) 01:15:47 Ngày 15 tháng 12 năm 2008


Samideanoj! ---Antaŭ tri semajnoj finiĝis ĝuste dudek jaroj de la tago, kiam aperis publike la unua libro pri la lingvo Esperanto.
En ĉiuj partoj de la mondo la esperantistoj festis tiun tagon.
Kiel fondinto de Esperanto, mi ricevis en tiu tago multajn gratulajn telegramojn kaj leterojn.
Ĉar mi ne havas kancelarion, sed mi devas mem ĉion plenumi en miaj liberaj horoj, tiel oni facile komprenos, ke respondi ĉiujn ricevitajn esprimojn de amikeco estis por mi afero absolute ne ebla, kaj oni min facile pardonos.
……
同志们,在三星期之前,正是我二十年前公开发表世界语第一书的那一天。
世界各地的世界语者在那天都开会庆祝。
作为世界语创始人的我,在那天收到很多贺电和贺信。
因为我没有秘书,就不得不在闲暇时亲手写回信。
大家很容易理解,要回答所收到的一切友情的表示,对我来说是绝对不可能的事。大家一定会原谅我的吧!
……

Flago (Xem thông tin cá nhân) 02:20:18 Ngày 17 tháng 12 năm 2008


Mi uzas nun la bonan okazon por esprimi mian plej sinceran dankon al ĉiuj, kiuj sendis al mi amikaj bodezirojn.
La gratuloj apartenas kompreneble ne al mi persone, sed al la tuta batalantaro espetantista, kaj mi estas nur la centra punkto, en kiu kolektiĝis ĉiuj gratuloj, por resalti de tie al ĉiuj flankoj de la mondo, al ĉiuj lokoj, kie loĝas kaj laboras niaj senlacaj samideanoj.

Kvazaŭ silente komisiita de la tuta esperantistaro, mi vokas al ĉiuj esperantistoj-batalantoj: mi vin gratulas!
……
现在我利用这个好机会,向祝贺我的一切朋友致以最诚恳的感谢。
那些祝贺,当然吧属于我个人,而属于全体世界语战士; 我不过是那些聚集的中心点,然而再从这里反射到世界各地去,到我们孜孜不倦的同志们所住的、工作着的地方去。我好像是默然接受了全体世界语者的委托,向一切世界语战士高呼:我祝贺你们!
……

Flago (Xem thông tin cá nhân) 01:13:09 Ngày 18 tháng 12 năm 2008

……
Mi kore vin gratulas, ke vi pacience eltenis en la daŭro de dudek jaroj, malgraŭ la multaj atakoj kaj malagrablaĵoj, kiuj al neniu el vi mankis.
Mi kore vin gratulas pro tiuj rezultatoj, kiujn donis via energia kaj sindona dudek-jara laborado.
Dudek jaroj da laborado por la esperantismo!
Kion tio signifas, --oni komprenos nur iam poste, kiam oni legos la detalan historion de la esperantismo.
Kian grandegan gravecon havas niaj ĝisnunaj akiroj, tion oni ankaŭ ĝuste komprenos nur iam poste, kiam oni ekscios detale la historion de niaj unuaj jaroj, kiam la akiro de ĉiu nova esperantisto estis ligita kun senfina laborado kaj oferado.
……
我衷心地祝贺你们,因为你们中间没有一个人少受各种攻击和烦恼,但是你们大家都不顾一切而艰苦卓绝地坚持了二十年!
我衷心地祝贺你们在二十年忘我的努力工作中取得了丰硕成果!
为了世界语主义的二十年!
这是什么意思?---将来,当人们一读世界语主义的通史就会明白的。
我们现在的收获有着多么大的重要性?
将来某个时候,当人们开始详知我们最初几年每一个新世界语者的收获都是同极大的努力和牺牲联系在一起的历史时,也会正确理解的。
……

Flago (Xem thông tin cá nhân) 03:34:14 Ngày 18 tháng 12 năm 2008

……
Multaj el vi konas la historion de la lastaj dek jaroj de la esperantismo, kiam la longe dormintaj semoj komencis doni la unuajn trunketojn; sed tre malmultaj el vi konas la historion de la unuaj dek jaroj, kiu konsistis el senfina, ŝajne tute sensukcesa semado.
La historio de la esperantismo iam rakontos al vi pri ĉiuj tiamaj semantoj.
……
当长期酣睡的种子开始发出第一批嫩芽的时候,你们中间的许多人才知道最近十年间世界语主义的历史;可是你们中间很少有人知道,最近十年间没有间断、似乎又是全无成功希望的播种。
世界语主义历史将来会向你们报告当时所有的播种者的。
……

Quay lại